Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/02/06/de-wereld-is-engelstalig-de-universiteit-dus-ook-a1591194
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La mondo estas Anglalingva, do la universitato ankaÅ­

En Nederlando ni ne edukas studentojn por disvastigi la Nederlandan kulturon, asertas dekano Willem B. Drees, sed por internacie interŝanĝi scion. La Angla tial estas nepraĵo.

NRC 7 februaro 2018

 

 

En la enketo farita de NRC pri labor- kaj studad-premo ĉe la universitato, estis abundo da plendoj pri la administra ŝarĝo kaj la manko de persona gvidado. Instiga okazaĵo estis opini-artikolo de docento Eelco Runia (Kial mi eksiĝas el la universitato, 19/1), en kiu li pretendas ke Nederlandaj universitatoj pereas pro merkatpensado.

Ankaŭ malplaĉis al Runia, ke li devis lekcii en la Angla "al lekciejo plena de studentoj kiuj senescepte mastris la Nederlandan lingvon". NRC daŭrigis artikolojn pri tio, kaj en la Commentaar-kolumno ("ŝercversa spektaklo") kaj en kolumno de Bas Heijne ("mallerta kaj nenecesa"). Restu trankvila: se instruado en la Angla estas nenecesa, mi ne faros tion. Sed ni ankaŭ havas instruistojn kaj studentojn kiuj ne mastras la Nederlandan. Plendoj pri instruado en la Angla kaŭzis en la enketo surprize malmulte da resono. Preskaŭ tri kvaronoj de la instruistoj konsideras la uzon de la Angla senchava; inter studentoj tio estas 53 procentoj. La Nederlanda koalicio-interkonsento tamen anoncis, ke la nuna nova registaro certe kontrolos, ke universitata instruado povas esti Anglalingva sole se tio havas aldonan valoron. Sed ĉu estas prave, ke ĵurnalo kaj registaro elektas la Nederlandlingvan kiel kultur-politikan kaj pedagogian deirpunkton?

Lernejoj kelkfoje ekhavas la taskon solvi sociajn problemojn. La ideo ke la universitato devas protekti la Nederlandan lingvon kaj kulturon, adaptiĝas al tiu aranĝo. Sed intertempe ni faras nian eblon alvenigi internaciajn entreprenojn al Nederlando. Ĉu tiam estas en la intereso de la studento kontraÅ­agi ‘Angliĝon’? AÅ­ ĉu la universitato estas uzata por protekti certan ideon de ‘la Nederlanda kulturo’? Kial ni fakte komunikas tiom en la Angla? Simple: ĉar vi ne povas bone mastri ĉiujn lingvojn. Tial estas tre grave havi unu lingvon kiu estas internacie kutima. Kompreneble, ni ankaÅ­ povus labori kun tradukistoj; la EÅ­ropa Parlamento faras tion por dudek kvar lingvoj. Unu-al-unu tradukita, ekzemple Hungara-Nederlanda, tio liverus 552 kombinaĵojn.



Esperanto kiel neÅ­trala lingvo estis simpatia idealo, kvankam tiu lingvo estis tre EÅ­ropa, sed ĝi ne fariĝis la praktiko. Estas aliaj lingvoj, kiuj en la historio graviĝis. La lingvo Latino, danke al la Roma imperio. Franca por la EÅ­ropa elito en la 19-a jarcento. Tio ne estas honesta; historio ja estas ne honesta. Ĉu ni ŝatas ĝin aÅ­ ne, la Angla nun estas la komuna ‘dua lingvo’, danke al la Brita kolonia imperio kaj la dominado de Usono post la Dua Mondmilito. Tiu tutmonda Angla ne plu estas de la Angloj. Ni devas atenti ke ni, kun la Angla kiel lingvo, ne akiru niajn ekzemplojn nur el Anglio kaj Usono. Ne temas pri la Angla kulturo, kaj ankaÅ­ ne pri la Oxford-Angla. La Angla kiel tutmonde uzata dua lingvo provizas aliron al la mondo.

La demando ne estas, ĉu ni uzas Anglan en la universitatoj, sed kiamaniere ni faru tion. Koncerne al mi, pragmate kaj flekseble. Por Nederlandaj studentoj, mia idealo estas ke ili senpene povas ŝalti inter la unu lingvo kaj la alia. Mia sperto kun studentoj estas, ke tio iras sufiĉe bone. Studentoj kiuj eblas klare rezoni, faras tion en ambaŭ lingvoj. Studentoj kiuj ankoraŭ ne tiel klare povas konstrui argumentadon, en ambaŭ lingvoj suferas je tio. En ambaŭ lingvoj estas dezirinde trejni studentojn; ni havas kaj instruiston Academic English kaj instruiston akademia Nederlanda. En la Nederlanda urbo Tilburg ni trejnas instruistojn por la pluen kondukanta instruado en la regiono, kaj ni daŭrigas fari tion. Staĝoj ofte estas en la regiono, kvankam ne devas esti subtaksata kiom ofte studentoj ankaŭ ĉe tio ŝanĝas inter Angla kaj Nederlanda.

Kaj se programo povas esti komprenata en la Angla, tiuokaze tio altiras studentojn kun aliaj fonoj, koncerne lingvon kaj kulturon. AnkaÅ­ por ili la Angla estas ofte ne la unua lingvo, sed la lingvo kiu komunikadon trans lingvaj limoj ebligas. Kun ili kune sekvi instruadon en miksita grupo estas io kion kelkaj Nederlandaj studentoj elektas konscie, por tiel kreski plue en komprenado de la mondo.

 

Plej profunde, internaciigo estas morala afero. Lokaj limoj estas gravaj, loka kulturo estas grava, sed ni estas parto de la homaro, de unu mondo, kun ĉia diverseco. La demando ‘Angla aÅ­ Nederlanda’ prezentas ĝin kiel elekto, sed la elektoj rilatas kun la maniero per kiu ni traktas diversecon en ĉi tiu kompleksa mondo. La komplekseco mem ekzistas, en la mondo en kiu Angla fariĝis la dividita dua lingvo. Por tiu mondo ni klerigas, pro tio estas en nia instruado miksaĵo de Nederlandlingva, Anglalingva kaj diversspecaj edukaj programoj.

 

 

Willem B. Drees  estas dekano ĉe la Tilburg School of Humanities and Digital Sciences, Tilburg University, Nederlando.

 

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass