Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


Ekonomio, Tutmondiĝo,
Fleks-laborado, Teĥnologio,
Griziĝo, Noveco, Robotigo,

Reciklado, Energi-ŝparado
63 artikoloj


63  tradukitaj artikoloj pri Ekonomio, Tutmondiĝo, Fleks-laborado, Teĥnologio, ..... Verkisto Aperdato (de la fonto)
Japanio devas reformi sin, sed la loĝantaro ne volas Kjeld Duits 6 junio 2018
Streĉi ĉiujn fortojn por Facebook kaj Google Wouter van Noort 21 aprilo 2018
Ĉu robotoj devas akiri juran statuson? Wouter van Noort 17 aprilo 2018
Apple volas esti ‘afabla datumo-giganto’ Marc Hijink 30 marto 2018
Google priorigos serĉ-rezultojn de novaĵ-retejoj Jan Benjamin 21 marto 2018
La mondo estas Anglalingva, do la universitato ankaÅ­ Willem B. Drees 7 februaro 2018
Nia edukado turnas la dorson al niaj najbaraj lingvoj Yvonne Schoolmeesters 30 januaro 2018
Ĉina plano por ‘Nova Silka Itinero de Glacio’ ĉe la Norda Poluso Marije Vlaskamp 29 januaro 2018
Multe pli grandaj ŝancoj por ‘Eŭrazio’ sur la monda scenejo Wouter van Noort 25 januaro 2018
La viro kiu faris Googlon granda, foriras Wouter van Noort 23 decembro 2017
Malfeliĉa pro Facebook? Tiam pli da Facebook! Jochem van Staalduine 19 decembro 2017
Eks-pintulo turnas sin akre kontraÅ­ Facebook Bard van de Weijer 13 decembro 2017
'EÅ­ropo devas zorgi pri la morala ekvilibro' Marc Hijink 25 novembro 2017
Artefarita inteligenteco Redaktora kolumno 28 novembro 2017
Datum-sekurŝranko de duona miliardo da eŭroj Tjerk Gualthérie Van Weezel 11 aŭgusto 2017
La teĥno-revolucio kreskas malegalece Wouter van Noort 29 julio 2017
Kion Äœakarto bezonas estas propra Barila Digo Eva Oude Elferink 10 junio 2017
WannaCry pruvas: ciberatakoj estas vera minaco Tom Kreling kaj Huib Modderkolk 16 majo 2017
La rikolto de la novliberalismo Bernard Hulsman 27 januaro 2017
Donaci monon al la malriĉuloj – tio vere funkcias Joost Opstelten 17 februaro 2017
‘Jen la momento por rigardi kiuj estas viaj amikoj’ Stéphane Alonso 25 januaro 2017
Fruktoj de tutmondiĝo estu pli bone distribuataj Pieter Klok 2 januaro 2017
‘Evoluhelpo fiaskis’ Caroline de Gruyter 11 decembro 2016
Zorgoj pri malalta kresko kaj popolismo Peter de Waard 5 oktobro 2016
Libereco pri faktoj? Tute ne necesa Maarten Schinkel 22 septembro 2016
Nova kolapso de la tutmonda ekonomio? Sufiĉe da signaloj ! Martin Wolf 14 septembro 2016
‘Ni estas konstruantaj diktatorecon de datumoj’ Wouter van Noort 20 aŭgusto 2016
Robotoj devigas bazan enspezon Joost Van der Lecq kaj Niek Stam 13 majo 2016
En la Ĉinaj amaskomunikiloj ‘ŝuldo’ subite nomiĝas ‘socia financado’ Oscar Garschagen 26 aprilo 2016
Hispanio havas la rifuĝintfluon sub kontrolo Koen Greven 26 aprilo 2016
La dissplitiĝo de la libera mondo Maarten Schinkel 7 aprilo 2016
Kion la Eŭropa Centra Banko (ECB) faras, tio en Japanio jam jarojn okazas — kaj ne funkcias tie. Floris van Straaten 17 marto 2016
KontraÅ­ la evangelio de la ekonomio Stevo Akkerman 23 februaro 2016
Disipado: la daŭra aĉetado de tro da ĉiaj aĵoj atingis kulminon Esther Bijlo 23 februaro 2016
Kvara industria revolucio proksimas Peter de Waard 20 januaro 2016
Ĉina krizo minacas: kio estas la konsekvencoj? Peter de Waard 8 januaro 2016
Spacvetura konkurso nun inter teĥno-miliarduloj Wouter van Noort 23 decembro 2015
Ukrainio defendas ankaÅ­ la liberecon de EÅ­ropo Hubert Smeets 26 novembro 2015
Al nova entreprena kulturo Huub Ruel 10 novembro 2015
Politikistoj ne lernas el la pasinteco Rens van Tilburg 21 oktobro 2015
Prospero apogas sin sur enmigrintoj Louise O. Fresco 7 oktobro 2015
Malegaleco de enspezoj plu plialtiĝas en riĉaj landoj unu el la NRC-redaktoroj 22 majo 2015
Dekstro aÅ­ maldekstro? Tio jam delonge pasintas Caroline de Gruyter 6 majo 2015
Ĉu baldaŭ ni ĉiuj laboros flekseble? Petra de Koning kaj René Moerland 2 majo 2015
La mistero de stagnantaj salajroj Marike Stellinga 2 majo 2015
Datumismo Robbert Dijkgraaf 18 aprilo 2015
Loĝantar-griziĝado mondvaste febligas ekonomian kreskon Peter de Waard 15 aprilo 2015
Faru el tiu ĉifonkovrilo vigle Eŭropan energi-politikon Redaktora kolumno 26 februaro 2015
Ruzlerta kaj vanta interpretisto de la Hispana malkontento Koen Greven 3 februaro 2015
Noveco estas la vera religio de hodiaÅ­ Evgeny Morozov 20 novembro 2014
Donu bazan enspezon al ĉiu Guy Standing 29 novembro 2014
Li kaj mi Piet Borst 18 oktobro 2014
Bonvenigu tiujn robotojn ! Bram van Ojik 20 oktobro 2014
Sep miliardoj da mobilfonoj Robbert Dijkgraaf 20 septembro 2014
Robotoj kreskigos socian malegalecon Lodewijk Asscher 29 septembro 2014
Teĥnologi-manko etendas la EU-krizon Wim Rietdijk kaj Paul Frentrop 25 julio 2014
Mia salajro altas! Do mi bonege funkcias Maarten Schinkel 25 junio 2014
Piketty temas pri la malaperinta potenco de laboro Heleen Mees 19 junio 2014
Novaj revoj por la nova jaro: ekiru ni al la laborsemajno de dek kvin horoj Rutger Bregman 2 januaro 2014
La profito kaj la kresko laÅ­ Thomas Piketty Redaktora kolumno 31 majo 2014
Barato aspiras ŝanĝon Redaktora kolumno 19 majo 2014
La usona revo forpasis Guus Valk 4 februaro 2014
La 'bona vivo' anstataÅ­ kresko Cees Banning 22 decembro 2012


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/06/06/japan-moet-hervormen-maar-de-bevolking-wil-niet-a1605544
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Japanio devas reformi sin, sed la loĝantaro ne volas

La ekonomio nun bone disvolviĝas, sed Japanio devas ja komenci reformadon, diras ekonomiisto Sasaki.

NRC 6 junio 2018

 

Fare de nia korespondanto
Kjeld Duits
TOKIO


 
La Japana ekonomio laboradas al decidiga turnopunkto. La Japana ekonomiisto Hitoshi Sasaki, laboranta por la sendependa Japana Centro por Ekonomia Esplorado, estas certa pri tio. La ŝanĝoj jam komenciĝis, post kelkaj jaroj tio ankaŭ estos evidenta en ĉiuj datumoj.

Dum la venontaj jaroj certe okazos kvar radikalaj evoluoj. Pro griziĝado kaj malabundeco de la loĝantaro, la Japana laborantaro malpliiĝos. La grandaj konstruprojektoj prepare al la Olimpikoj en Tokio en 2020, tiuj nun finiĝas. AVI[i]-plialtigo verŝajne bategos la ekonomion. Krome, oni antaŭvidas finon de la agresema monpolitiko de la Banko de Japanio, ĉefe respondeca pri la dua plej longa periodo de ekonomia kresko en la postmilita Japanio. Malgraŭ ĉiuj ĉi obstakloj, ĉi tiu turnpunkto povas tamen rezulti pozitiva. Ĝi dependas de kiel Japanio preparas sin.

Nuntempe tio ne aspektas promesplena. Kiam Shinzo Abe antaÅ­ kvin jaroj venis al potenco, li promesis drastajn ekonomiajn reformojn, populare konatajn kiel ‘Abenomics’. De tio aranĝiĝis malmulte. "Abe fartas bona kun atentokaptaj sloganoj, sed li ne efektivigas," diras la ekonomiisto Sasaki.

La ĉefministro dum la pasintaj jaroj metis preskaŭ sian tutan energion kaj atenton en defendan politikon. Li pro tio havis nesufiĉan politikan kapitalon por venki la Japanan antipation kontraŭ strukturaj ŝanĝoj. Sasaki atribuas tiun grandan antipation al manko de krizosento inter Japanaj voĉdonantoj. "La situacio en Japanio estas ne tiel bona, sed ĝi estas certe ne malbona. La salajroj apenaŭ altiĝas, sed ankaŭ ne malaltiĝas. Homoj ne estas kontentaj, sed ankaŭ ne malkontentaj."



Necerteco

Tamen ĝuste nun ekzistas la plej bona momento por reformi, diras la ekonomiisto Sasaki. La Japana ekonomio kreskas jam pli ol sesdek monatojn, kaj tio ankoraŭ kontinuos iom da tempo. "Oni ekspektas ke la ekonomio ĝis almenaŭ 2019 daŭros kreski."

Estas vere rimarkebla. La nombro da bankrotoj estas reduktita de pli ol 19.000 en la jaro 2000, ĝis ĉirkaŭ 8.000 pasintjare. Kaj ankaŭ la ŝuldoŝarĝo de entreprenoj malaltiĝis. Krom tio, rekordaj profitoj estas registrataj.

Sed unu el la problemoj kun kiuj Japanio luktas, estas ke tiuj profitoj ne cele alvenis ĉe dungitoj. Multaj grandaj entreprenoj hamstras kontantan monon. Anstataŭ distribui profitojn, ili konservas tiujn en kaso. La tiel nomata retenita profito de entrepreno kiel Toyota, dum la pasintaj kvin jaroj altiĝis ja 53 procentojn.

Parte pro tiuj fermitaj manoj, salajroj estas jam dum jaroj stagnitaj. "La salajro de permanentaj dungitoj kreskas malpli ol 1 procenton jare," diras Sasaki. Al entreprenoj, Abe estas petinta salajro-plialtigon de minimume 3 procentoj, sed multe pli ol 2 procentoj apenaŭ eblas ĉi-jare. "Estas multa necerteco", Sasaki klarigas.

"Manaĝeroj estas tre pesimismaj pri la estonteco." Ili volas tial reteni siajn fiksajn kostojn. Kaj dungitoj ankaŭ ne elspezas, ĉar iliaj enspezoj ne kreskas. Ili precipe maltrankviliĝas pri sia pensio. "Pro la enorma griziĝado en Japanio, multaj homoj pridubas ĉu la sociala sekureco daŭrigeblas," diras Sasaki. "Mi ankaŭ, mi prefere ŝparas ol ke mi elspezas."

 

Prema manko de kunlaborantaro

La stagnado de la salajronivelo estas miriga, ĉar estas damaĝa manko de dungitoj. Kun 2,5 procento la senlaboreco troviĝas sur la plej malalta nivelo ekde 1993, baldaŭ post kiam eksplodis la Japana ekonomia bobelo. La nombro da laborpostenoj proponataj al laborserĉanto estas nun sur la plej alta nivelo ekde 1974. Kaj tio dum la laborantaro ja draste pliiĝis en la lastaj kvin jaroj, pro tio ke ĉirkaŭ du milionoj da virinoj komencis labori.

La manko de dungitoj estas tiel prema ke kelkaj entreprenoj devis fermi la pordojn, aŭ eĉ bankrotis. Ekstere de la urboj, kreskanta nombro da restoracioj nur malfermiĝas dum la semajnfino. Sed ĉefe la sektoro de servoj kaj transportoj suferas forte. Ĉar la Japana politiko ekskludis enmigradon, multaj ekspertoj antaŭdiras ke tiuj deficitoj limigos la ekonomion. Sed Sasaki vidas pozitivajn aspektojn. "Dum la krizo de la naŭdekaj jaroj, la registaro stimulis la ekonomion per investoj en infrastrukturo kaj konstruado. La pasintajn du jarojn, la nova ekonomia paradigmo estas renovigo de produktado, kaj investado en homa kapitalo."

"Japanaj entreprenoj devas lerni labori pli efike," diras Sasaki, kaj li ankaŭ diras: "Se ni aplikas informada kaj komunikada teĥnologio, la manko de laboristoj ne limigos la Japanan ekonomion." Pliiĝanta produktiveco kondukos al pli altaj salajroj kaj kun tio ankaŭ sento de sekureco, tiel ke la homoj elspezos denove, li supozas. Kombinu tion kun senreguligo, strukturaj reformoj en la labormerkato, sociala sekureco kaj la medicina sistemo, kaj la turnopunkto povus enkonduki renaskiĝon de Japanio. Sasaki diras: "Mi estas tre pozitiva."

 

 

 

 

[i] AVI = AldonValora Imposto

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/04/20/alle-zeilen-bij-voor-facebook-en-google-a1600273
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Streĉi ĉiujn fortojn por Facebook kaj Google

Se privatecreguloj venontmonate komenciĝas, teĥ-gigantoj riskos miliardojn da punpagoj. La plenumo estas la plej granda projekto de Facebook iam ajn. Sed ĉu tio sufiĉos por la EU?

NRC 21 aprilo 2018

 

Fare de
Wouter van Noort

 

Temas laŭ Facebook pri la plej granda operacio en la historio de la entrepreno. "La plej grandan multadisciplinan teamon en la Facebook-historio ni kunmetis, por tute pretigi Facebook-on por la plenumo de GDPR[i]," diris Stephen Deadman, kiel mondvasta vicdirektoro pri privateco unu el la ĉefaj prirespondeculoj ĉe Facebook.

La enorma tutaĵo de novaj privatecreguloj, kiu ekfunkciiĝos la 25-an de majo en la tuta EU, la GDPR, havas gravajn konsekvencojn. Laŭ Deadman centoj da homoj estas tutmonde laborantaj por fari Facebook-on tute preta: "La datumprotekto-teamo en Dublino kreskis en unu jaro 250 procentojn, ni havas novan direktoron por privateco, novan funkciulon por datumprotektado. De produkta evoluo ĝis merkatiko ĝis cibersecureco-specialistoj ĝis juristoj: ĉiuj kunlaboras."

La mega-operacio ĉe Facebook estas ekzempla por kio nun okazas ĉe ĉiuj grandaj teĥ-entreprenoj, inter kiuj ankaŭ Google, Amazon kaj Microsoft. En la GDPR legeblas ke entreprenoj devas esti multe pli travideblaj pri la datumoj kiujn ili prilaboras, kaj ke ili por uzantoj ekzemple devas plifaciligi kunportadon de personaj datumoj al la konkurenco.

La ŝanĝo kun la plej efiko estas la nova punpago-politiko. Ekde la fino de majo, monpunoj por malobservoj de privateco povas pliiĝi al 4 procentoj de la tutmonda jara vendosumo. Por Facebook tio povas pliiĝi ĝis ĉirkaŭ 1,3 miliardoj da eŭroj, por Google eĉ 3,5 miliardoj. Ĉiuj fortoj estas streĉataj por bona plenumo.

 

Bastono por bati ‘Big Tech’-on

La GDPR estas de multaj personoj rigardata kiel la jura bastono de la EU por bati ‘Big Tech’-on. Facebook staris pere de sia monopolo pri sociaj amaskomunikiloj jam abunde en la spotoj de EÅ­ropaj reguligaj instancoj, kaj tiu lumĵetilo fariĝis eĉ pli intensa ekde la datuma skandalo ĉirkaÅ­ Cambridge Analytica[ii]. Ĉe tio, datumoj de maksimume 87 milionoj da uzantoj de Facebook estis misuzataj por fari laÅ­mezuraj la politikajn kampanjojn por Trump kaj supozeble ankaÅ­ la Brexit.

Facebook devas ĉiakoste preventi ripetadon. "Ni devas protekti viajn datumojn. Se tio ne sukcesos, ni ne meritos viajn datumojn", skribis Mark Zuckerberg[iii] en granda ekskuz-reklamanonco tuj malantaŭ la datum-skandalo. Kun la GDPR, por Facebook ne nur gravas la fido de uzantoj, sed ankaŭ la konvinkado de la EU-kontrol-instancoj. Sub la nova reĝimo, Facebook fariĝos ĉefe koncernata kun la Irlanda privatec-kontrolisto, ĉar la internacia ĉefoficejo de Facebook staras en Irlando.

Ä´aÅ­de novaĵagentejo Reuters malkovris ke Facebook adaptis siajn kondiĉojn por la 1,5 miliardoj uzantoj ekster EÅ­ropo, Usono kaj Kanado, tiel ke por ili ne validas la GDPR  –  kvankam tio antaÅ­e ja estus tia. Ĉe lia aÅ­skulta kunsido en la Usono-Senato pli frue ĉimonate, Zuckerberg ankoraÅ­ sugestis ke la ‘spirito’ de la GDPR estus la deirpunkto por Facebook kun ties mondvasta privatec-politiko. Sed li translokas pro sekureco la juran respondecon tamen de Dublino al la ĉefoficejo en la Usono, kie signife malpli striktaj reguloj validas.

 

Pop-ups kun permesoj

Pasintsemajne Eŭropaj Facebook-uzantoj jam ekhavis iomete antaŭprovon pri kion la GDPR signifas por ili. Facebook bezonas demandi uzantojn pli klare pri permesoj por datum-kolektado kaj -prilaborado. Multaj uzantoj ricevas pop-ups[iv] kun la demando ĉu Facebook rajtus uzi certajn datumojn.

Sed tiuj sciigoj tuj ricevas multan kritikon. Harvard-esploristo Zeynep Tufekci[v] tviteris: "La GDPR-agordoj estas precipe faritaj tiel ke vi facile akceptas ilin, kaj plue alklakas. Vi devas iri tra malorda menuo de opcioj se vi volas ŝanĝi ion, kaj vi ricevas ne veran kontrolon pri kiel viaj datumoj estas kolektataj. Ĉi tiu dezajno ŝajnas intenca, pelita de la enspezmodelo de Facebook."

Estas por Facebook malfacila bilanco inter klara petado de permeso, kaj preventado ke Facebook-uzantoj sole estas nur forklakantaj permesojn, rakontas Deadman. "Ni devas fari la kontrolmeĥanismojn pli kompreneblaj por uzantoj, kaj samtempe certigi ke homoj ne perdas horojn pro tralegado de privatec-politiko." Estos preskaŭ ĉiam dilemo inter komforto por la uzanto, kaj kompleteco de la permesoj, li diras.

"Ne estas legebla en la GDPR kiel ni precize devas fari tion, do ni laboras forte pri tio. Majo 25 estos ne la finpunkto por la realigado de ĉiuj ŝanĝoj, sed la elirpunkto." La entrepreno serĉas inter aliaj helpon de start-ups kaj eksteraj programistoj por trovi bonajn manierojn ekvilibrigi klarecon kaj uzkomforton.

"Cookie-banners[vi] estas por ni ja la ekzemplo de kiel vi ne eklaboru je uz-amikema maniero." Ĉiuj retpaĝoj kiuj metas cookies devas por tio en eksplicita sciigo ĉiufoje demandi permeson. Tio prezentas certe ne optimuman uzosperton. Facebook volas kompreneble ne fariĝi unu granda cookie-banner.



Datum-malsato ne pasis

La datum-malsato de Facebook ne subite malpliiĝas pro la GDPR. Ĉisemajne ĝi enŝaltis la opcion por aŭtomate rekoni la vizaĝojn de Eŭropaj uzantoj sur fotoj. Tiu funkcio estis, post kritiko de registaroj, jarojn longe prokrastita en Eŭropo. La denova kolektado de ĉi tiuj datumoj, tion Facebook faras sub masko de "novaj manieroj por peti permeson sub la GDPR".

La enspezmodelo de Facebook estas ja kolektanta plejeble da datumoj, kaj tio ŝajnas daŭre interfrotiĝi kun privateco. Uzantoj ne ricevas opcion por rifuzi ĉiujn celdirektajn reklamanoncojn. "Facebook estas tajlita informo", diras privatec-estro Stephen Deadman. "Facebook estas datumoj. Nia granda tasko estas kaj restas sub la GDPR, tiel ke homoj havas kontrolon pri siaj spertoj sur Facebook. Tio ne nepre kolizias kun nia enspezmodelo. Ĝi estas nek nur privateco, nek nur komerca intereso. Tiuj du povas bonege kuniri."

Ĉu Facebook kaj la aliaj teĥ-gigantoj sukcesos pruvi tiun aserton, devos evidentiĝi post 25 majo.

 

 

 

 

[i] GDPR (General Data Protection Regulation)
   vidu: https://www.eugdpr.org/

   GDPR estas en Nederlando ankaÅ­ konata kiel AVG (Algemene Verordening Gegevensbescherming):   
   vidu: https://www.aca-it.nl

[ii] Cambridge Analytica     vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Cambridge_Analytica   kaj ankaÅ­ vidu
     ĝin en la artikolojn 207 kaj 208 de www.artikoltraduk.nl

[iii] Mark Zuckerberg,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Mark_Zuckerberg

[iv] pop-ups,   vidu:   https://www.collinsdictionary.com/dictionary/english/pop-up

[v] Zeynep Tufekci,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Zeynep_Tufekci

[vi] cookie-banners,   vidu: https://apps.shopify.com/eu-cookie-banner     kaj ankaÅ­ vidu:
   https://github.com/dobarkod/cookie-banner/issues/60    

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/04/16/moeten-robots-een-juridische-status-krijgen-a1599624
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉu robotoj devas akiri juran statuson?

La EÅ­ropa Komisiono venontsemajne ekdiskutos pri roboto- kaj AI-strategio. Fakuloj avertas por nerealaj reguloj kaj rajtoj.

NRC 17 aprilo 2018

 

Fare de nia redaktoro
Wouter van Noort



Bonvolu ne doni al robotoj apartan juran statuson. Kun tiu mesaĝo avertas la Eŭropan Komisionon 150 prominentaj esploristoj en la kampo de robotoj, AI (artefarita inteligenteco) kaj juroscienco. Tio sonas kiel sciencfikcio, sed la ekspertoj en sia malferma letero anticipas realan politikan opcion.

Venontsemajne Mariya Gabriel, Eŭropa Komisaro por Cifereca Ekonomio, prezentos la EU-strategion en la kampo de robotoj kaj artefarita inteligenteco. En decembro, la jura komitato de la Eŭropa Parlamento proponis la eblecon doni al robotoj certan formon de rajtoj. Ekzemple donante al ili "la statuson de elektronikaj personoj, kiuj respondecas pri eventuala damaĝo kiun ili kaŭzas". Se mem-veturanta aŭto kaŭzas damaĝon, sen tio ke la ŝoforo aŭ la aŭto-fabrikanto havas influon pri ĝi, tiam ekzemple supreniras tiaj demandoj.

Robotaj rajtoj ne devas nepre simili homajn rajtojn, sed povus ekzemple ankaÅ­ funkcii laÅ­ la maniero per kiu entreprenoj havas statuson kiel jura persono.

LaÅ­ la 150 esploristoj, robotrajtoj estas "etike kaj jure nedezirataj". Ili avertas, ke la donado de aparta jura statuso al robotoj sugestas, ke robotoj estas multe pli progresemaj ol ili estas. "Percepto, kiu estas perturbita de filmoj kaj sensaciaj anoncoj en la amaskomunikilaro".

Laŭ la malferma letero, roboto ĉiuokaze ne povas esti komparata kun natura persono, ĉar la roboto tiam ankaŭ devus akiri homajn rajtojn, kiel la rajton al digna traktado. Ĉu vi tiam ankoraŭ povas elŝalti roboton, ekzemple? Kaj kio havas tiam prioritaton: homaj aŭ robotaj rajtoj? Ankaŭ doni al robotoj laŭleĝan personecon, kiel nun okazas ĉe entreprenoj, ili malakceptas. Ĉe entreprenoj sidas ĉiam vera persono ĉe la butonoj, kvankam tio ĉe aŭtonomaj sistemoj ne nepre bezonas.


Multe pli da etikaj demandoj

Ĉu robotoj devus akiri propran juran statuson, estas nur unu el la grandaj demandoj pri robotoj kaj artefarita inteligenteco, kiun la Eŭropa Komisiono volas venontsemajne respondi.

Diversaj policaj korpusoj uzas ekzemple krimprognozo-sistemoj, kiuj helpas ilin determini kie ili patrolos. Kio, se tiaj sistemoj diskriminacias kvartalloĝantojn surbaze de haŭta koloro? Ĉu maŝinoj kiuj pliboniĝas per si mem, devas ekhavi kill switch[i], por malŝalti ilin kiam ili elreliĝas? Kaj: ĉu la entreprenoj, kiuj disvolvas la teĥnikojn, ne devas esti multe pli komunikemaj pri kiel ili trejnas siajn robotojn kaj artefaritajn inteligentecojn? Kaj kio estas ilia intenco kun la teĥniko?

Tiu diskutado estas ekstre aktuala pro la EÅ­ropa debato pri la potenco de entreprenoj kiel Facebook, Amazon kaj Google  –  entreprenoj kiuj ankaÅ­ antaÅ­iras ĉe artefarita inteligenteco kaj robotoj. La EU estas tre fervora preventi ke ĝi ĉe tiu nova teÄ¥niko kuros sammaniere malantaÅ­ la faktoj kiel ĝi faris en la lastaj jaroj Ä‰e la malbonaj flankoj de la cifereca socio; ekzemple ĉe ciberna krimo, rompoj de privateco kaj trompaĵ-novaĵo. Sed laÅ­ la avertantaj ekspertoj oni ankaÅ­ povas tro lontane kuri antaÅ­en kun reguloj kaj rajtoj.

 

 

[i] kill switch = mortig-ŝaltilon

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/03/29/apple-wil-een-vriendelijke-datareus-zijn-a1597657
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Apple volas esti ‘afabla datumo-giganto’

Apple ekkaptas la Facebook-skandalon, kaj pli severajn EU-regulojn, por vendi 'privatecon' kiel produkton.

NRC 30 marto 2018

 

Fare de nia redaktisto
Marc Hijink


Apple mondvaste adaptas la mastrumajn sistemojn ĉe iPhones, iPads kaj Macs, por plenumi pli striktajn Eŭropajn datumo-regulojn. Tio anoncis la entrepreno dum kunveno en Londono. La novaj versioj de iOS kaj MacOS iĝus disponeblaj ĵaŭdvespere, kaj avertas la uzanton tuj kiam Apple uzas ties personajn informojn.

Ekde majo ĉiuj novaj privateco-agordoj estos disponeblaj, kaj tio iĝas interalie pli facile frostigi aŭ forigi vian Apple-konton.

Ĉi tiu anonco bone sekvas intervjuon, kiun Apple-CEO Tim Cook merkrede donis al la Usona TV-kanalo MSNBC[i]. Cook en ĝi forte kritikis Facebook-on pri tio. La entrepreno estas en danĝero, pro tio ke datumoj de 50 milionoj da Facebook-membroj estus misuzitaj por politika manipulado fare de datumo-entrepreno Cambridge Analytica[ii].

"Kion vi farus, se vi estus Mark Zuckerberg?" estis demando al Cook. Je tiu facila demando li reagis: "Mi neniam estus alveninta en ties situacio. Ni povus gajni multe da mono se niaj klientoj estus niaj produktoj, sed tion ni ne faros." AnstataÅ­e, Apple gajnas multan monon per aparataro: 230 miliardojn da dolaroj en jardebito, 48 miliardojn da profito.


Pli striktaj reguloj pri privateco

La tumulto pri Facebook koincidas kun la General Data Protection Regulation[iii], la pli severaj reguloj pri privateco, kiuj ekde majo validos en la tuta EU. Por Apple estas eksterordinare bona momento por kolporti sian enspezmodelon. La entrepreno volas sin retiri de la aliaj grandaj Usonaj teÄ¥no-entreprenoj (‘Big Tech’) kiuj estas kritikataj pro la grandaj kvantoj da datumoj kiujn ili kolektas.

Apple vidas sin mem kiel afabla datumo-giganto: la sola kiu ne nutras sin kun datumoj de siaj uzantoj. Ne estas tiel, ke Apple tute ne kolektas datumojn. Reklamanonc-programo por la App Store kaj Apple News uzas lokajn indikojn kaj legokutimoj por laÅ­mezuraj reklam-anoncoj. Estas limigoj: segmentitaj celgrupoj devas ne esti pli malgrandaj ol 5.000 uzantoj, por preventi microtargeting[iv]. Pri sentemaj datumoj, kiel datumoj pri sanstato, aÅ­ politika kaj seksa prefero, ne povas esti selektataj.

Apple provas lerni de uzantoj kiuj donas permeson por tio. Tiel ekzemple povas la vortaro de via iPhone-klavaro korekti ofte faritajn tajperarojn. Tiuj datumoj estas apartigitaj de via identeco kaj faritaj nerekoneblaj de la aldonado de arbitraj datumoj, diras la privatec-teĥnikistoj de Apple.

La iPhone finaranĝas machine learning  – algoritmojn, kiuj trejnas sin surbaze de datumoj –  kiel eble plej multe sur la aparato mem. "What happens in Siri, stays in Siri"[v], diras Apple. Sed per tio la cifereca asistanto ja postrestas ĉe la konkurenco. Google Assistent kaj Alexa de Amazon estas ‘centre’ trejnataj sur pli grandaj kvantoj da datumoj, kaj estas pro tio ofte iomete pli inteligentaj. AnkaÅ­ la fotoj en iCloud estas sur ĉiu Apple-aparato denove analizataj. Eble pli bone por via privateco, sed ne tre efika.

 

 

 

[i] MSNBC = Usona novaĵsendilo, kiu en 2010 superis CNN-on

[ii] Cambridge Analytica     vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Cambridge_Analytica

[iii] General Data Protection Regulation = Äœenerala Datum-Sekureca Reguligo;   vidu:
   https://epo.wikitrans.net/General_Data_Protection_Regulation

[iv] microtargeting  =  merkatado-strategio por sufiĉe agordi al individuo, aÅ­ al tre malgranda grupo de tiuj;
   vidu ankaÅ­: https://en.wikipedia.org/wiki/Microtargeting  kaj  https://www.mni.com/what-is-micro-targeting.html  

[v] "What happens in Siri, stays in Siri" = "Kio okazas en Siri, restas en Siri"
   pri Siri vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Siri

 

 


 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/03/20/google-gaat-zoekresultaten-nieuwssites-voorrang-geven-a1596377
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Google priorigos serĉ-rezultojn de novaĵ-retejoj

Google elspezas milionojn por cifereca ĵurnalismo. Ne nur pro bonfarado. Ankaŭ por povi kolekti ankoraŭ pli da datumoj.

NRC 21 marto 2018

 

Fare de  Jan Benjamin
de nia amaskomunikil-redakcio

 

Google post nelonge donos prioritaton al serĉrezultoj de "fidindaj novaĵ-partneroj", en sia serĉmaŝino kaj en YouTube. Tiel la interreta entrepreno volas interalie kontraŭagi la disvastigon de misinformo en tempoj de elektoj aŭ ĉe breaking news.

La aranĝo estas unu el la sekcioj de la nova Google News Initiative (GNI)[i], kiun la entrepreno marde posttagmeze anoncis en Novjorko. Pasintsemajne, la novaĵ-agentejo Bloomberg raportis jam sekciojn de la GNI. La iniciato devas mondvaste subteni ciferecan ĵurnalismon, kaj konsistas el teĥnika helpo, trejnado kaj subvencioj por pioniraj projektoj de ĵurnaloj, dissendadoj kaj aliaj novaĵ-organizoj.

Google asignis 300 milionojn da dolaroj (244 milionojn da eŭroj) pro tio, por periodo de tri jaroj. Kompare pri: la gepatra entrepreno Alphabet de Google registris en 2017 spezon de 110 miliardoj da dolaroj. GNI estas sekvaĵo de la Eŭropa Digital News Initiative[ii] kiu ekde 2015 distribuis ĉirkaŭ 150 milionojn da dolaroj en subvencioj. NRC estis unu el la ok partneroj ĉe la fondo, flanke de interalie la Financial Times, The Guardian, El Pais kaj Die Zeit.

La entrepreno subtenas la novaĵ-industrion ne nur el bonfarado aŭ kiel merkatesploro, ĉar teĥ-entreprenoj estas sub fajro pro la disvastigo de trompaĵ-novaĵo kaj la sklaviga karaktero de ekzemple sociaj amaskomunikiloj. Google havas komercan ekonomian intereson ĉe grandskala uzado de interreto. Ĉiu klako, ĉiu serĉpeto, ĉiu video ludita sur YouTube, provizas al la entrepreno plenvalorajn informojn. Ekzemple por plibonigi sian serĉilon, mem vendi reklamon kaj oferti sian reklam-anoncan teĥnologion al eksteruloj. En 2017, la entrepreno pagis al siaj novaĵ-partneroj memdire 12,6 miliardojn da dolaroj por interalie siaj reklam-servoj sur retejoj de eksteruloj.

 

Pagomuro

Parto de la nova GNI estas la servo Subscribe with Google[iii]. La Usona entrepreno volas en certa tempo oferti al novaĵ-retejoj tute pretan kaj finitan ‘pagomuron‘. Vizitantoj de novaĵ-retejo kun pagita eniro, devus rapide kaj facile povi subskripcii abonon pere de la Google-servo. Kiom da kurtaĝo la entrepreno postulas por tio, estas ankoraÅ­ ne konata.

Surbaze de interalie la serĉhistorio de uzanto kaj la datumoj kiujn la reklamanonc-sistemo de Google, ‘DoubleClick‘, kolektis (laÅ­leĝe), volas Google ankaÅ­ ekdetermini la ŝancon, kiel verŝajne estas ke uzanto fariĝos abonanto. Tia ebla abonanto povus tiam fari allogan oferton al novaĵ-retejo. Same kiel la strataj vendistoj de ĵurnal-abonoj en la butikcentro. La fleksebla pagomuro de Google estas ankoraÅ­ evoluanta.



Hongkongo en VR[iv]

GNI konsistas ankaŭ el programaro per kiu novaĵ-retejoj povas ekscii pli pri siaj vizitantoj, kaj tiamaniere pli bone povas agordi al vizitantoj siajn servojn. Ĝi proponas la servon 'Outline', per kiu ĵurnalistoj povas starigi sekuran interretan konekton. Ekzistas Usona iniciato por instrui al junuloj pli da komunikil-saĝeco, kaj 'Disinfo Lab'[v] por kontraŭbatali fake news.

En la anonco de mardo, Google atentigas pri tri projektoj, ĉe kiuj la entrepreno jam subtenas novaĵ-organizojn. La ĉiutaga ĵurnalo St. Louis Post-Dispatch uzis la programaron de Google por analizi la enretajn kunsidojn, ĝi plibonigis la servajn paĝojn kaj tiel vidis la nombron da ciferecaj abonoj triobligi en unu monato.

Kun programaro Google helpas la lokajn tagĵurnalojn de la Usona amaskomunikil-koncerno Hearst[vi], por ordigi kaj kategorii la tri mil novaĵojn kiujn ili ĉiutage faras. Kun novaĵoj kiuj estas pliriĉigitaj per (meta-)informado, eldonisto povas interalie vendi specialigitajn novaĵ-bultenojn.

Kaj Google kunlaboras kun tagĵurnalo South China Morning Post. Kun la programaro de Google Earth, ili kune bildigas la historion de Hong Kong. Pere de virtual reality (virtuala realeco).

 

 

 

[i] Google News Initiative (GNI) = Google Novaĵ-Iniciato

[ii] Digital News Initiative = Cifereca Novaĵ-Iniciato

[iii] Subscribe with Google = abonu ĉe Google

[iv] VR = virtual reality (virtuala realeco)

[v] Disinfo Lab: vidu: http://disinfolab.com/

[vi] Hearst:   vidu: https://nl.wikipedia.org/wiki/Hearst_Corporation

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/02/06/de-wereld-is-engelstalig-de-universiteit-dus-ook-a1591194
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La mondo estas Anglalingva, do la universitato ankaÅ­

En Nederlando ni ne edukas studentojn por disvastigi la Nederlandan kulturon, asertas dekano Willem B. Drees, sed por internacie interŝanĝi scion. La Angla tial estas nepraĵo.

NRC 7 februaro 2018

 

 

En la enketo farita de NRC pri labor- kaj studad-premo ĉe la universitato, estis abundo da plendoj pri la administra ŝarĝo kaj la manko de persona gvidado. Instiga okazaĵo estis opini-artikolo de docento Eelco Runia (Kial mi eksiĝas el la universitato, 19/1), en kiu li pretendas ke Nederlandaj universitatoj pereas pro merkatpensado.

Ankaŭ malplaĉis al Runia, ke li devis lekcii en la Angla "al lekciejo plena de studentoj kiuj senescepte mastris la Nederlandan lingvon". NRC daŭrigis artikolojn pri tio, kaj en la Commentaar-kolumno ("ŝercversa spektaklo") kaj en kolumno de Bas Heijne ("mallerta kaj nenecesa"). Restu trankvila: se instruado en la Angla estas nenecesa, mi ne faros tion. Sed ni ankaŭ havas instruistojn kaj studentojn kiuj ne mastras la Nederlandan. Plendoj pri instruado en la Angla kaŭzis en la enketo surprize malmulte da resono. Preskaŭ tri kvaronoj de la instruistoj konsideras la uzon de la Angla senchava; inter studentoj tio estas 53 procentoj. La Nederlanda koalicio-interkonsento tamen anoncis, ke la nuna nova registaro certe kontrolos, ke universitata instruado povas esti Anglalingva sole se tio havas aldonan valoron. Sed ĉu estas prave, ke ĵurnalo kaj registaro elektas la Nederlandlingvan kiel kultur-politikan kaj pedagogian deirpunkton?

Lernejoj kelkfoje ekhavas la taskon solvi sociajn problemojn. La ideo ke la universitato devas protekti la Nederlandan lingvon kaj kulturon, adaptiĝas al tiu aranĝo. Sed intertempe ni faras nian eblon alvenigi internaciajn entreprenojn al Nederlando. Ĉu tiam estas en la intereso de la studento kontraÅ­agi ‘Angliĝon’? AÅ­ ĉu la universitato estas uzata por protekti certan ideon de ‘la Nederlanda kulturo’? Kial ni fakte komunikas tiom en la Angla? Simple: ĉar vi ne povas bone mastri ĉiujn lingvojn. Tial estas tre grave havi unu lingvon kiu estas internacie kutima. Kompreneble, ni ankaÅ­ povus labori kun tradukistoj; la EÅ­ropa Parlamento faras tion por dudek kvar lingvoj. Unu-al-unu tradukita, ekzemple Hungara-Nederlanda, tio liverus 552 kombinaĵojn.



Esperanto kiel neÅ­trala lingvo estis simpatia idealo, kvankam tiu lingvo estis tre EÅ­ropa, sed ĝi ne fariĝis la praktiko. Estas aliaj lingvoj, kiuj en la historio graviĝis. La lingvo Latino, danke al la Roma imperio. Franca por la EÅ­ropa elito en la 19-a jarcento. Tio ne estas honesta; historio ja estas ne honesta. Ĉu ni ŝatas ĝin aÅ­ ne, la Angla nun estas la komuna ‘dua lingvo’, danke al la Brita kolonia imperio kaj la dominado de Usono post la Dua Mondmilito. Tiu tutmonda Angla ne plu estas de la Angloj. Ni devas atenti ke ni, kun la Angla kiel lingvo, ne akiru niajn ekzemplojn nur el Anglio kaj Usono. Ne temas pri la Angla kulturo, kaj ankaÅ­ ne pri la Oxford-Angla. La Angla kiel tutmonde uzata dua lingvo provizas aliron al la mondo.

La demando ne estas, ĉu ni uzas Anglan en la universitatoj, sed kiamaniere ni faru tion. Koncerne al mi, pragmate kaj flekseble. Por Nederlandaj studentoj, mia idealo estas ke ili senpene povas ŝalti inter la unu lingvo kaj la alia. Mia sperto kun studentoj estas, ke tio iras sufiĉe bone. Studentoj kiuj eblas klare rezoni, faras tion en ambaŭ lingvoj. Studentoj kiuj ankoraŭ ne tiel klare povas konstrui argumentadon, en ambaŭ lingvoj suferas je tio. En ambaŭ lingvoj estas dezirinde trejni studentojn; ni havas kaj instruiston Academic English kaj instruiston akademia Nederlanda. En la Nederlanda urbo Tilburg ni trejnas instruistojn por la pluen kondukanta instruado en la regiono, kaj ni daŭrigas fari tion. Staĝoj ofte estas en la regiono, kvankam ne devas esti subtaksata kiom ofte studentoj ankaŭ ĉe tio ŝanĝas inter Angla kaj Nederlanda.

Kaj se programo povas esti komprenata en la Angla, tiuokaze tio altiras studentojn kun aliaj fonoj, koncerne lingvon kaj kulturon. AnkaÅ­ por ili la Angla estas ofte ne la unua lingvo, sed la lingvo kiu komunikadon trans lingvaj limoj ebligas. Kun ili kune sekvi instruadon en miksita grupo estas io kion kelkaj Nederlandaj studentoj elektas konscie, por tiel kreski plue en komprenado de la mondo.

 

Plej profunde, internaciigo estas morala afero. Lokaj limoj estas gravaj, loka kulturo estas grava, sed ni estas parto de la homaro, de unu mondo, kun ĉia diverseco. La demando ‘Angla aÅ­ Nederlanda’ prezentas ĝin kiel elekto, sed la elektoj rilatas kun la maniero per kiu ni traktas diversecon en ĉi tiu kompleksa mondo. La komplekseco mem ekzistas, en la mondo en kiu Angla fariĝis la dividita dua lingvo. Por tiu mondo ni klerigas, pro tio estas en nia instruado miksaĵo de Nederlandlingva, Anglalingva kaj diversspecaj edukaj programoj.

 

 

Willem B. Drees  estas dekano ĉe la Tilburg School of Humanities and Digital Sciences, Tilburg University, Nederlando.

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/01/29/onderwijs-staat-met-de-rug-naar-onze-buurtalen-a1590236
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nia edukado turnas la dorson al niaj najbaraj lingvoj

En la Nederlanda edukado, la Franca kaj Germana lingvoj implikiĝas en la subpremadon. Kun ĉi tiu letero, la instruisto Yvonne Schoolmeesters sonorigas la alarmsonorilon.

NRC 30 januaro 2018

 

Kara ministro Slob[i], pri la edukado en Nederlando, mi volas peti vian atenton por la lingvoj de niaj najbarlandoj. Mi jam tridek jarojn instruadas fakon, de kiu mi vidas la aferkoncernecon, sed ankaŭ la belecon, ĉiutage. Sed ĉu ankaŭ vi vidas tiujn?

Ĝuste en tempo kiam klariĝis nun, ke Eŭropo devos sin direkti al kurso ne unuflanke enfokusigita al kio venas de Anglosaksaj landoj: kaj la instruistoj de Franca, kaj la instruistoj de Germana, havas la senton ke ili ne plu retenos sian profesion. Ekzistas diversaj kialoj por tio.

La malcentralizo en la edukado ne taŭgis por la instruado de najbaraj lingvoj. Ne plu determinas la registaro, kiuj lingvoj estu instruataj, sed la gvidantaro de lernejo. La libereco kiu validas ĉi tie, ekhavis la formon de konkurenciva lukto, en kiu sekcioj prenis mezuron inter si. Mi konas ja iom da lernejoj, kie Germana aŭ Franca subite estas forstrekata.

La novliberala vento, kiu blovas tra Nederlando, kaŭzis edukadan politikon kiu celdirektas al ciferoj kaj profito. Rezultoj devas esti internacie kompareblaj. La dum longa tempo formiĝanta aspekto de lingva kaj literatura edukado, oni ĉe tio perdas el la okuloj.

La premo sur lernantoj por elekti beta[ii]-profilojn pliiĝis konsiderinde. Kaj ĉar kono de la Germana aŭ Franca lingvo ne ofte estas severa enirpostulo ĉe daŭriga trejnado, tuj malaltiĝas en ekonomia klimato ankaŭ la valoro de fako. Glita skalo estas ekuzata. Kaj se vi tiam ja ne elektas por Franca aŭ Germana, kial 'nesufiĉa' noto en la malsupraj klasoj tiam devus malhelpi vin avanci?

La lingvoj suferas sub la deviga centra skriba ekzameno kiu elprovas nur legadokapablon. La akraj diskutoj dum la pasintaj jaroj okazintaj pri la unuflankeco kaj la mankhava kvalito, montras ke lingvoinstruistoj estas ege engaĝitaj en sia profesio.

 

Miaj sekciomembroj por Germana kaj Franca dum multaj jaroj kun plezuro liveris lernantojn kiuj estis elektintaj por studado de Germana aŭ Franca Lingvo kaj Kulturo, por trejnado de tradukisto aŭ instruisto. En miaj nunaj klasoj troviĝas lernantoj kiuj havas grandegan talenton por la Franca. Per tio, ili tamen ne starigas mem-konfidon. Ili retiriĝas ĉar ili ekhavas la senton, ke la talento de si mem en tiu sfero de konkurado tute ne gravas.

Kiel povas docentoj pri Franca aŭ Germana lingvo, sub la nunaj cirkonstancoj, renovigi sian profesion? Imagu kion tio signifas por ĵus diplomita kaj ankoraŭ serĉanta docento pri unu de tiuj du lingvoj. Mi konas ja sufiĉe da lernejoj, kie la Franca aŭ Germana lingvo estas subite forprenata.

En la Kristnaska ferio mi legis du romanojn, Gehen, ging, gegangen de Jenny Erpenbeck, kaj L'art de perdre fare de Alice Zeniter. La aŭtoroj profunde sentigas, kiel deviga migrado influas la vivon de familioj, generaciojn longe. Kaj la multjara disiĝo inter Orienta kaj Okcidenta Germanio, kaj la heredaĵo de la dolora Alĝeria sendependec-lukto, estas mirinda temo por pritrakti. Mi volonte ŝatus frontigi lernantojn al aliaj ol iliaj familiaraj perspektivoj, helpi ilin vidi la pozicion de 'la alia', por poste rilatigi tiujn temojn al tiuj el nia propra kulturo.

 

Kara sinjoro Slob, en la instruado ni turnas la dorson al Germanio, Belgio kaj Francio. Landoj kiuj ekonomie sed ĉefe historie, kulture kaj lingvistike havas tiom da valoro por nia lando. Mi volas fini mian leteron al vi kun la lastaj frazoj el la romano de Alice Zeniter, en kiu Naïma, nepo de Alĝeria harki (Alĝerianoj kiuj luktis je la Franca flanko), revenas de unua vizito al Alĝerio. "Naïma ankoraÅ­ nenie alvenis je la momento kiam mi decidis ĉesigi ĉi tiun tekston, ŝi disvolviĝas, ŝi evoluigas sin ankoraÅ­ daÅ­re."

Disvolviĝo de scio kaj kompreno en la lingvoj kaj kulturoj de niaj proksimaj najbaroj, estas labori pri malrapidaj sed gravaj procezoj. Ĉu ne tekstas la tradicia diraĵo, ke estas pli bone investi en rilato kun viaj najbaroj ol kun malproksimaj amikoj? Insiste mi volas peti vin havi konfidon en  – kaj diri tion al –  docentoj pri Germana aÅ­ Franca, por ke ili povas daÅ­rigi konstrui je la fundamento de solida rilato kun niaj najbaroj.

 

 

Yvonne Schoolmeesters  estas instruisto de Franca kaj dekano pri VWO[iii] ĉe la mezlernejo Valuascollege en la Nederlanda urbo Venlo.

 

 

 

[i] Arie Slob = ministro de Edukado en Nederlando (ekde oktobro 2017)

[ii] beta = naturscienca ;     alfa = lingva, humanisma

[iii] VWO (Voorbereidend Wetenschappelijk Onderwijs) = prepara scienca edukado

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/china-presenteert-plan-voor-nieuwe-zijderoute-van-ijs-via-noordpool~a4562501/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉina plano por ‘Nova Silka Itinero de Glacio’ ĉe la Norda Poluso

Kvinono de la homaro estas Ĉino, do Ĉinio ankaŭ havas rajton je la ‘proksima Arkta ŝtato’, rezonas Ĉinio.

Volkskrant 29 januaro 2018

 

Fare de Marije Vlaskamp



Por la unua fojo Ĉinio, kiu dum la pasintaj jaroj daŭre fariĝis pli aktiva en polusaj regionoj, prezentis sian oficialan Arktan politikon. En ĝi, ekonomia mem-intereso evidentiĝas la ĉefa motivo de Pekino, kiel la ekspluatado de fiŝlokoj kaj fosiliaj brulaĵoj. Ankaŭ novaj ŝipkursoj al Eŭropaj kaj Nord-Usonaj merkatoj, kiuj iĝas atingeblaj pro la fandiĝo de la glacikovraĵo, estas tiel 'esencaj' por Ĉinio ke Pekino nun insiste arogas al si la funkcion de partoprenanto en la Arkta regiono.

La Ŝtata Konsilio, la plej alta plenumkomitato en Ĉinio, eldonis Blankan Libron kiu estas plena de promesoj respekti la medion kaj internaciajn traktatojn pri la Arkta regiono. La klimatŝanĝiĝo tamen tiel ŝanĝadas la regionon, ke Ĉinio devas sian ĉeeston en la polusaj akvoj plifortigi, se nur ĉar Ĉinio nuntempe arogas al si la funkcion de ŝirmanto de la klimato, de la monda ekonomio kaj verdire de la tuta homaro. Pro tio la nova Ĉina sinteno pri la Norda Poluso estas tiel asertiva, post dek jaroj de oficiala malklareco pri siaj ambicioj. Pekino tiel preventis agitiĝon ĉe 'malnovaj' polusaj potencoj kiel Rusio.

 

Toleremo

En Ĉinio la planoj por la Norda Poluso estis jam dum kelka tempo klaraj: sciencistoj kaj militistoj nomas Ĉinion jam jarojn 'proksima Arkta ŝtato', kaj argumentas ke la Norda Poluso estas 'de ĉiu'. La nura fakto, ke kvinono de la monda loĝantaro estas Ĉina, donas al tiu lando la rajton je ĉefrolo en la disvolvado de la Arkta regiono. Per tio ke Ĉinio aktivadis tiel singarde, ekestis apenaŭ repliko.

Toleri la influon de Ĉinio kiel 'proksima Arkta ŝtato'  –  la mondo ne vidis malbonon en tio. La Ĉina influo estis institucia, pro tio ke en 2013 oni lasis Ĉinion aliĝi kiel observanto al la Arkta Konsilio, internacia klubo de landoj kiuj okupiĝas pri polusaj aferoj. AnkaÅ­ sur la tereno de scienco, la Ĉinoj pli kaj pli iniciatis.

Sed la neoficiala strategio plejparte konkretiĝis fare de ekonomia kunlaborado kun landoj kiel Islando, kun kiu Ĉinio kontraktis liberkomerc-traktaton. Se la polusa glacio estas sufiĉe maldika por komerca ŝipkurso laŭlonge de la nordaj landoj, Islando proponas gravan haveno-instalaĵon. Tial tiu grandega Ĉina ambasado en Rejkjaviko.

 


Pli mallonga itinero

La glacirompilo de Ĉinio mem, la NeĝDrako, defiis kiel unua Ĉina ŝipo en 2012 la nordan itineron tra la Norda Poluso, sekvita de la kontenera ŝipo Cosco. Tiu norda alternativo estas 6.400 kilometrojn pli mallonga ol la tradicia mara itinero tra la Suez-kanalo, kaj Ĉinio volas tiun novan itineron do rapide disvolvi. Tio inkluzivas paketon da loĝistiko sub la nomo 'La Nova Silka Itinero de Glacio'. Kaj kiam Pekino parolas pri Silkaj Itineroj, ĉiam temas pri aliĝo al la granda strategia plano por logistikaj megaprojektoj, komercaj fluoj kaj ekonomia evoluo kun Ĉinio kiel la centro, kiun la Ĉina prezidento kaj partia gvidanto Xi Jinping pasintjare lanĉis.

Neniu prirabado

Kio estas ankaŭ eldorado: disvolvado de novaj energi-fontoj kiel vent- kaj sun-energio, dum Pekino atendas ĝis klimatŝanĝiĝo faras la provizojn de fosiliaj brulaĵoj kaj mineraloj sur la Norda Poluso alireblaj.

Kaj kiu timas ke la Ĉinoj prirabante malplenigos la Nordan Poluson: laŭ subministro de eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou, tute ne ekzistas iu ajn problemo. Laŭ la Ĉinaj principoj de "Venko,Venko!" la enspezo estas distribuata honeste inter Pekino kaj la indiĝenaj popoloj en la Arkta regiono. Tiuj popoloj retenas sian tradician kulturon kaj vivejon, promesas Pekino, ĉar Ĉinio volas teni la Nordan Poluson pura kaj freŝa. Tiu estas laŭ la Ĉina strategio ja ankaŭ alloga feriado-destino por riĉaj Ĉinaj turistoj.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/01/24/kansen-voor-eurazie-op-het-wereldtoneel-a1589584
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Multe pli grandaj ŝancoj por ‘Eŭrazio’ sur la monda scenejo

Ĉinio investas forte en infrastrukturaj ligoj kun la resto de la mondo – ankaŭ kun Eŭropo. Eŭrazio kiel unueco, kiel aspektus tio?

NRC 25 januaro 2018

 

Fare de nia redaktoro Wouter van Noort,
DAVOS 2018

 

Atendante la America first-oratoraĵon de prezidento Trump sur la World Economic Forum (WEF) en Davos la 26-an de januaro, grandas la tento ja maltrankvile rigardi kio okazas aliflanke de la Atlantiko. Sed en Svislando la rigardo hodiaŭ ĝuste iras orienten, kaj tiuokaze precipe al la Ĉina megaprojekto One Belt, One Road [i].

Tiu iniciato devus en la venontaj jardekoj krei ‘Novan Silkan Itineron’[ii] tra tero kaj maro. PreskaÅ­ 1.000 miliardojn da eÅ­roj estu investataj por en ĉirkaÅ­ sesdek landoj plibonigi pontojn, vojojn, fervojojn, havenojn kaj flughavenojn, tiel ke komercaj fluoj inter Ĉinio kaj la resto de Azio, EÅ­ropo kaj eĉ Orienta Afriko, povas pasi multe pli flekseble. Certe nun kiam la Usono izolas sin, ĉi tio povas havi grandajn konsekvencojn   –   ankaÅ­ por EÅ­ropo.

 

EÅ­razia kunlaborado

En diversaj diskutforumoj oni parolas pri ‘EÅ­razia kunlaboro’ kiu eble fariĝos la rezulto de la pli bonaj interligoj. Post tempospaco EÅ­razio povus kiel kunlabor-regiono eble ja ludi multe pli grandan rolon sur la monda scenejo, ne nur ekonomie sed ankaÅ­ politike. EÅ­razio kiel unueco, kiel tio aspektus? Nun kiam tradiciaj aliancoj estas sub premo, Ĉinio profitas la ŝancon pliigi sian influon. Ne por nenio faris la Ĉina prezidento Xi Jinping pasintjare en Davos paroladon, en kiu li arogis al si la funkcion de protektanto de la tutmonda liberkomerco.

La Nova Silka Itinero etendiĝas ĝis la haveno de Roterdamo kaj kaŭzas precipe en Azio jam grandegajn investojn kaj kreskon. "Ni jam nun vidas ke miliardoj da investoj estas farataj en flughavenoj, marhavenoj", diris Shahid Khaqan Abbasi, la ĉefministro de Pakistano, en diskutforumo. "La Nova Silka Itinero havas jam nun grandegan influon sur nia ekonomio."

Ankaŭ en Rusio, la konsekvencoj de la Ĉina iniciato jam estas senteblaj, rakontas Kirill Dmitriev, la direktoro de RDIF[iii], granda investfonduso kun intensaj ligoj kun la Kremlo. "Lastatempe la unua fervoja ponto inter Ĉinio kaj Rusio estas malfermita." Rusio ankaŭ laboras pri Eŭrazia Ekonomia Unio, kie ĉefe eks-Sovetiaj ŝtatoj estas implikitaj. "De tio ni atendas multe", diras Dmitriev. Krom Ĉinio ankaŭ do Rusio enviciĝas por grava politika rolo en la nova ekonomia (kaj post nelonge eble ja politika) ento Eŭrazio. Dmitriev diras ke li esperas, ke la Ĉina monero renminbi[iv] ludos gravan rolon ĉe tio.

Tutmondiĝo laŭ Ĉina maniero

Sed tutmondiĝo laŭ Ĉina aŭ Rusa maniero estas verŝajne ja iom malsama ol la integrigo de monda komerco kiu estas gvidata de Usono kaj Eŭropo. Jam pli longe estas en Eŭropo zorgoj ke de Ĉinio dominata mondo ekhavos grandajn konsekvencojn por aferoj kiel demokratio kaj persona libereco. Sed tiuj zorgoj estas apenaŭ priparolataj en la publika diskuto pri la temo.

La Singapuro ministro Chan Chun Sing reprezentas la pozicion kiu jam dum jardekoj estas konsento en Davos: ke pli da komerco preskaŭ ĉiam pli bonas. "La Nova Silka Itinero provizas multe pli da interligoj, kaj ankaŭ pli bonajn. Pli da ligoj signifas pli reciproka dependeco, kaj tio signifas ke la ŝanco de konfliktoj ĝuste malpliiĝas. Mi estas optimisma."

Jin Liqun, la estro de la de Ĉinio dominata Azia investbanko por infrastrukturo AIIB[v], kunsentas tiun optimismon. "La Nova Silka Itinero ĝuste estas ankaŭ grandega ŝanco por Eŭropa komerco, prospero kaj progreso. Tio ja devus forpreni parton de la zorgoj."

 

 

 

[i] One Belt, One Road :   vidu ankaÅ­ https://en.wikipedia.org/wiki/One_Belt_One_Road_Initiative

[ii] Nova Silka Itinero :   vidu https://epo.wikitrans.net/New_Silk_Route

[iii] RDIF:   vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Russian_Direct_Investment_Fund

[iv] renminbi:   vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Renminbi

[v] por AIIB (Asian Infrastructure Investment Bank)  vidu:
https://en.wikipedia.org/wiki/Asian_Infrastructure_Investment_Bank#Founding_members

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/12/22/man-die-google-groot-maakte-doet-stap-terug-a1585980
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La viro kiu faris Googlon granda, foriras

Eric Schmidt, sub kies gvidado Google fariĝis unu el la plej grandaj teĥno-entreprenoj de la mondo, rezignas sian estrarfunkcion ĉe Google.

NRC 23 decembro 2017

 

Fare de nia redaktoro
Wouter van Noort   

 

Kvankam Eric Schmidt estas la viro sub kies gvidado Google kreskis, kiam li vizitis EÅ­ropon li daÅ­re ricevis pli da ĝenaj demandoj pri la enorma amplekso de la Usona teÄ¥no-entrepreno. Ĉu ne koncentriĝis tro da potenco ĉe malgranda klubo de teÄ¥no-gigantoj? Ĉu Google ja sufiĉe zorgeme traktas privatec-sentemajn datumojn? Kaj ĉu la konzerno pagas imposton honeste? 

En oktobro, ĉe konferenco en Hago, Eric Schmidt pri tio diris: "Rigardu. Venos baldaÅ­ granda nova EÅ­ropa direktivo sur la tereno de privateco. Ni normale direktos nin konforme al tio. Kaj rilate al impostoj: ni plenumas ĉiujn leĝojn. Se tiuj leĝoj estas ŝanĝataj, ni amplene direktas nin laÅ­ tio. Se vi ne ŝatas tro da potenco, la plej bona maniero por trakti ĉi tion estas: konstruu viajn proprajn grandajn teÄ¥no-entreprenojn. Sekvan demandon, bonvolu." 

Ĵaŭde Schmidt anoncis sian eksiĝon kiel executive chairman. Inter 2001 kaj 2011 li estis estrar-prezidanto de Google. La Google-fondintoj Sergey Brin kaj Larry Page venigis lin en 2001 ĉe sia entrepreno, pro liaj jaroj da sperto kiel gvidanto ĉe teĥno-entreprenoj Sun Microsystems kaj Novell. Tio manifestiĝis kiel ora ago, kiu faris de Google entreprenon senkomparan, kaj konfirmus por ĉiam la teĥno-reputacion de Schmidt.

 

Google elkreskis en tiu periodo ĝis la sukcesplena teÄ¥no-kompanio kiu ĝi nun estas. Sub sia gvidado ĝi ankaÅ­ dediĉis sin al la ampleksa gamo de teÄ¥nologioj en kiuj ĝi nun estas granda: de mem-veturantaj aÅ­toj ĝis artefarita inteligenteco. 

En 2010 Schmidt engaĝiĝis en diskuto kun Sergey Brin pri la rolo de Google en Ĉinio. Brin volis ke Google retirus siajn servojn el Ĉinio, ĉar la entrepreno ne rajtis konformi sin al la strikta cenzuro. Schmidt antaÅ­ ĉio vidis eblecojn por rompmalfermi la Ĉinan merkaton, sed estis revokita de Google-fondintoj. 

En 2011, Larry Page reprenis la rolon de pintulo. Schmidt fariĝis executive chairman, funkcio kiu similas al tiu de prezidantkomisaro. En tiu rolo, li vojaĝis al multaj urboj kaj landoj por kampanji pri interesoj de Google, ankaÅ­ multe en Bruselo, ĉe la EÅ­ropa Komisiono. En 2013 li verkis la furorlibron The New Digital Age, pri la enormaj promesoj de ciferecigo. 

Sed ne ĉiun li povis konvinki. Ĉe la EÅ­ropa Komisiono li ricevis la neeviteblajn tedajn demandojn pri privateco-aferoj, potenc-koncentriĝo kaj impostoj, lastatempe daÅ­re pli ofte. 

Lia lobia laboro por Google kaj patrina entrepreno Alphabet ne estis nedividita sukceso. Dum la lastaj jaroj Google ekhavis inter aliaj grandan monpunon pro misuzo de potenco de la EÅ­ropa Komisiono, kaj ĝi malbone akordiĝas kun diversaj landoj pri la pagado de impostoj. La socia tajdo ŝajnas krom tio turniĝi kontraÅ­ teÄ¥nologiaj kompanioj kiel Google. Tiun tendencon Schmidt ne ĝisatendas. 

"Dum la lastaj jaroj mi dediĉis multan tempon al scienco, teĥnologio kaj bonfarado", Schmidt skribas en gazetara komunikaĵo. Li ja restas kiel konsilanto de Alphabet, la patrina entrepreno de Google, sed li nun faros pli da tempo por tiuj aliaj hobioj. Lia sekvanto estas ankoraŭ ne konata.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/tech/facebook-erkent-dat-sociale-media-als-facebook-mensen-ongelukkig-kunnen-maken-de-oplossing-meer-facebook~a4546459/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Malfeliĉa pro Facebook? Tiam pli da Facebook!

Facebook estas trovinta la solvon por ĉiuj problemoj, kiujn sociaj amaskomunikiloj kiel Facebook en la socio ankaŭ kaŭzas. La solvo estas: pli da Facebook.

Volkskrant 19 decembro 2017

 

Fare de Jochem van Staalduine


Ĉu Facebook-uzantoj iĝas pli malfeliĉaj kiam ili sencele rulumas tra sia templinio? Lasu ilin mem meti pli da ĝisdatigoj, por ke ili mem ekhavos la ‘likes’ kaj elvenos el sia izoliteco. Ĉu Facebook faciligas ke grupoj en la socio izolas sin unu de la alia, enfermante sin en sia propra amaskomunikil-bobelo? Intensa uzo de ciferecaj komunumoj kiel Facebook povas la reduktitan komunumsenton en la socio kompensi.

Ekde la somero Facebook ĝisdatigas blogon kun la titolo ‘Difficult Questions’. Äœi ne estas ordinara promocio de Facebook, sed science bazita analizo de la problemoj kiujn sociaj amaskomunikiloj povas kaÅ­zi aÅ­ plifortigi. Kunlaborantoj de Facebook agnoskas en la artikoloj, ke la sociala reto eble kontribuas al negativaj sociaj evoluoj. Rimarkinde ofte, la solvo por la identigitaj problemoj evidente ne troviĝas en evitado de Facebook, sed ĝuste en pli intensiva uzado de ĝi.

Ekzemple Facebook konsentas ke sociaj retoj faras la instigadon de malamo multe pli facila. La solvo laŭ Facebook: pli intensiva uzo de Facebook, tiel ke aĉaj tekstoj povas esti pli rapide rekonataj, kaj la malbonaj mesaĝoj povas esti repuŝataj.

Facebook povas esti malbona por infanoj, tion Facebook agnoskas en sia entreprenblogo. Sed ekzistas solvo: Facebook evoluigis ‘Messenger Kids’. Per tio povas infanoj komuniki sekure, kaj babili inter si.

 

Moderna homo estas 'kune sole'

La plej freŝdata blogmesaĝo estas de ĉefesploristo David Ginsberg kaj esploristo Moira Burke, ambaÅ­ dungitoj de Facebook. Ili verkas tekstojn pri la prizorgemo de uzantoj rilate al la efiko de sociaj amaskomunikiloj sur sia mensa sano. Ginsberg kaj Burke citas psikologon kiu konkludas ke la moderna homo estas 'kune sole' pro multspeca telefonuzo, do ne komunikas kun la homoj ĉirkaÅ­ li, ĉar li daÅ­re rigardas sian smartfonon. Alia psikologo rilatigas deprimon inter dekkelkjaruloj kun la uzado de moderna teÄ¥nologio. Facebook-uzantoj kiuj pasive rulumas tra sia templinio kaj ĉefe uzas sian profilon por ‘to like’ la mesaĝojn de aliuloj, sentos sin pli malbonaj, la Facebook-esploristoj agnoskas.

Bona kialo por iam ĉesigi Facebook-on, ŝajnas tiam la logika konkludo. Ginsberg kaj Burke prezentas alian sugeston: la pasiveco de la Facebook-uzanto estas la problemo. Uzantoj kiuj sentas sin malbone, devus pli ofte mem sendi mesaĝojn, postlasi komentojn, kaj sendi personajn noticojn al homoj.

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/media/oud-facebooktopman-roept-op-te-stoppen-met-sociale-media-je-wordt-geprogrammeerd~a4545055
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eks-pintulo turnas sin akre kontraÅ­ Facebook

Volkskrant 13 decembro 2017

 

Fare de  Bard van de Weijer
en Amsterdamo


"Mi sentas min ege kulpa, ke mi kunhelpis krei ĉi tiun entrepreno. Ni estas kreintaj ion, kio disŝiras la socialan strukturon en la socio. Mi ne uzadas tiun shit, miaj infanoj ne rajtas uzadi tiun shit."

Chamath Palihapitiya, eksa vicprezidanto por ‘uzantokresko’ ĉe Facebook, havas profundajn kulposentojn pro tio ke li kontribuis al la sukceso de la sociala amaskomunikilo. Palihapitiya pasintmonate alvokis studentojn de la Stanford Graduate School of Business ("vin kiel estontajn gvidantojn de la mondo") por ĉesigi la uzadon de sociaj amaskomunikiloj. "Se vi nutras la beston, ĝi pereigos vin." Li faris tio jam pasintmonate, sed ĝi fariĝis konata nur ĉi-semajne.

Ne nur devas homoj ĉesi kun Facebook, sed kun ĉiuj sociaj konektitaj retoj, kiuj per siaj sklaviĝantaj dikfingretoj, likes kaj koretoj havas malstabiligan efikon sur socioj. Socialaj medioj malhavas eniĝon en la socion kaj ne kontribuas al burĝa kunlaborado, Palihapitiya diris. Laŭ li, ili antaŭenigas la disvastigon de misinformoj kaj mensogoj. Tutmonda problemo, laŭ Palihapitiya, kiu atentigis pri okazaĵo pasintprintempe en vilaĝeto en Hindio, ĉe kio senkulpuloj estus linĉitaj, postkiam ili en falsaj mesaĝoj sur WhatsApp estis akuzitaj pri kidnapado de infanoj. Imagu ja, kiel malbonintenculoj nun kapablas uzi grandajn homamasojn por ĉio ajn, kion ili volas.


La eksa pintulo diras ke li jam dum jaroj ne plu uzas socialajn mediojn, kaj kun sia kritiko li ariĝas en la vico de homoj kiuj rigardas socialajn mediojn  – antaÅ­ kelkaj jaroj ankoraÅ­ laÅ­ditajn pro ties bonefika influo sur la Araba Printempo –  nun kiel la malbono, anstataÅ­ la bono. "Vi ne konscias tion, sed vi estas programataj, eĉ se tio ne okazas konscie."

AntaÅ­e deklaris eksa produktmanaĝero Antonio García Martínez ke Facebook mensogas pri la ebloj kiujn la entrepreno havas por influi individuojn surbaze de datumoj kiujn ĝi kolektas pri uzantoj. La entrepreno aranĝus krucmiliton por turni ĉiun teranon en Facebook-kredanton, skribis Martínez en libro (Start-Up Mania) pri sia tempo ĉe Facebook. Estinta investanto Sean Parker klarigis pasintmonate vidalvide al la retejo The Verge, ke li intertempe estas deklarita kontraÅ­ulo de sociaj amaskomunikiloj, ĉar tiuj misuzadas la malfortojn en la homa psiko. Parenteze, li konvertiĝis nur postkiam li estis gajninta 2 miliardojn da dolaroj kaÅ­ze de la borso-irado de Facebook.


Tuta Silicon Valley, la naskiĝejo de teÄ¥-entreprenoj kiel Facebook, Twitter kaj Instagram, ne taÅ­gas, diras Palihapitiya, ĉar tie investistoj (‘senanimaj malkuraĝuloj’) pumpas miliardojn en ‘senvalorajn, idiotajn’ entreprenojn, dum ili ignoras la verajn problemojn kiel ekzemple klimatŝanĝiĝon. Palihapitiya alvokis studentojn uzi siajn   estontajn enspezojn por ankaÅ­ tiel fari ion bonan. "Prenu la monon. Kaj sekvu vian moralan kompason."

Palihapitiya post momento de mem-ekzameno agis laÅ­ sia vorto kaj fondis investo-entreprenon, Social Capital, kiu diras koncentri sin al la disvolvo de junaj kompanioj en la sanzorgo kaj edukado-sektoro.

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/11/24/europa-moet-zorgen-voor-de-morele-balans-14215612-a1582565
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

'EÅ­ropo devas zorgi pri la morala ekvilibro'

La Nederlanda profesoro pri 'machine learning', Max Welling, vendis sian entreprenon 'Scyfer' al ico-fabrikanto 'Qualcomm'. Se Usono transprenas nian pri-informadikan talenton, ĉu Eŭropo tiam ankoraŭ okupas rolon en la disvolvado de artefarita inteligenteco?

NRC 25 novembro 2017

 

 

Intervjuo kun Max Welling,
fare de NRC-redaktisto Marc Hijink   

 

Lia suspiro preskaÅ­ aÅ­deblas. Tio okazas se vi ree demandas esploriston specialiĝintan en artefarita inteligenteco, kion ni devas ekspekti kiam komputiloj vere fariĝos pli inteligentaj ol homoj. 

Max Welling malmulte ŝatas antaÅ­diri. Li ne maldormas pro robotoj kiuj transprenas la mondon. Plie li faras al si zorgojn pri tio, kio restas de la asekursistemo se vi povas perfekte prognozi kiu malsaniĝas. AÅ­ kio okazos kiam ĉies vizaĝo estos ĉie rekonebla. 

La Amsterdama profesoro Max Welling estas specialisto en la kampo de machine learning, la teÄ¥nologio kiu plene majstras la programaro-industrion. "Mi portas du ĉapelojn," li diras. Sur la unu videblas la vinjeto de la Universitato de Amsterdamo. La alia ĉapelo estas de Qualcomm. Tiu Usona blato-kompanio ĉi-jare aĉetis Scyfer-on, tutnovan entreprenon kiun Welling komencis en 2013 kun amiko el sia studenta tempo, kaj kelkaj junaj studentoj. Scyfer evoluigas memlernajn algoritmojn kiuj analizas bildajn informojn kaj sensorajn datumojn. Welling ne devis transloĝiĝi; la Nederlanda Qualcomm-laboratorio jam staras en la Science Park. Promeni ducent metrojn, ne plu necesas.  

 

Google faras ĝin, Apple kaj Facebook ankaÅ­: en ilia serĉado al malabunda talento, teÄ¥nologiaj entreprenoj volonte dungas profesorojn. Ili estas magnetoj por altiri pli da studentoj. 

La alia taktiko estas la transpreno de promesplenaj tutnovaj entreprenoj. Ĉe Scyfer, Qualcomm  – kiu en 2014 ankaÅ­ jam aĉetis alian spin-off de la UvA[i] –  kaptis du muŝojn per unu frapo: "Mi havis dek homojn, kiuj ĉiu havis kvin jarojn da sperto pri aplikado de deep learning sistemoj. Tiom da sperto, tio estas ja malofta", diras la 49-jara Welling. 

Deep learning estas juna esplorkampo de machine learning  -  memlernantaj komputiloj. Programaro-kodo ne baziĝas sur reguloj skribitaj de homoj, sed sur modeloj de komputiloj kiuj disvastiĝas tra grandaj kvantoj da datumoj per neÅ­raj retoj, serĉante ŝablonojn. Ĉi tiuj modeloj regas nian amaskomunikilan konsumon, konsilas al kuracistoj ĉe diagnozoj kaj al asekuristoj ĉe riskoprofiloj.  

 

Welling: "Serĉmaŝinoj, robotiko, bildo-rekono: machine learning estas komponanto en ĉiuj tiuj aplikoj. Rigardu ĝin kiel martelo kiun vi povas uzi por iu ajn laboro."  

Estas precipe la mem-veturanta aÅ­to kiu ludas gravan rolon ĉe la transiro de Welling al Qualcomm. La blato-giganto volas ja por 47 miliardoj da dolaroj transpreni NXP-on, la Nederlandan ico-entreprenon[ii] kiu elkreskis ĝis grava liveranto por la aÅ­to-industrio. 

Samtempe, Qualcomm mem estas minacata de malamika transpreno: la Usona blato-giganto Broadcom proponis 105 miliardojn da dolaroj  –  negoco intertempe per kelkaj vortoj malakceptita de Qualcomm. Tiaj sumoj estas por Scyfer ne pagitaj  –  kiom ja, tio ne konatas.

 

Kion vi faros ĉe Qualcomm? 

"Ni esploradas parolrekonon por poŝtelefonoj kaj bildrekonon por kameraoj en aÅ­toj. Krome ni estas plimalgrandigantaj la neÅ­rajn retojn, tiel ke ili ankaÅ­ povas funkcii ene de telefono. Artefarita inteligenteco plivastiĝas al la ‘randoj de la reto’: nun la kalkulpotenco por machine learning troviĝas ankoraÅ­ plejparte en la cloud, la grandaj komputilaj retoj. Ni volas evoluigi icojn kiuj povas algoritmojn glate funkciigi en telefono aÅ­ en aÅ­to."  

 

Kial gravas, ke aparatoj mem povas plenumi tiajn taskojn? 

"Google faras tiaĵon kun sia nova Clips Camera: tiu aÅ­tomate prenas fotojn de ‘amuzaj’ momentoj. Se vi faros ion mallerta, vi ne volas ke tiu foto rekte iras en la cloud al Google. Analizo en la aparato mem protektas vian privatecon kaj ankaÅ­ bonas por Qualcomm." 

"Alia eblo: niaj aparatoj kunkune formas neÅ­ran reton [programaro kiu laÅ­ strukturo similas al la neÅ­ronoj en la homa cerbo] kiun vi daÅ­re trejnadas kun novaj datumoj. Utila se entrepreno havas datumojn kiujn ĝi ne volas stoki en la cloud. Tiel vi konstruos dinamikan ĉirkaÅ­aĵon por machine learning kaj restadas entrepren-sentemaj datumoj tamen en via propra reto."  

 

Por aÅ­to-fabrikanto estas praktike, se oni povas kunhavigi live informojn inter veturiloj. Sed tio ja temas pri tre personaj datumoj.  

"Ĉe la UvA, ni esploras kiel oni konstruas privateceman neÅ­ran reton. Aldonante hazardan bruon al datumoj, vi povas certigi ke la kunigita informo postvivas, sed la individua informo detruatas. Tiam vi havas modelon kiu ekzemple kalkulas la mezan longecon de ĉiuj enloĝantoj de Amsterdamo, sed via propra longeco ne estas delasata kaj ankaÅ­ ne estas rekonstruebla." 

Se artefarita inteligenteco estas la motoro de renovigo, tiam datumoj estas la brulaĵo. EÅ­ropaj scienculoj avertas, ke esplorado pri artefarita inteligenteco haltos, se ekde 2018 validos striktaj EU-privatecreguloj. La lingvistikisto Arjan van Hessen skribis en NRC, ke Ĉinio kaj Usono forprenas la IT-oron[iii]. Li nomas la privatecregulojn 'malsukceso' de EÅ­ropaj teÄ¥-entreprenoj, se tiuj apenaÅ­ ekhavas aliron al grandaj kvantoj da datumoj. AnkaÅ­ René Obermann, la eksa pinta manaĝero de Deutsche Telekom kaj Ziggo, pledis pasintsemajne ĉe Nederlanda telekom-kongreso por pli facila aliro al datumoj, por lasi la EÅ­ropan postiĝintecon - precipe ĉe la aÅ­to-industrio – ne plialtiĝi. 

LaÅ­ Max Welling, tio ne kuras tiel rapide. "Ni kapablas datumojn bone anonimigi. EÅ­ropo ne devas aliri la saman vojon kiel Usono aÅ­ Ĉinio, sed ĝuste zorgi pri la morala ekvilibro." 

Welling vidas aliajn strukturojn en tiu leĝo, kiu donas al civitanoj la rajton scii kiel algoritmoj alproksimiĝas al ili, por tiel preventi diskriminacion. "Ĉio kion algoritmo faras, devas esti klarigebla. Tio estas nekredeble malpreciza: mi eĉ ne povas ekspliki kial mi mem prenas decidon. Artefarita inteligenteco povas ankaŭ bonege helpi por kontraŭbatali homan antaŭjuĝon: ekzemple se algoritmo konstatas ke universitato akceptas laŭstatistike vere tro malmultajn malblankulojn."

 

Kion laÅ­ vi estas la riskoj? 

"La asekuristoj reklamas ke via premiumo malsupreniras, ekzemple se vi stiras pli sekure aÅ­ vivas pli sane. Kion ili ĉe tio ne rakontas, estas ke premioj por aliuloj fariĝas pli altaj. Korektebla malbonkonduto povas ja esti pli multekosta, sed vi neniam devus esti punita pro viaj malbonaj genoj. Se vi scias perfekte kiu ekhavos kanceron, ĉiu solidareco malaperos el la sistemo." 

"Homoj ankaÅ­ subtaksas, kiom facile iliaj vizaĝoj povas esti rekonataj, tiel ke vi povas ĉie esti sekvata  -  en Eindhoven[iv] jam troviĝas kameraoj en lanternfostoj. Kaj mi ankaÅ­ ne komfortas ĉe tia aparato kiel la Alexa de Amazon, kiu ĉiam aÅ­skultadas en via hejmo kaj sendas datumojn al Amazon."

 

Kio devas okazi antaÅ­ ol la memveturanta aÅ­to vere rondveturas? 

"Eĉ se la robota aÅ­to estas pli sekura ol homoj ĉe la stirilo: se vi havas ja nur unu akcidenton, la negativa publikeco estos grandega. PostdaÅ­ros jarojn antaÅ­ ol via aÅ­to mem stiros tra Amsterdamo. Estas nuntempe ankoraÅ­ tre malfacile reagi adekvate al ĉiuj eblaj situacioj en la urba centro de Amsterdamo; mankas sufiĉaj datumoj el la pasinteco kaj la algoritmoj estas ankoraÅ­ ne sufiĉe lertaj. 

"Iras multe da esplormono al reinforcement learning, algoritmoj kiuj eksperimente kaj laÅ­sperte lernas plani kaj preni decidojn. Ili lernas kiel infanoj: formas hipotezojn, testas tiujn kaj memoras kio funkcias. Algoritmoj devas elekti agadojn kiuj longtempe havas la plej bonan rezultaton. Tiam vi povas pli bone taksi ĉu vi povas alian aÅ­ton preterpasi aÅ­ ĝuste devas malakceli. 

"Komputiloj devas lerni rigardi antaŭen kiel homoj. Tiel vi mem ankaŭ prenas decidojn: vi iras al la lernejo, kvankam vi eble ne ŝatus esti denove inter la libroj. Sed en pli longa daŭro, tiu investo eble alportos al vi pli bonan postenon."

 

 

 

 

[i] UvA = Universitato de Amsterdamo

[ii] la ofte kiel prefikso uzataj vortoj "ico-" kaj "blato-" havas la saman signifon: tre malgranda integra elektronika cirkvito

[iii] IT = Informadika Teĥnologio

[iv] Eindhoven = Nederlanda urbo, kun altteĥnologiaj entreprenoj, institutoj kaj universitato

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/11/27/kunstmatige-intelligentie-regel-nummer-1-van-de-robotica-luidtde-mens-blijft-de-baas-14260181-a1582778
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Artefarita inteligenteco

Regulo n-ro 1 de la robotiko: la homo restas la estro

NRC 28 novembro 2017

 

Fare de la NRC-redakcio  

 

"La maŝinoj havas nun la plej potencan armilon en la manoj: la absoluta kontrolo pri nia ekonomio." Kun tio finiĝas la klasikaĵo de Isaac Asimov, la libro ‘Mi, Roboto’ (1950). Kaj kvankam la mondo en 2017 ankoraÅ­ ne atingis la punkton kie ĉi tiu distopio[i] finiĝas, multe de kio Asimov verkis en la kvardekoj de la pasinta jarcento estas ne plu sciencfikcio. Komputiloj ne havas la absolutan kontrolon pri la ekonomio. Sed ni jam estas ja ĉirkaÅ­ataj de parolantaj robotoj, kaj de tio kio provizore nomiĝas la ‘interreto de objektoj’: de sendepende funkciantaj elektromezuriloj kaj pensantaj fridujoj ĝis ludiloj kiuj transdonas datumojn. 

Speciala Ekonomio-aneksaĵo de la NRC-ĵurnalo de 25 novembro 2017 temis pri la progresado de artefarita inteligenteco (AI). Pri la grandegaj investoj en AI-start-ups, kiuj pasintjare laÅ­ konsilantaro McKinsey sumiĝas inter 26 kaj 39 miliardoj da dolaroj (22 kaj 33 miliardoj da eÅ­roj). Tendenco: kreskantaj. 

Teĥnologio-gigantoj sin okupas pri komputiloj kiuj mem verkas siajn proprajn programojn, pro tio ke tiuj programoj fariĝas tro kompleksaj por homoj. Memlernantaj komputiloj transprenos partojn de la homlaboro, konstatis NRC. Kelkfoje tio estus pli bone, ĉar la homo ne ĉiam estas same fidinda, ekzemple malantaŭ la stirilo.

 

Sed ĝenerale tio tamen estas ne saĝe. Kompreneble, ruza programaro povas asisti specialistojn per dosierkono kiun neniu homo povas kompreni. Kaj en medicina kaj justica kampo ankaŭ jam multe fariĝas per artefarita inteligenteco. Nur evidentiĝas la homo, malgraŭ ĉiuj eblaj mankoj en la kampo de scio kaj memoro, esti nemalhavebla. Ekzemple, la NRC-rubriko 'La Konstitucia Ŝtato' lastatempe menciis, ke ekzistas jam spertaj sistemoj kiuj en konkretaj kazoj kun preskaŭ 80 procentoj da fidindeco antaŭdiras kiel la Eŭropaj juĝistoj en Strasburgo decidos pri la demando ĉu la Eŭropa traktato pri homaj rajtoj estas malobservita aŭ ne. Estroj de la juĝistaro post nelonge povos unuafoje detale kompari juĝistojn, tribunalojn kaj jurisdikciojn unu kun la alia. Tio ebligas ŝancojn por plibonigo de kvalito, de rapideco kaj strategio. Sed en esenco, la rajto estas io kion homoj devas fari. En la medicina praktiko, certe kie temas pri demandoj pri vivo kaj morto, tio validos tiom pli.

 

Rimarkinde interesa estis la pasintsemajna vizito al Nederlando[ii] de la Usona verkistino Cathy O'Neil, kiu en sia libro Weapons of Math Destruction citis ekzemplojn de algoritmoj kiuj konfirmas antaŭjuĝojn, kaj ĝuste substrekas diferencojn en sekso, raso, enspezo kaj edukado. En tempo kiam en la UN oni parolas pri malpermeso de plen-aŭtomataj armil-sistemoj, O'Neil prave avertas ke datumoj ne devus esti lasitaj al datum-sciencistoj. Ĉu la Eŭropa Unio en la kampo de datamining[iii] povas provizi por "morala ekvilibro" kontraste al Usono kaj Ĉinio, kiel pensas Max Welling[iv], spertulo en la kampo de machine learning, estas tre dubinda. Ĉiuokaze ne sen larĝa subteno de civitanoj kaj registaroj de Eŭropaj landoj.

La ĉefa temo de la uzado de artefarita inteligenteco, ekde la libro ‘Mi, Roboto’ (1950) do ne ŝanĝiĝinta, estas: kiu havas la kontrolon?

Nova eldono de tiu libro estas en Nederlando nun senpage distribuita en publikaj bibliotekoj. Ĉe ĝi la verkisto Ronald Giphart verkis kune kun roboto Asibot novan ĉapitron, sed estis Giphart kiu finfine regis supere. La viro restas la mastro, tio estu, aldone al Asimov, la nova ĉefregulo de robotiko.

 

 

 

[i] distopio  =  negativa vizio pri la estonto, kontraÅ­a al utopio; do 'malutopio'.

[ii] la vizito al Nederlando de la Usona verkistino Cathy O'Neil, kiu faris prelegon en Utrecht,
   kaj kiu ankaÅ­ estas menciata en la Ekonomio-aneksaĵo de la NRC-ĵurnalo de 25 novembro 2017

[iii] datamining  =  datumanalizado

[iv] Max Welling:   aperis intervjuo kun li en la Ekonomio-aneksaĵo de la NRC-ĵurnalo de 25 novembro 2017

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/tech/als-dit-datacentrum-uitvalt-komt-nederland-tot-stilstand~a4510658/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Datum-sekurŝranko de duona miliardo da eŭroj

Ĝi iom similas al la mono-deponejo de onklo Dagobert: la nova datum-centro AM4 de Equinix. Bunkro de 166 milionoj da eŭroj administras la datumojn de centoj da entreprenoj kaj publikaj instancoj. Kaj se ĝi ne plu funkcias? "Tiam la plimulto de Nederlando estos batplatigita."

Volkskrant 11 aÅ­gusto 2017

 

Fare de Tjerk Gualthérie Van Weezel



Rigardu la skyline de urbo kaj vi scias, kio aŭ kiu gravas. En Amsterdamo dum longa tempo ekzistis la preĝejaj turoj kiuj elstaris super la domoj kaj la centra urbodomo. Kaj dum la lastaj jardekoj leviĝis, en la nova suda kvartalo, ĉielskrapantoj por bankistoj kaj advokatoj.

   Ekde kelkaj monatoj, dekmiloj da aÅ­tomobilistoj kiuj ĉiutage eniras la urbon tra la A1-vojo, jam de fore vidas novan ikonon: la datum-centro AM4 de Equinix[i]. Masiva aluminio-kolora konstruaĵo kun alteco de 72 metroj; preskaÅ­ sen fenestroj.

    Äœi aspektas kiel moderna versio de la mono-deponejo de onklo Dagobert. La komparo kun grandega sekurŝranko sin trudas nur al iu kiu atingas la konstruaĵon tra la paŝponto. Kastelfosaĵo preskaÅ­ neebligas eniri la terenon alimaniere. Interne, vizitantoj devas legitimi sin. Nur la anseroj povas la kastelfosaĵon senpune transiri.

   Jes, ĉi tio estas speco de sekurŝranko, ankaÅ­ konfirmas Mimiel Eielts, direktoro de Equinix Benelux. En la konstruaĵo, la entrepreno administras por centoj da firmaoj kaj publikaj instancoj unu el la plej valoraj varoj de la nuna tempo: datumoj. Kaj tio povas kosti iom. Equinix pagis 166 milionojn da eÅ­roj por la konstruado de AM4, kaj Eielts aldiras: "Se ĝi en la venontaj jaroj estas plenigata kun serviloj, la tutaĵo valoros pli ol duona miliardo."

   AM4, pasintmonate malfermita, estas la oka datum-centro de Equinix en Amsterdamo. Unu el la 177, kiujn la entrepreno el Silicon Valley havas tutmonde. Amsterdamo estas ideala loko por Equinix. Precipe ĉar la Amsterdam Internet Exchange establitas tie, unu el la plej grandaj vitrofibro-nodoj de la mondo. La urbo situas strategie: bone konektita kun Usono, kaj centre en EÅ­ropo.

   Tiel vidite, la konstruaĵo estas do okulfrapa ikono por la prospera datum-haveno, kiun Amsterdamo la lastajn dudek jarojn fariĝis. Jam dum jaroj la etaĝa areo de datum-centroj en la ĉefurbo kreskas je pli ol dek procentoj. En 2016 eĉ je 30 procentoj, kalkulis industrisektor-asocio DDA[ii].

 


Servilo-ŝrankoj

Por doni impreson pri plenforte laboranta datum-centro, direktoro Eielts iras tra paŝponto al AM3, tuj apud la nova konstruaĵo. AM3[iii] ekzistas nur ekde 2012, sed ĝi jam nun nomiĝas "la malnova konstruaĵo". Por eniri, Eielts devas antaŭmeti sian enirpasporton, kaj fari sian manon en la skanilon. "Ĉu vi konas tiun filmon The Matrix?", li poste demandos. "Multe de tio kio tiam ŝajnis sciencfikcio, estas nun realiĝinta".

   Ene, li malfermas pezan pordon al grandega spaco. Tie sonas imponega bruo. Senĉese muĝas la ventolado-sistemo kiu malvarmigas la servilojn, kvazaÅ­ du polvosuĉiloj apud viaj oreloj plenforte blovadas. Ĉie sur la vastega planko staras nigraj kaĝetoj kun servilo-ŝrankoj en ĝi. Kelkfoje kelkaj, kelkfoje dekoj. Ĉiu kaĝeto apartenas al unu entrepreno.

   Kiu pensas ke la datum-centroj estas nur ciferecaj arÄ¥iv-ŝrankoj, kie la ĉiutaga kreskanta aro de miliardoj da feriaj fotoj, retpoŝtoj kaj katinofilmetoj estas por ĉiam konservata, pensas tro simple. "Tiaj specoj de centroj ekzistas. Tiu de Google en Delfzijl[iv] estas unu el tiuj", diras Eielts. "Sed la datum-centroj de Equinix estas pli bone kompareblaj kun tre kompaktaj komercaj areoj por entreprenoj, kiuj profitas de ilia reciproka proksimeco".

    Super la kapoj iras tri tuboj kun diferencaj tipoj de kablo: kupro, vitrofibro kaj carrier, per kiuj la servilo-kaĝoj estas interkonektitaj. En la cifereca ekonomio, entreprenoj estas por siaj enretaj servoj tre dependaj unu de la alia. Tiam tiaj mallongaj lineoj estas esencaj. Ekzemple retejo kiu vendas librojn, devas esti en rekta kontakto kun la komputil-sekcio de la magazeno kie libroj estas stokitaj; kaj kun la interreta pago-servo; kaj kun la poŝtisto. Se tiuj kompanioj per kabloj interkonektas siajn servilojn en unu konstruaĵo, tio funkcias multe pli rapide ol kiam ili staras fore unu de la alia. Kaj rapida servo estas precize kion la averaĝa datum-uzanto deziras.

  Nomojn Eielts 'bedaÅ­rinde' ne rajtas mencii. "Sed vi povas eliri de la premiso, ke ĉiuj grandaj interretaj kompanioj havas ĉi tie servilojn surloke." Konata estas en Nederlando ankaÅ­ ke Rijkswaterstaat[v], la Dienst Justitiële Inrichtingen[vi] kaj 'kelkaj aliaj datum-centroj de la ŝtata registaro' estas enfakigitaj ĉe Equinix.




Sabotado

Kio okazus se ĉi ĉio kolapsos?

   "Tio ne okazas", ekkrias direktoro Eielts tra la bruo de la serviloj. Kaj post tio: "Vi ne devus pensi pri la konsekvencoj se tio okazus . . .  Mi pensas, ke la plejparto de Nederlando tiam estus senfunkciigita."

   Äˆion faras Equinix por eviti tian situacion. KontraÅ­ intenca sabotado estas do la kastelfosaĵo kaj la permanaj skaniloj. AnkaÅ­ estas teamo de programistoj daÅ­re okupantaj por malebligi, ke kodumuloj pere de malpli klaraj alirvojoj kapablas perforte eniri en la sistemon.

   KontraÅ­ malpli laÅ­celaj minacoj, la entrepreno ankaÅ­ armis sin. Tiel ĉiu grava aparataro troviĝas sur la unua etaĝo, super marnivelo. Ĉe digorompiĝo, la serviloj restas sekaj. Kaj tuj kiam la elektro kolapsas, ok ŝipaj motoroj je la grandeco de liveraÅ­toj transprenos la kurentprovizadon. Miloj da litroj de gasojlo estas en stoko. Eielts: "Tion ni ja ankoraÅ­ finkantos."

   La kresko de ilia komerc-entrepreno ankoraÅ­ daÅ­ras iom, ekspektas ili ĉe Equinix. "Tiel ni lastatempe ekhavas multajn novajn klientojn, kiuj sanon kaj datum-uzadon inteligente kombinas," diras Eielts. "En la venontaj jaroj vi vidos ke tiuj proponos servojn, ĉe kio ili remotamente kontroli ĉu homoj estas sanaj." AnkaÅ­ la memveturanta aÅ­to promesas enspezojn. "Vi ne konscias, kiom da informo estas bezonata el diversaj fontoj, por bone veturigi tian aÅ­ton tra la trafiko."

    Pro tio, Equinix en Amsterdamo nun jam sin okupas pri sekva megadatum-sekurŝranko. Apud AM4 ankoraÅ­ tero novalas. Ĉu la licencoj jam estas petitaj? Eielts ridetas signife. "Pri tio mi ankoraÅ­ ne povas diri ion. Krom tio ke ni supozas, ke AM4 post ĉirkaÅ­ kvin jaroj pleniĝos."

 

 

 

 

[i] AM4 de Equinix, vidu: http://www.equinix.com/locations/netherlands-colocation/amsterdam-data-centers/am4/

[ii] DDA, vidu: https://www.dutchdatacenters.nl/

[iii] AM3 de Equinix, vidu: http://www.equinix.com/locations/netherlands-colocation/amsterdam-data-centers/am3/

[iv] Delfzijl = urbo je la norda marbordo de Nederlando

[v] Rijkswaterstaat = departamento por publikaj laboroj ĉe akvovojoj kaj la marbordo  

[vi] Dienst Justitiële Inrichtingen = instanco de la Ministerio de Sekureco kaj Justico

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlando ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/07/28/de-tech-revolutie-groeit-helemaal-scheef-12284154-a1568230
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La teĥno-revolucio kreskas malegalece

Kreskociferoj ĝis 45 procentoj. Merkato-akcioj de 95 procentoj. Amazon, Apple, Facebook, Google kaj Microsoft jam estas nomataj la ‘Frightful Five’, tiom rapide ili kreskas, kaj tiel nemalhaveblaj ili estas en nia ĉiutaga vivo.

NRC 29 julio 2017

 

 

Fare de nia redaktoro
Wouter van Noort



    Vendosumo kiu kreskis 45 procentojn, tio vi atendas ĉe junega noventrepreno, kaj certe ne ĉe solida entrepreno de miliardulo. Kaj tamen prezentis Facebook (fondita en 2004) ĉi-semajne tiun ciferon. He ho, kaj la profito plialtiĝis 71 procentojn.

    Alphabet, la patrina entrepreno de Google, ĉi-semajne montris kvaronjaran vendosumon kiu estis kvinonon pli alta ol pasintjare.

    Amazon kreskis 25 procentojn kaj trarompis la limon de 500 miliardoj dolaroj kiel borskurzo. Vertiĝodonaj rezultoj por entreprenoj kiuj jam estis ne malgrandaj, en monda ekonomio kiu kreskas je ĉirkaÅ­ 3,5 procentoj.

    Apple, Alphabet, Microsoft, Amazon kaj Facebook ĉi-semajne, laÅ­ borsa valoro mezuritaj, fariĝis la plej grandaj entreprenoj de la mondo. Por referenco: dek jarojn antaÅ­e, tio estis ankoraÅ­ plejparte grandaj bankoj kaj petrol-entreprenoj. Datumoj estas en la borso vere la nova petrolo.

    La teÄ¥nologiaj gigantoj estas en la Usona gazetaro ja menciataj kiel The Frightful Five[i]. Teruraj, jes, pro ilia amplekso kaj nemalhavebleco  –  ĉar kiu povas ankoraÅ­ esti semajnlonge tute sen Google-produktoj kiel la serĉilo, Android aÅ­ Google Maps? Semajno sen Facebook ŝajnas eble pli facile subtenebla, sed tio fariĝas jam pli defia se Facebook-filioj Instagram kaj WhatsApp tiam ankaÅ­ ne estas permesataj. Ĉiuj kvin la entreprenoj iĝis en la praktiko publike utilplenaj.

    Esprimataj en merkato-akcioj, ilia dominado estas senprecedenca. Google faras en Nederlando proksimume 95 procentojn de la serĉoj. Facebook kaj Google dum la antaÅ­a kvaronjaro komune respondecis pri 99 procentoj de la spezo-kresko ĉe retaj reklamanoncoj. Apple faris pasintjare 104 procentoj de ĉiuj profitoj en la smartphone merkato  –  multaj konkurantoj kaÅ­zas malprofiton pro kio Apple povis elveni super la 100 procentoj.

 

Dominado de la teĥno-gigantoj

    Se unu el la gigantoj eniras en novan merkaton, tremas la ekzistantaj firmaoj en tiuj industrisektoroj. Kiam Amazon antaÅ­ nelonge anoncis transpreni la superbazar-ĉenon Whole Foods, la akcioj de Ahold[ii] tuj malaltiĝis 7 procentojn.

    La teÄ¥nologiaj gigantoj estas vastigantaj sian potencon al pli kaj pli da terenoj. Apple kaj Google faras seriozajn paŝojn en la prizorgado. Facebook konstruas en Silicon Valley kompletan propran loĝkvartalo ĉar ĝi pensas ke ĝi povas fari tion pli bone ol publikaj instancoj. Microsoft estas investanta en edukado-servoj.

    La politika influo de la Grandaj Kvin kunkreskas kun ĉiu paŝo kiun ili metas, same kiel ilia influgrup-elspezoj kaj klopodoj sponsori sciencan esploron. Tiel evidentiĝis antaÅ­e ĉi-monate ke Google financis sciencistojn por fari esploron pri kiel la entrepreno povas eviti reguligon. Ne ĉiuj esploristoj raportis tiun sponsoradon en siaj publikaĵoj.

    La dominado de la Kvin komencas sufiĉe platiĝi. Google ricevis en junio EÅ­ropan rekordan monpunon de 2,4 miliardoj da eÅ­roj kaÅ­ze de la favorado de siaj propraj servoj pere de la serĉilo. Facebook estas implikita en grandaj privateco- kaj konkurado-aferoj. Apple estis en 2016 punata per post-imposton de 13 miliardoj pro impost-evito. Microsoft jam dum jaroj kverelas kun EÅ­ropaj konkurenc-instancoj. Prezidento Trump sur Twitter regule furiozas kontraÅ­ la potenco de Amazon kaj fondinto Jeff Bezos, kiu ankaÅ­ posedas The Washington Post.

    Tiu kreskanta maloportunaĵo kun la grandaj kvin, de kie ĝi venas?

 


Promeso pri interreto  –  nun rompita

    Malfermeco, demokratiigo de informoj kaj pli granda libereco por individuoj: tio estis la promesoj el la komencaj jaroj de la interreto. Sed la fido al tiuj belaj promesoj renversiĝis en zorgojn pri koncentriĝo de potenco, kiu ĝuste limigas la individuan elektliberecon. La decidiga infrastrukturo venis en la manojn de manpleno da entreprenoj.


    La inventinto de la www, la Brito Tim Berners Lee, publicis pli frue ĉi-jare malfermitan leteron en kiu li esprimis grandajn zorgojn pri la aÅ­toritato kiun grandaj entreprenoj havas rilate nian ricevadon de informoj. Li do ankaÅ­ agadas por pli da decidpovo de civitanoj pri siaj datumoj, kaj por novaj open source teÄ¥nologioj kiuj povas rompi la potencon de la gigantoj. Dume ankoraÅ­ sen multa efiko.

 

Malegaleco kreskas

    Kaj ĉiuj tiuj laborpostenoj kaj kresko, kiujn tiuj renovigaj entreprenoj kunportas, ĉu tio ne gravas? Tio montriĝas iom seniluziiga. AntaÅ­e ĉi-jare aperis ampleksa esploro de MIT[iii]-profesoro Davido Autor pri la influo sur la ekonomio, de la tiel nomataj ‘superstar firms’, inter kiuj li ankaÅ­ konsideras la grandajn teÄ¥no-entreprenojn. Kio evidentiĝas? Ke ĉi tiuj entreprenoj tra la tuta ekonomio specife zorgas por malaltiĝo de la salajroj kaj la nombro da postenoj. Ĉi tiuj entreprenoj laboras pli efike, pli diĝite, kaj bezonas simple malpli da homoj.

    Enketo ĉe la entreprenoj montras ke tiuj ankaÅ­ en Nederlando vere ne estas grandaj dungantoj. Amazon havas ĉi-tie 100 kunlaborantojn, Google 400, Apple 600. Facebook kaj Microsoft ne volas diri kiom ili havas en Nederlando. Tamen, Amazon anoncis ĉi-semajne ke ĝi mondvaste dungos dekmilojn da novaj homoj, kaj kompreneble efektivigas la teÄ¥no-entreprenoj multan nerektan laboreblecon, ekzemple por app-farantoj, telefon-riparistoj kaj teÄ¥no-ĵurnalistoj. Sed laÅ­ la MIT-esploro, la aldonaj postenoj verŝajne ne kompensas la perdon de laborpostenoj, kaÅ­zitan de aÅ­tomatigo kaj skal-pligrandigo aliloke en la ekonomio.

    Kio ankaÅ­ kontribuas al kreskanta malegaleco: la teÄ¥no-gigantoj faris de ĝi sporton por eviti plejeble multe da impostoj. Ekzemple Apple en 2014 pagis laÅ­ la EÅ­ropa Komisiono imposton de nur 0,005 procentoj en la EU. Jen po 50 eÅ­roj por miliono da eÅ­roj profito.

 

Konkurenco englutata

    La grandaj kvin uzas siajn grandegajn profitojn kaj informadiko-antaÅ­econ interalie por potencialajn konkurantojn jam en frua fazo akapari. Facebook aĉetis WhatsApp kaj Instagram por miliardoj, sen malhelpoj de konkurado-aÅ­toritatoj. Google estas interalie akciulo de Uber, konkuranto sur la kampo de memveturaj aÅ­toj. Microsoft kun multe da mono aĉetas la rajton partopreni en renoviga kvantum-teÄ¥nologio, kiel pasintjare ĉe QuTech en Delft (Nederlando)[iv].

    Tio kondukas laÅ­ multaj kritikistoj al monopolismaj aÅ­ oligopolismaj merkato-akcioj – kvankam tiu konstato ja dependas de kiel oni difinas la merkatojn. LaÅ­ Google, oni devas ekzemple vidi la serĉo-merkaton multe pli larĝa ol nur serĉiloj, ĉar ankaÅ­ serĉo-funkcioj sur sociaj medioj kaj ret-vendejoj apartenas al tiu. La entreprenoj ofte sin defendas, indikante ke ili en multaj merkatoj ĝuste konkurencas unu kun la alia.

    La kritikistoj ne estas konvinkitaj pro tio. Ĉar ĉu tiu konkurenco disvolviĝas ja honeste, estas preskaÅ­ ne konstatebla. Pri tio avertas inter aliaj profesoro pri konkurado-rajto Ariel Ezrachi de Oxford University, kiu vidas grandan danĝeron en algoritmoj de tiuj entreprenoj, kiuj prezojn de ekzemple siaj cloud-servoj aÅ­tomate adaptas al tiuj de la konkurenco. Neniu kiu povas tion kontroli, ĉar la algoritmoj estas entreprenaj sekretoj. Li pledas por malfermi tiujn algoritmojn por kontrolistoj.



Potenco pri artefarita inteligenteco

    La kvin teÄ¥no-gigantoj sin dediĉas firme al la sekva granda teÄ¥nologia ondo venonta ĉe ni: artefarita inteligenteco. Nun tiu teÄ¥nologio estas antaÅ­ ĉio videbla en personaj asistantoj kiel Siri[v] de Apple aÅ­ en tradukiloj kiel Google Translate. La promesoj estas grandegaj, kaj ekzistas multaj ekspertizistoj kiuj prognozas en antaÅ­videbla tempo komputilojn kiuj povas fari multajn aferojn pli bone ol homoj.

    Artefarita inteligenteco funkcias malkovrante ŝablonojn aÅ­ modelojn surbaze de grandaj kvantoj da datumoj. Ju pli da datumoj, des pli bone artefarita inteligenteco funkcias. Kaj la teÄ¥no-gigantoj monopoligas ja ĝuste multon de tiuj datumoj.

    EÅ­ropo ludas en ĉi tiu afero preskaÅ­ neniun rolon. Ĉinaj entreprenoj kaj la Ĉina ŝtato dum la lastaj jaroj provas ja, kun iom da sukceso, prezenti kontraÅ­pezon pere de propra disvolviĝo de artefarita inteligenteco kaj datumkolektado. Multaj servoj de Google kaj Facebook estas en tiu lando eĉ prohibitaj.  

    Sed la disvolviĝo de ĉi tiu decidiga nova teÄ¥nologio estas en la cetera mondo plejparte en la manoj de la kvin Usonaj gigantoj. Kiuj kun tio ne nur plifortigos sian influon rilate la nunecon, sed ĉefe rilate la estontecon.

 

 

 

Wouter van Noort (1985) estas ĵurnalisto kaj verkisto pri nova teĥnologio kaj ĝia efiko al la socio kaj ekonomio. Krom redaktoro ĉe NRC, li ofte estas preleganto en universitatoj aŭ kongresoj.

 

 

 

[i] The Frightful Five = La Teruraj Kvin.

[ii] Ahold    vidu: https://www.aholddelhaize.com/en/home/

[iii] MIT = Massachusetts Institute for Technology, en Cambridge, Massachusetts, Usono

[iv] QuTech en Delft (Nederlando)   vidu: https://qutech.nl/  

[v] Siri   vidu: https://www.apple.com/ios/siri/

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/09/wat-jakarta-nodig-heeft-is-een-eigen-afsluitdijk-11005415-a1562385
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kion Äœakarto bezonas estas propra Barila Digo

Sen interveno, Ĝakarto povos en 2025 esti subakviĝinta. Nederlanda inĝenieroj, konsultistoj kaj dragistoj verkis planon por preventi tion, kaj nun esperas pri miliona-monsum-kontraktoj.

NRC 10 junio 2017

 

Fare de  Eva Oude Elferink,
nia korespondanto en Äœakarto



Ĝakarto subakviĝas, kaj ne nur iomete. Tamen fiŝistino Tati Suryadi (38) eĉ por nenio en la mondo volus interŝanĝi sian panoramon. Ekde ŝia ligneroplata domo ŝi tuj elrigardas sur la golfeto de Ĝakarto. Imagu momente neekzistantaj la stakojn da alflosita plasto, forgesu la oleecan tavolon flosantan sur la nigra-griza akvo. Komencu al ŝi do ne pri tiu strieto da tero tie dekstre en la foraĵo, kie ligna konstruaĵo kun albordiĝejo nun ankoraŭ konsistigas la solan signon de vivo. Aŭ pli severe: la planoj kiuj pretas, por malantaŭ tio, ĝuste en ŝia elrigardo, konstrui masivan digon.

La metropolo kun ĝiaj (laŭ censo) pli ol 11 milionoj da loĝantoj sinkas ĉiujare averaĝe ĉirkaŭ 7,5 centimetrojn pli sub la marnivelo. En kelkaj lokoj en la nordo tio okazas iom pli rapide, tie pliprofundiĝas ĝis preskaŭ 25 centimetroj. La malbonfaranto: profunda forprenado de grundakvo. En la urbo aperas daŭre sorĉe starigataj butikstratoj aŭ apartamentaj kompleksoj, kaj tiuj ĉiuj bezonas akvon. Pro la mankhava akvokonduka servo, ili amase pumpas akvon, centojn da metroj profunde el la tero. La pezo de ĉiuj tiuj novaj konstruaĵoj premas ĉion pli suben.

Almenaŭ kvar milionoj da homoj nun loĝas maksimume kvar metrojn sub la marnivelo. Ne nur malriĉaj fiŝistoj, sed ankaŭ la riĉuloj kiuj lasis konstrui pompajn vilaojn sur la marbordo. La muroj kiuj devas protekti ilin kontraŭ ĉiu tiu akvo, kunsinkas same rapide.


Ne la Java Maro leviĝas, Ĝakarto enprofundiĝas

Kiom danĝera tio estas, evidentiĝis en 2007. En februaro Ĝakarto, kun 13 tre poluitaj riveroj ja kutimiĝinta al trarompantoj bordoj, ekhavis unu el la plej mortigaj inundoj dum jardekoj trans sin. Kelkajn monatojn poste, en la seka sezono, io stranga okazis: el la nenio subakviĝis la urbo de el maro. Ses monatojn poste: denove. "Klimatŝanĝon, homoj pensis," diras Jan Jaap Brinkman (58) de la Nederlanda oficejo pri akvo-esploro, Deltares[i]. Ĝis el la kalkuloj de Brinkman, de el Delft[ii] kunvokita de la Indonezia registaro, venis tute alia konkludo. Ne la Java Maro leviĝas, Ĝakarto vere enprofundiĝas.

Venis ankaŭ alarma prognozo: se nenio estos farata, tiam malaperos en 2025 la nordo de Ĝakarto sub la akvo. Brinkman: "Tio estos la momento, kiam la riveroj estas tiom malleviĝintaj ke ili ne plu eliras en la maron."


Åœvelinta delegacio

Brinkman, gaja viro kiu kun sia alteco de 1,88 metroj superas siajn Indoneziajn kolegojn, ne plu foriris el Ĝakarto. Li partoprenas en ekde tiam firme ŝvelinta Nederlanda delegacio de inĝenieroj, konsultistoj, kaj dragistoj. Laŭ peto de la Indonezia registaro kaj subvenciita de Nederlando, ili antaŭ dek jaroj komencis pripensi planon por savi Ĝakarton. Tiu plano nun pretas, kaj por Nederlando multe dependas de ĝi. Ne nur pro la miliono-kontraktoj kiuj okulumas. Temas ĉi-tie pri prestiĝo: lasu la mondon vidi ke Nederlando estas ankoraŭ ĉiam la nediskutebla reĝo de akvobariloj.

Sed la demando estas ĉu la projekto, kiu iĝis nomita National Capital Integrated Coastal Development (NCICD[iii]) kaj eble kostos ĝis 40 miliardojn da eÅ­roj, ankaÅ­ vere estos efektivigata. Precipe la solvo de Brinkman, por konstrui antaÅ­ la marbordo tridek kilometrojn longan ‘Afsluitdijk[iv], estas pridisputata. AnkaÅ­ ekzistas ankoraÅ­ la planoj por dek sep artefaritaj insuloj, heredaĵo de la Suharto-registaro, kiuj laÅ­ peto de prezidento Joko Widodo devis esti en la planoj integrataj. La listo de kritikistoj kaj kontraÅ­uloj estas longa. Inter ili estas Anies Baswedan, la nove elektita guberniestro de Äœakarto.

Surpapera realeco

La unua fazo de la projekto, plilarĝigi la ŝtopiĝintajn riverojn kaj fortigi la ekzistantan mardigon, jam komencis. La “no-regrets”-fazo, diras Rully, viro kiu ene de la Indonezia Nacia Agentejo por Evoluado kaj Planado (Bappenas[v]) estas respondeca por NCICD. Kiel multaj samlandanoj li havas nur unu nomon. Iru rigardi en la kvartalo Pluit, kie sablosakoj nun preventas ke marakvo plaÅ­das super la rando.

Kvankam tio ne vere helpas. Tra ŝiraĵoj la akvo tamen ankoraŭ likas en la proksimajn domojn. La devigaj eldomigoj kun kiuj la unua fazo estis akompanata, jam kaŭzis kritikon. Sed la vera rezisto venas post tio; ĉe la Great Sea Wall, mardigo kiu faras la golfeton de Ĝakarto grandega baraĵlago.

"La vera problemo tiel ne estas solvata," diras Giacomo Galli de la Nederlanda NRO[vi] Both Ends[vii]. Kune kun SOMO[viii] (fondaĵo por esplorado pri multnaciaj entreprenoj) kaj TNI[ix] (Transnational Institute) publikigis Both Ends antaŭ nelonge kritikeman raporton pri NCICD.

Tion oni ne bezonas rakonti al Brinkman. Li krias jam jarojn ke la forprenado de grundakvo devas esti haltigata. "Teĥnike estas klare, kio devas okazi. Aktiveco pri tio tamen tute mankas. Kaj la tempo urĝas. Jen plano B. "

La nuntempa akvo-provizado de Ĝakarto ekzistas, same kiel funkcianta kloakara sistemo, precipe sur papero. Tio estas la rezulto de privatigo kaj malbone aranĝitaj kontraktoj. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, du trionoj de la loĝantaro dependas pro tio de akvo el la tero. Kaj ankaŭ tiuj, kiuj ne dependas de ĝi, uzas prefere senpagan grundakvon. Ahok deziris kiel guberniestro ke tute la metropolo en 2018 havus aliron al kranakvo. Sed pro longedaŭra proceso, iniciatinta de civitanoj kontraŭ la du privataj akvo-kompanioj, la ŝanco de tio ŝajnas nula.

Ne nur la mardigo renkontas proteston. Tio validas ankaÅ­ por la artefaritaj insuloj kiuj devas leviĝi antaÅ­ la marbordo de Äœakarto; tutaĵo de brila altkonstruado kun oficejoj kaj luksaj apartamentoj. La mono kiun nemoveblaĵ-produktantoj pagas por tio al Äœakarto, necesas por financi la reston de Plano B, diras Rully de Bappenas. En 2013 komencis la konstruo de la unuaj kvar insuloj, inter kiuj insulo G, aÅ­ ‘Pluit City’. La interkonsento de ĉirkaÅ­ 350 milionoj da eÅ­roj por la dezajno kaj la konstruado iris al la Nederlandaj dragistoj Boskalis kaj Van Oord.

Sed ĉirkaŭ la insuloj estiĝis reto de polemiko. Kombinado de ŝmirmonoj, fuŝado kun licencoj, kaj koleraj fiŝkaptistoj kiuj sentas sin ne aŭskultitaj. Ekde aprilo pasintjare, la konstruado haltis.

Coca-Cola boteloj

Ĵaŭde posttagmeze en marto staras Tati Suryadi kun levita pugno kaj laŭtparolilo antaŭ la administracia tribunalo en Orient-Ĝakarto. Kun preskaŭ cent viroj, tradiciaj fiŝkaptistoj kun slogan-rubandoj kaj konformaj T-ĉemizoj, ili estas ĉi tie por aŭdi ĉu la juĝisto pravigas ilin kaj retiras la licencon por ankoraŭ tri aliaj insuloj. Tiel ili aktuale havas pli da procesoj. Antaŭe, la juĝisto jam decidis ke la licenco por insulo G estis nevalida. Kontraŭ tio la loka aŭtoritato apelaciis. La sama okazas ĉi-posttagmeze.

Tati kaj ŝia edzo ĉesis fiŝkapti, ŝi rakontas. Tio ne plu havis sencon. Ĉu vi vidas tiun ĝeton? Tie ĉiam estis plena de mituloj. Nun nenio plu. Por kapti fiŝojn, ŝia edzo devis ĉiam ŝipiri pli malproksime. Tio kostis finfine pli da brulaĵo ol kion li enspezis per fiŝoj. Ilian unu boaton ili vendis, per la alia, ligna ekzemplero de kiu la farbo deskvamiĝas, li nun kolektas malplenajn barelojn el konteneraj ŝipojn. Surtere tiuj enspezigas 20.000 rupiojn (1,35 eŭron). Tio estas malmulta, ŝi diras. "Sed ĝi almenaŭ estas io."

Oni ne bezonas esti sciencisto por kompreni kial la vivo el la golfeto de Ĝakarto malaperis. Ĉie flosas plasto, Coca-Cola boteloj, biskvito-pakumoj. Adiciu al tio la pezajn metalojn kiujn la fabrikoj almonte forĵetas en la riverojn. Kaj tiam estis ankaŭ eĉ tiuj grandegaj amasoj de sablo forĵetegataj en la golfeto. Sed la vera koŝmaro de fiŝistoj, ĉirkaŭ 24.000 entute, estas la ideo de tiu digo. Ekologiaj aktivuloj kaj sciencistoj avertas ke, se ne la riveroj estas ĝisfunde purigataj, la golfeto ŝanĝiĝas en fetoran venenan lagon.

"Ne estiĝos blue lagoon, ne", diras Victor Coenen kun Nederlanda sento por understatement. Nome de la enĝeniera oficejo Witteveen-Bos li kondukas la Nederlandan konsorcion. Kaj ne, ankaŭ la subakviĝo de Ĝakarto ne haltas pro tio. "Sed la alternativo estas evakui parton de la urbo, post nur kelkaj jaroj." Krome, diras Coenen: "Ne estas ke ni ŝatas konstrui dikon, kaj do simple elpensi problemon. Ĝakarto havas grandegan problemon. Se tiu ne estas baldaŭ pritraktata, granda konstruo estas la sola solvo. "


Normoj ne sekvitaj

La Nederlanda registaro metis ĝis nun 11,4 milionojn da eÅ­roj, el la buĝeto por evoluhelpo, en la dezajno-fazon de NCICD. En sia raporto skribas Both Ends, SOMO kaj TNI ke la registaro per tio ne sekvas siajn proprajn normojn por evoluhelpo, pro tio ke la projekto eble kondukos al granda medio-damaĝo, kaj la lokuloj antaÅ­e estas ne sufiĉe informitaj aÅ­ provizitaj de decidpov-ebleco. NCICD ankaÅ­ ricevis € 500.000 eÅ­rojn de el la "Partneroj por Akvo"-subvencio-programo.

En la raporto Social Justice at Bay avertas Both Ends, SOMO kaj TNI pri la "venena lago", kiu estiĝas antaŭ la marbordo de Ĝakarto, se la NCICD projekto tamen okazas. Ili ankaŭ kritikas la mankon de decidpovo por la 24.000 fiŝistoj kiuj perdas sian fonton de enspezoj. Sed precipe, la aŭtoroj skribas, la planoj ne preventas ke Ĝakarto plie subakviĝas. Se la loka aŭtoritato volas pritrakti tiujn problemojn, tiam supreniras la taksitaj kostoj (nun maksimume 40 miliardoj da eŭroj) multe pli alte.


Mensogo

Sed se la pasintaj dek jaroj montris ion, tio estas ke decidoj povas senfine esti puŝataj antaŭen, aŭ pro nova leĝaro subite evidentiĝas ne plu efektivaj. Kaj tiam povas ankaŭ okazi, ke iu alia, kun malsama opinio, politike ekhavas aŭtoritaton. Tiel, la evoluo de la golfeto de Ĝakarto estis unu el la plej ĉefaj temoj dum la lastatempaj guberniestro-elektoj. La oficanto guberniestro Ahok donis licencojn por kelkaj artefaritaj insuloj, lia rivalo Anies Baswedan promesis ties konstruon definitive haltigi. Anies gajnis la elektojn.

En salono malantaŭ la Sendependeco-Muzeo en Ĝakarto, la tieaj ĉeestantoj ege ĝojas pri tio. La samaj vizaĝoj kiel monaton antaŭe ĉe la tribunalo, ĉi-foje sen slogan-rubandoj. Ne necesas, la prezentado de la SOMO Both Ends raporto estas kunveno de egaluloj. Ankaŭ guberniestro Anies venus, sed lastmomente rezignis pri tio. Ĉu li post nelonge vere forstrekos la projekton? Ili fervore esperas tion ĉi-tie. "NCICD estas granda mensogo," laŭte sonas. Kaj estas nur unu grupo kiu profitas de tio. "La Nederlandanoj, kompreneble."

 


Eva Oude Elferink  estas Nederlandano kiu studis ĵurnalismon en la Universitato de Amsterdam. Åœi nun laboras en Sud-Orienta Azio, ofte en Äœakarto, kaj verkas tie artikolojn por Nederlandaj novaĵmedioj, ĉefe por NRC.

 

 

[i] Deltares: vidu   https://www.deltares.nl/en/   kaj   https://www.deltares.nl/en/search/Indonesia

[ii] Delft = urbo en Nederlando, kun granda Teĥnologia Universitato, kaj kie ankaŭ Deltares havas sian oficejon

[iii] NCICD = National Capital Integrated Coastal Development

[iv]Afsluitdijk’ = grandega barila digo aÅ­ 'Fermdigo' en Nederlando, jam funkcianta ekde 1932; vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Fermdigo

[v] Bappenas: vidu http://cti-pfan.net/partner/bappenas-badan-perencanaan-pembangunan-nasional-indonesia-national-development-planning-agency/

[vi] NRO: Ne-Registara Organizaĵo; anglalingve: non-governmental organization (NGO)

[vii] Both Ends: vidu http://www.bothends.org/en/

[viii] SOMO, vidu: https://www.somo.nl/?noredirect=en_GB   kaj ankaÅ­: 
https://nl.wikipedia.org/wiki/Stichting_Onderzoek_Multinationale_Ondernemingen

[ix] TNI, vidu: https://www.tni.org/en/publication/our-public-water-future

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/media/betalen-aan-een-crimineel-vijf-lessen-over-gijzelingssoftware~a4495009/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

WannaCry pruvas: ciberatakoj estas vera minaco

La granda atako per ostaĝ-softvaro ankoraŭ daŭre kontinuas kaj infektis jam pli ol 200 mil komputilojn kaj pli ol dek mil organizaĵoj en 150 landoj. La ondo da kontaĝoj malkaŝas nombron da persistaj obstakloj.

Volkskrant 16 majo 2017

 

Fare de  Tom Kreling  kaj  Huib Modderkolk




1   Ciberatakoj malstabiligas la socion

Ĉiu al kiu tio foje okazis, scias kian senpovan senton ostaĝ-softvaro, aÅ­ ransomware en Anglalingva ĵargono, donas al vi. Vi rigardadas vian ekranon, kiu diras ke via komputilo estas riglita. Vi denove startigas vian komputilon, esperante ke tio solvas la problemon. Ho ve! Sed tiu prezentado por via laboro? AÅ­ la scienca eseo, kiun vi dum monatoj entajpis, sen   fari kopion ie? Vi provas forklaki tiun fenestron. Nenio funkcias. La viruso tenas vian komputilon "ostaĝita". La sola maniero por revivigi la aparaton, estas pagado al la krimulo.

Ĉu tio nun ankoraŭ sonas iom abstrakte? Tio certe ne veras. Ostaĝ-softvaro estas granda minaco por ĉiu, kaj povas malstabiligi la socion. Prenu la hospitalojn en Britio, kiuj vendrede[i] estis trafitaj de la ransomware[ii] WannaCry[iii]. Kuracistoj ne povis tralegi dosierojn pri pacientoj, ĉar tiuj estis 'ĉifritaj' de la ransomware. Kaj sen certaj decidigaj datumoj, operacioj ne povas esti faritaj aŭ pacientoj ne povas ricevi la ĝustajn medikamentojn. En ekstremaj kazoj, pacientoj devas eliri el la hospitalo.

En Nederlando, la sistemoj de iuj aŭto-parkadejoj estis trafitaj. Pro tio, pagi la kotizon por eniri ne plu eblis: la barilon oni devis malfermi mane. Ĝena, sed relative sendanĝera. En Francio, la fabrikoj de Renault estis haltigitaj. En Rusio, la sistemo de Rusaj Fervojoj estis infektita. Tio ne kaŭzis perturbojn, ĉar la kompanio propradire estis sufiĉe protektita kontraŭ la viruso. Tamen montriĝas, ke ransomware povas perturbi kaj difekti la esencan infrastrukturon de lando. Tiu konscio penetras nur malrapide.

 


2   Nederlando estas ne bone preparita

La ankoraÅ­ ĉiam daÅ­ranta atako evidentigas, ke ankaÅ­ Nederlando estas ne konvene preparita. Multaj entreprenoj devis – lastan semajnfinon aÅ­ eĉ lunde[iv] – ankoraÅ­ ĝisdatigi sian softvaron. Tiam estas vere tro malfrue. Ĉar se via softvaro estas ne ĝisdata, atakantoj povas penetri en certaj decidigaj sistemoj.

La komputila viruso kiu nun atakas, uzas likon en la mastruma sistemo Vindozo. Tiu problemo jam en marto konatiĝis. Microsoft, la proprietulo de Vindozo, tiam disponebligis ĝisdatigon por solvi la problemon. Nun evidentiĝas ke multaj organizaĵoj ankoraŭ ne instalis tiun. Komparu tion kun la eniro al sekurŝranko kun entreprenaj sekretoj. Entrepreno scias ke krimuloj havas la kodon, sed ne sufiĉe urĝas sin por adapti la kodon. Rabistoj tiam havas liberecon.

Mankas ankaÅ­ unusenca alpaŝo, kaj la rekomendoj estas ne ĉiam klaraj. Tiel konsilas la Nederlanda Nationaal Cyber Security Center (NCSC)[v] ne lasi infektitajn tekkomputilojn fari konekton kun la interna reto. Komputiloj de entrepreno estas ĉiuj interkonektitaj pere de tiu interna reto. La danĝero de ĉi tiu komputila viruso estas kiel ĝi disvastiĝas: unue la malware[vi] ekzemple kiel aldonaĵo de retmesaĝo envenas, poste ĝi faras tiel nomatan scan[vii] de la interna reto, per kiu ĝi povas vidi kiuj aparatoj estas konektitaj. La viruso infektas aÅ­tomate ankaÅ­ tiujn aparatojn. Se klaras ke unu komputilo estas infektita, tiam estas do jam tro malfrue. La konsilo por malkonekti infektitajn tekkomputilojn, estas kvazaÅ­ rekomendi forigi la valoraĵojn el via hejmo post – anstataÅ­ antaÅ­ – rompŝtelo.

Plue mankas unusenceco pri kio nun estas esenca infrastrukturo kiu bezonas ekstran protekton ĉe tiaj atakoj. La NCSC uzas sekretan liston de institucioj kiuj apartenas al la esenca infrastrukturo de Nederlando. Tiuj ricevas aldonan konsilon kaj ĉetabliĝas kun la sekretaj servoj. Laŭ onidiroj estas sur la listo ĉirkaŭ kvindek organizaĵoj. Sed la listo estas arbitra. Ĝi ekzemple enhavas hospitalojn akademiajn, sed ne aliajn.

Ke Nederlando ne estas pli severe trafita, ŝajnas por nun pura bonŝanco. La malware disvastiĝis geografie: unue partoj de Azio kaj Rusio, poste iom pli de Eŭropo. Eblas ke la atakantoj rekte iras al serioj da IP-adresoj, la unika nombro kiu apartenas al interret-konekto, kaj ke Nederlando hazarde ankoraŭ malmulte troviĝis en tiuj. Ĉar hackers faris la Nederlandan lingvon ja alĝustigebla en la malware.



3   Hackers  uzas armilojn de sekretaj servoj

Por penetri en komputilojn, telefonojn kaj aliajn aparatojn, hackers de sekretaj servoj serĉas truojn en mastrumaj sistemoj. Tiuj vundeblecoj estas iliaj ciferecaj armiloj. Ju pli larĝe uzebla, des pli bone. La vundebleco en Windows, pro kio la atakantoj povis penetri en sistemojn, estas kreita de hackers de la Usona informservo NSA[viii].

Nur: se tiuj armiloj de sekretaj servoj falas en la manojn de krimuloj, ili estas vivdanĝeraj. Tio estas kio nun okazis. La armilo de la NSA estis lastatempe kaptita de kriminalaj hackers, kaj metita en la interreton. Brad Smith, la estro de Microsoft, volas nun debato pri la laboro de informservoj, li diras en deklaro. "Ripetfoje, vundeblecoj kiuj estis en la manoj de publika instanco, estas gute trapasintaj en la publikan retregionon, kaj tiel kaŭzis grandan damaĝon." Kompare kun konvenciaj armiloj, li diras, "estus tio la sama kiel kiam la Usona militistaro perdus kelkajn Tomahawk-misilojn".

Ankaŭ grandaj teĥnologiaj entreprenoj kiel Google kaj Apple volas haltigon de la kolektado de vundeblecoj fare de informservoj. Ne ĉiu eksperto konsentas pri tio. Ekzemple Ronald Prins de sekureco-firmao Fox-IT diras ke ankaŭ la polico kelkfoje perdis pistolon al krimuloj. "Tio estas ankoraŭ neniu kialo por ne plu doni armilojn al la polico."

En Nederlando, ankaŭ la sekretaj servoj rajtas hacking, kaj la polico baldaŭ ankaŭ. Por tio ili ankaŭ serĉas kazojn de malforteco en programaro, aŭ aĉetas tiujn. Ĉiu servo volas havi siajn proprajn ciferecajn armilojn. La interkonsento ja estas ke, se la AIVD[ix] aŭ la polico havas vundeblecon kiu tuŝas la sekurecon de multaj uzantoj, ili publike avertos pri tio. La demando estas kiom severa tiu interkonsento estas. Lastatempe la inspektisto por la sekretaj servoj konstatis ankoraŭ seriozajn mankojn en la pritraktado de ĉi tiu tipo da vundeblecoj.



4   La minaco ne ĉiam venas el Rusio

Estas preskaŭ kliŝaĵo: se estas cifereca minaco, ĝi venos ja el Rusio. Tio ofte estas ankaŭ ĝusta. Tri kvaronoj de la tutmonda ostaĝ-softvaro venas el Rusio, laŭ lastatempa esplorado de Kaspersky Lab[x]. Kaj ne vane avertis, antaŭ nelonge, kaj la AIVD kaj la militista sekurec-servo MIVD[xi] pri la cifereca minaco el Rusio.

Tamen tio estas ne la tuta rakonto. Estas ankoraŭ malklara, de kie venas la krimuloj kiuj kaŭzas ĉi tiun atakon. Pri ĉi tiu ransomware, oni povus diri ke ĝi venas nerekte el Usono, ĉar la liko kiun la viruso uzas estis kreata de la Usona NSA. Kaj la NSA estas ne la sola servo kiu serĉas tiajn malfortojn. Okcidenta servistaro, kiel ekzemple la Britoj kaj la Israelanoj, estas pri tio kutime pli lertaj ol, ekzemple, la Rusoj.

Krom tio, Rusio mem estis grave trafata de ĉi tiu atako. Dum la unuaj horoj, 70 procentoj de la trafitaj organizaĵoj estis Rusaj. Tio plejofte ne harmonias kun malware de Rusa farmaniero; tiu ofte indulgas Rusajn civitanojn kaj entreprenojn.



5   Kriminalaj hackers iĝas ĉiufoje pli potencaj

Kiam dosieroj estas ĉifritaj, tiam la atakantoj postulas 300 dolarojn. Se viktimo ne pagas, tiam duobliĝas tiu sumo al 600 dolaroj. Se eĉ tiam iu ankoraŭ ne pagas, tiam la dosieroj estas farataj nealireble por ĉiam. Viktimoj vidas horloĝon sur la ekrano, kiu denombras ĝis la sekva limdato.

Tiaj malaltaj sumoj havas funkcion: homoj pro tio rapide inklinas transkontigi monon. La atakantoj lunde[xii] posttagmeze estis kolektintaj pli ol 50.000 dolarojn. Ankoraŭ relative malgranda sumo, sed ĝi estas ankaŭ investo en la disvolvo de nova malware. Jaya Baloo, respondeca pri la cifereca protektado de telekomunikado-kompanio KPN[xiii], timas ke ni povas ne elteni la evoluadon de ĉi tiu tipo de malware. La ĉefa kialo: "Ni estas konektintaj ĉion kun ĉio. Komputiloj, telefonoj, hejmiloj. En nova ĉirkaŭejo faras tiaj aparatoj aŭtomate konekton al reto. Pro tio la disvastiĝo de malware iras fulmrapide."

 

 

 

 

[i] vendrede la 12-an de majo 2017

[ii] ransomware = ostaĝ-softvaro, celdirektita al elaĉeta mono

[iii] WannaCry (Anglalingva slango por ‘Ĉu vi volas plori?’) estas la nomo de la ĉi-tie priskribita ostaĝ-softvaro

[iv] lastan semajnfinon aŭ eĉ lunde = la 13-an ĝis 15-an de majo 2017

[v] la Nederlanda Nationaal Cyber Security Center (NCSC):   vidu https://www.ncsc.nl/

[vi] malware = malica softvaro

[vii] scan = skanado

[viii] NSA (National Security Agency) = federacia aŭtoritato de Usono, kiu okupiĝas pri la nacia sekureco, same kiel CIA kaj FBI

[ix] AIVD (Algemene Inlichtingen- en Veiligheidsdienst) = instanco de Nederlando kiu respondecas pri la enlanda sekureco

[x] Kaspersky Lab = Rusa multnacia cibersekureco kaj antivirusa provizanto, kun ĉefsidejo en Moskvo; vidu ankaŭ: http://epo.wikitrans.net/Kaspersky_Lab

[xi] MIVD (Militaire Inlichtingen en Veiligheids Dienst) = militista informado- kaj sekurec-servo en Nederlando

[xii] lunde la 15-an de majo 2017

[xiii] KPN = Nederlanda telekomunikado-kompanio

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/01/26/de-oogst-van-het-neoliberalisme-6395337-a1543253
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La rikolto de la novliberalismo

Post la falo de la Muro en 1989, la novliberalismo progresis ankaŭ sur la Eŭropa kontinento. Sed ĝi ne alportis la prosperon kiun ekonomikistoj kiel Milton Friedman antaŭe prognozis. Nun la novliberala epoko finiĝos.

NRC 27 januaro 2017

 

Fare de nia redaktoro  Bernard Hulsman



Novliberaluloj estas kvazaŭ komunistoj, la Germana kultur-historiisto Philipp Ther[i] rimarkigas en sia verko Europe since 1989. A History.[ii] Ortodoksaj marksistoj kredis ke, post la neevitebla kolapso de la kapitalismo, unue sekvus socialisma fazo, tiel eksplikas Ther (1967) en la anglalingva eldono de sia en Germanio aklamita studo el 2014 pri Eŭropo post la falo de la Muro. En la socialisma transir-periodo, forta ŝtato efektivigus la senklasan socion. Post tio la redundiĝinta ŝtato mortus, kaj kun la eterne daŭranta komunismo la fino de la historio estis fakto.

Sufiĉe ironie kredis fanatike kontraÅ­-komunismaj okcidentaj ekonomikistoj kiel la Usonano Milton Friedman (1912-2006) sammaniere, ke necesus potenca centra banko kaj ŝtato por post la falo de la Muro efektivigi kapitalismajn ‘reformojn’ en la iamaj socialismaj landoj de Orient-EÅ­ropo. Se la kapitalismo post iom da tempo estis akirinta daÅ­ran piedtenejon, la ‘nevidebla mano’ de la merkat-ekonomio povus regi la socian vivon, kaj la ŝtato povus esti limigata ĝis absoluta minimumo.

La Sovetunio kaj ties Orient-EÅ­ropaj satelitoj ne povis daÅ­rigi la socialisman fazon, kaj neniam atingis la komunisman paradizon. KontraÅ­e, en la okdekaj jaroj la socialismaj plan-ekonomioj trafis en senelirejon, tiel eksplikas Ther komence de sia libro. Ne la kapitalismo, sed la socialismo pereis ĉirkaÅ­ 1990 pro ‘internaj krizoj’ kaj revolucioj. Sed ankaÅ­ la novliberalismo, kiu poste sub premo de la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj pruntedonantoj severe estis enkondukata, ne alportis la promesitan prosperon kaj abundon.

 

Katastrofa malprogreso

Certe, post ofte katastrofa ekonomia malprogreso en multaj iamaj socialismaj landoj, pliboniĝis la situacio ekde la mezo de la naÅ­dekaj jaroj, skribas Ther. Ekzemple la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Pollando kreskis tiam ses ĝis ok procentojn jare, sed ĉu la Polan miraklon kaÅ­zis novliberalaj reformoj, tion Ther pridubas. Plie, la kresko de la MEP ne indikas tiel multe pri la evoluoj de lando: la diferencoj inter ekzemple la grandaj urboj kaj la kamparaj areoj en Pollando daÅ­re fariĝis nur pli grandaj. Varsovio estas boom-town kun novaj, brilantaj ĉielskrapantoj de famaj arÄ¥itektoj kiel Daniel Libeskind, sed ne malproksime ekster la Pola ĉefurbo oni imagas sin en la deknaÅ­a jarcento. Pollando nun konsistas el du landoj, Ther rimarkigas: la Pollando de la bone edukita junularo kun kosmopolita vivo en la grandaj urboj, kaj la ‘Polska B’ por malriĉaj maljunuloj kaj kamparloĝantoj kiuj ne kapablas kunveni en la post-komunisma epoko.

Tamen Europe since 1989 estas ne la tioma laÅ­moda tirado kontraÅ­ la novliberalismo, avertas Ther en sia enkonduko. Ekzistas ja neniu pruvo por la aserto ke la novliberala trio - drakonaj dekretoj pri limigo de publikaj elspezoj, privatigo de ŝtataj entreprenoj kaj senreguligo – estas la kaÅ­zo de la pliiĝinta prospero en Pollando, sed landoj kiel Ukrainio kaj Rumanio, kiuj ne fordonis sin al la ekonomia ŝok-terapio, trafas eĉ pli malbone. Ekonomia sukceso de la estintaj Orientbloko-ŝtatoj dependas precipe de tio kion Ther nomas ‘socia kapitalo’. Tio estis en Pollando, kun ĝia bone edukita loĝantaro kaj larĝe bazitaj opozicio-movadoj kiel Solidarnosc, en la revolucio-jaro 1989 multe pli granda ol en Rumanio, kiu havis treege subpreman reĝimon kiu ĉiun socian vivon sufokis.

Europe since 1989, kio origine havas la pli bonan titolon Die neue Ordnung auf dem alten Kontinent, nomiĝas la libro de Ther, sed ĝi temas ĉefe pri Orient-Eŭropo. Tie okazis ja ankaŭ la plej grandaj ŝanĝoj kaj plej tumultaj disvolvoj en Eŭropo, kiuj fine ankaŭ trafis la reston de Eŭropo, precipe Germanion.

Ruĝa fadeno estas la apero kaj disvastigo de la novliberalismo. Tiu komenciĝis ĉe la enoficiĝo de Margaret Thatcher en 1979 kiel Brita ĉefministro. Sur la kontinento ŝia severa reformo de la prizorgoŝtato, por kiu laÅ­ Thatcher ekzistis ‘ne alternativo’, unue kaÅ­zis malmulte da imitado. Nur kiam la Orientbloko en 1990 kolapsis, kelkaj Orient-EÅ­ropaj landoj laÅ­ Thatcher-a maniero dissolvis siajn planekonomiojn por fari lokon por la merkat-ekonomio.

 

Tumulta disvolvo

Finfine la nova, novliberala ordo en diversaj Orient-EÅ­ropaj landoj, ankaÅ­ influis la Germanan ‘socialan merkat-ekonomion’. Kiam grandega monfluo al la novaj Orient-Germanaj ŝtatoj de la Federacia Respubliko post dek jaroj ankoraÅ­ daÅ­re ne estis kondukinta al ekonomia reviviĝo, Germanio alkonformiĝis al la novliberala Orient-EÅ­ropo, kaj la registaro gvidata de la social-demokrato Gerhard Schröder ‘reformis’ la prizorgoŝtaton. Por pravigi la signifan redukton de la apogpagoj en la kadro de la Harz-leĝoj, Schröder eĉ uzis la vortojn de Thatcher pri ŝia politiko: ‘There is no alternative’, krio kiun novliberaluloj dum la lastaj jardekoj tiom ofte uzis, ke ĝi estas mallongigita ĝis ‘TINA’.

Poste la posteulo de Schröder, Angela Merkel, ripetus tiun ‘TINA’, kiam Grekio dum la eÅ­ro-krizo venis en gravajn financajn problemojn, kaj fare de la EÅ­ropa Unio estis punita pere de peza reĝimo de ŝparado, privatigo kaj malreguligo.

Ther rakontas la historion de la disvastiĝo de la novliberalismo en Eŭropo je preskaŭ ĵurnalistika maniero. Politikajn kaj social-ekonomiajn konsiderojn li alternigas kun priskriboj de siaj propraj spertoj kaj la travivaĵoj de amikoj kaj familianoj en la post-komunisma Orient-Eŭropo. Li ankaŭ faris rondvojaĝon tra Mez- kaj Orient-Eŭropaj urboj kiel Varsovio, Prago kaj Berlino, ĉe kio li konstatas ke la ĉefurbo de la unuiĝintaj Germanioj perdis terenon. En la ĉapitro pri Italio, la sola lando ekster Mez- kaj Orient-Eŭropo kiun li pritraktas amplekse, li konstatas ke la junulara senlaboreco tie estas ekstreme alta, kaj ke la junuloj kiuj ja havas laboron estas pagataj ofte tiel malbone, ke ili ne kapablas vivi de tio, kaj restas loĝi hejme.



Popolismaj partioj

Italio ege bezonas ‘reformojn’, konstatas Ther, sed li pensas ke la problemoj de la Itala prizorgoŝtato estas tiel grandaj ke ili estas nesolveblaj. Unu el la obstakloj por ‘adaptiĝo’ estas la popolismaj partioj kiuj tie jam en la okdekaj jaroj aperis kaj kiuj ĉiufoje turnas sin kontraÅ­ novliberalaj mezuroj. Intertempe emerĝis en preskaÅ­ ĉiu EÅ­ropa lando, ankaÅ­ en Germanio, popolismaj partioj aÅ­ movadoj kiuj povas esti certaj pri multa apogo. En Hungario kaj Pollando regas nun eĉ popolistoj gvidataj de Viktor Orbán kaj Jaroslav Kaczynski.

Ther vidas la popolismon kiel esprimon de malkontento pri la novliberala ordo kiu vivas ĉe grandaj partoj de la Eŭropa loĝantaro. Kaj kvankam li konsideras sin kiel historiisto ne kapabla fari bonajn prognozojn, li antaŭvidas la finon de la novliberala epoko kaj de TINA[iii]: la popolistoj sugestas ke ili havas alternativon por senbrida merkatfunkciado. Kio anstataŭos la novliberalan ordon, ne estas direbla. Sed "la politikaj respondoj al la novliberalismo povus ja esti eĉ pli eksplodemaj ol la ekonomiaj konsekvencoj", Ther minace skribas en la antaŭparolo kiun li pasintsomere verkis por la Angla eldono de lia melankolia freŝdata historio de la novliberala Eŭropo.

 

 

 

[i] Philipp Ther: vidu ankaÅ­ https://de.wikipedia.org/wiki/Philipp_Ther

[ii] Europe since 1989. A History. vidu http://press.princeton.edu/titles/10812.html

[iii] TINA = ‘There is no alternative

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/01/16/gratis-geld-voor-de-armen-het-werkt-wel-6241402-a1541504
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Donaci monon al la malriĉuloj – tio vere funkcias

Ĉe la Monda Ekonomia Forumo en Davos, mondgvidantoj parolas ankaŭ pri malegaleco. Laŭ Joost Opstelten, la plej bona maniero por kontraŭbatali malriĉecon estas: donaci monon.

NRC 17 februaro 2017

 

Fare de  Joost Opstelten


Kiel la unua Eŭropa lando, Finnlando lanĉis ĉiumonatan bazan enspezon por senlaboruloj. Pri tio tuj eksplodis diskuto en Nederlando. La baza enspezo farus homojn pigraj, kaj estas krome ankaŭ nepagebla. Komparebla alpaŝo, ĉe kiu malriĉuloj en evolulandoj libere ricevas monon, alvokas la saman reziston. Ĉu ĉi-tio donas al malriĉuloj la ŝlosilon al frandlando kun biero kaj cigaredoj? Ne. Estas unu el la plej efikaj manieroj por elradikigi ekstreman malriĉecon, tiel montriĝas el la esploroj de Unicef[i] kaj la Nutraĵ-Agrikultura Organizo de UN[ii].


Cash transfers nomiĝas tio kaj funkcias same kiel la baza enspezo en Finnlando. La tre plej malriĉaj domanaroj en evolulandoj ricevas ĉiumonate senkondiĉan monsumon, sen ke ili por tio devas fari ion. Same kiel ĉe la baza enspezo, estas multaj kontraŭuloj de tiu metodo. Tamen ĝi estas unu el la plej gravaj manieroj por trarompi la seneliran situacion de ekstrema malriĉeco.


La monataj cash transfers kontraŭbatalas kaj la urĝajn kaj la longedaŭrajn problemojn, montriĝas el lastatempaj ciferoj de la raporto From Evidence to Action[iii]. En mallonga tempospaco tiuj donas al familioj ekstran manĝaĵon aŭ eblecon iri al la kuracisto. Pli longtempe tio stimulas la lokan ekonomion; la mendado de varoj en la loka merkato pliiĝas. Mono fluas tiam denove. Krome, tio helpas la malriĉulojn pliigi siajn proprajn enspezojn, tiamaniere ke ili ekzemple aĉetas kudromaŝinon. Aliflanke, fekundec-ciferoj estas pli malaltaj, pro tio ke virinoj kun pli alta enspezo ekhavas malpli infanojn. Ankaŭ nacinivele la efikoj estas videblaj. Tiel kreskis en Zambio la agrikultura produktado 50 procentojn, pro tio ke familioj povis pagi semojn kaj sterkaĵon.

 

La timo, ke tiu donacita mono faros la loĝantaron dependa de helpo, estas persista. Efektive, la familioj ricevas la monon sen devi fari ion por tio; tiel ili certe fariĝos pigraj. Valortaksoj de cash transfer programoj el 2015 montras la malon. Financa subteno estas por multaj homoj la sola ŝanco por plibonigi sian situacion strukture. Investado en edukado por infanoj aŭ en propra entrepreno certigas ke tiuj familioj estonte ĝuste ne plu bezonos helpon.


Iuj dubas ĉu la ricevantoj ja uzas la monon por la ĝustaj aferoj. Ĝi do estas cele al aĵoj kiel nutrado kaj edukado, ne por alkoholo aŭ cigaredoj. Multaj esploroj, inter kiuj tiuj de Unicef kaj la Nutraĵ-Agrikultura Organizo de UN, pruvas ke la mono certe estas elspezata bone. Ĝi montras kreskon en uzado de inter aliaj kuraciloj, agrikulturaj produktoj kaj lernejaj uniformoj; do utila uzado.

 

Tamen restas la demando, kial donaci monon estas pli bona ol donaci kaprinon aŭ lernolibrojn. La senkondiĉaj monsumoj estas multe pli flekseblaj kaj tiel pli bone aplikeblaj al diferencaj domanaroj. La malriĉaj familioj plej bone scias mem kion ili bezonas. Per la mono ili povas investi en produktoj kiujn ili bezonas en sia specifa kazo. Plie, la mono donas al familioj dignon. Ili havas la liberecon decidi pri sia propra agado, anstataŭ ke iu de ekstere postulas kion ili devas fari.


Ĉu tiam tute ne estas malavantaĝoj? Jes, tiuj tamen estas. Longdaŭra sindediĉo bezonatas. Por en lando ekstreman malriĉecon vere elradikigi, necesas investi en ĉi tiun metodon almenaŭ dek kvin jarojn. La enkonduko de cash tranfer sistemoj kostas tempon. Ĝi devas ja esti precize enigata en naciajn registarajn strukturojn kaj lokajn aranĝojn. Ankaŭ individu-nivele povas poste daŭri longe ĝis investoj finfine kondukas al solida ŝanĝiĝo. Infano devas kelkajn jarojn resti en lernejo, antaŭ ol ĝi estas lerninta fakon kaj tiam povas laborakiri monon. La kulturado de rikoltaĵoj donas dum la unuaj jaroj nur limigitan profiton.

 

Krome, donaci monon estas multekosta. La nombro da homoj vivantaj en ekstrema malriĉeco estas alta. Tio signifas ke ĉiujare milionoj da eŭroj estu liberigataj por atingi ĉiujn tiujn homojn. La plejparto de la ŝarĝo kuŝas ĉe la registaroj de evolulandoj mem. Tiel Mozambiko ekde 2008, kun subteno de Nederlando, havas cash tranfer sistemon kiun la Mozambika registaro nuntempe je 90 procentoj mem subvencias. Kun nur 0,5 procento de la malneta nacia produkto estas tie atingataj pli ol 400.000 domanaroj. De la tuta nacia buĝeto tio estas tre malgranda elspezo.


Plie kuniĝas la cash tranfer projektoj perfekte kun la evoluhelp-politiko de Nederlando. Progresigi virino-rajtojn estas en ĝi unu el la lancpintoj. Cash tranfers kontribuas al tio ĉar tiuj povas fari virinojn ekonomie pli sendependaj. Ĉi tiu emancipado povas certigi ke familioj malpli rapide inklinas edzinigi siajn filinojn aŭ lasi cirkumcidi ilin.


Cash tranfers havas pruvitan efikon, kaj por individuaj domanaroj kaj por la evoluo de lando kiel tuto. Estas tempo ke donaci monon estas rekonata kiel la unika metodo por ekstreman malriĉecon trarompi.

 



Joost Opstelten  estas programo-kunlaboranto ĉe Unicef en Nederlando.

 

 

[i] Unicef: vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/UNICEF

[ii] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[iii] From Evidence to Action   vidu:
https://global.oup.com/academic/product/from-evidence-to-action-9780198769446?cc=nl&lang=en&#

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/01/25/dit-is-het-moment-om-te-kijken-wie-je-vrienden-zijn-6388396-a1542797
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Jen la momento por rigardi kiuj estas viaj amikoj’

La antipatio de Trump kontraŭ komercaj traktatoj povas por la EU esti ŝanco fari traktatojn pli progresemaj.

NRC 25 januaro 2017

 

Fare de nia korespondanto
Stéphane Alonso
en Bruselo

 

Kvankam Donald Trump kvazaŭ deklaris militon al komercaj traktatoj, en Eŭropo oni ankoraŭ kredas je tiuj. Marde[i] CETA[ii], la traktato inter la EU kaj Kanado, ree venis paŝon pli proksime, post decidiga intertempa voĉdono en la Eŭropa Parlamento. Pro tio, la interkonsento eble povas jam validiĝi en aprilo 2017. Almenaŭ, se ĉio iras bone.

La internacia komerc-politiko jam enkaĉiĝis, kun socia agitado pri la sociala prezo kiun kaÅ­zus la ĉesigado de komercaj baroj  –  ankaÅ­ CETA preskaÅ­ pereis pro tio.

Nun aspektas, ke Trump donas la finofaran baton: lunde[iii] li forstrekis la TPP-on (Trans-Pacific Partnership), kiu devus fari la Pacifikan regionon, ekde Japanio al Ĉilio, unu granda komerca regiono. Kaj por NAFTA[iv], la aranĝo el 1994 inter inter Usono, Meksiko kaj Kanado, la prezidento intencas sufiĉe reverki la regulojn.

La rezulto: ideologia konfuzo. Greenpeace respondis ĝoje al la fiasko de TPP, kaj daÅ­re estas akra oponanto de CETA, sed nepre ne povas vidi Trump-on kiel agrablan aliancanon. La Usona prezidento meritas "ne laÅ­don" pro sia "konvertiĝo", ĉar la alternativo kiun li proponas  – Usono Unue, aÅ­ ĝuste: sufiĉege subteni la propran intereson –  "estos verŝajne almenaÅ­ tiel malutila por la prospero de la homoj kaj la planedo," diras la medio-movado en gazetara novaĵo.

Marietje Schaake (de D66[v]) estas ja favoranta de CETA  – kiel Membro de la EÅ­ropa Parlamento ŝi proksime sekvis la intertraktadojn kun Kanado –  kaj tio ŝi estas nun ankoraÅ­ eĉ pli. "Ĉe deĉeniginta Trump", ŝi diras, "estas ĝuste nun la momento por rigardi kie viaj amikoj en la mondo estas ".

Rilate al TTIP (Trans-Atlantic Trade and Investment Partnership), la komerca akordo pri kiu la EU kaj Usono formale ankoraŭ daŭre debatas, ŝi ne plu faras al si iluziojn. "Ĝi estis en la fridujo, kaj nun ĝi troviĝas en la frostujo". Sed kun Kanado, la EU tamen rapide intensigu la ligojn.

Schaake antaŭvidas "amason da mizero" se Trump persistas ĉe siaj vortoj kaj postulas al Kanado ekzemple import-imposton de 35 procentoj. Komercaj militoj estas nenies intereso. Sed la nova ludkampo laŭ ŝi donos ankaŭ ŝancojn.

 

Nova normo


Kun la liberala Kanada ĉefministro Justin Trudeau, nomata de kelkiuj la ‘anti-Trump’, la EU aranĝis laÅ­ Schaake eble la plej progreseman komercan akordon iam: bazitan sur valoroj, kun altaj produktadnormoj kaj speciala atento pri la protektado de la mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. Speco de interkonsento ke ĝi kun la Usonanoj verŝajne neniam estus povinta aranĝi, sed laÅ­ Schaake tamen la nova normo se temas pri internaciaj komercaj akordoj. "Nun ni devas plupuŝi."

Schaake opinias ke por la EU estas ankaŭ ŝancojn en Japanio. La malakcepto de la TPP fare de Trump, post kiam Obama estis jam subskribinta por ties interkonsento, estas "grandega bato" al tiu lando, kiu tradicie estas protektisma, kaj kie la registaro devis enmeti multan politikan kapitalon por ekhavi la interkonsenton kun la Usonanoj tra la parlamento.

Hazarde la EU kaj Japanio parolas nunmomente ja ankaŭ pli komerca interkonsento. Tio estas laŭ Schaake jam tre progresinta, kvankam Japanio devas sur kelkaj terenoj (agrikulturo, publika prezkonkurado) ankoraŭ fari gravajn koncesiojn. "Sed ankaŭ Japanio povas en ŝanĝiĝanta mondo iĝi aliancano. Ni devas pretigi nin por tio."


Tiam unue CETA estu realigita, tamen. Post la politika suspensfilmo de oktobro pasintjare, kiam la Valona[vi] regiona parlamento lastmomente antaŭe al la traktatkonfirmo minacis sin deturni, kaj nur post novaj koncesioj donis la verdan lumon, la ŝanco de sukcesa rezulto aspektas granda. Marde la komerca komitato en la Eŭropa Parlamento aprobis la traktaton, kun 25 voĉdonoj por, 15 voĉdonoj kontraŭ, kaj unu sindeteno. Propono de la Eŭropaj Verduloj, prokrasti la definitivan voĉdonon kvin monatojn, ne estis akceptata. Tio validas kiel grava indiko, kiamaniere la por februaro planita plena voĉdono finiĝos, kvankam la plimulto tiam laŭ atendo estos ja pli malgranda.

Se Strasburgo diros definitive jes, la traktato ja devas ankoraÅ­ en ĝia tuteco esti ratifikata de naciaj parlamentoj. Normale tio ne necesas. Principe, la EÅ­ropa Komisiono antaÅ­e akiras mandaton por intertrakti, surbaze de diskutoj en EÅ­ropaj ĉefurboj, kaj la rezultaton la EÅ­ropa Parlamento poste aprobas  –  aÅ­ malaprobas. Sed sub socia premo la EÅ­ropa Komisiono decidis lastjare por CETA tamen ankoraÅ­ fari escepton.

Kvankam ene de la nacioj ankoraÅ­ diversaj malebenaĵoj estas ekspektataj  – en Nederlando eble venos eĉ referendumo –  la traktato intertempe jam povas ja ‘sur provizora bazo’ ekfunkcii, eble jam unu kaj duono monaton post la voĉdono en la EU-parlamento. Cetere, ne ĉiuj partoj: unu el la plej ofendaj tekstopartoj el la traktato, pri investado-protekto kaj speciala arbitracia tribunalo kie entreprenoj povas plendi, ekvalidiĝos nur se vere ĉiuj EU-landoj estas ratifikintaj. Kaj tio povus ankoraÅ­ daÅ­ri multajn, multajn jarojn.

 

 

Stéphane Alonso  estas ekde 2013 korespondanto por NRC en Bruselo; de 2003 ĝis 2011 li estis korespondanto por NRC en Varsovio.

 

 

 

[i] Marde = 24 januaro 2017

[ii] CETA = Comprehensive Economic and Trade Agreement

[iii] lunde = 23 januaro 2017

[iv] NAFTA = North American Free Trade Agreement

[v] D66 (Demokraten 66) = socialliberala politika partio en Nederlando, fondita en 1966;  vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Demokratoj_66

[vi] Valona: temas pri Valonio, la franclingva regiono de Belgio

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/commentaar-vruchten-van-globalisering-moeten-beter-worden-verdeeld~a4442586/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Fruktoj de tutmondiĝo estu pli bone distribuataj

La malavara monpolitiko kaj la tutmondiĝo kaŭzas kreskon, sed ankaŭ pli grandan malegalecon.

Volkskrant 2 januaro 2017

 

Fare de  Pieter Klok
(en ‘Opinio kaj Debato')



Por la Nederlanda ekonomio, 2016 estis pintojaro. La kresko sumiĝas al 2,4 procentoj (la plej alta ekde 2008), la senlaboreco daŭre falas, la aĉetpovo pliiĝas kaj la deficito tute malaperas.

La kresko estas plejparte kaŭzata de la revigliĝo de la loĝejo-merkato. Domoprezoj plialtiĝas ĉefe pro la malalta interezokvoto. Kaj tio ja estas ĉefe danke al Mario Draghi, prezidanto de la Eŭropa Centra Banko[i], kiu pumpas miliardojn en la ekonomion.

Sinistro-aÅ­guristoj estis en 2016 plejparte malpravigataj. La Brexit por nun ankoraÅ­ ne kondukas al disfalo de la Brita ekonomio, por kio estis ĉie avertata. La ‘ne’ ĉe la Itala referendumo kondukis ne al nova eÅ­ro-krizo, kiu estis timata. Kaj la elekto de Trump, kiu estis antaÅ­vidita agitiĝe pro liaj protektismaj inklinoj, kondukis en la borsoj al Hosana-etoso.

 

Se redistribuo malsukcesos,

kontraŭ-tutmondiĝistoj estos la gajnontoj



La malavara politiko de la centraj bankoj sufokas ĉiun ajn financan krizon. Klaas Knot, kiu prezidas De Nederlandsche Bank[ii], jam avertas dum jaroj pri la danĝeroj. Por kalvinisto certe estas malfacile kredi ke ekonomio povas senpune monbiletojn krompresi, sed por la momento li malpravas. La avantaĝo de granda monero kiel la eŭro, estas ties fortikeco.

Tamen la malavara monpolitiko kunportas riskojn. Pro la malalta interezokvoto, ĉiu serĉadas profitdonajn investojn. Tiel eble estiĝas sapvezikoj, kiu povas iumomente kolapsi.

Pli maltrankviliga ankoraŭ estas ke la profitoj de la monpolitiko estas ne egale distribuataj tra la loĝantaro. Estas ĉefe la loĝejo- kaj akcio-posedantoj kiuj profitas. Multaj aliaj ne profitas same. Al tiuj precipe estas komunikata tio, ke ili devas labori flekse, ke ili devas retiriĝi pli poste, kaj ke la prizorgo en pli longa daŭro iĝos nepagebla. La tendenco skizita de Piketty[iii] (la riĉuloj iĝas daŭre pli riĉaj malprofite al la laboristoj) estas plifortigata de la monpolitiko.


La malegaleco kreskas plue, pro tio ke ne ĉiuj profitas samgrade de la tutmondiĝo. Ĉe la malsupra flanko de la labormerkato, kie oni devas konkurenci kun Orient-Eŭropo kaj Ĉinio, la laborkondiĉoj estas eroditaj. Ĉe la supra flanko de la labormerkato, kie oni konkurencas kun Londono kaj Nov-Jorko, la enspezaro ĝuste pliiĝas. Ŝajnas ke pli alte edukitaj homoj povas pli facile trakti la necertecon kiu akompanas la tutmondiĝon.

La propozicio ke tutmondiĝo finfine estos bona por ĉiuj, estas tro facila. Jes, la malneta enlanda produkto plialtiĝas. Sed se tio estas akompanata de pliiĝanta necerteco, tio tute ne estos spertata de ĉiuj kiel progreso. La demando estu ne, ĉu la tutmondiĝo devas daŭrigi, sed ja kiamaniere, kaj precipe ankaŭ kiom rapide.

Estas devo de la politiko certigi ke ĉiu samgrade profitas de la plialtiĝanta ekonomio. La fruktoj de la tutmondiĝo devas esti redistribuataj pere de impostoj. Manke de tio, partioj kiuj pledas por protektismo estos la gajnontoj. La historio montras, ke tio ne nur estas malbona por la ekonomio, sed ankaŭ por la interrilatoj en la mondo.


Pieter Klok

 

 

[i] La EÅ­ropa Centra Banko (ECB) estas la eldona banko de la eÅ­ro, la komuna
mono de 17 membroŝtatoj de la EU. Äœi situas en Frankfurto ĉe Majno, en Germanio;  vidu ankaÅ­  https://eo.wikipedia.org/wiki/EÅ­ropa_Centra_Banko

[ii] De Nederlandsche Bank:  la centran bankon de Nederlando

[iii] pri Piketty vidu ankaÅ­  http://www.artikoltraduk.nl/cat/ekonom/#article7

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/12/11/ontwikkelingshulp-heeft-gefaald-5719553-a1536132
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Evoluhelpo fiaskis’

Helpu malriĉajn landojn ekhavi grandajn, modernajn entreprenojn. Tiel vi haltigas la fluon de migrantoj el Afriko kaj la Mez-Oriento, diras ekonomikisto Paul Collier.

NRC 11 decembro 2016

 

Fare de   Caroline De Gruyter



Pasintjare Paul Collier, profesoro pri ekonomiko kaj publika politiko en Oxford, vizitis la plej grandan rifuĝintkampon de Jordanio. La situacio en tiu tendaro, Zaatari, estis pli bona ol li atendis. Almenaŭ koncerne ekipaĵon: ĉiu havis tendojn kaj kovrilojn.

La plej granda problemo estis ja ke 90.000 Siriaj rifuĝintoj tediĝis ĝismorte. "Unu el niaj Jordanaj akompanantoj demandis ĉu mi volis vidi la industri-zonon ‘King Abdullah’. Ni veturis dek minutojn, kaj tie estis grandega parko  –  naÅ­dek procentojn malplena. Jordanio elspezis tiom por ŝirmejoj, ke nenio restis por la industri-zono, krom ŝuldoj. La solvo estis blinding obvious: ni devas aranĝi laboradon ĉi tie. Alie, la rifuĝintoj iĝos senesperaj, kaj venos al EÅ­ropo. Ke estas malbone por ni, kaj ankaÅ­ malbone por ili."

Ekde tiam, Collier laborigas ĉiujn eblajn fortojn kaj helprimedojn, por lasi entreprenojn el EÅ­ropaj kaj aliaj industriigitaj landoj veni al Jordanio. Kaj por krei favoran investadan klimaton. La EU ĝis nun atingis ke ĝi donas al entreprenoj dek jarojn aliron al la interna merkato por produktoj fabrikitaj en Jordanio. La Monda Banko, kie Collier iam estis direktoro, disponigas finfine pruntojn al Jordanio, tiel ke ĝi povas disvolvi la zonon  –  la banko por tio trarompis la oran regulon ne pruntedoni al middle income countries.

Kaj nun la Germana registaro petis al Collier pripensi grandskalan planon por bremsi migradon el Afriko. Tiu plano estos en 2017, kiam Germanio prezidas la G20[i]-on, ĉe pinto-kunveno prezentata. Kio ĝi ekzakte enhavas, Collier povas ne diri. Sed la intenco estas, ke ‘la G20 sin dediĉos al la reveno de ekonomia kresko en Afriko’.

Tiamaniere Eŭropo devus trakti migradon, diras Collier, momenton en Vieno por prelego ĉe la Aŭstra Centra Banko. "Kiel vi helpas infanon, kiu falas en lageton kaj riskas droni: vi ne pensas, vi simple nur saltas. Sed el kio ekzistu tiu savo, ĉe migrantoj kaj rifuĝintoj? Ĉu ĝi helpas ilin, se Eŭropo malfermas la pordon plenlarĝe? Ne. Kaj ĝi helpas nin ne pli ol ili. Ni havas la devon liberigi ilin de malespero, kaj aranĝi ke ili ree iom normale povas vivi. Tion vi ne atingos pere de migrado, sed surbaze de efektivigado ke iliaj propraj landoj pli bone plenumas tiun taskon."



Migrantoj serĉas la mielpoton

Migrantoj vojaĝas pro espero pri dignan ekzistadon. Ili serĉas mielpoton. Rifuĝintoj vojaĝas pro timo, kaj serĉas sekuran havenon. EÅ­ropaj landoj, diras Collier, estas mielpot-landoj, ne sekurhaven-landoj. La plejmulto de rifuĝintoj en la mondo trafas en Pakistanon, Iranon kaj aliajn landojn por elmigrado. Plimalpli sekuraj  –  nenio pli. "La UNHCR[ii] provizas tendojn, kovrilojn kaj zorgas pri aliaj humanitaraj necesoj. Se ni donas al UN-organizoj pli da mono, tiuj necesoj estos pli bone forigataj. Sed post tio, la rifuĝintoj en Jordanio kaj aliloke bezonas laboron. Äœuste tion, ni ja povas aranĝi. Ni havos entreprenojn kiuj povas realigi ĝin."

La Jordania registaro unue estis skeptika pri la plano de Collier. Havigi laboron al rifuĝintojn, dum multaj Jordanianoj estas ankaŭ senlaboraj, ĝi ne ŝatis. Tial entreprenoj kiuj venas al Zaatari[iii] (kiel ekzemple softvar-produktantoj), estos postulataj doni 30 procentojn de ĉiuj laborpostenoj al Jordanianoj, kaj 70 procentojn al la rifuĝintoj.

Ke Eŭropo pasintjare lasis eniri tiom da Siriaj rifuĝintoj, tion Collier trovis senpripensita. La unuaj kontraband-boatoj postulis po 6.000 eŭrojn por homo. Eŭropo ricevis la riĉan kaj bone edukitan mezan klason. Tiuj homoj kapablas ion, sed preskaŭ ĉiuj ĉefe neniofaradas. Collier legis raporton pri grandaj Germanaj entreprenoj kiuj dungis rifuĝintojn. La plej granda dunganto estis Deutsche Post: 50 rifuĝintoj. "Tiel ni ne sukcesos. Kaj eble la milito en Sirio estos baldaŭ pasinta. Tiam altedukitaj homoj necesos por restarigi registarajn servojn kaj entreprenojn. Ili prefere ne estu en Eŭropo."

En Afriko, la sama logiko validas. La kresko pasintjare estis negativa: -1.6 procentoj. Ne mirigas ke Afrikanoj deziras iri al Eŭropo, diras Collier. Entreprenoj investas malmulton en Afriko. Pro politikaj kialoj, ĉar la merkato estas malgranda, pro korupteco kaj malbona infrastrukturo. "Jen krizokazo. Evoluhelpo ne funkciis. Milionoj da homoj povas veni al Eŭropo. Tio estas ne profite al Afriko. Laboras pli da Sudanaj kuracistoj en Londono ol en Sudano. Kiel tio utilas al Sudano? "

Malalta produktiveco

En Afriko, produktiveco estas tre malalta. Multaj entreprenoj havas nur kelkajn dungitojn, maksimume. Por akceli la produktivecon, pli grandaj, modernaj entreprenoj necesas, diras Collier, kaj tiuj nun ne venas. Li pensas ke tio povas ŝanĝi se la G20 helpos Afrikajn registarojn por plibonigi infrastrukturon kaj doni subvencion al pioniroj. "Tiel ankaŭ Eŭropaj landoj tion mem faras: lasu pionirojn ebenigi la padon, aliaj sekvos per si mem. Dume vi, kiel publika servo, zorgas pri vojkonstruado kaj interreto."

Kion Eŭropo ankaŭ povas fari, laŭ Collier: doni al Afrikanoj stipendiojn, tiel ke ili sin kapabligas por helpi sian landon. Ankaŭ eblas havigi laŭleĝajn migrad-kontraktojn, kun daŭro de kvin jaroj, por malaltklasa laboro. Lasante ilin labori laŭvice, multaj profitos de tio. "Se vi lasas ilin enflugi, ili ne prenos la boaton."

Laŭ Collier la interkonsento kun Turkio estas kondamnita al fiasko. "Ĉefministro Erdogan agis tede kontraŭ la rifuĝintoj kaj ricevis 6 miliardojn de ni. Ne daŭris longe antaŭ aliaj landoj diris: 'Ni elmetas rifuĝintojn'. Do Eŭropo skribas pli da ĉekoj. Ankaŭ pro tio rifuĝintoj vekas ne kompaton ĉe ni, sed timon. La tempo urĝas ke ni prenu la aferojn en propra mano."

 

 

 

Paul Collier (1949) estas profesoro pri ekonomio en Oksfordo kaj aŭtoritato en la kampo de ekonomia disvolviĝo en triamondaj landoj. De 1998 ĝis 2003 li estis ĉe la Monda Banko.

 

[i] G20, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Grupo_de_la_20_(industriaj_kaj_sojlaj_landoj)  

[ii] UNHCR (United Nations High Commissioner for Refugees) =
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj,
vidu ankaÅ­: http://www.diurnarius.info/poseban-prostor/migrantoj-en-la-mondo-duonon-plu-dum-tri-jaroj_116/ kaj:   https://eo.wikipedia.org/wiki/Alta_Komisaro_de_la_Unui%C4%9Dintaj_Nacioj_pri_Rifu%C4%9Dintoj

[iii] Zaatari = kampadejo en Jordanio

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/imf-waarschuwt-voor-lage-groei-en-populisme~a4389072/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Zorgoj pri malalta kresko kaj popolismo

La IMF avertas pri negativa spiralo de malalta kresko kaj popolismaj kursrimedoj.

Volkskrant 5 oktobro 2016

 

De nia reportero
Peter de Waard



La politikaj riskoj estas la plej granda danĝero por la monda ekonomio. Tutmonde minacas negativa spiralo de malalta ekonomia kresko kaj popolismaj kursrimedoj. Tion asertas la Internacia Mona Fonduso (IMF) en sia duonjara World Economic Outlook, la stato de la monda ekonomio.

La Brexit[i], la almarŝado de Donald Trump kaj la ekflorado de popolismaj partioj en la industriigita mondo, malhelpas la restariĝon post la krizo, ĉar ili kondukas al kreskanta politika necerteco, tiel sugestis ĉefekonomo Maurice Obstfeld de la IMF, marde[ii] ĉe la prezentado de la World Economic Outlook.

La IMF substance reduktis precipe la ekspektatajn Usonajn kresko-ciferojn. Tiuj de Eŭropo estis jam malaltaj, sed estas ankoraŭ iom pli reduktitaj. Fine de ĉi tiu semajno[iii], la IMF kaj la Monda Banko okazigos ilian ĉiujaran kunvenon en Vaŝingtono. En tre politike nuancita artikolo pri la monda ekonomio, la ekonomikistoj de la IMF konstatas ke la nuna malalta kresko kondukas al pliiĝanta politika malkontento. Tiu estas tradukata en popolismaj antaŭrimedoj, per kiuj la kresko eĉ pli riskas velki.

"Politikistoj devos fari ĉion por subteni la entreprenan aktivecon. Se ili ne sukcesos pri tio, tiam estiĝos negativa spiralo pro malsuprenirantaj ekonomiaj kaj politikaj fortoj", diris Maurice Obstfeld.

La IMF intertempe eliras el la premiso, ke la monda ekonomio kreskos 3,1 procentojn en 2016, kaj 3,4 procentojn en 2017. Tio estas danke ĉefe al la sojlolandoj, de kiuj Barato aktivadas tre bone kaj Rusio kaj Brazilo ŝajnas havi la plej malbonan krizon malantaÅ­ si. La kresko de Usono falis ĝis 1,6 procento en 2016  –  plenan procenton pli malalta ol pasintjare, kaj 0,8 procenton pli malalta ol estis ankoraÅ­ antaÅ­vidata en aprilo[iv]. La kresko de la Brita ekonomio estas por 2017 eĉ reduktata al 1,1 procento, kiel rezulto de la Brexit. AnkaÅ­ la kresko en la EÅ­ro-zono venontjare plue malpliiĝos, ĝis 1,5 procento. Pasintjare tiu estis ankoraÅ­ 2 procentoj.



Malkontento

La Brexit, tiun Obstfeld menciis esprimo de tre larĝa tendenco de kreskanta malkontento en pli malaltaj enspezklasoj. Laŭ li tiuj homoj sentas, ke ili neadekvate profitas de la reakiro post la krizo, kaj ili imputas tion al la tutmondiĝo. Ili volas sian ekonomion ŝirmi, per kio siaj landoj saltas el la pato en la fajron, tiel diras Obstfeld. Li asertis ke kiel rezulto de la popolismo, gravaj ekonomiaj reformoj jam nun estas blokataj, kio kondukas al malpli da investado, malpli da movebleco en la labormerkato, kaj malaltiĝanta productiveco.

Obstfeld atentigis ke la monda ekonomio jam ankaŭ estas koncernata kun pliiĝo de protektismaj aranĝoj, kiuj interalie estas interligitaj kun la ascendo de Donald Trump[v]. "Kiel ĉiu scias, necerteco estas ne bona por investado kaj laborebleco. Kaj tre malklara estas kio okazos post la elektoj de la nova Usona prezidento, konsidere la kunmetadon de la plej gravaj estraraj konsilantaroj." Malfermita ekonomio kiel ekzemple tiu de Nederlando estas aparte sentema pri la internaciaj streĉiĝoj. Tial la IMF ankaŭ por Nederlando reduktis la kreskoprognozojn: de 2 procentoj en 2015 ĝis 1,7 procento ĉi-jare, kaj poste ĝis 1,6 procento en 2017.

La IMF ne reviziis la prognozojn por Ĉinio. Provizore oni sin apogas sur kresko de la dua plej granda ekonomio en la mondo, kun 6,6 procentoj ĉi-jare kaj 6,2 procentoj en 2017. "Sed je mezlonga tempodaŭro, la antaŭvidoj estas daŭre pli malhelaj, pro la altaj entreprenemaj ŝuldoj. "La dependeco de la Ĉina kresko de kreditigado estas danĝera," diras la IMF.

 

 

Migrado plialtiĝis de 150 milionoj en 1990 ĝis 250 milionoj en 2015

Translima migrado kreskas en la mondo: de 150 milionoj en 1990 ĝis 250 milionoj en 2015. La proporcio de migrantoj en la loĝantaro de gastigantlandoj kreskis de mezume 5 procentoj en 1990 ĝis 10 procentoj en 2015. En 2015 konsistis 5 procentoj de la Finna loĝantaro el migrantoj, kaj 30 procentoj de la Aŭstralia populacio el homoj kiuj ne naskiĝis en la lando. La IMF distingas du specojn da migrantoj. La multege plej granda parto estas ekonomiaj migrantoj kiuj libervole forlasas sian naskiĝlandon serĉantaj pli bonan vivon. La grupo de rifuĝintoj aŭ humanitaraj migrantoj, kiuj kaŭze de konfliktoj translokiĝas pro neceso, estas multe malpli granda: 16 milionoj en 2015. La plej multaj rifuĝintoj devenis en 2014/15 el Sirio: 4,5 milionoj. Turkio, Jordanio kaj Libano gastigis la sendube plej grandan parton de ili. Proksimume 1,25 milionoj venis al Eŭropo.

De la ekonomiaj migrantoj apartenas 70 procentoj al la aktiva loĝantaro inter la aĝoj de 20 kaj 64. En kelkaj landoj, ili konsistigas proksimume duonon de la kresko de la laboristaro. Daŭre pliiĝanta parto estas pli alte edukita aŭ havis fakulan trejnadon. Precipe anglosaksaj landoj (Usono, Britio, Aŭstralio) altiras pli kaj pli altedukitajn migrantojn. "La rapideco de integriĝo estas grava. Spertoj montras ke rapida integriĝo povas kunporti grandajn ekonomiajn profitojn," diras la IMF.

 

 

Peter de Waard  estas reportero, redaktoro kaj kolumnisto pri ekonomio

 

 

[i] Brexit = Britain's exit from the EU (eliro de Britio el la EU)

[ii] marde, la 4-an de oktobro 2016

[iii] semajno de 3-9 oktobro 2016

[iv] aprilo 2016

[v] Donald Trump = la fifama kandidato por la Usona prezidenta elekto de 2016

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/21/feitenvrijheid-das-helemaal-niet-nodig-4395254-a1522602?utm_source=NRC&utm_medium=banner&utm_campaign=Paywall
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Libereco pri faktoj? Tute ne necesa

Pri la ekonomio, ĉu vi povas havi troon da datumoj? Malfacila demando, sed en semajno kiel la nuna certe farinda.

NRC 22 septembro 2016

 

Fare de  Maarten Schinkel



Merkrede[i] komenciĝis en la Nederlanda Parlamento la tiel nomataj Ĝeneralaj Konsideroj, kaj hodiaŭ[ii] tiuj daŭriĝas. Pro la antaŭvideblaj elektoj en marto venontjare, ili nun havas ankoraŭ eĉ pli politikan nuancon ol kutime. Kaj en la serĉkapt-barelo da datumoj, trovas ĉiu ja ion valoran por subteni siajn argumentojn.

Kvaronjarcenton antaÅ­e, la kvanto da ciferoj pri ekonomio kaj socio estis ankoraÅ­ relative limigita. La interperiodoj estis longaj kaj la publikigado estis tre prokrastita. Nun oni dronaĉas en la datumoj, kiuj ne plu estas je jarbazo, sed ofte je kvaronjar- kaj en multaj kazoj je monat-bazo. Publikigo estas ofte preskaÅ­ tuja. Pere de tio ni do iris ekde priskribo de la estinto al skizo de la nuno. Kaj ĉiam pli ofte ni jam moviĝis al la nova nuno: la ‘post nelonge’. Prognozoj, pritaksoj kaj projekcioj: ties graveco kaj atentovaloro forte pliiĝis. La rezulto de opinisondoj estas konfuzata kun la vero.

 

Cirkulas nun tiom da datumoj pri la ekonomio, ke mensogi tute ne plu necesas.


Prenu du freŝdatajn opinisondojn. El esploro kiun faris Ipsos[iii] komisiite de la NOS[iv], tiun ĉi semajnon malkaŝiĝis ke Nederlandanoj ne tre ĝojas pri la ekonomio. Pasintjare 3 el 10 atendis ke irus pli bone, nun tio estas nur 2 el 10. Sed lunde[v] montris el alia opinisondo, tiu pri la konsumant-konfido fare de la Centra Buroo por Statistiko (CBS)[vi], ke la Nederlandanoj ĝuste estas tre pozitivaj pri la ekonomio  –  eĉ la plej multpromesaj ekde la krizo en 2008. Kaj la preteco fari grandajn aĉetojn estas la plej alta ekde 2001.

Ĉu tiuj konstatoj ambaŭ povas esti veraj samtempe? Tio eble dependas de distribuado kaj koncentrado de la opinioj de prienketitaj civitanoj.

Alia, kaj potenciale eksplodema, problemo: pensiuloj dum la lastaj kvar jaroj iris plej malantaÅ­en koncerne aĉetpovon. Sed de neniu grupo en la nuna jarcento la malriĉeco malpliiĝis tiom kiel ĉe pli-ol-65-jaraĝaj. La enspezmalegaleco en tiu grupo malpliiĝis en tiu periodo, kaj estas en ajna kazo pli malgranda ol en la cetero de la loĝantaro. La havaĵmalegaleco inter maljunuloj kontraÅ­e estas ĝuste granda. Ilia averaĝa enspezo estas preskaÅ­ la sama kiel tio de homoj inter 25 kaj 45 jaroj  –  la pinthoro en la vivo, dum kiu la familio establas sin. Ĉu pensiuloj meritas aldonan apogon? Jes. Ne.


Ankoraŭ unu sola alia ekzemplo, laŭ indiko de Bloomberg. La Nederlanda ekonomio kreskos en 2017 je nur 1,3 procentoj, laŭ takso de ING[vii]. Tio faras nin pesimismaj, ĉu ne? Feliĉe ekzistas ankaŭ takso de ABN[viii], kun ekonomia kresko de 1,5 procentoj en 2017. Aŭ iĝas eĉ 1,6 procentoj (RABO[ix])? Ne, ne: la Centraal Planbureau (CPB)[x] diras 1,7 procentojn, dum la Internacia Mona Fonduso jam iom pli frue asertis eĉ 1,9 procentojn. Sensencaĵo, kompreneble: iĝas multe pli bone. Nur rigardu la taksojn de la Eŭropa Komisiono, de 2 procentoj, aŭ tiujn de la OEKD[xi], kun 2,1 procentoj.

La prognozoj ĉiuj havas sian proprajn metodojn, ili estas faritaj en diversaj momentoj kaj estas ĉiuj defendeblaj kiel propraj veraĵoj. Ĉar la realaĵo de 2017 estas ankoraŭ ne disponebla. Kaj proksimume je tiu tempo estos jam forpuŝita de la ekspektoj por 2018.

 

En la nuntempaj tagoj, oni abunde priplendas liberecon pri faktoj en la politiko kaj la publika opiniformado. Sed fari ŝercon pri tio, kio prezentas sin kiel faktoj, tute ne necesas. Ĉar la problemo estas multe pli granda:  nunmomente multe tro da aferoj estas samtempe ‘veraj’.

 



Maarten Schinkel   ĉiusemajne en la NRC verkas kolumnon pri makro-ekonomio kaj financaj merkatoj.

 

 

 

[i] Merkrede, la 21-an de septembro 2016

[ii] hodiaÅ­, la 22-an de septembro 2016

[iii] Ipsos  =  mondvasta firmao por merkat-esploro

[iv] NOS (Nederlandse Omroep Stichting)  =  Nederlanda fondaĵo por radio kaj televido

[v] lunde, la 19-an de septembro 2016

[vi] 'Centraal Bureau voor de Statistiek' (CBS), en Nederlando

[vii] ABN (Algemene Bank Nederland)  =  unu el la plej grandaj bankoj en Nederlando

[viii] ING  =  ankaÅ­ unu el la plej grandaj bankoj en Nederlando

[ix] RABO (RAiffeisen-BOerenleenbank)  =  ankaÅ­ unu el la plej grandaj bankoj en Nederlando

[x] La Centraal Planbureau (CPB) estas esplorinstituto de la Nederlanda registaro; ĝi prognozas kaj liveras ekonomian analizon al ministroj, politikistoj, sindikatoj, organizoj de dungantoj, ktp.

[xi] OEKD  =  internacia Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (angle: OECD, Organisation for Economic Co-operation and Development)

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/14/iedereen-arm-is-dat-wat-jullie-willen-4283665-a1521421 (en la papera NRC-versio, la titolo kaj subtitolo diferencas de la reta versio)
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nova kolapso de la tutmonda ekonomio? Sufiĉe da signaloj !

Bedaŭrinde, politikistoj gajnas voĉdonojn kun kontraŭ-tutmondiĝa sono, bedaŭras Martin Wolf. Tio ne estas sen danĝero.

NRC 14 septembro 2016

 

Fare de  Martin Wolf

 

Kresko. Ekde la Industria Revolucio tiu estas sankta por ekonomikistoj. Ju pli da produktado, ju pli da pli komerco, des pli bone. Kaj tio tute ne ĉiam rilatas kun avideco. Se la kresko malpliiĝas, nur tiam ni vere devus fari al ni zorgojn. Tiam la bonfarto de milionoj estas riskata. Alarmo kiu sonas en lastatempo analizo de la Peterson Institute for International Economics havas "stagnadon" en ĝi kiel kodovorton. Stagnado ekde 2008, kiam la krizo erupciis. Ok-jara periodo, kaj tial la plej longa stagnado ekde la Dua Mondmilito.

Pli konkrete: en 2007 la landlimojn-transiranta kapitaltrafiko atingis ankoraŭ la pinton de 57 procentoj de la monda produktado, en 2015 tio falis al 36 procentoj. La impeto al plua ekonomia integriĝo forvelkas, kaj tial ankaŭ la stimula forto funde de nia prospero.


Estas ne la unua fojo ke la tutmondiĝo falas en sakstraton. La Unua Mondmilito, sekvita de la krizo en la tridekaj jaroj, haltigis la tutmondiĝon de la industriigitaj imperioj. Restarigo de la monda ekonomio iĝis poste la ĉefa celo de la Usona politiko, bazita sur kunlaborado inter suverenaj ŝtatoj sub gvidado de internaciaj institucioj.

Sed rigardu la Usonon de hodiaŭ! Donald Trump estas senkompare la plej protektisma prezidentkandidato ekde la tridekaj jaroj. Li ofte senkreditigas tutmondajn instituciojn. Kaj kio se li efektive ekloĝos en la Blanka Domo? Tiam la Usono cedas unun el la bazangulaj ŝtonoj de la postmilita Usona politiko. Trump malbonfaros la liberaligon de la komerco. Li ne estas sola pri tio, li sekvas politikan tendencon. La nombro da protektismaj aranĝoj ja jam firme pliiĝis, ekde la komenco de la krizo. Tiel ankaŭ la nombro da landoj regataj de ksenofobiaj sentoj. Ĉio ĉi elportas la internacian komercon en malglatan veteron.

Ĉu tutmondiĝ-favorantoj estos sekuraj ĉe Hillary Clinton? Tio estas tre malcerta. Iam ŝi estis favoranto de la Trans-Pacific Partnership (TPP, inter i.a. Usono, Aŭstralio, Singapuro, Malajzio), sed nun ŝi kontraŭbatalas tiun liberkomerc-traktaton. Ankaŭ la trans-Atlantika varianto, TTIP[i], tutmonde renkontas abomenon. La Daŭho[ii]-rondo, multpartia intertraktado de la Monda Komerca Organizo, estas intertempe mortonta. La Okcidento do ne plu estas tute pozitiva pri internacia komerco.


Ni do sufiĉe serioze konsideru novan ruiniĝon de la tutmonda ekonomio. Signaloj sufiĉas. La landoj kun la plej altaj enspezoj efektivigas malbone, la malegaleco kreskas kaj la internacia potenc-ekvilibro ŝanĝas. Kio okazus se teritoriaj pretendoj pri la Sud-Ĉina Maro eskaladas en konflikto ĉe kiu la Usono iĝas envolvata? Ne nur militiste, sed ankaŭ ekonomie estus tio katastrofo, pro la Usona dependeco de Ĉinio.

 


Ĉu estas vere tiel grava se la tutmondiĝo iom malpliiĝas? Jes, ĉar tio dum la pasintaj jardekoj fortike revenigis la tutmondan malegalecon de familiaj enspezoj. Kaj inter 1980 kaj 2015, la mezuma tutmonda reala enspezo kreskis je 120 procentoj. Tiel rigardata, tutmondiĝo estas vivesenca. Se ni unu la alian ĉirkaŭbaras, ni ankaŭ faligas unu la alian en malriĉecon.


Kelke da kritiko pri tutmondiĝo estas prava, se vi rigardas la konduton de multnaciaj entreprenoj kaj potencoj. La fruktojn povus esti distribuintaj pli honeste. Oni ankaŭ oni preterlasis malseverigi la konsekvencojn por tiuj, kiuj spertas malprofitojn pro la ekonomia dinamismo. La estonto de tutmondiĝo tial troviĝos en pli bona, pli justa regado. Ĉu tio vere venos? Mi ne estas optimisma pri tio.

 

 

 

Martin Wolf estas ekonomia komentisto ĉe la Financial Times. Lia NRC-artikolo estas mallongigita, adaptita kaj tradukita versio de lia originala Anglalingva opini-artikolo.

 

 

 

[i] TTIP = Transatlantic Trade & Investment Partnership

[ii] DaÅ­ho =  la ĉefurbo de Kataro

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/08/19/we-bouwen-aan-een-dictatuurvan-data-3333699-a1517178
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Ni estas konstruantaj diktatorecon de datumoj’

Grandaj vortoj estas lia komerca marko. Li antaŭvidas “militon” se aŭtoritatoj tro fidas al ‘big data’. "Eĉ la trafiklumojn en urbo ni ne kapablas plene optimumigi", diras Dirk Helbing, profesoro ĉe TU Delft.

NRC 20 aÅ­gusto 2016

 

Intervjuo fare de Wouter van Noort


Post telefonoj kaj televidoj, nun ankaŭ tutaj urboj kaj aŭtoritatoj iĝas smart. Sur pli kaj pli da lokoj pendas kameraoj kaj aliaj sensoroj kiuj observas civitanojn. Tutmonde eksperimentas policservoj per prognozaj algoritmoj, kiuj surbaze de grandaj kvantoj da datumoj provas kalkuli kie estas la plej granda ŝanco por krimo, tiel ke ili povas agentojn prevente sendi tien.

Datumoj pri civitanoj estas uzataj por polica serĉado, sed ankaŭ por la elprovado kaj formulado de diverĝaj politikaj rimedoj: de parkado-politiko ĝis san-zorgado. Komputiloj kaj datumoj tiel ludas ĉiam pli grandan rolon ĉe politikaj decidoj. En Nederlando, la parlamento baldaŭ voĉdonos pri proponoj por eĉ ankoraŭ plifaciligi al aŭtoritatoj la aliron al personaj datumoj de civitanoj.

Ĉiuj tiuj evoluoj kunkune estas tre danĝeraj, diras Dirk Helbing, profesoro pri komputa sociologio ĉe la TU Delft[i] kaj la Svisa ETH Zürich[ii], unu el la plej aklamataj teÄ¥nologiaj universitatoj en EÅ­ropo. LaÅ­ tiu Germana profesoro, big data kaj grandskala kontrolado de aÅ­toritatoj kondukas al nova speco de totalisma socio. "Mi estas tre maltrankvila. Ni venas pli kaj pli en gravan sistemkrizon. Mi timas baldaÅ­ eble eĉ militon, se entreprenoj kaj aÅ­toritatoj tiel kontinuus kiel nun."

Jen grandaj vortoj. Tiuj do estas komerca marko de Helbing  –  aldone al ties brilaj kostumoj kaj helrozaj kravatoj. En la Germana publika debato pri teÄ¥nologio, Helbing pli ofte prenas starpunktojn kiuj sonas sufiĉe severaj. Tion, kio en lia opinio estas erara uzo de big data, li ofte mencias ekzemple "faŝismo 2.0 aÅ­ komunismo 2.0".

Helbing estas fizikisto kaj matematikisto, specialiĝinta en kompleksaj socialaj sistemoj kaj nudging: kondut-manipulado de homoj pere de cifereca teĥnologio. Tio estas malofta kombino de diverĝaj esplorterenoj. "Li estas tre originala viro, kiu estas vere obsedita de la problemoj de la mondo", diris Jeroen van den Hoven, profesoro pri etiko kaj dekano de la fakultato de teĥnologio, regado kaj entreprena gvidado de la TU Delft.

Pro sia iniciato, Helbing estis tie pasintjare enoficigita kiel profesoro. "Iuj lasas eble distri sin de lia aparta apero kaj liaj fortikaj vortoj. Sed ĉe ĉiu pretendo de li, troviĝas tre fundaj sciencaj artikoloj por provi ĝin. Li estas mondvaste aparte serioze rigardata, de akademiuloj kaj politikistoj."



Ideologio de teĥnologiaj entreprenoj

Helbing antaŭe ĉijare partoprenis al la Forschungsgipfel, ĉiujara pintokonferenco inter Germanaj sciencistoj kaj la kanceliero Angela Merkel. Li estas en laborgrupo de la World Economic Forum, pensfabriko de entreprenoj, akademianoj kaj politikistoj. Li publikigis pasintjare en la scienca revuo Nature.

La zorgoj de Helbing, de kie venas tiuj? "Entreprenoj kaj aÅ­toritatoj dum la lastaj jaroj freneze kolektis datumojn, pro la ideo ke ni povas optimigi la mondon  –  daÅ­re observante nin de supre. Sed kaÅ­ze de tutmondigo kaj ciferecigado, la mondo fariĝis tiel kompleksa ke tio tute ne eblas."

"La ideo malantaŭ amaskontrolado kaj big data estas: se vi havas sufiĉe da datumoj, la vero aperos aŭtomate. Pintaj manaĝeroj kaj politikistoj devas fari kion la datumoj rakontas al ili. Jen la ideologio kiun disvastigis la teĥnologiaj entreprenoj. Ni konstruas specon de superkomputilo kiu diras al ni kion ni devas fari. Nova totalisma sistemo. Diktaturo de datumoj."

En junio komenciĝis en Usono jurisdikcio-eksperimento helpe de datumoj pri suspektatoj. Algoritmoj antaŭdiras tie, surbaze de tiuj datumoj, la ŝancon de recidivo. Laŭ Helbing, la penso malantaŭ ĉi tiu speco de teĥnologioj estas bazitaj sur plene malĝusta supozo pri kiel la cifereca socio funkcias. "Tiu socio estas ja multe tro kompleksa por sen io plu surmapigi ĝin per datumoj. "

"Kio okazas en la cifereca ekonomio: ĉio kaj ĉiu iĝas konektata unu kun la alia. Pensu pri socialaj retoj, lerta infrastrukturo, elektraj retoj, internet of things. Ĉio tiel iĝas ankaŭ dependa de ĉio, do formiĝas sennombrajn konektojn: okazaĵo unuflanke de la mondo povas rapide havi konsekvencojn aliflanke."

"Tio faras la socion tiom pli kompleksa, ke regado de supre  – per kolektado de datumoj kaj bazi decidojn sur tiuj –  estas iluzio. Ni eĉ ne kapablas plene optimumigi la trafiklumojn en urbo, ĉar tiuj sistemoj jam estas tro kompleksaj. Do certe ni ne kapablas tiaĵon por tuta socio."

La argumentado de Helbing tutrekte kontraŭas al la epokspirito. Ĉie en la mondo aŭtoritatoj daŭre faras pli da politiko surbaze de datumoj, ofte kun helpo de teĥnologiaj entreprenoj kiel IBM kaj la rapide kreskanta Palantir el Silicon Valley. Singapuro havas la ambicion iĝi la unua smart nation, Barato elspezas dekojn da miliardoj por smart cities. "La ideo ke oni povus tutajn landojn aŭ urbojn laŭ ĝusta maniero optimigi helpe de big data, estas absurda, absolute absurda. Kiom ajn da datumoj vi kolektas, la mondo estas ĉiam pli kompleksa, do ili donas falsan certecon."

 

Sed kiel ĉi tiu teĥnologio povus laŭ vi kaŭzi krizon?

"Ĉiu epoko havas siajn proprajn sukcesprincipojn. Unue estis la agrikultura socio, en la deknaÅ­a jarcento venis la industria socio, poste la servo-ekonomio. Ni nun estas precize en la transirfazo al la cifereca ekonomio. Ĉe nova ekonomia epoko decas nova maniero por organizi la socion, nova sistemo de direktado. En la kamparana socio ĉiu mem devis peni postvivi, en la industria epoko entreprenistoj decidis  – plejparte de sube, sen interveno de aÅ­toritatoj –  kio okazis."

"Tiu sistemo ja kondukis al kresko, sed ekzistis neniu atento pri malriĉeco, senlaboreco kaj la medio. La servo-socio provis ripari tion pere de regulado, administrado, optimumigo de supre. Ankaŭ ĉiuj grandaj internaciaj organizoj, kontrolistoj kaj vastaj administraciaj sekcioj, estis tiam plie ekipataj. Tio longtempe funkciis bone, sed nun estas tre rapide malsukcesanta. Ĉar tion regi de supre eblas ja en analoga mondo, sed ne plu en la kompleksa cifereca mondo."

 

Tia sistemŝanĝo ja ankaŭ povas bone disvolviĝi glate, sen granda krizo, ĉu ne?

"La historio de grandaj sistemtransiroj ne trankviligas. La transiroj de kamparana ekonomio al industria epoko, kaj de industria epoko al servo-ekonomio, kondukis al grandaj krizoj, revolucioj kaj militoj. La revoluciojaro de 1848, kaj la socia agitiĝo ĉirkaŭ la Unua Mondmilito en 1914, estas ekzemploj de tio. Kaj ni nun estas sur punkto kie ni devas fari la transiron, fari grandan paŝon, aliakaze denove fiaskas. Kelkaj aŭtoritatoj kaj ekzemple grandaj bankoj, kiuj profitas de la malnova sistemo, kontraŭagas la ŝanĝon. "

 

El kio evidentiĝas tio?

"La penseraro ke la cifereca kaj globaliza mondo estas regebla de supre, estas ankaŭ farata en la financa sistemo. La Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Usona Fed ne plu havas receptojn kaj pumpas bilionojn en la ekonomion. Por stimuli kreskon, centraj bankoj ne nur aĉetas registarajn obligaciojn, sed ankaŭ akciojn en de ili elektitaj kompanioj."

"Fare de tiu ĉi speco de ŝtata interveno en la ekonomio, ni iĝas pli kaj pli planita socio, komando-ekonomio. Registaroj ankaŭ determinas kiuj kompanioj faras bone en la borso, kaj tiel stiras la ekonomion. Ili pravigas sin pri tio per grandaj kvantoj de datumoj kiujn ili kolektas. Dum ni ja scias ke la komando-ekonomio ne funkcias, ni scias ke tiu speco de sistemoj en la pasinteco malsukcesis. Tiuj estas ja multe pli limigitaj ol la kapitalismo, pro manko de novigo kaj entreprenemo."

"Tiu penseraro kaŭzas ke la kapitalismo iĝos blokita, io kio jam estas okazanta. La problemo estas pli larĝa ol nur big data, se vi rigardas la altajn ŝtatŝuldojn kaj la malaltan kreskon en multaj okcidentaj landoj. La kapitalismo bezonas kreskon, se nur por povi pagi ŝuldojn. Tio vere ne povas kontinui tiel."


Kaj ĉu tio povas konduki al milito, vi pensas?

"La pli larĝa bildo estas ke la Okcidento kun aliaj potencblokoj konkuras por resursoj. Tio okazas jam pli longe ol la transiro al cifereca socio. Ni konsumas multe pli ol ni devus, kaj tiel longe ke ni ne havas daŭrigebla ekonomio, tio faras nin dependaj de aliaj landoj, kiel Ĉinio. Tiu dum la lastaj jaroj forte engaĝiĝas por la regado de krudmaterialoj. La Okcidento vivas sur kredito. Se la kresko forrestas, kreditoroj kiel Ĉinio plialtigos la premon."

"Nun ke la Okcidento stagnas, tio krome donas spacon al rivaloj por starigi iliajn proprajn sistemojn. Ĉinio kaj Rusio laboras pri alternativoj al la Monda Banko kaj la IMF. La potencbatalo kaŭzas grandajn streĉiĝojn: cyber-atakoj fare de registaroj, kverelo inter la NATO kaj Rusio, Turkio kaj la NATO, Ĉinio kaj Japanio. La signoj de milito estas ĉie."


Kio estas via solvo?

"Ni devas inventi la demokratian kapitalismon denove, por preventi ke ni plue trafas en militon aŭ totalisman socion. Sistemoj devus helpe de cifereca teĥnologio esti desegnata ĝuste tiel, ke ili iĝas mem-organizantaj, sen ke grandaj entreprenoj aŭ aŭtoritatoj havas centran rolon ĉe tio. Ankaŭ fari nian ekonomion pli daŭrigebla estas decidiga por krei la ekonomian sistemon pli stabila."


Tio sonas kiel abstraktaj solvoj por tre konkretaj problemoj.

"Vi povas vidi la konturojn de tia nova sistemo jam ĉe aferoj kiel peer-to-peer-merkatoj, kie homoj interŝanĝas varojn kaj servojn sen interveno de triulo. Ciferecaj moneroj kiel bitcoin funkcias jam sen centra banko. La baza sistemo de bitcoin, la blockchain, faras ĉiajn servojn eblaj sen centra organizo."

"Tio malfermas la vojon por vera interŝanĝ-ekonomio, en kiu ĉiu povas esti ambaŭ produktanto kaj konsumanto, kaj ĉe tio homoj mem decidas kio okazas, anstataŭ ke pri tio devigas ilin la datumoj."

"Estas ankaŭ ĉiam pli da homoj kiuj mem generas sian energion, bottom-up anstataŭ top-down. Teĥnologio povas helpi por fari socion efika, liberala, demokratia, sociala kaj krome daŭrigebla, tiaj ne bezonas ekskludi unu la alian. Inteligente uzi datumojn ankaŭ povas helpi ĉe tio, sed ne laŭ la nuna top-down maniero. La glata transiro al la cifereca socio povos sole sukcesi kun la libereco, kiun ĝuste nun ni estas eliminantaj per la diktatoreco de datumoj."

 

 

Dirk Helbing (1965) estas profesoro pri komputa sociologio, ĉe la TU Delft kaj la ETH Zürich. Li kombinas ekspertizon el la fiziko, informadiko kaj sociaj sciencoj, kaj specialiĝas pri kompleksaj sociaj modeloj kaj simulado. Li aktivadas en la World Economic Forum kaj verkis la libron The Automation of Society is Next: How to Survive the Digital Revolution[iii].

 

[i] TU Delft = Teĥnologia Universitato en la urbo Delft (Nederlando)

[ii] ETH Zürich = Svisa Federacia Instituto pri TeÄ¥nologio en Zürich (Svislando)

[iii] https://www.amazon.com/Automation-Society-Next-Survive-Revolution/dp/1518835414

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/bedrijven-moeten-de-tol-van-de-automatisering-betalen~a4299797/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Robotoj devigas bazan enspezon

Nun kiam daÅ­re pli da laboro estas farata de robotoj, la ankoraÅ­ disponebla laboro estu redistribuata.

Volkskrant 13 majo 2016

 

Fare de  Joost Van der Lecq  kaj  Niek Stam



Robotiĝo

Ekde ministro Asscher[i] malkovris ke paprikoj povas esti laŭspecigataj de maŝino, estiĝis debato pri robotiĝo kaj aŭtomatigo. La ministro demandis al la SER[ii] konsilojn pri kiel sekvoriĉaj la konsekvencoj de aŭtomatigo povas esti, kaj per kiuj aranĝoj oni povas kontraŭagi nedezirindajn sekvojn. Politikistoj el pluraj partioj esprimis sin pri ĝi.

En De Financiële Telegraaf[iii] ankaÅ­ Willem Vermeend kaj Rick-van-der-Ploeg, ambaÅ­ konataj kiel doktaj PvdA[iv]-uloj, faris pasintan sabaton (7 majo) rimarkojn pri tio. Ilia kontribuo rememorigas vojaĝ-faldfolion pri Skotlando, en kiu oni asertas ke tie ĉiam sunplenas.

Estas en Nederlando nur malmultoj kiuj opinias ke evoluoj kiel aÅ­tomatigo kaj robotiko estas haltigeblaj. Tamen, homoj kiuj petas atenton pri ties sociaj konsekvencoj, senescepte riskas esti flankenmetataj kiel "naivuloj kiuj estas kontraÅ­ progreso." Tamen estus ja vere naiva, ignori la sociajn konsekvencojn.


AÅ­tomatigo

Ke aŭtomatigo povas plialtigi la laborproduktivecon, ni ne kontestas. Ni vidas tion okazi en la haveno de Roterdamo[v] jam dum kelkaj jardekoj. Pli kaj pli aktivaĵoj antaŭe plenumitaj de homoj, estas transprenita de maŝinoj kaj komputiloj. Kiam pro teĥnologia progreso la nombro da bezonataj homaj manoj kaj kapoj malpliiĝas pli rapide ol la grandeco de la profesia loĝantaro, tiam ja estiĝas problemo. Ankaŭ tion ni atestas en la Roterdama haveno. La konstruado de du radikale aŭtomatigitaj terminaloj kondukas en la kontener-sektoro ene de kelkaj jaroj al la perdo de 800 laborlokoj, de la proksimume 3.600 kiu nun ankoraŭ ekzistas. Aliloke en Nederlando perdiĝas laborpostenoj je la sama maniero.

La pretendo de "pledantoj por ekonomio-4.0" ke aÅ­tomatigo unuflanke kostas laborlokojn, sed kreas pli da nova laborebleco, estas ekstreme dubinda. AnkaÅ­ Vermeend kaj Van-der-Ploeg por faciligo preterlasas klarigi, kie tiu dungad-gajno en la praktiko realiĝas. Eble ĝi povus okazi post tre longa tempospaco. Sed prognozoj pri longdaÅ­raj evoluoj en la ekonomio preskaÅ­ neniam veriĝas. Por la mallonga kaj mezlonga tempodaÅ­ro ĉiuokaze veras ke malpli da homoj povos gajni sian propran panon, kiel nun en la havenoj okazas, kaj do por pli mallonga daÅ­ro  – sed ĉe multaj homoj pli aĝaj ol 40 ofte por pli longa daÅ­ro –  dependos de apogpago.

 

Trejnado

La pretendo ke dungitoj pere de ali-, re- kaj plu-trejnado povas kapabliĝi por la "ekonomio-4.0", tiel ke ili ja ĝis sia (alta) pensio-aĝo povos daŭrigi sian laboron, estas ankaŭ tre relativa. Ni konas nur malmultajn havenlaboristojn kiuj propra-iniciate volas iĝi ICT[vi]-specialisto aŭ prizorga mekanikisto.

Cetere, la tuta ideo ke dungitoj povas vivlonge esti ali-, re- kaj plu-trejnataj, tiu ideo povus ja pruvi ĉefe utopion de altedukitaj homoj kiuj mem ĉiam ŝatis la lernejon. Tute ne ĉiu havenlaboristo – sed tio aplikas egale al la bank-administranto, oficistoj kaj granda parto de ĉiuj aliaj dungitoj – estas entuziasma reeniri lernejon. Multaj estas tre feliĉaj, ke post la fino de sia lernodevo ili povis eklabori, kaj plue kapabligi sin en la metia praktiko.

La entreprenoj, kiuj Vermeend kaj Van-der-Ploeg indikis kiel 'nia entreprenistaro', intertempe bone aranĝis siajn aferojn. Ili, la akciuloj kiuj ĝenerale ĉiam pli ofte troviĝas ekster niaj landlimoj, rikoltos la financan utilon de investoj en aŭtomatigo kaj robotiĝo. Ili profitas de la pli malaltaj salajrokostoj kaj pli malaltaj socialaj devoj. La sociaj kostoj de liaj investoj, kiuj estas pagataj en la formo de apogpagoj kaj la prezo de eventuala ali- kaj plu-trejnado, estas transŝovataj al la socio. Kaj tiu ne tuj pliboniĝos pro tio.

La enspezmalkresko pro perdo de laboro havas ja ankaŭ tuj konsekvencojn por la registaraj enspezoj kaj enlanda elspezado. Kiu ricevas apogpagon, pagas malpli da imposto kaj premiumoj, kaj povas ankaŭ malpli aĉeti. Redukto de elspezoj estas plejofte ingredienco de ekonomia regreso.

Ankoraŭfoje: ni ne estas naivuloj kiuj kredas ke aŭtomatigo devas esti haltata. Ni opinias tamen ke 'nia entreprenistaro' ĉe aŭtomatigo-decidoj havas respondecon pri ties sekvoj por la laborebleco kaj la ekonomio.



Redukto de elspezoj estas plejofte ingredienco de ekonomia regreso

Dum la daŭrigo de tio, impostado ĉe la enkonduko de novaj teĥnologioj, kiel inter aliaj estas sugestita de Jesse Klaver (GroenLinks[vii]) kaj la WRR[viii], estas ne freneza ideo. Kaj ne por bremsi la aŭtomatigon, sed por lasi entreprenojn pagi honestan kontribuon cele al la limigado de damaĝo al nia socio kaj niaj socialaj servoj, kiel senlaborec-leĝo, sanservo kaj AOW[ix].

Ankaŭ post antaŭaj teĥnologiaj revolucioj, alia distribuo de laboro inter laboristoj efektiviĝis. Se ni volas certigi, ke en socio kie pli kaj pli da laboro estas farata de robotoj kaj maŝinoj, tamen ĉiu homo povos daŭre akiri sian propran enspezon, ni devos distribui la disponeblan laboron ree alimaniere. Tiu premiso alportas principon kiel "bazan enspezon" pli proksimen. Tion la doktaj PvdA-uloj povas tuj bagateligi kiel 'multekostajn maldekstrajn ideojn' Sed ĝi povus ankaŭ esti la multpromesa rezultato de la debato kiu PvdA-ministro Asscher iniciatis[x].

 

 

 Joost van der Lecq kaj Niek Stam estas direktoroj de FNV[xi] Haven.

 

 

 

[i] Asscher = (en Nederlando) ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco, kaj ankaŭ vicĉefministro.

[ii] SER (Sociaal-Economische Raad) = Sociala Ekonomia Konsilio, kiu nome de la Nederlanda loĝantaro kunpensas ĉefe pri jam ekirigitaj reformoj sur la labormerkato.

[iii] De Financiële Telegraaf = ĉiutagaj financaj novaĵoj (sur www.DFT.nl), kiel parto de la Nederlanda tagĵurnalo De Telegraaf.

[iv] PvdA (Partij van de Arbeid) = 'Partio de la Laboro', en Nederlando jam70 jarojn unu el la gravaj politikaj partioj, regule partoprenanta en la registaro, kaj kun maldekstra, socialdemokrata karaktero.

[v] Roterdamo (en Nederlando, ĉe la Norda Maro) = unu el la plej grandaj havenurboj de la mondo.

[vi] ICT = Information and Communications Technology

[vii] GroenLinks = Verda-Maldekstra politika partio en la Nederlanda parlamento.

[viii] WRR (Wetenschappelijke Raad voor het Regeringsbeleid) = Scienca Konsilio por Registarpolitiko en Nederlando.

[ix] AOW (Algemene Ouderdoms Wet) = Ĝenerala Maljunaĝa Leĝo, la baza maljunulpensiosistemo en Nederlando.

[x] vidu ankaŭ la artikolojn 17, 19, 42, 43, 57 kaj 58 en ĉi tiu retejo.

[xi] FNV (Federatie Nederlandse Vakbeweging) = Federacia Nederlanda Laboristmovado.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/04/26/schuld-heet-in-de-chinese-media-opeens-sociale-fi-1612997
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

En la Ĉinaj amaskomunikiloj ‘ŝuldo’ subite nomiĝas ‘socia financado’

Ĉinio havas ŝuldon de 247 procentoj de la Malneta Enlanda Produkto: pli malbona ol Grekio. Tamen la zorgoj pri tiu cifero ŝajnas malgravaj.

NRC 26 aprilo 2016

 

Fare de nia korespondanto  Oscar Garschagen

 

Ne pli ol la imperiestroj, kiuj kun Ĉiela Mandato regis la Landon de la Mezo, la Ĉinaj gvidantoj apenaŭ atentas ekonomiajn leĝojn. Mono devas ruliĝi por atingi celojn, eĉ se la totalaj ŝuldoj pliiĝas ĝis rekordo de 247 procentoj de la malneta enlanda produkto. Pro malpli ol tio, elrompiĝis en Eŭropo la Greka ŝuldo-krizo.

La totalo de depruntoj de la ŝtato, la ŝtataj entreprenoj, la privata entreprenaro kaj la civitanoj, plialtiĝis dum la pasinta kvaronjaro je transkalkulita 23.692 miliardoj da eŭroj, kaj kun tio Ĉinio en malĝusta maniero estras liston.

Krom eksterlandaj ekonomikistoj kaj spekulantoj kiel George Soros, nur malmultaj Ĉinoj ŝajnas fari al si zorgojn, kaj la gvidantoj de la Komunista Partio eĉ tute ne.

Soros esperas pri financa krizo kaj estas do en la amaskomunikiloj kritikaĉita kiel vulgara kapitalisma mon-avidulo, kiu komprenas nenion de la Ĉina Sonĝo de partiestro kaj prezidento Xi Jinping. En ekonomiajn terminojn tradukitaj, volas Xi en 2020 fari de Ĉinio "modere prosperan nacion", en la parti-ĵargono xiaokangshehui. Tio konkrete signifas  – li almenaÅ­ promesis –  ke la porpersonaj enspezoj duobligos de mezume 6.500 eÅ­roj en 2015 al ĉirkaÅ­ 12.000 eÅ­roj en 2020.

Tiucele, la laŭ amplekso dua ekonomio de la mondo devas en la venontaj jaroj daŭre tre forte kreski, almenaŭ 6.5 procentojn jare. Kontraŭ ĉi tiu fono estas klare kial la reorganizado de ŝuldoj ne havas prioritaton: estas riskataj tro grandaj politikaj interesoj, kiel la reputacio de Xi kaj la partio, por okupi sin pri bagateloj.

Karakterize estas ke en la amaskomunikiloj la esprimo "socia financado", mallongigite SF, daŭre pli ofte anstataŭas la terminon "ŝuldoj". Do ne diru: la Ĉinaj ŝuldoj plialtiĝis al 247 procentoj de la MEP[i], sed "la totala socia financado sumiĝas je ..."

Tiu rubriko inkludas ne nur investojn en novaj flughavenoj, ŝoseoj, urboj kaj havenoj, sed ankaŭ la reorganizadon de malnovaj ŝtal- kaj karbo-industrioj. Same kiel la kostoj de la transiro al nova, moderna servo-ekonomio.

"Socia financado" ampleksas ankaÅ­ la fondon de pensio- kaj sanservo-sistemoj, la konstruadon de 36 milionoj da sociaj loĝejoj, la translokadon de centmiloj maldungitaj ŝtal-laboristoj al pli ŝancoriĉaj lokoj, kaj la kompletan renovigon de  – kiel komenco –  la kloako-sistemo de Åœanhajo. Ĉi-jare la "socia financado" pliiĝas je 11 procentoj.

 

 

    "La Ĉina stoko de eksterlandaj devizoj estas impona"

 

Aparte de spekulantoj kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF), la plej multaj ekonomikistoj havas ja iom da kompreno por la ŝajna Ĉina indiferenteco pri ŝuldoj. La enlandaj kaj eksterlandaj investoj (entute 44 procentoj de la MEP) daÅ­re alfluas, estas pluso sur la aktuala konto, la nemoveblaĵa sektoro resaniĝas, kaj la provizo de eksterlandaj devizoj  – ĉirkaÅ­ 3.200 miliardoj da eÅ­roj –  estas impona. Krom tio, la loĝantaro daÅ­rigas ŝpari monon. La plej multaj ekonomikistoj konsentas ke, el makro-ekonomia vidpunkto, Ĉinio ja nun ankoraÅ­ povas al si permesi ĝin.

Ĉinio ne estas Grekio; la Greka ekonomio estas ne pli granda ol tiu de kvararanga urbo en malriĉa Ĉina provinco. Sed pli decida estas ke Ĉinio ne havas ŝuldojn al eksterlandaj bankoj kaj registaroj, kiel ja estas la kazo en Grekio. La rakonto de la Ĉinaj ŝuldoj estas esence rakonto pri la "ruĝa kapitalismo", pli-malpli fermita financa sistemo kiu funkcias paralele al la okcidenta financa sistemo. La komparo kun la dupartiĝo de la tutmonda interreto pravas ĉi tie: ekzistas proksimume la Anglo-Usona Interreto kaj la Ĉina Interreto, kaj inter ili staras granda muro.

Nepre la plejmultaj Ĉinaj ŝuldoj estas depruntoj de ŝtataj bankoj al ŝtataj entreprenoj  –  do ĉio restas en la familio kiu nomiĝas 'Partio'. Tio ne signifas ke la administrado de la ekonomio estas laÅ­dinda. Estas terura malŝparado cele al povi noti nur altajn kresko-ciferojn, la ŝuldmonto malrapidigas la kreskon kaj pendas ĉe entreprenoj kiel plumba pezo ĉirkaÅ­ la kolo, investoj en novaj projektoj ĉiam pasas pli penige. Kaj venos momento kiam ŝparado malpliiĝos, sekve de strategi-ŝanĝoj kaj griziĝado.

La nombro da malbonaj pruntoj minacos en pli longa daÅ­ro la bankan sistemon. Pri reorganizado oni nun faras ankoraÅ­ tre malmulte, kaj tio ankaÅ­ ne okazos en la venonta jardeko, sed venos momento kiam la ŝtato devos pene pagi. “They kick the can with debts down the road[ii] diris Usona ekonomikisto antaÅ­ nelonge. La punkto estas ke la Ĉinaj vojoj estas senfine longaj.

 

 

 

 

[i] MEP = malneta enlanda produkto

[ii]They kick the can with debts down the road ” = "Ili piedbatas la ujon kun ŝuldoj malsupren de la vojo"

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
www.nrc.nl/next/2016/04/25/spanje-heeft-stroom-onder-controle-1612389
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Hispanio havas la rifuĝintfluon sub kontrolo

Barilo, apartigado de ekonomiaj kaj politikaj rifuĝintoj, kaj kunlaborado: tiel haltis la fluo de enmigrantoj el Maroko.

NRC 26 aprilo 2016

 

Fare de nia korespondanto  Koen Greven  en CeÅ­to kaj Melilo


Kial ne aranĝi, eĉ distance antaŭ la Eŭropaj limoj, distingon inter ekonomiaj kaj politikaj rifuĝintoj? Ĉe la Hispanaj eksklavoj Ceŭto kaj Melilo oni faras tion jam dum unu jaro, kaj tio nun komenciĝis ankaŭ sur la hotspots en Grekio kaj Italio. Evidentiĝas efika, la torento de rifuĝintoj plejparte ekhaltis.

Sed kie la Hispana azil-politiko por la unu estas ekzemplo al la cetera Eŭropo, aliuloj indikas ke internaciaj traktatoj estas difektataj. "Estas skandalo ke distingo estas farata," diras Germinal Castillo de la Hispana Ruĝa Kruco en Ceŭto. "Ne do eblas klarigi, ke estas ja loko por la unu, sed ne por la alia?"

Dum lastjare la amaskomunikiloj enfokusiĝis al Grekio, metis Hispanio kaj Maroko la rifuĝint-problemon ĉe la eksklavoj CeÅ­to kaj Melilo sub kontrolo, en reciproka kunlaboro  –  kun iom da helpo de Alĝerio.

Siriaj rifuĝintoj en la komenco flugis al Alĝerio por poste, helpe de hom-kontrabandistoj, iri surtere al la Maroka urbo Nador  –  kvankam tiu itinero iĝis malpli populara kiam Alĝerio pasintjare enkondukis vizo-devon. Afrikaj rifuĝintoj venis de el la sudo surtere al Nador. De el tie, la transiro al la iom pli malproksima Melilo estis farata.



Kunlaboro inter Maroko kaj Hispanio estas “ekzemplo por EÅ­ropo”


Politikaj rifuĝintoj povis en CeÅ­to kaj Melilo uzi speciale malfermitan azil-giĉeton. Pasintjare, venis laÅ­ Eurostat[i] 14.600 rifuĝintoj al Hispanio, la plimulto tra tiuj eksklavoj. LaÅ­ Hispanaj fontoj, ĉi tio inkludas proksimume naÅ­ mil Sirianojn, kelkcent Palestinanojn kaj nombron da aliaj naciecoj  –  cetere, Hispanio permesas ilin, kiel homoj kun protektata statuso, daÅ­rigi la vojaĝon al aliaj EU-landoj kaj tie peti azilon.

Ankaŭ el la sub-Saharo, homoj venis ankoraŭ daŭre. Ili povis ne uzi ĉi tiun giĉeton, kaj devis elekti: spiti metrojn altajn barilojn, klopodi per boateto atingi Hispanan teritorion, aŭ kaŝi sin en aŭtoj. Kaj dume la Maroka polico ĉaspelis ilin. Laŭ Hacham Rachidi, estro de homaj-rajtoj-organizo Gadem[ii], Maroko kunhelpas teni la situacion sub kontrolo.

 

"Ili ĉiusemajne lasas ĉirkaŭ kvindek Sirianojn transiri la limon. Rifuĝintoj el la sub-Sahara Afriko havas neniun ŝancon"


Rachidi, Marokano kiu faris esploradon en Ceŭto, eksplikas ke li trovas tiun agmanieron ridinda. "Ankoraŭ ĉiam atendas kelkmil Sirianoj en Maroko ĝis ili havas permeson iri al Eŭropo. En grandaj urboj ili almozpetas, kun siaj pasportoj en la mano, por mono. Marokanoj pretas helpi ilin. La solidareco estas granda."

Kvankam la situacio ĉe Melilo estas sub kontrolo, restas  – laÅ­ la Hispana ministro de Internaj Aferoj Jorge Fernández Díaz –  "gardemo" necesa, nun kiam la limoj de EÅ­ropo aliloke estas ŝlosataj.



Neuzita

En CeÅ­to  – preskaÅ­ 400 kilometrojn pli okcidenta ol Melilo –  la azil-giĉeton estas preskaÅ­ neniam uzata. La Hispanaj doganistoj ĉe limtransirejo Tarajal sciigas ke ĉi tie ne venas Sirianoj aÅ­ Palestinanoj. Plue ili silentadas. Hispanio prefere ne havas kaŝspektantojn en CeÅ­to. Ripetitaj petoj por povi viziti la provizoran rifuĝint-ŝirmejon estas rifuzataj. Intervjuo kun la gvidanto de la ŝirmejo estas retenata de la centra estreco en Madrido. AnkaÅ­ la gazetara proparolantino de la loka polico estas instruita ne doni iun ajn asiston al ĵurnalistoj. "Tio ne estas mia kulpo," ŝi diras pardonpete.

Kiu volas rigardi la barilojn de la EÅ­ropa Unio, devas fari tion sur la strando proksima al la urbeto Benzú. Muro de pikdrato disigas ĉi tie Hispanion de Maroko, ĝis profunde en la maro. Limgardistoj kaj fotiloj senĉese monitoras la areon. Dum la lastaj jaroj, homoj ripete provis venki la barikadojn, foje sole, foje en grupo. Lastan sabaton unuafoje ĉi-jare sukcesis tia klopodo fare de homamaso. Cent homoj kapablis ĉe malfluso atingi CeÅ­ton tra la maro. Simila nombro estis arestataj de la Maroka polico.

Antaŭe, meti piedon sur Hispana teritorio estis sufiĉe por komenci proceduron. Tio ŝanĝis. Se rifuĝintoj estas vunditaj, la Ruĝa Kruco prizorgas ilin. En aliaj kazoj, ili estas foje metataj reen sen kompato. "Tio estas farata kun la konsento de Eŭropo," saltis de la lango de limgardisto.



Infera vojaĝo

EÅ­ropo fermas prefere la okulojn kaj malmulte atentas pri akuzoj, ke ĉe la intensa kunlaborado inter Hispanio kaj Maroko internaciaj rifuĝint-traktatoj supozeble estas malrespektataj. Eĉ pli miriga: sur diversaj lokoj en EÅ­ropo oni intertempe metis  – laÅ­ la ekzemplo de CeÅ­to kaj Melilo –  en limregionoj barilojn kun pikdrato. La maniero laÅ­ kiu la Hispanaj eksklavoj metis la limproblemon sub kontrolo, estas do fare de la prezidento de Melilo, Juan José Imbroda, fiere nomata "ekzemplo por EÅ­ropo".

Ousmane Sow (17) de Gvineo pensas pri tio tute malsame. La Afrika rifuĝinto vidis, kiel sia plej bona amiko perdis la vivon, kiam li antaÅ­ kelkaj monatoj ĉe la marbordo de CeÅ­to en kaŭĉukboato renversiĝis. Sow mem estis savita de la marbordo-gvardio. "Tamen, mi malgraÅ­ ĉio estus denove farinta tion. En Gvineo estis nenio. Tie ne estas estonto. Estis infera vojaĝo, kiu – se ĉion konsideri – daÅ­ris jam jarojn. La Maroka polico ĉasis nin ĉie. Ni estas traktitaj kiel bestoj. Sed mi alvenis", li diras ĉe la barilo de la ŝirmejo en CeÅ­to. "Mia estonto estas en EÅ­ropo. Mi nun lasis min fare de neniu meti reen."

 

 

 

 

[i] EÅ­ropa Statistika Oficejo (mallonge 'Eurostat' ) estas oficejo pri statistiko de la EÅ­ropa Unio.

[ii] Gadem = Groupe antiraciste d’accompagnement et de défense des étrangers et migrants; vidu http://www.gadem-asso.org/

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://digitaleeditie.nrc.nl/losseverkoop/NH/2016/3/20160407___/2_02/index.html#page2
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La dissplitiĝo de la libera mondo

NRC 7 aprilo 2016

 

Fare de  Maarten Schinkel

 

Åœajnas  – tiel skribis la brita komentisto Philip Stephens antaÅ­ jaro kaj duono –  ke la mondo estas serĉanta motivojn por dissplitiĝi. Se vi ne volas vidi tion, tiam vi ne vidas ĝin: ni aĉetas kaj uzas aparatojn muntitajn fare de mondvastaj produktad-ĉenoj. Ni memkompreneble komunikas kun ĉiuj lokoj sur la terglobo. Ni, ĉiuokaze ni okcidentanoj, ekvojaĝas se tiel diri morgaÅ­ senzorge al iu ajn lando.

Koncize dirite, ni troviĝas en mondo kiu daÅ­re pli proksimiĝas al la idealo de la kosmopolito. Ni estas riĉaj kaj prosperaj. Kaj granda parto de kion ni antaÅ­ nelonge ankoraÅ­ nomis la ‘malriĉaj landoj’, plivigliĝas en la impeto de nacioj kaj estas nun ‘emerĝanta merkato’. La nombro da homoj kiuj vivas sub la malriĉec-limo malpliiĝas tutmonde. Kiom pli bone vi volus havi ĝin?

Kaj tamen kreskas la antipatio je ĉio kio rilatas al internaciiĝo aŭ tutmondiĝo. Jen kompleksa problemo, dume ankoraŭ tute ne solvita. Unu respondo povus esti ke tutmondiĝo aspektis kiel bona ideo tiel longe ke ĝi estis nia propra formo de tutmondiĝo: unuflanka interkonsento inter nordo kaj sudo, en nia favoro.

 

Se tutmondiĝo efektive servas nur al la elito, rebato atendeblas.

 

Estis nur antaÅ­ ĉirkaÅ­ dudek kvin jaroj, ke la griziĝo en Nederlando estis solvota, lasanta nian ŝparmonon kaj niajn pensiofondusojn malkaŝe investi en kio tiam ankoraÅ­ nomiĝis ‘la Tria Mondo’. La tieuloj tiam eklaborus por nia pensio. Ĉe ni ne ideo, ke ili tie ankaÅ­ havus agendon, kaj dezirojn por pli bona vivo.

Nun evidentiĝas ke la diagnozo de Pascal Lamy, la franca eksĉefo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK)[i], estis vera: tutmondiĝo kreas malpliiĝantan malegalecon inter landoj, sed samtempe pliiĝantan malegalecon ene de landoj.

Tutmondiĝo do ŝajnas, se oni sekvas la logikon de Lamy, precipe esti en favoro de ‘elito’ kiu estas la rezulto de kreskanta malegaleco. Tiel longe kiel la kuko pligrandiĝas, kiel en emerĝaj landoj, tiu disdonado-temo estas malpli akra. Sed kiam la kuko jam sep jarojn same grandas, tio iĝas problemo.

 

Tiel vidate, venas apenaÅ­ kiel surprizo ke tutmondiĝo, ĉu regiona ĉu vere tutmonda, estas de la okcidenta publiko indikata kiel la kulpanto. AnkoraÅ­ eĉ pli da liberkomerco estas ne populara, vidu la transatlantikan TTIP-traktaton[ii]. Nek pli da regiona integriĝo, vidu Ukrainion kaj ‘Bruselon’ ĝenerale. Kaj la indigno pri la Panama Papers[iii] ne nur ekzistas pro tio ke impostevito grandskale okazas, sed ankaÅ­ ĉar ĝi en multaj kazoj tute ne montriĝas kontraÅ­leĝa. La ‘elito’ servas sin mem kun la kosmopoliteco, imposto estas nur pagata de tiuj kiuj ne eblas foriri.

La nuna socia kontraÅ­-movado al tutmondiĝo, kiu agas de Usono ĝis EÅ­ropo: vi povas nomi ĝin serĉado por identeco, deziro por naciismo, aktiva serĉado por internacia dissplitiĝo. Sed sube de tio kuŝas ĉefe la konvinko ĉe la ĝenerala publiko, ke la libera ekonomio, nacie kaj internacie, iĝis zero sum game: kion gajnas la unu, tion malgajnas la alia. Äœis tiu ĉi problemo estas – iu ajn maniere – rebonigata, la kolero restas.

 

 

Maarten Schinkel  ĉiusemajne en la NRC verkas kolumnon pri ekonomio kaj financaj merkatoj.

 

 

[i] MOK = World Trade Organization (WTO)

[ii] TTIP = Transatlantic Trade & Investment Partnership

[iii] Panama Papers: vidu: esperanto.org.br/info/index.php/noticias/no.../3-pola-retradio.html aÅ­ novajhoj.weebly.com/radio-havano-kubo.html

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/03/17/wat-de-ecb-doet-gebeurt-in-japan-al-jaren-en-da-1599395
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kion la Eŭropa Centra Banko (ECB) faras, tio en Japanio jam jarojn okazas — kaj ne funkcias tie.

Por fliki la Eŭropan ekonomion, Draghi ĉirkaŭpumpas pliajn miliardojn. Tion Japanio faras jam dum jaroj, sed ties ekonomio daŭre malsanetas.

NRC 17 marto 2016

 

Fare de nia redaktoro  Floris van Straaten

 

EÅ­ropo ekonomie komencas simili al Japanio. Senespere sed kuraĝe, la ECB-prezidanto Mario Draghi kaj liaj apuduloj klopodas en la eÅ­rozono plivigligi la inflacion ĝis du procentoj. Kiom ajn da mono la ECB[i] pumpas en la ekonomion, aĉetante registarajn obligaciojn, kaj kiom ajn ĝi reduktas la interezon  – la deponinterezo intertempe estas minus 0,4 procento –  la inflacio en la EÅ­rozono restas malalta. Pro tio la konsumantoj malpli rapide elspezas monon, kaj tio estas malbona por la ekonomio.

Draghi sekvas la paŝojn de lia Japana kolego Haruhiko Kuroda, la guberniestro de la centra banko de Japanio. Jam ekde la komenco de 2013, Kuroda lasas astronomiajn kvantojn da enoj  – la ekvivalenton de pli ol 700 miliardoj dolaroj jare –  pumpi en la ekonomion, pere de akaparado de obligacioj. Kaj ĉiam ankoraÅ­ la inflacio apenaÅ­ plialtiĝas en Japanio.

Ankaŭ Kuroda celas al inflacio de 2 procentoj jare. Tiel li esperas eliri el la situacio de deflacio, en kiu Japanio troviĝas jam ekde la mezo de la naŭdekaj jaroj. Kiu en 1995 estis metinta sumon de 100.000 enoj en ŝtrumpet-tirkeston, per tiuj povis 17 jarojn poste aĉetadi por 112.000 enoj. Ĉar la mono dum la lastaj jaroj plejofte valor-altiĝas, multaj homoj amasigas sian monon kaj prokrastas aĉetojn.

Tio havas kripligan efikon al la konsumado kaj al la ekonomio entute. Finfine, diras Japanaj ekonomiistoj, deflacio kondukos al iompostioma ĝismorta sangado de la ekonomio. Certe en rapide griziĝanta lando kiel Japanio, kie en multaj lokoj estas vendataj pli da vindotukoj por olduloj ol por beboj. Cetere, rilate al la ĝismorta sangado estas intertempe ne tiel malbona kiel oni atendis, ankaŭ pro tio ke entreprenoj ne rapide eksigas dungitojn. La senlaborec-procento nur sumiĝas je 3,2 procentoj.

Tiu malaltiĝo de la konsumado estas ekzakte kion Draghi je preskaŭ ĉiu ajn prezo volas preventi en Eŭropo. Instigante inflacion, la centraj bankoj esperas ĝuste persvadi civitanojn pli rapide elspezi sian monon. Tiumaniere plialtiĝus la entreprenprofitoj, kaj post kelka tempo ankaŭ la salajroj. Tiam la ekonomio moviĝas jam rapide supren.

Komence tio ŝajnis funkcii

Tion ankaÅ­ provis atingi ĉefministro Shinzo Abe, kiam li fine de 2012 enoficiĝis kaj lanĉis sian ‘Abenomics’. La centra banko, estrata de Kuroda, devus praktiki tre aktivan monpolitikon. La registaro, siavice, devis investi en infrastrukturo kaj aliaj publikaj projektoj por stimuli la ekonomion. Krom tio, la registaro devis reformi la labormerkaton. Precipe virinoj devus esti instigataj labori plie eksterhejme.

Komence tio ŝajnis funkcii. La eno malaltiĝis, la eksporto pligrandiĝis, la inflacio iomete pliiĝis, kaj la ekonomio komencis kreski. Dume, estas pli da signoj ke tio tamen ne sukcesas. Japanio havas post si ree du mallongajn recesiojn, kaj videbliĝas ŝajne tria, post kiam en la lasta kvaronjaro de 2015 la ekonomio denove ŝrumpis je 0,3 procentoj.

Granda eraro  – pri kiu preskaÅ­ ĉiuj konsentas –  estis la enkondukado en 2014 de konsiderinda plialtigo de la AVI[ii]-tarifo, ekde 5 ĝis 8 procentoj. Tiu estis inspirita de zorgemo pri la senĉesaj buĝetaj deficitoj kaj la daÅ­re ŝvelanta ŝtatŝuldo. Japanio havas ekstreme altan ŝtatŝuldon kompare al aliaj progresintaj ekonomioj: ja 237 procentoj de la malneta enlanda produkto. Pere de tiu AVI-plialtigo la fragila konsumanto-konfido estis en la burĝono rompata.

Kaj la inflacio? Ankaŭ tiu daŭre malsanetas. En 2015 la mezuma inflacio ankoraŭ ĉiam sumiĝis je mizera 0,5 procento, kaj en la nuna momento ĝi eĉ ree pli proksimas al 0,3 procento.

Tial ĉi-jare en januaro Kuroda ŝanĝis la taktikon, kaj sekvis la ekzemplon de la ECB, lanĉante negativan deponejo-interezon, de 0,1 procento. Bankoj kiuj deponas monon ĉe la centra banko, devas rekompencon pagi anstataŭ ricevi ĝin.

La Japana bankprezidanto kredas ke sekve de tio, pruntoj kaj hipotekoj fariĝis pli malmultekostaj. "Mi antaŭvidas ke ties efikoj etendiĝos al la prezoj kaj la reala ekonomio", diris Kuroda, ĉi-semajne. Okazis tamen ankaŭ malĝustaj efikoj, kiujn li verŝajne ne estis enkalkulinta. La akcioj de Japanaj bankoj (kiuj manke de mendado daŭre ne sukcesas pruntedoni pli da mono) malaltiĝis ĉe la borso en Tokio.

Prefere tamen gvidata salajra politiko

Ĉu do ekzistas pli bona medikamento? Unu el la homoj, kiu jam dum jaroj sekvas la prosperon kaj regreson de la Japana ekonomio, estas la Keynes-adepto kaj Nobel-premiito Paul Krugman. Pasint-aŭtune li sugestis en blogo, ke la registaro de Abe devas procedi ankoraŭ multe pli agresema. Ne celi al inflacio de 2 procentoj jare, sed al pli, tiel ke homoj vere ekkredas ke la mono rapide malplivaloriĝas, kaj ili mem ekkonsumas.

Krugman kaj aliuloj argumentas, ke mankantan mendadon oni ne solvas punkorektante bankojn per negativaj interezoj. Tiuokaze prefereblas ŝtate gvidata salajra politiko, ĉe kiu la registaro devigas sin mem kaj entreprenojn plialtigi la salajrojn tutlinie je ekzemple 5 ĝis 10 procentoj. Ĝuste tio ja bone funkciigus la ekonomion, ili kredas.

Tia paŝo dume estas ankoraŭ ponton tro for, por Abe.

 

 

 

 

[i] ECB = EÅ­ropa Centra Banko

[ii] AVI = AldonValora Imposto

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
http://www.trouw.nl/tr/nl/5009/Archief/archief/article/detail/4249995/2016/02/23/Tegen-het-evangelie-van-de-economie.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

KontraÅ­ la evangelio de la ekonomio

La ekonomio estas kredo kiu neas esti kredo, diras la Ĉeĥa pensulo Tomas Sedlacek. ‘Egoismo kaj propra intereso estas fortaj moralaj nocioj.’

Trouw 23 februaro 2016

 

Intervjuo fare de  Stevo Akkerman

 

Tomas Sedlacek plenumas akcepton en la ŝika kafejo Café Savoy en Prago, kie li de malantaÅ­e en sia konstanta sidloko svingsalutas al konatuloj, kaj Ä¥aose luktas tra serio de rendevuoj. La ekonomikisto, strategiulo de la ĈeÄ¥a banko CSOB kaj docento ĉe la Universitato de Karolo, iom ĝuas sian rockstar-statuson post kiam sia libro ‘La Ekonomio de Bono kaj Malbono’ internacie kaÅ­zis sensacion.

Sen ĝisatendi demandon de la intervjuanto, Sedlacek komencas paroli pri la Biblia libro de Ijob, pri Star Wars kaj pri seminario en Yale, intertempe daŭre malbenante sian telefonon, kiu neniun momenton lasis lin trankvila. Li ankaŭ ankoraŭ dudek minutojn interrompos la konversacion por mallonga diskutado ekster la restoracio, sed tiel longe kiel li parolas li faras tion kun senprecedenca intenseco.

"Mi do estis en tiu seminario en Yale, pri la teologio de la ĝojo kaj ― ah fuck." Telefono.

"Tio estis la ĈeÄ¥a radio. Pri kio ni estis parolantaj? Tiu seminario. AÅ­skultu: devas esti io malsukcesinta ĉe la kreado, ĉar kvankam Adamo havis rilaton kun Dio, li sentis sin soleca. Kaj li bezonis helpanton. Evidente li sentis sin mankanta en sia laboro. Kaj atentu, tio okazis ja antaÅ­ la prapeko. Do breĉoj en la kreado jam estis  –  tio havas enormajn teologiajn implikaĵojn."

 

Sento de neperfekteco klarigas nian urĝon al konsumado

 

Sed ĉu tio rilatas ankaŭ kun ekonomio?

"Jes, ĉar kio manifestiĝas estas ĉi tio: eĉ se mi metas homon en idealan setting, ankaÅ­ tiam li tamen ne feliĉos. Loĝas en ni ekzistenciala sento de neperfekteco, kaj tio klarigas nian urĝon al konsumado  –  kio estas celinta plenigi la kavon. Ĉi tio sento de neperfekteco estas sendependa de la politika kaj ekonomia sistemo en kiu ni vivas. Pri kio mi atentigas, ne estas do nepre kritiko al la kapitalismo, sed kritiko al la homa naturo. La ekonomio, kiu ofte prezentas sin mem kiel alternativon por la spiritualo, povas neniam esti nia savo, eĉ se ĉio funkcias perfekte. Kiel en la filmo ‘Fight Club’ estas dirata: ni laboras la tutan tagon en postenoj kiujn ni malamas, por aĉeti la aĵojn kiujn ni ne bezonas."

 

Ĉu ni vivas en kontraŭmorala universo, kiel diras la Nederlanda aŭtoro Joris Luyendijk, instigite de sia restado en la Londona City?

"Aha, mia amiko Joris! Sed pri ĉi mi eble tamen ne konsentas kun li. Eble ne estas parolo pri la manko de moralo, sed manipulas oni en la City alian moralon, nome la ekonomian. Mi ja ankaÅ­ estas pensinta, ke regis morala vakuo en la ekonomia pensado, ke ĝi estis strikte matematika, sed mi reprenis tiun opinion  –  mi estis naiva. Ekonomio havas ĝuste tre intensan moralan ŝarĝon. Äœi kredas je egoismo, kaj tio estas  – kiom ajn mi malkonsentas pri ĝi –  etika elekto."

 

Vidi ekonomion kiel specon de fiziko

 

"Se la bankestroj pensas ke ilia agado preterpasas la kontraston inter bona kaj malbona, kaj ili vidas ekonomion kiel specon de fiziko, tiam ili eraras. Egoismo, propra intereso, la kredo en la bonefika funkciado de la nevidebla mano de la merkato, kaj en la ideo ke homoj estas cifere difineblaj, ke la senco de la vivo ekzistas el la kontentigado de bezonoj, kaj la senco de entreprenado el maksimumigo de profito  –  estas nerefuteble moralaj nocioj. Kaj tiuj kune konsistigas novan religion."

 

Tiu religio, ĉu ĝi havas eksplicitan kredkonfeson aŭ montriĝas tiu ĉi kredo implicite el nia agado?

"Estas implicita. Kaj tio pensigas pri la esprimo de Kevin Spacey en ‘The Usual Suspects’:  ‘La plej granda ruzaĵo de la diablo estas lasi homojn kredi ke li ne ekzistas.’  Kio kompreneble estas citaĵo de la verkisto C.S. Lewis. En la ekonomio temas pri io samspeca: ni parolas pri kredo kiu neas esti kredo."

 

Kaj ĝi manifestiĝas laŭ vi ne nur en la financa sektoro.

"Efektive. Prenu la rifuĝint-aferon. Eĉ tiu estas esplorata laŭ la tiel nomata neŭtrala, objektiva metodo de la ekonomio. Ne filozofoj aŭ teologoj montras la vojon, sed ekonomikistoj. Ili reprezentas, eble neesprimataj, nian moralan kompason. La kerna demando tiam estas: ĉu la rifuĝintoj kontribuas al nia prospero aŭ ne? Sed kia fucking demando estas tio? Ĉu la judaj rifuĝintoj en la nazi-epoko kontribuis al nia prospero? Ĉu la ciganoj? Kiel taŭzita estu via menso por demandi ekonomikiston ĉu vi devas savi ies vivon?"

 

Politikistoj kaŝas sin malantaÅ­ ekonomikistoj  ĉar aliaj voĉoj silentas

 

Sed ĉu pri tio ni ne devas respondecigi la politikon? Tiu permesas ke la ekonomia perspektivo superregas.

"Ne, ne. Politikistoj faras tiun elekton nur pro tio ke la socio silentas. Kie estas la sciencistoj de aliaj studfakoj? Mez-Orientaj studoj, sociologio, interkultura komunikado? Politikistoj kaŝas sin malantaŭ ekonomikistoj ĉar aliaj voĉoj silentas. Kaj ĉar ĉiu, konscie aŭ nekonscie, kredas je la ekonomia evangelio.

 

Kial, verdire?

"Scienco estas okupinta la lokon de religio, kaj tio nun iras ondo post ondo: ni havis la tempon de sociologio, tiun de psikologio, de filozofio, nun estas la vico de ekonomio. Kaj tiam vi ricevas ekonomiajn respondojn al ĉiuj dilemoj de la vivo. KvazaÅ­ aliaj respondoj ne povus esti same trafaj aÅ­ eĉ pli trafaj. Imagu: vi estas kun tri amikoj, kaj surtable staras du bierglasoj. Kion vi faras? Tio dependas de kiun vi konsultas. Kuracisto diros: donu la bieron al tiu kiu malplej trinkas alkoholon. Psikologo diras: ne, la alkoholisto pleje bezonas ĝin. Etikisto: donu ĝin al la plej maljuna persono aÅ­ al la gasto. La ekonomikisto: distribuu ĝin inter la tri. Eblas do sufiĉe da alirojn. Se temas pri luksaĵoj, vi ekhavas prioritaton se vi estas riĉa, sed en la sanzorgo validas aliaj kriterioj  –  aÅ­ devus validi tiuj."

 

Temas pri la trovado de la ĝustaj kriterioj por la diversaj kategorioj.

"Mi vortigas ĝin prefere tiel: oni devas elekti la ĝustan prijuĝ-ideologion, kaj ne pensi ke la unu studfako staras super la alia. Petu konsilon de la ekonomikisto, sed ankaŭ de la filozofo, la teologo, la sociologo, kaj priaŭskultas ilin ĉiujn, antaŭ ol vi juĝas."

 

Ekonomikistoj estas blindaj por la morala dimensio de sia laboro

 

Vi diras ke la ekonomia pensado superregas ĉion, sed vi mem kiel ekonomikisto reprezentas kontraŭan voĉon, kaj vi ne estas la sola. Ĉie estas aŭtoroj, politikistoj kaj movadoj kiuj diras la saman.

"Sed la reago kiun ni ricevas de kolegaj ekonomikistoj estas tiu de silento. Ili opinias ke ĉi tiuj disputoj ne apartenas al ilia faktereno, ke temas pri filozofio anstataŭ ekonomio. Ili estas blindaj por la morala dimensio de sia laboro."

 

Kiel tio estas ĉe entreprenoj? La filozofo Johan Siebers, kiu sep jarojn laboris ĉe Shell, diris pli frue en tiu ĉi serio: ekspektu de entreprenoj ne moralon, ĉar tion la ekonomia sistemo ne permesas.

"Tamen ili estas morale prirespondecaj. Ĉiu morale respondecas. La ironio estas ke specialiĝo kaj labordivido  – al kio en si mem nenio kontraÅ­iĝas –  kondukas al divido de respondeco: se kolektivo, kiel granda entrepreno, pri io kulpiĝas anstataÅ­ individuo, tiam la ŝuldo maldensiĝas tiel ke nenio de ĝi restas. En la kriminala juro estas inversa: se ni du murdas iun, ni ambaÅ­ ekhavas dudek jarojn karceran punon, ne dek jarojn por ĉiu."

 

Dume entrepreno kiel Shell diras certe morale agi. Fosiliaj brulaĵoj kontribuas al nia bonfarto. Sen elektro mankus hospitaloj.

"Sed eĉ tiam oni povas diversmaniere alpaŝi al la afero. Kiu manĝas viandon, ne povas kondamni la buĉiston pro la mortigo de besto, sed tamen ni volas ke tiu besto estas havinta bonan vivon. Jes, ni bezonas benzinon. Sed ĉu vere estu tiom detruenda por ĝi? Ĉu ni bezonas tiom de ĝi? Ĉu ĝi devas esti tiel malmultekosta?"

 

 La problemo de specialiĝo: la ĉeno estas tiel longa

 

Ĉu estas la prirespondeco de oleokompanio, serĉi alternativojn por fosiliaj brulaĵoj?

"Jes, kaj eĉ estas en ties propra intereso. Inteligenta estaĵo distingiĝas  – kiel ni diras en la ĈeÄ¥a lingvo –  ne fekante en sia propra vivejo. AnkaÅ­ ĉi tie ĉeestas la problemo de specialiĝo: la ĉeno estas tiel longa, ke la malpuriganto ne vidas ke estas sia propra apartamento en kiu li kakas. Kaj tiam vi eble bezonas la politikiston, kiu rigardas la publikan intereson kaj diras: vi damaĝas la medion, pri tio ni iru fari ion."

 

Escepte se la voĉdonantoj ne volas tion, ĉar ili, kiel via libro sugestas, sidas kaptitaj en naso de daŭre plia konsumado. Pro tiu sento de neperfekteco.

"Tiu breĉo en la kreado, jes. Sed ni povas ankaŭ turni tion laŭ pozitiva aspekto. Kiel Leonard Cohen faras: There is a crack in everything..."

 

...that's how the light gets in.

"Precize. Brila song. La breĉo donas spacon al la lumo, la krizo kreas spacon por nova scio, eble eĉ kompreno. Dek jarojn antaŭe mi estus priridata se mi diris ke la ekonomio estas religio, nun oni atenteme aŭskultas min."

 

 

 

 

Tomas Sedlacek (1977) elkreskis parte en Finnlando kaj Danio, dank’ al la laboro de lia patro. Li studis ĉe la Praga Universitato de Karolo kaj iĝis je sia 24-a jaraĝo ekonomi-konsilanto de la tiama prezidento Vaclav Havel. Sedlacek, kiu nomas sin ‘kristano-anarÄ¥isto’, estas strategisto ĉe la ĈeÄ¥a komercbanko CSOB, kaj universitata docento.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
http://www.trouw.nl/tr/nl/4324/Nieuws/article/detail/4250106/2016/02/23/De-verspulling-heeft-een-hoogtepunt-bereikt.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Disipado: la daŭra aĉetado de tro da ĉiaj aĵoj atingis kulminon

La okcidenta konsumanto sufokiĝas de ĉiu sia havaĵo. Aŭ alidirite, sufokiĝas eĉ en ĝi. Tio malfeliĉigas, skribas tendenc-prognozisto James Wallman en ĵus aperinta libro. Nun estas tempo por malhavigi aĵojn.

Trouw 23 februaro 2016

 

Fare de   Esther Bijlo

 

“Atentu! Posedi tro da aĵoj estas noca por via sano.” Tia averto en dikaj nigraj literoj, same kiel sur pakaĵeto de cigaredoj, ne aspektus malbona sur multaj aĵoj. La okcidenta homo estas premata de enorma kvanto da senvaloraĵoj. Trokonsumado estas afekcio, same grava kiel obezeco. Äœi faras onin malfeliĉa, deprima, timigita, povas eĉ esti mortiga, kaj krome estas ankaÅ­ malbona por la medio.

AÅ­dacaj asertoj de la Usona verkisto kaj tendenc-prognozisto James Wallman. Li verkis la libron[i]Stuffocation’, kiu ĵus aperis ankaÅ­ en Nederlando. Tiu titolo, kunfandiĝo de ‘stuff ’ kaj ‘suffocation’, signifas laÅ­litere: sufokiĝi en la aĵoj. Äœi ne estas facile tradukebla en unu vorton [ii].

 

Okultruda konsumado

What's new, oni dirus. AlmenaÅ­ jarcenton antaÅ­e, la Usona ekonomikisto Thorstein Veblen jam venis kun la termino ‘conspicuous consumption’, okultruda konsumado. La evoluajn principojn de Charles Darwin li subite aplikis al la ekonomio, kaj vidis ke homoj  – riĉaj kaj povraj –  energie survoje al statuso kaj respekto, aĉetas ĉiajn sensencajn aĵojn. Tio kondukas al ‘okultruda disipo’, dentgrincis Veblen.

Ankaŭ Wallman povas ne facile konsideri tion. Jarcenton poste estas laŭ li ja multe pli dirinda pri la problemo. La konsumado kreskis dum tiuj cent jaroj ĝis nekonataj niveloj. Troo da aĵoj faras homojn malfeliĉaj, li fundamentas per pruvoj el lastatempa esploro. Psikologoj ekzemple demonstris per hormon-mezurado ke balaaĵo kaŭzas stress kaj inverse. Homoj devas ion fari kun la aĵoj: uzadi, ordigi, prizorgi. Ĉi ĉio kostas tempon kaj energion.

 

2260 aĵoj

Antropologoj esploris mastrumadon ĉe familioj el la Usona mezklaso, kvazaŭ temis pri tribo en la landinterno de Indonezio. Ili observis, nombris aĵojn, registris tre precize la aktivecojn de la loĝantoj. Tio kondukis laŭ la sciencistoj al konsternantaj rezultoj.

La plej malgranda domo, de 90 kvadratmetroj, entenis nurnure en la du dormĉambroj kaj la loĝoĉambro 2260 aĵojn. Kaj tio ja estis la videblaj aĵoj, la esploristoj estis interkonsentitaj ne malfermi ŝrankojn kaj tirkestojn. Tri kvaronoj de la familioj havis tiom da aĵoj, ke la garaĝo estis tute plenigita kaj la aŭto devis tranokti ekstere. Kvankam ili havis brilajn kradrostilajn kompletojn, la adultoj pasigis meze nur dek kvin minutojn semajne en sia propra ĝardeno.

 

Minimumistoj

La lasta konstato estas la granda motivo por la trend watcher Wallman. Ion fari aÅ­ ion sperti kontentigas homojn pli ol ion aĉeti aÅ­ havi. Tio estas lia konvinko, sed ankaÅ­ tiun li provas pruvi per esploro. Kiel prognozisto li vidas malgrandan avangardon, la minimumistojn, kiuj jam provas senigi sin de sia materia prospero. Ili elspezas sian monon prefere al ‘spertoj’, travivaĵoj kiel vojaĝado, viziti festivalon, organizi festenetojn. Kaj loĝas pli malgrandskale, ofte en urboj kie ‘travivaĵoj’ abunde troviĝas.

Sed tamen, kiel vi povas deflankiĝi de tio, de la afekcio ‘aĵojn kolekti’? Tio eblas rigore. Wallman priskribas la eksperimenton de du amikoj kiuj ĉio kion ili posedis metis en skatolojn. En ilia povra, malplena domo, ili poste prenis sole el la skatoloj tion kion ili bezonis. Dentbroson, teleron, seĝon. Tio estis surprize malmulta, kaj ili sentas sin mirige bonaj ĉe tio. Aliuloj elserĉas tion per nombrado, kaj baraktas unu kontraÅ­ la alia, kiu minimumo da aĵoj sufiĉas po ili: 69, 100, 288. Tio tiam denove kondukas al kverelado pri difinoj:

la laptop kaj la necesa ŝnurkonduktilo por ŝargi ĝin, ĉu tiuj validas kiel unu aÅ­ kiel du aĵoj? La ‘okultruda konsumado’ de antaÅ­e ŝajnas ĉi tie esti anstataÅ­ita de ‘okultruda anti-konsumado’, alceli statuson same Darvinisme, sed tiam per malplejeble da aĵoj.

 

La simpla vivo

Alia radikala paŝo estas ‘la simpla vivo’. En la plej ekstrema formo: reteriĝi en la arbaro, mem fendi lignon, kulturi legomojn, pluki fruktojn. Romantika idealo, sed malfacile persistebla. Kiel vi verdire faras tion, ĉarpenti uzeblan provizon da brulaĵo por trairi la vintron? Apude konturiĝas por la moderna homo ja ĝenaj preferoj: unue shopping ĉe la outdoor butiko, por poste going on a survival trip, sekure kun la mobilfono en la akvorezista, sed tamen spiranta surtuto.

La minimumistoj komencas tendencon, sed surirebla vojo por la meza okcidenta civilulo ĝi ne estas, konfesas Wallman. Nombrado povas esti utila por konsciiĝo. ĈirkaÅ­rigardu en via domo, registru ĉion kion vi havas, ĉu ĝi troviĝas en tuta malordo aÅ­ kuŝas sur propra loko, kaj kion vi (ne) faras per ĝi. Bona komenco estas la ŝtrumpeto-testo. Wallman atingis 39 parojn: 30 paroj por ĉiutaga uzo, du paroj da sport-ŝtrumpetoj (por tiu unu fojo jare kiam li squasht), unu paro da biciklo-ŝtrumpetoj (ĉu tiuj ekzistas?), tri paroj da futbal-ŝtrumpetoj, de kiuj unu paro da ‘sentimentalaj’ plene de truoj (de lia patro) kaj ankoraÅ­ tri paroj da ski-ŝtrumpetoj sur la subtegmentejo.

 

Malhavigi aĵojn

Forigu kion vi ne uzas. ‘Malhavigi aĵojn’ estas lia devizo. Tiel ke venos spacon en la kapo kaj en la agendo por ĝojigaj aktivecoj. Fariĝu, koncize dirite, ‘experientialist ’. AnkaÅ­ malpli facile tradukebla, tiaĵo kiel ‘spertanto’, ‘travivanto’, ‘homo kiu partoprenas en io’. Kompreneble ankaÅ­ ĉi tie Darwin levas la kapon. Amuze eksciti amikojn montrante foton de ‘bountystrand[iii] aÅ­ filmeton de la plej hipa ‘yogatraining’. Dank’ al Facebook kaj aliaj platformoj ankaÅ­ tuj mondkonatigeblaj.

Tio okazas, diras Wallman ŝultrotiranta. La homo ja estas paradizbirdo kiu ŝatas imponi. Tamen la alcelado de travivaĵoj prefereblas pli ol aĵoj. Spertoj estas malpli facile esprimeblaj per mon-unuoj, de travivaĵoj homoj fariĝas kiel ajn pli feliĉaj ol de materio, kaj tio ankaŭ estas pli bona por la planedo.

 

Eĉ IKEA adaptiĝu

La okcidenta konsumanto ne plu ŝatas aĉeti pli da mebloj. Domoj estas sufiĉe plenaj, veturado al IKEA[iv] iĝas ĉiam malpli necesa. Jen ne nur dezirpensado de daŭrigeblec-guruoj. La aserto devenas el la ujo de la meblarvendejo mem.

"Verŝajne ni preteriris la aĵoj-pinton", diris lastmonate Steve Howard, ĉe IKEA la ĉefo pri daÅ­rigebleco. Dum daÅ­rigeblec-debato organizita de la Brita ĵurnalo The Guardian li strekis paralelon kun la ‘oleo-pinto’. Tio estas koncepto por indiki kiam la oleoproduktado atingas sian kulminon. Prognozoj pri tio diverĝas, laÅ­ kelkiuj la tiel nomata ‘peak-oil’ estas jam estinta. Sed nur poste tio konstateblas. Howard plivastigas la koncepton. Li ne nur vidas aĵoj-pinton. "Mi dirus ke ni ankaÅ­ atingis ruĝviando-pinton, sukro-pinton, domekipado-pinton."

Rimarkinda, ĉar IKEA intencas inter nun kaj 2020 la vendosumon proksimume duobligi. Laŭ Howard tio tute ne implicas ke la unu kontraŭdirus la alian. La vendisto de meblaro devas denove inventi sin mem. "Ni kreos en kreskanta grado cirkulan IKEA-on, kie oni povas lasi ripari kaj recikligi produktojn."

 

Seniluziigaj konsumant-elspezoj

Estas pli da signaloj ke konsumantoj en la Okcidento aspektas satigataj. La ciferoj de la tre dezirata Apple donas indikon. Dum la lastaj tri monatoj de 2015, la tutjara vendado de iPads efektive ŝrumpis de 21 al 16 milionoj. Jen anekdota pruvo, sed la ciferoj ja konvenas en la jam dum jaroj seniluziigaj konsumant-elspezoj en la Okcidento. Kompreneble: estis profunda ekonomia krizo, tro da ankoraŭ finpagendaj ŝuldoj, malmulta konfido al la estonto. Sed ankaŭ se vi diskontas tion, la elspezoj de konsumantoj postrestas.

Ĉu ili estas tedataj de la materialisma aĵoj-vetkuro, turnas sin al la dividanta ekonomio, amase riparas aŭ fordonas siajn aĵojn, tio nur poste vere evidentiĝos. Ĉiuokaze evoluas nun io alia ol post antaŭaj recesioj.

Temas pri la malegaleco, estas ankaÅ­ ofte sugestita klarigo. La malalt- kaj mez-enspezuloj postrestas. En kelkaj landoj tiom – Usono, Britio – ke entreprenoj libervole ekpagi pli altajn salajrojn. La tutmonde plej granda pomalgrandisto, Wallmart, pagas al la dungitoj ekde komenco de la nuna monato minimume 10 dolarojn hore, kaj intencas pli bone instrui ilin. Pro tio ke dungitoj ja ankaÅ­ estas konsumantoj. Sed ankaÅ­ por pli bone eltrovi, kion tiuj konsumantoj nun verdire volas ankoraÅ­.

 

La origino de la forĵet-kulturo

Iris bone en la 1920-aj jaroj en Usono. La intercivitana milito estis jam sesdek jarojn antaŭe. Milionoj hektaroj da herbejo estis ŝanĝitaj en produktivajn agrojn. La lando estis kovrita de fabrikoj kaj fervojoj, ĉielskrapantoj leviĝis.

Iris kun tia kresko, ke ĉiuj tiuj kamparanoj kaj entreprenoj multe pli produktis ol la Usonanoj povis konsumi. Kion fari? Malpli produkti aÅ­ pli konsumi? Kelkaj pensis la unuan. Estis jam antaÅ­dirata ‘jarcenton de la libertempo’, de sciencistoj kiel John Maynard Keynes. Sed montriĝis iĝi la dua, tiel priskribas James Wallman en sia libro. Konsumi pli estis gajn-gajn-gajn-gajn-situacio: aĉeti pli kondukus al pli da postenoj, pli altaj salajroj, kreskantaj profitoj kaj pli plena ŝtata kaso.

Sed kiel eblus instigi al konsumado tamen tiujn homojn, kiuj jam atingis punkton de ‘satiĝo de bezonoj’, kiel la Usona ministro de laboro konstatis tiutempe. Per multe pli da reklamo kaj alia maniero de produktado. Post kiam fabrikanto antaÅ­e prezentis sian sofon per la rekomendo ke tiu ‘tenas sin firme ies tutan vivon’, nun li komencis ŝanĝi la sofon ĉiufoje. Alia koloro, ŝanĝita modelo, novaj ŝtofoj. Produkto ne plu estis nur utila kaj solida, sed nuntempa, laÅ­moda. Tio efikis. La vivonivelo iom pli altiĝis, kaj aliaj mondpartoj kopiis la recepton.

 

Kaj kion faras la Ĉinoj?

Estas amuza, filozofii pri troo da aĵoj. Sed en grandaj partoj de la mondo, homoj ankoraŭ revas pri plenŝtopado de siaj domoj. Certe en la grandaj emerĝantaj ekonomioj, kiel Ĉinio aŭ Barato. Se tiu fridujo, polvosuĉilo, aŭ aŭto estas atingebla, tiam ĝi ankaŭ alvenas.

La bona novaĵo laÅ­ James Wallman estas ke tio iros multe pli rapide ol la 150 jaroj kiujn la Okcidento bezonis por tio. Ili atingos en 2037 la punkton de trokonsumado, pensas Wallman, tio estas en triono de la tempo. Tiam ‘stuffocation’, droni en aĵoj, ankaÅ­ tie estos granda problemo.

Ili do ankaÅ­ pli rapide transadaptiĝos al la ĝuado de ‘travivaĵoj’ anstataÅ­ alceli posedaĵojn. La unuaj signaloj jam venis. Ĉinoj fariĝas pli konsciaj pri ‘kvalito de vivo’. Ili demonstracias kontraÅ­ la grandega malpuriĝado de la urboj. La vivonivelo dum la lastaj dudek jaroj kreskis kvaroble, sed laÅ­ esploro citita de Wallman la homoj en tiu periodo ne iĝis pli feliĉaj.

Avangardo en la juna generacio jam deturnas sin de la materialismo. Kaj je la riĉa supra nivelo oni intertempe iras vojaĝi aŭ golfludi, anstataŭ aĉeti la tioman novan Gucci-saketon.

 

 

 

 

 

 

 

[i] plena titolo: 'Stuffocation. Living more with less.' James Wallman, eldonejo Penguin.

[ii] Esther Bijlo, la aŭtoro de ĉi tiu Nederlandlingva artikolo en la ĵurnalo Trouw, uzis en ties titolo la vorton 'verspulling', kunfandiĝo de la Nederlandaj vortoj 'spullen' (aĵoj) kaj 'verspilling' (disipo).

[iii] por ' bountystrand ' vidu: https://www.google.nl/search?newwindow=1&q=%22bountystrand%22&oq=%22bountystrand%22&gs_l=serp.12..0i10j0i7i10i30l2.373345.376936.0.384646.12.12.0.0.0.0.216.1231.6j3j1.10.0....0...1c.1.64.serp..2.10.1230.HPgFkfLIISc

[iv] IKEA = transnacia sveddevena firmao kiu ĉefe vendas meblojn kaj aliajn loĝejovarojn; vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/IKEA

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/economie/vierde-industriele-revolutie-staat-voor-de-deur~a4228465/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kvara industria revolucio proksimas

La kvara industria revolucio estas hodiaŭ la ĉeftemo de la Monda Ekonomia Forumo en Davos. Ĝi iĝas, laŭ spertuloj, la plej granda ŝanĝo iam.

Volkskrant 20 januaro 2016

 

Fare de   Peter de Waard

 

Ses el la dek fakuloj antaÅ­vidas ke en dek jaroj almenaÅ­ unu granda urbo estos tute libera de trafiklumoj, ok el la dek pensas ke antaÅ­ 2025 aÅ­toj estos farataj per 3D-printiloj, kaj naÅ­ el la dek opinias ke tiutempe apotekistoj estos grandparte anstataÅ­itaj de robotoj.

Koncize dirite: la kvara industria revolucio venos baldaŭ. Jen almenaŭ la ĉeftemo de la Monda Ekonomia Forumo, la ĉiujara ceremoniaro de la great & good en la Svisa luksa vintrosport-paradizo kaj kuracostacio Davos. Eĉ 2500 spertuloj ekde hodiaŭ prilumos en tricent kunsidoj la diskuttemon de ĉiuj flankoj.

Kelkiuj vidas la kvaran revolucion kiel sekvan paŝon en la cifereca revolucio kiu komenciĝis en 1969. Sed Klaus Schwab, la 77-jaraĝa organizanto de la mega-evento, opinias ke estas fundamenta diferenco. Koncernas ne nur la aŭtomatigon de procezoj, sed la kompletan regadon de produktadprocedoj fare de maŝinoj. Maŝinoj kapablas interkomuniki unu kun la alia, per kio ili defias la homaron serĉi novan celon. "Ni staras sur la sojlo de teĥnologia revolucio, kiu ŝanĝos nian vivon, nian laboron kaj nian reciprokajn rilatojn. Ŝanĝo je tiu skalo kaj de tia komplekseco, la homaro ĝisnun ankoraŭ ne travivis," diras Schwab. La tuta ludo de mendado kaj ofertado ŝanĝiĝos ĉe la veno de la dividanta ekonomio[i], tiel li pensas.

 

Ĉi tiu kvara revolucio prezentas neatenditajn eblecojn, sed estas ankaŭ grandaj danĝeroj, kiel kreskanta neegaleco, kaj la malapero de kompletaj industriaj fakoj. La Monda Ekonomia Forumo estas certa ke ĝis 2020 kaŭze de robotiĝo jam sep milionoj da laborpostenoj perdiĝos, kaj ke pro tio du milionoj ree revenos. La plej granda perdo de postenoj okazos en la administra sektoro, kaj post tio ĉe industria produktado kaj konstruado. La plejmulto da novaj postenoj estos kreataj en accountancy, management kaj sales.

Laŭ Schwab necesas regi la revolucion. Sep novaj teĥnikoj aliros la homaron. En 2020 ĉiuj mondaj civitanoj devos esti interkonektitaj per movebla komputilo (smartphone) kiu povas stoki grandajn kvantojn de datumoj. Krome, kolektantoj de Big Data kiel Google scios ĉiam pli pri ĉiu. Cifereca prizorgo eblos, same kiel 3D-printado de organoj, haŭto kaj ostoj. Danke al la Interreto de Aĵoj, komputiloj povas paroli unu kun la alia, kaj memstirantaj aŭtoj ebliĝas. Ankaŭ blockchain-teĥnologio, kiel tiu jam nun ekzistas por bitcoins, multe progresos, dum smartphones estos integrataj en vesto kaj ornaĵoj.

Robert Shiller, gajninto de la Nobelpremio por Ekonomiko, nomas ĉi ĉion la plej granda defio de nia epoko. "Tio kondukos al enormaj ŝanĝiĝoj en la ekonomia povo de individuoj kaj la politika povo de organizaĵoj. Ni ankoraŭ ne scias kiuj estos la gajnintoj kaj la perdintoj. Kaj tio ja estas bona afero, ĉar tiam ni ankoraŭ povas interveni."

Schwab ankaŭ pensas ke la nunaj strukturoj de ŝtataj kaj urbaj instancoj funde ŝanĝiĝos. "Civitanoj povos esprimi siajn opiniojn, enmiksiĝi en decidojn, kune okupi sin pri io, kaj kune decidi malatenti registar- aŭ urbestrar-decidojn. Publikaj instancoj siavice povos per novaj teĥnologioj kontroli pli. Certas ke necesos pli da partopreno de civitanoj kun la publika administrado. Se instancoj volas plue ekzisti, ili devas tion efektivigi."

Sed ankaŭ homoj adaptiĝu. "La kvara industria revolucio ne nur ŝanĝos kion ni faras, sed ankaŭ kiuj ni estas. Ŝanĝiĝas nia identeco, nia ideo pri proprieto kaj privateco, kaj la maniero laŭ kiu ni komencas kaj konservas rilatojn."

 

 

Du el la 2500 spertuloj:

 

Vanessa Evers    Profesorino ĉe la Universitato de Twente[ii]

Evers (41) apartenas al la 140 ekspertoj kiuj estas invititaj paroli pri robotiĝo. Ŝi en tri sesioj rakontos ion pri socia robotiko: kiel robotoj rekonas homajn kondutojn kaj reagas al tiuj. Kiel ekzemplo ŝi mencias pacientojn kuŝantajn en malsanulejaj litoj, ĉe kiuj sensoroj gardas por kontroli ĉu la paciento ne ekhavas kuŝvundiĝ-simptomojn. "Se aperas kuracisto aŭ vizitanto ĉe la lito, ankaŭ tiam la roboto devus vidi, ke la paciento volus ŝanĝi sian kuŝpozicion, kaj helpi lin aŭ ŝin ĉe tio. Ankaŭ kapablus robotoj rekoni agreson. Mi nur mencias la placon en Kolonjo dum malnovjara vespero. Robotoj vidus ke homoj montras agreseman konduton, kaj aŭtomate devus atentigi la policon aŭ sendus dronojn al tio por registri tion."

 

Jolijn Creutzberg     Entreprenistino ĉe Van Hulley en Groningen[iii]

Creutzberg havas ekde 2012 propran entreprenon kiu recikligas vestaĵojn. Kiu al ĝi sendas eluzitajn ĉemizojn, returne ricevas boxer-short-on. Temas fakte pri socia entrepreno. Pro tio ŝi konscie elektis la nomon Van Hulley[iv]. "La kompanio estas ne de mi sola". La homoj kiuj prizorgas la kudraĵon, faras tion por akiri laborsperton kaj trejnadon. Ĉiusemajne centoj da ĉemizoj estas nun prilaborataj. Al la 53-jaraĝa Creutzberg, speciala publikpremio estos disdonata en Davos. Ŝia entrepreno fariĝis la dua ĉe la publikpremio de The Circulars, internacia premio en la kadro de la cirkla ekonomio[v].

 

 

 

 

[i] pri ‘dividanta ekonomio’ aÅ­ ‘dividado-ekonomio’, prefere vidu jenan Esperantlingvan retejon: http://epo.wikitrans.net/Sharing_economy

[ii] Twente = regiono en Nederlando

[iii] Groningen = urbo en Nederlando

[iv] la nomo Van Hulley aspektas Anglalingve, sed prononce estas kvazaÅ­ iom vulgare Nederlandlingva esprimo, ‘van hullie’, kiu signifas ‘de ili’

[v] pri ‘cirkla ekonomio’ kaj ‘The Circulars’ vidu: http://epo.wikitrans.net/Circular_economy kaj https://thecirculars.org/

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/economie/chinese-crisis-dreigt-wat-zijn-de-gevolgen~a4220530/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉina krizo minacas: kio estas la konsekvencoj?

Dum dudek jaroj, Ĉinio spertis grandegajn kresko-ciferojn, sed nun plonĝas la borso-kurzoj. Krizo minacas. Kio estas la kaŭzoj kaj kion signifas tio por la cetera mondo?

Volkskrant 8 januaro 2016

 

Fare de  Peter de Waard

 

En la unua semajno de la nova jaro, la financaj merkatoj tuj perdis siajn fundamentojn. Borsokurzoj rapide malaltiĝis, la oleo-prezo staras je la minimumo de dek du jaroj, kaj valuto-milito preskaÅ­ neeviteblas. Kialo estas la timo por ‘malmola surteriĝo’ de la ekonomio en Ĉinio. La lando hodiaÅ­ kun preskaÅ­ 1,4 miliardoj da loĝantoj estas jam du jardekojn la motoro kiu tenis la mondan ekonomion funkcianta. Nun estas timo ke tiu maŝino grumblas.

Ĉinio

Ĉinio havas problemon, pro tio ke la industria eksport-ekonomio, kiu dum dudek jaroj havigis al la lando grandegajn kresko-ciferojn kaj prosperon, devos esti transformata al enlanda servo-ekonomio. Tiu ŝanĝo ne sendolore okazos, kaj finfine kondukos al pli malalta kresko: ne de 10 procentoj, sed de 2 ĝis 3 procentoj. La Ĉinaj aŭtoritatoj provas tion direkti esperante laŭpaŝan transiron. Lastjare, la kresko estus ankoraŭ sumiĝinta je 7 procentoj, sed kelkaj spertistoj pensas ke ĝi nun estas jam multe pli malalta.

Kiel ajn, la Ĉina borso estas malgluita de la reala ekonomio. La borsoj estas nekompareblaj kun tiuj en la Okcidento aŭ Japanio; prefere 80 procentoj de la akcioj estas en la manoj de privataj investantoj. Inter ili troviĝas multaj homoj kun malaltaj enspezoj, kiuj investis siajn ŝparmonon en akciojn, inspiritaj de la grandegaj gajnoj en la lastaj monatoj de 2014 kaj la unua duono de 2015. Tiuj homoj baldaŭ panikiĝas kiam la merkato iras malsupren.

En la Okcidento, nur 30 procentoj de la akcioj estas en privata posedo. La cetero estas en la borso-paperoj de grandaj investantoj kiel pensio-fondusoj, kiuj malpli rapide konsterniĝas.

Internaciaj borsoj

Grandaj kurzofaloj en Ĉinio havas intertempe grandan influon sur la tendenco ĉe aliaj borsoj. La AEX-indekso[i] tuj plonĝis 3 procentojn malsupren, kaj fermis preskaŭ 2 procentojn pli malalte. La borsoj en la Okcidento atentemaj rigardas la kurzo-disvolviĝojn en Ĉinio, ĉar ties ekonomio estas la dua plej granda de la mondo.

Eksporto

Kun ĝia grandega eksportado de industriaj produktoj kaj importado de krudaj materialoj, Ĉinio havas grandan influon sur la monda komerco. Precipe krudmaterialojn eksportantaj landoj en Afriko, sed ankaÅ­ AÅ­stralio kaj Brazilo, tre dependas de la mendado el la Ĉina merkato. Tio ankaÅ­ influas Nederlandajn multnaciajn entreprenojn kiuj ja mondskale funkcias. Nederlando mem ne estas granda eksportanto al Ĉinio, sed Germanio ja estas – ĉefe de aÅ­toj kaj maŝinoj. Kaj multaj Nederlandaj entreprenoj ree estas provizantoj al la Germana industrio.

Monda ekonomio

George Soros, la filantropo kaj renoma investanto en ŝirmo-fondusoj[ii], jam faras komparon kun la borso-kolapso de 2008. “Ĉinio havas grandan adaptiĝ-problemon. Mi dirus ke tiu resumiĝas kiel krizo. Kiam mi rigardas la financan merkaton, tio memorigas min pri la krizo de tiam.” La Monda Banko decidis ĉi-semajne reĝustigi malsupren la kresko-prognozon por la monda ekonomio. Äœi atendas por 2016 kresko de 2,9 procentoj, anstataÅ­ la antaÅ­e prognozitaj 3,3 procentoj.

Valuto

Hieraŭ[iii] la kurzo de la Ĉina juano denove devalutis. Per tiu devaluto la Ĉina centra banko[iv] volas fari la ekonomion pli konkurenca rilate al novaj malaltsalajro-landoj (tiel nomataj frontier economies kiel Vjetnamio kaj Bangladeŝo), kiuj nun ekkonkuras kun la furorantaj landoj. Sed multaj aliaj landoj ne ĝojas pri tio. Sud-Koreio, Japanio, Indonezio kaj Barato povus sekvi la Ĉinan ekzemplon. Ĝuste tiu atendo povas konduki al amasa fuĝo en dolarojn, per kio la kurzo de la Usona monero tuj supreniros, tiel ke entreprenoj kaj registaroj kiuj prunteprenis en dolaroj venos en problemojn pri siaj interezo-pagoj kaj amortizoj. La valuto-milito kiu jam nun furiozas, povus eskaladi.

Oleo

Unu el la kialoj por la implodo de la oleo-prezo estas la fakto, ke landoj kiel Sauda Arabio vendas la oleon rabate kaj pliigas la produktadon, kio kaŭzas tro da ofertado. La alia kialo estas ke Ĉinio multe malpli oleon bezonas, ĉar la lando ne plu kreskas tiel abunde, kaj ĝia mendado malpliiĝas. La industrio bezonas malpli da energio, sed ankaŭ malpli Ĉinoj aĉetos aŭton. Hieraŭ[v], pro la malbonaj novaĵoj el Ĉinio, la oleo-prezo eĉ venis sub 33 dolaroj.

 

 

Peter de Waard  estas reportero, redaktoro kaj kolumnisto pri ekonomio.

 

 

[i] AEX-indekso = akcio-indekso de Nederlandaj firmaoj, ĉe la borso en Amsterdam

[ii] ŝirma fonduso = (anglalingve:) hedge fund

[iii] 7 januaro 2016

[iv] la Ĉina centra banko = (anglalingve:) People's Bank of China, PBOC; (ĉinalingve:) 中 国 人 民 银 行

[v]   7 januaro 2016

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2015/12/23/ruimterace-gaat-nu-tussen-miljardairs-1570393?utm_source=NRC&utm_medium=banner&utm_campaign=Paywall
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Spacvetura konkurso nun inter teĥno-miliarduloj

La lastatempa sukceso kun raketo de SpaceX ilustras la ambiciojn kiujn teĥnologiaj entreprenoj havas en la kosmo.

NRC 23 decembro 2015

 

Fare de nia redaktoro Wouter van Noort

 

Welcome back, baby”, pepis Elon Musk lundon nokte. Lia firmao SpaceX sukcesis lasi la unuan stadion de raketo, kiu metis satelitojn en orbiton ĉirkaÅ­ la Tero, ree alteriĝi sekure, tre proksime ĉe la lanĉejo Cape Canaveral en Florido. Estas la unua fojo ke tio sukcesas dum komerca flugo. Kaj tio estis lumpunkto kiun Musk povis ja uzi, post kiam lastan junion kargo-raketo eksplodis survoje al la ISS[i]-kosmostacio.

Pasintmonate alia teĥno-miliardulo, Amazon-fondinto Jeff Bezos, jam ankaŭ sukcesis lasi ree alteriĝi raketon. Sed tiu ne estis antaŭe liverinta kargon ekster la atmosfero. La spacvetura entrepreno Blue Origin de Bezos, kaj SpaceX de Musk, estas engaĝitaj en spacvetura konkurso. Reuzado de la unua stadio de transportaj raketoj estas decidiga por la kosmaj ambicioj de kaj Musk kaj Bezos. Kutime tiaj raketoj, liverintaj sian kargon ekster la atmosfero, falas reen al la Tero, plejofte en la maron. Spacveturado povas iĝi iom pli pagebla, se grava kaj multekosta parto de la raketo sekure revenas al la bazo.

Blue Origin ŝajnas enfokusiĝi ĉefe al kosmo-turismo, SpaceX pli al kargo-transporto, kvankam ambaŭ estas sekretemaj pri financaj rezultoj kaj enspez-modeloj.

La vetkuro inter Musk kaj Bezos estas rimarkinde amara, precipe flanke de Elon Musk; tiu regule parolas arogante pri la teĥnologio de Blue Origin. Kaj ambaŭ havas konfliktojn pri la reciproka kaperado de iliaj dungitoj.

 

    TeÄ¥no-entreprenoj iĝas konkurantoj de industrio kiu iam apartenis al registaroj

 

La fina celo de Elon Musk estas la kolonizado de Marso. “Mi ne volas dependi de unu sola planedo”, li diris en intervjuo kun NRC[ii], ĉi-jare antaÅ­e. Bezos siavice volas per Blue Origin zorgi pri “permanenta homa ĉeesto en la kosmo”.

Tiuj grandegaj ambicioj do refoje montras ke teĥno-entreprenoj pli kaj pli konkuradas kun industrioj kiuj ĝis lastatempe estis la ekskluziva domajno de registaroj. Musk kun siaj aliaj entreprenoj Tesla kaj SolarCity laboras ekzemple ankaŭ pri daŭrigebligo de la energiprovizo kaj de transporto. Facebook kaj Alphabet konstruas interret-retojn en malriĉaj landoj.

Iliaj buĝetoj venas ja daŭre pli proksimaj al tiuj de ŝtatoj. La merkata valoro de Alphabet antaŭ nelonge pasis duonan bilionon da dolaroj (pli ol 475 miliardojn da eŭroj). Tio estas preskaŭ la duoblo de la nacia buĝeto de Nederlando.

Silicon Valley dum la lastaj jaroj malkovris spacveturadon kiel novan industrion. Temas pri provizado kaj transportado ekster la atmosfero, enorbitigo de satelitoj ĉirkaŭ la Tero, la disvolvado de malgrandaj nanosatelitoj, sed ankaŭ eksperimentaj teĥnologioj por minekspluatado sur asteroidoj. Pluraj Usonaj teĥno-entreprenoj okupiĝas pri tio. Ankaŭ la kunfondinto de Alphabet, Larry Page, kaj la kunfondinto de Microsoft, Paul Allen, investas peze en spacveturado.

 

 

 

 

[i] ISS (influhava anglalingva mallongigo sur kampo spacvetura) = International Space Station

[ii] NRC = la Nederlanda ĵurnalo, en kiu ĉi-tiu artikolo Nederlandlingve aperis

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2015/11/26/oekraine-verdedigt-ook-europas-vrijheid-1559774
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ukrainio defendas ankaÅ­ la liberecon de EÅ­ropo

La politiko de Putin estas problemo por la tuta mondo, diras prezidento Petro Poroŝenko. En intervjuo kun ĉi tiu ĵurnalo, li retrorigardas al unu kaj duona jaro de prezidenteco en "unu el la plej malfacilaj periodoj en nia historio".

NRC 26 novembro 2015

 

Intervjuo kun Petro Poroŝenko

fare de nia redaktoro Hubert Smeets

 

La vojo de la ancien régime al nova reĝimo en Ukrainio estas longa. Petro Poroŝenko regas unu kaj duonan jaron super la eksa sovetia respubliko, kiu svingas tien kaj reen inter Rusio kaj EÅ­ropo. Sed en la prezidenta palaco sur la Bankova strato en Kievo, la kulturbatalo inter la aÅ­toritata stilo de antaÅ­e kaj la pli malstrikta de nun, tiu ankoraÅ­ ne estas finaranĝita.

"Vidu. Ni suferas de post-sovetia sindromo. Ni ne nur devas ŝanĝi la landon, ankaŭ la homoj devas ŝanĝiĝi", diras Poroŝenko en sia speciala akceptoĉambro. En la stalinisma-klasika konstruaĵo, kie inter la falo de la nazia Germanio kaj la fino de Sovetunio la Ukraina Komunista Partio havis sian sidejon, la kulturbatalo estas videbla. En la dua etaĝo la Maidan-generacio provas aranĝi la timige longajn koridorojn laŭ sia prefero. Sur la muroj pendas moderna arto kiu referencas al famaj Ukrainoj, kiel Kazimir Maleviĉ (pentristo) kaj Igor Sikorski (inventisto de la helikoptero). En la laborĉambroj diskuŝas mobilfonoj kaj koloraj tekkomputiloj. La junaj viroj kaj virinoj, vestitaj en ĵerzoj kaj gimnastikŝuoj, estis en 2013-2014 aktivaj en la tendaro sur la Maidan, la movado kiu la tiaman prezidenton Janukoviĉ furiozigis.

Kelkajn etaĝojn pli supre laboras la burokrataro en siaj grizaj kompletoj aŭ tajlorkostumoj. Tie regas la sekurecservo. Mobilfonoj sur tiu prezidenta etaĝo ne bonvenas. La oficialuloj komunikas tra aparta fermita sistemo. Preskaŭ ĉiu havas aŭdilon ĉe sia orelo. Eĉ la viro kiu enverŝas glason da mineral-akvo kun kvar blokoj de glacio por la prezidento.

 

Se estas lando kiu montras tian dinamikon en tempoj de milito, tiam mi ja volas scii kiel tiu lando nomiĝas

 

La prezidento kiel akceptejon havas ĝis la firsto panelitan ‘kabineton’, kie antaÅ­ nelonge skulptaĵo de malplenaj kuglingoj estas metita, honore al la ‘ĉiela cento’ kiuj dum la protestoj komence de 2014 estis mortigitaj per interpafado.

"Vin li ja akceptas, nin ne", la frizistino en Kievo estis suspirinta pli frue tiun tagon. Ŝia vivnivelo malpliboniĝis. Kvankam ŝi restas bonhumora, eco de multaj Kievljane, la promeso de la Maidan ankoraŭ ne plenumitas. La reformpolitiko funkcias intermite. Estos ekzemple ja sendependa publika radiosendilo, kiel kontraŭpezo al la sendiloj de la oligarĥoj. Sed novaj leĝoj por la profunde koruptaj juĝistaro, fisko, dogano kaj burokrataro, ankoraŭ ne venas.

"Tiu kritiko estas logika", diris la prezidento. "Ukrainio dum pasintaj 18 monatoj estas paginta prezon de 8000 mortintoj: 6000 civitanoj kaj 2000 soldatoj. Samtempe ni realigis ĝenajn shock-reformojn. Tamen mia partio, Bloko Petro Poroŝenko, ĉe la lokaj elektoj en preskaŭ du trionoj de la regionoj fariĝis la plej granda."

 

Reformi en milita tempo

Poroŝenko estis en majo 2014, preskaŭ tri monatojn post la Rusa aneksado de Krimeo, elektata. Ekde tiam, Ukrainio alfrontas profundan ekonomian krizon. En la unua trimestro de ĉi tiu jaro, la malneta enlanda produkto malkreskis eĉ 17 procentojn. La hrivno[i] iĝis rilate al eŭro kaj dolaro trioble malpli valora. La inflacio ŝprucis supren, kun pintoj de 50 procentoj. La loĝejkostoj plialtiĝis, la pensioj malkreskis. Stagnoflacio[ii]. Nur en oktobro unuafoje revenis iom da kresko. La malaltiĝo de la MEP[iii] reiras al 11,8 procentoj. Venontjare oni eĉ antaŭvidas kreskon: inter 0,3 kaj 2 procentoj, ĉe inflacio inter 12 kaj 15 procentoj.

Ĉu tio estas turnopunkto, aŭ ĉu tutsimple la fundo de la puto estis atingita? Poroŝenko kredas la unuan. Sed, li diras, estas ankaŭ "filozofia afero". "Kombine kun milito, tio estis unu de la plej malfacilaj periodoj en nia historio. Kiam mi iĝis prezidento, ni tute ne havis armetrupojn. Sed dum ni nun elspezas 5 procentojn de nia buĝeto por militistaj aferoj, ni tamen estis tranĉintaj en nia buĝetdeficito. En februaro ni havis valuto- kaj or-rezervojn de malpli ol 5 miliardaj dolaroj. Nun, malgraŭ la katastrofa milito, ni havas rezervon de 13 miliardoj, kaj estas nia buĝetdeficito malpli ol 4 procentoj."

Krome estas tiel ke, alie ol Janukoviĉ, kiu vivis de la elektantaro en la oriento, kaj ties antaŭulo Juŝĉenko, kiu dependis de la okcidento, Poroŝenko, mem naskita en la Budjak, regiono en la sudokcidenta fora loko de la lando, konsideras sin kiel la unua prezidento kiu havas apogon en ĉiuj kompasdirektoj.

"Ĉiam estis diseco de Ukrainio. La duono estis por Eŭropa integriĝo, kaj la alia duono por la Dogana unuiĝo kun Rusio. Du jarojn antaŭe, 16 procentoj estis por integriĝo kun NATO, nun tio estas pli ol 60 procentoj. Du jarojn antaŭe, 36 procentoj estis por integriĝo kun la EU, nun ĉirkaŭ 70 procentoj. Se ekzistas lando en la mondo kiu montras tian dinamikon dum tempo de milito, mi ja ŝatas scii kiel nomiĝas tiu lando. La Ukraina popolo ne nur haltigis la Rusan agreson, sed ankaŭ faris komencon de la ekonomiaj reformoj. Mi fieras pri tio."

 

Mi malamas la vorton ‘angoro’. Mi tion diras kiel prezidento de lando kiu jam dek ok monatojn estas minacata de teroristaj atencoj de el Rusio

 

Tiu fiero ne ĉiam estas reciproka. La ministroj de Financoj kaj Ekonomiaj Aferoj estas aprezataj de la publika opinio. Sed ĉefministro Arseniy Yatsenyuk estas tiel nepopulara, ke li eĉ ne kuraĝis lasi sian partion ‘Popolfronto’ partopreni en la lokaj elektoj pasintmonate. Ke li ankoraÅ­ ĉeestantas, ties kaÅ­zo estas ke la elito terure timas eventualajn plifruiĝintajn parlamentajn elektojn. Yatsenyuk sin pravigas per unu por venki la alian. La parlamento estas restinta batal-areno, kie lastsemajne denove estis batata kaj piedbatata. La kvar tutlandaj partioj, kiuj konstituas la regantan EÅ­ropisman koalicion sed malfidas unu la alian, ne volas rezigni siajn klientarismajn interesojn. Dekoj da delegitoj iras ankoraÅ­ ligitaj per kondukŝnuro de oligarkoj, kiel ŝtalo-magnato Rinat Akhmetov, bankisto Igor Kolomojski kaj la obskura naturgaso-makleristo Dmitri Firtasj.

Frapanta ekzemplo de la bluf- kaj ĉantaĝ-kulturo estis la komenca nevolo de la parlamento akcepti kontraŭ-diskriminaciajn preskribojn por protekto de seksaj minoritatoj: kondiĉo de EU por la libera senviza vojaĝado, kion Ukrainio tiel avidas. Poroŝenko ekagis. "La koalicio ĉe la unua legado malaprobis ĉiun amendon. Mi invitis ĉiujn partiestroj por ekspliki kiom grava tiu leĝo estis. Ĉe la dua legado la parlamento voĉdonis ja por ĝi."

Ĉu li por tio estas minacinta, kiel decas al post-sovetia gvidanto? "Mi ne estas minacinta. Mi simple diris tion. Kiel prezidento kaj kristano, kiel viro kiu jam pli ol tridek jaroj kun sia edzino vivas kune – mi estis 18 kiam mi edziĝis – kaj kiel patro de kvar infanoj, mi staras por tre tradiciaj valoroj. Sed kiel prezidento, kiel garantiulo de la konstitucio, mi devas garantii la rajtojn de ĉiuj Ukrainoj, senkonsidere pri seksa orientiĝo aÅ­ kio ajn. La parlamento apogis min. Tio montras kiel nekredeble tiu ĉi lando en 18 monatoj ŝanĝiĝis."

Tio laŭ li ankaŭ pruvas, ke Eŭropo siavice ŝuldas "unuecon kaj solidarecon" al Ukrainio. "Unue politika subteno. Notu bone: neniu mono, neniu militista aŭ teĥnika helpo, eĉ neniu konsilanto, ne, unue subteno por la Eŭropaj valoroj en Ukrainio. Financa subteno kaj militista helpo staru sur la tria kaj kvara lokoj. Ĉar por kio ni batalas? Ne nur por teritoria suvereneco. Ni batalas por libereco kaj demokratio. Fare de la Rusa agreso la tutmonda sekureco-sistemo estas ruinigita. La Ukrainoj kiuj defendas sian landon, defendas la sekurecon de Eŭropo."

 

EÅ­ropaj valoroj

EÅ­ropaj valoroj, sonas tial ĉe la Bankova. Valoraj ortaj al tiuj de la Kremlo. Sed kion precize enhavas tiuj valoroj? "Toleremo. Kaj digno", tiel diras prezidento Poroŝenko. Äœuste du jarojn antaÅ­e, kelkmil studentoj iris al la Maidan por protesti kontraÅ­ la decido de Janukoviĉ haltigi EÅ­ropan integriĝon. Ili petis nin, politikistojn: ne venu. Sed kiam la policanoj bategis ilin, aperis sekvantage milionoj sur la strato. Sen rompeti eĉ unu solan floron. Pro tio la nomo: ‘marŝo de la digno’. Eble iomete romantika kaj naiva, sed tiel mi komprenas EÅ­ropon. Ni ĉi tie estas ambaÅ­ slavaj nacioj, sed Rusio estas imperia ŝtato, dum Ukrainio volas reveni al EÅ­ropo."

Estas do ne hazardo ke la Bankova kun suspektemaj okuloj observas la Nederlandan referendumon pri la asocia traktato kun Kievo. La iniciatintoj diras ‘ne’ al tiu traktato, inter aliaj ĉar Ukrainio laÅ­ ili en la Rusa ‘ínflusfero’ estis kaj estas.

"Tio estas komplika", diras Poroŝenko. "Mi ne povas komenti la demokratian rajton de la Nederlandanoj por esprimi sin en referendumo. Sed mi fidas la Nederlandajn civitanojn. KaÅ­ze de la MH17-katastrofo niaj landoj alproksimiĝis. Tion oni povas ne organizi  –  ĝi simple okazis. Ene de tri horoj kuŝis ĉe la ambasado en Kievo maro da floroj, de homoj kiuj ankoraÅ­ neniam estis estintaj en Nederlando. Doloro kunigas popolojn. Ni tiam faris la tutmonde esceptan geston, por lasi la ekzamenon pri la katastrofo gvidi de Nederlando, kaj ne de ni. Tio estis paŝo sen precedenco. La reago estis: Å­aÅ­! "    

Se la demando estas levita ĉu en Okcident-Eŭropo estas sufiĉe da analiza okulo pri Putin, tiam Poroŝenko parolas eĉ malpli sinreteneme. "La politiko de Putin estas la plej granda problemo, ne nur sole pri Rusio mem kaj Eŭropo, sed pri la tuta modo. Ĉiu en Nederlando bezonas scii ke voĉdono en la referendumo ankaŭ estas voĉdono por aŭ kontraŭ la Ukrainoj kiuj donis siajn vivojn por Eŭropaj digno kaj valoroj. Mi abomenas la ideon ke la Nederlandanoj iĝas ostaĝoj de politika ludo. Tiu referendumo estas, konscie aŭ nekonscie, akvo al la muelilo de Putin."

 

Neniu timo esti viktimigata

Sed la prezidento scias ke sur la tutmonda scenejo estas abunde da movado ekde la atencoj super Sinajo kaj en Parizo. La aneksado de Krimeo kaj la milito en la Donbas-regiono povas malaperi el la vido, kiam Francio kaj Rusio kune ekmarŝas kontraŭ la Islama Ŝtato. Kvazaŭ li volis antaŭi tian krizan punkton, prezidento Poroŝenko lastsemajnfine malkoncize dankis tri Baltajn registar-gvidantojn, pro tio ke ili ne volas kune kun Rusio aktivi en Sirio. Ĉu li timas ke Ukrainio estas viktimigata de Oriento-Okcidento-koalicio kontraŭ IŜ?

"Mi malamas la vorton ‘timo’. Mi diras tion kiel prezidento de lando kiu jam 18 monatojn estas minacata per terorismaj atakoj de el Rusio. La kontraÅ­-IÅœ-koalicio krome jam ekzistas. Rusio ne estas parto de ĝi. Mi ne kontraÅ­staras se Rusio aliĝas al tiu koalicio, kondiĉe ke ĝi batalos kontraÅ­ IÅœ-on, kaj ĉesos apogi Assad-on."

En Eŭropo tamen sonas pledoj por rekonsideri la sankciojn kontraŭ Rusio, pro la situacio en la lumo de la Mez-Oriento. Ĉu ne estas tiel ke Ukrainio tiam iĝas malpli grava por kelkaj partneroj en la koalicio? Poroŝenko ne cedas. "Mi kredas ke ne. Konsideru tiun ĉi paralelon. Post la aneksado de Sudetio en 1938 fare de Hitlero, multaj homoj diris: Sudetio ne tiom gravas. Sed finfine la prezo de tiu tiel nomita pacema solvo estis tre alta. Eŭropo lernis sian lecionon. Neniu scias kio estas la sekva celo de Rusio. Kartvelio en 2008. Krimeo kaj Donbas en 2014. Post nelonge ankaŭ Bulgario kaj la Baltaj landoj? Estas danĝera precedenco."

Tio alvokas renversitan demandon. Ĉu Ukrainio ankoraÅ­ fariĝos membro de EU dum la vivo de Poroŝenko? La prezidento respondas nerekte. "Post mia unua aÅ­ dua periodo kiel prezidento, mi revas aliĝi al la EÅ­ropa Parlamento el la nomo de Ukrainio."  Tuj post lia eventuala dua oficperiodo, en 2024?  "Eble."

 

 

Hubert Smeets kiel NRC-redaktoro ofte ĉeestis en Ukrainio dum la tempo de protestoj kaj la konflikto kun Rusio. Li ankaŭ verkis "De wraak van Poetin" (La venĝo de Putin), Nederlandlingvan libron aperintan la 25-an de novembro 2015.

 

 

[i] hrivno = la valuto de la ŝtato Ukrainio (vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ukraina_hrivno)

[ii] stagnoflacio = inflacio kun ekonomia stagno

[iii] MEP = malneta enlanda produkto

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/multinationals-moeten-naast-lusten-ook-lasten-willen~a4182343/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Al nova entreprena kulturo

Grandaj entreprenoj havas problemon pri legitimeco. Ili ja volas la ĝuojn, sed ne la ŝarĝojn. La kultur-renversado devas veni de interne.

Volkskrant 10 novembro 2015

 

Fare de Huub Ruel

 

Por entrepreno, iĝi granda kaj internacia montras iniciatemon, kaj pri tio estas nenio malbona. Sed ĝi kondukas ne nur al avantaĝoj, ĝi ankaŭ kunportas ŝarĝojn: kreskantan respondecon. Respondeco por propravole pagi impostojn, por sincere voli redukti medio-poluadon, por sincere ekfunkciigi la financan sistemon konvene por la socio kiel tutaĵo, por oferi al homoj laborkondiĉojn kiuj estas homindaj.

Bedaŭrinde, grandaj internaciaj kompanioj daŭre aperas negativaj en la novaĵoj, ĉar ili ne prenas tiun kreskantan respondecon. Ĉar ili amase ĉasadas la plej favoran impostan klimaton (pensu pri Starbucks), ĉar ili faras grandegajn premgrup-kampanjojn por persvadi politikistojn kaj popolreprezentantojn al favora leĝdonado (pensu pri Volkswagen), ĉar ili ekspluatas memreguladon por siaj propraj celoj (pensu pri RABO-banko kun Libor-interezokvotoj) aŭ ĉar ili serĉas malmultekostajn produktadejojn kie bazaj homaj rajtoj estas malrespektataj (pensu pri vestaĵfabrikoj).

 

Potenco

Esti granda kaj internacia donas potencon. Multaj grandaj internaciaj entreprenoj laŭ vendosumo kaj konsumantbazo konkuras kun landoj kaj registaroj. Ekzemple Google reprezentas aktivan adeptaron, kiu pli ampleksas ol la loĝantar-nombro de landoj kiel Ĉinio aŭ Barato. Kun tiu potenco tiaj entreprenoj povas meti premon sur registaroj kaj parlamentoj, aŭ lasi ilin pravigi sin per unu por venki la alian, kiel lastatempe montris la Volkswagen-dizel-skandalo.

Ĉu tiam estas nenio, kion ni povus fari, por postuli de tiuj entreprenoj iun klarigon kaze de malfunkcioj? Ke civitanoj aŭ klientoj kiel akciuloj mastras, kaj do povus venigi estrojn por riproĉo, estas miskompreno. La ĉefaj akciuloj de grandaj entreprenoj estas ofte aliaj grandaj korporacioj, investantoj aŭ grandaj invest-fondusoj. Tiuj havas antaŭ la okuloj ne la interesojn de la averaĝa civitano aŭ kliento. Profito multfoje regas.

 

Premo de la socio

Kaj kio pri la premo de la socio, por entrepreni kun sociala respondeco? Kvankam sur tiu tereno dum la lastaj jaroj la granda internacia entreprenaro certe faris demarŝojn, estas dubinda ĉu ili ankaÅ­ vere agadas laÅ­ tio. Socie respondeca entreprenado en la praktiko sin apogas forte sur la ideo «redoni ion al la socio», kiel kompenso por la malpli belaj aspektoj de la internacia aktivado. Rigardu kompaniojn kiel Volkswagen, Rabobank kaj Starbucks. Ili ĉiuj havas belajn raportojn pri socie respondeca entreprenado, kaj montras ĉiajn agadojn ĉe la «fronto» por kontribui al la klimat-regado, al medi-plibonigo aÅ­ al malriĉec-mildigo. Tio tamen estas absolute nekredinda se ili ĉe la «malantaÅ­a flanko» aktive provas trompi konsumantojn kaj registarojn, aÅ­ lasi tiujn pravigi sin per unu por venki la alian, por akiri oportunajn kondiĉojn.

Pli striktaj leĝaro kaj regularo devas ne esti la motivado por grandaj internaciaj entreprenoj  —  tiu devas veni de interne. Por ekhavi la grandan internacian entreprenaron sur novan plenvaloran vojon, nova konscio en estrarejoj necesas.

 

Adaptu instruplanojn pri entreprena administrado, entreprena gvidado kaj ekonomiko. 

 

Nova tipo de gvidanto

Tio postulas novan tipon de gvidanto, pioniran vidon pri la rolo, funkcio kaj pozicio de granda internacia entrepreneco, kaj ankaÅ­ renovigon de instruoj pri ekonomiko kaj entreprena gvidado.

Gvidi multnacian kompanion estu funkciigata de el pli larĝa aro de valoroj. Nun temas ĉefe pri kreado de ekonomia valoro. Multnaciaj kompanioj kiuj ne volas ke registaroj daŭre riproĉas ilin, devas kuraĝi entrepreni laŭ maniero kiu servas la interesojn de la internacia komunumo ĝenerale.

Krom tio, multnacia kompanio ankaŭ havas suverenecon, ne tiom geografie, sed en konceptoj de teĥnologio, scio kaj merkato. Internacia kompanio sekve estas ankaŭ internacia diplomatia ludanto. Ĝi rilatas al registaroj, ŝtatestroj, internaciaj NRO[i]-j, multflankaj kaj supernaciaj organoj. Tio ankaŭ postulas respondecan konduton, kiu preteriras la akciulo- kaj borsokurzo-fokuson.

 

Socia aktoro

La internaciaj entreprenistoj, manaĝeroj kaj CEO[ii]-oj de la estonto:  por ilin klerigi surbaze de fundamente pli larĝa, pli valorbazita perspektivo de la internacia entrepreno, la instruplanoj pri entreprena gvidado, entreprena administrado, kaj ekonomiko estu adaptataj. Tiuj estas ĉefe kunmetitaj el la ‘klasika’ ekonomia pensado, la internacia entrepreno kiel profito-generatoro.

Kio necesas, estas ke oni en fakoj kiel business strategy prezentos la internacian entreprenon kiel socian aktoron, anstataŭ kiel ĉefe ekonomian aktoron. Gvidadi tian entreprenon postulas larĝan substantivan bazon, scion pri socio, politiko kaj internaciaj rilatoj.

Multnacia entrepreno ne eblas sen legitimeco en la internacia areno. Por atingi tion, necesas repondeca konduto: fari profiton, sed ankaŭ esti preta pagi impostojn, esti esence entuziasma por plibonigi la medion kaj esence entuziasma por havigi humanajn laborkondiĉojn.

Nuntempe kaj estontece, multnacia entrepreno devus akcepti ne nur la ĝuojn sed ankaŭ la ŝarĝojn.

 

 

Huub Ruel estas docento pri International Business en la Altlernejo Windesheim (ĉe la urbo Zwolle, en Nederlando).

 

[i] NRO: Ne-Registara Organizaĵo; anglalingve: non-governmental organization (NGO)

[ii] CEO (Chief Executive Officer): estrar-prezidanto

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/politici-trekken-geen-lessen-uit-het-verleden~a4167379/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Politikistoj ne lernas el la pasinteco

Volkskrant 21 oktobro 2015

Fare de  Rens van Tilburg

 

"La historio ne ripetas sin, sed ĝi ja rimiĝas kun si mem." AnkaÅ­ nun multe sonas malagrable konata. En 1937 la Usonanoj pensis ke la ekonomio estis sufiĉe restarigita por impostplialtigo. Sed nova recesio sekvis. Nun, same sep jarojn post kolapso de la financa sistemo, minacas en Usono plialtigo de interezo. La IMF[i] avertas pri la konsekvencoj de tio por la en ŝuldoj trempitaj ‘novaj’ landoj kiel Ĉinio, Brazilo kaj Turkio.

Ni havas la avantaĝon ke ni povas lerni de la eraroj de la pasinteco. Tiel en 2008, unu el la plej grandaj fakuloj pri la historio de la 1930-aj jaroj, Ben Bernanke, estis prezidanto de la Fed, la Usona centra banka sistemo. Kie en la tridekaj jaroj la Fed nenion faris, ĝi ĉi-foje inundis la ekonomion per dolaroj. Io kio bedaŭrinde multe pli malfrue kaj malpli intense okazis en la eŭrozono. Alie ol antaŭ okdek jaroj, ni nun ankaŭ scias ke finfine ĉiu malgajnos se ĉiuj landoj ekagas por protekti sian propran ekonomion. La komerca milito de tiutempe ne realiĝis.

Unu profesia grupo dum la lastaj okdek jaroj bedaŭrinde okupiĝis pri tute aliaj aferoj anstataŭ ol lerni el la pasinteco: niaj politikistoj kaj iliaj konsilantoj. Siatempe, la ŝparema Nederlanda ĉefministro Colijn[ii] suprenpuŝis la senlaborecon. Li ankoraŭ ĉiam havas fidelan sekvantaron. La elĉerpado-politiko de la eŭro-gvidantoj severe damaĝis la ekonomion kaj minimumigis la socialajn bufrojn.

La stimulado devis antaŭ ĉio veni de la centraj bankoj. Tiuj presis senprecedencajn kvantojn de novaj dolaroj, pundoj kaj eŭroj. Tiu nova mono bedaŭrinde, pro manko de postulo en la reala ekonomio, precipe aranĝiĝis en kapitalmerkatoj: domoj, akcioj kaj ŝtataj obligacioj. Kunveturi ĉe prezoaltiĝo en kapitalmerkatoj estas ja rapide kaj facile enspezi monon, tamen estas ankaŭ neproduktiva uzado de resursoj, kaj pro tio ne tenebla. Emerĝantaj merkatoj tiel denove iĝas malsuprenirantaj merkatoj.

En la eÅ­rozono kreskas nun la postulo je ankoraÅ­ pli da novaj eÅ­roj: la inflacio restas malalta, la senlaboreco alta, kaj la eÅ­ro-kurzo denove plialtiĝas. Ĉu tio estas ĉar Usono tamen plutenos la interezon malalta? Ĉu plia Ĉina kurzofalo estas atendebla? AnstataÅ­ komerca milito minacas valuta milito: kiu presas la plejmulton da mono, kaj tiel  – per la plej ĉipa monero –  povas pleje stimuli sian ekonomion? Mona konkurado kiu solvas nenion, sed ja plue malstabiligas la financajn merkatojn. Dume en Nederlando niaj tute optimismaj registaranoj ludas kun vervo la unikan rolon kiun la Nederlanda politiko ankoraÅ­ vidas por si mem destinatan en tempoj de eÅ­ro kaj tutmondiĝo: la arĉa kvarteto sur la dekliva ferdeko de la Titanic.

AntaÅ­ preskaÅ­ okdek jaroj, la krizo finiĝis kiam multaj registaroj samtempe ekirigis senprecedencan ‘stimulprogramon’. Tio eliminis la senlaborecon, malaperigis ŝuldojn, kaj donis al la ekonomio grandan nombron da teÄ¥nologioj. Estas vere ke ĉi tio fakte ĝustas, sed ĝi estas ankaÅ­ tro roza prezento de aferoj. Ĉar la drame pliiĝintaj registar-elspezoj faris ja miraklojn por la ekonomio, la tiel financita Dua Mondmilito perdigis al 72 milionoj da homoj la vivon.

Same pro la daŭra ekonomia stagnado, ankaŭ nun la monda paco troviĝas antaŭ flama fajro. Sirio estas nur la plej lastatempa ekflamiĝo en eksplodema Mez-Oriento. Putin-on ni renkontas ĉie. Kaj sur nia propra kontinento, atakoj kontraŭ rifuĝintoj kaj iliaj kvazaŭaj politikaj helpantoj ne plu estas esceptoj.

Nun ĉi ĉio povus ja ankoraŭ finiĝi seneksplode. Tamen, povus ankaŭ denove finiĝi ege malbone. La ŝanco je tio nun pliiĝas jam dum jaroj. Lasi la ekonomion antaŭenstumbli estas nepravigebla risko. Tro multaj homoj staras tro longe ĉe la flanko. Tio nutras la malkontenton, la batalemon. Estas la politiko kiu devas kanaligi tiun energion, utiligi la financan spacon kiu ekzistas.

 

Estimata Nederlanda registaro kaj via tutaĵo de publikaj servoj, vi povas enspezi senpagan monon! Investu vi en la ekonomio! Tiel helpu vi la homojn akiri laborpostenojn! Ĉe tio dediĉu vin al investoj kiuj faros la ekonomion malpli dependa de fosilia energio kaj limigitaj krudmaterialoj. Ĉi ĉio repagos sin altgrade kaj larĝe. La klopodo necesa por fari la mondan ekonomion ekologie daŭrigebla, ja estis komparita kun tiu de milit-ekonomio. Se ni nun tamen devas ekbatali, lasu nin antaŭ ĉio ekigi la ĝustan batalon. Komencu ni ekonomian stimulon kiu homajn vivojn savos, anstataŭ kostos.

 

Rens van Tilburg  estas ligita al la Universitato de Utrecht (en Nederlando) kaj esploradas i.a. la financan sektoron de multnaciajn entreprenoj.

 

[i] IMF = Internacia Mona Fonduso

[ii] La konservativa ĉefministro Colijn, kiu tenis potencon de 1933 ĝis 1939; la aktuala registaro de Colijn traktis programon de ampleksaj tranĉoj por konservi la valoron de la guldeno, rezultigante la tumultojn de laboristoj; vidu ankaŭ: http://epo.wikitrans.net/Netherlands_in_World_War_II

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/10/7/welvaart-is-gebouwd-op-immigranten-1542710
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Prospero apogas sin sur enmigrintoj

NRC 7 oktobro 2015

 

Fare de   Louise O. Fresco

 

Krom ĉiuj tiuj novaĵoj kiuj ĉiutage ĉirkaÅ­as nin, kaj kiuj por ni pli vere valoras kiel mini-aferoj (pinta prezo de Rembrandt-pentraĵo,   nefunkciantaj novaj trajnoj), la okupiĝo pri rifuĝintoj jam preskaÅ­ malaperis el nia ĉefa atento. Ni volonte kvietiĝas kun la memkontenta konstato ke sportejoj kaj litkovriloj pretas, kaj nenie grandaj dramoj okazas. Sed memkompreneble nur nun la afero vere komenciĝas. Loko dormi kaj bovlo de supo ne konstituas vivon. Por vivo gravas rolo en la socio, senti sin bonvena kaj sencohava. Volontuloj, kiuj multnombre  – feliĉe ankaÅ­ en Nederlando –  plejbone aktivadis, povas al tio kontribui nur limigite.

Loko en la socio ja signifas preskaŭ ĉiam laboro. Spertoj el la pasinteco, ekzemple ĉe rifuĝintoj el Vjetnamio aŭ Srilanko, indikas unusencan ŝablonon. Kiuj sukcese integriĝis, povis tion ĉefe ĉar ili trovis trejnadon kaj laborpostenon. Manko de laboro kondukas al sento de ekskludo kaj senhejmigo, honto kaj senpoveco. Kiu ne laboras, havas nenion por fieri, neniun ekster sia propra rondo por interkomuniki kun. Tio kondukas al viroj kiuj ne kapablas subteni sian edzinon kaj siajn infanojn; al viroj kiuj perdas sian memfidon, al virinoj kiuj ne kuraĝas iri surstraten, kaj al infanoj kiuj en la lernejo estas ĉikanataj aŭ ignorataj. Krome, rapida transloĝiĝo de rifuĝejo al vera loĝdomo estas esenca por sento de hejmeco, same kiel la lernado de la Nederlanda lingvo kaj la lernejo por infanoj. Neniu integriĝo sen lingvo.

 

Uzu neatenditajn bonŝancojn por nacia integriĝo- kaj dungado-plano

 

Laborposteno estas nepra bezonaĵo. Tio postulas personan manieron de traktado. Rifuĝintoj ne estas grupo, sed individuoj kun diverĝaj karakterizaĵoj en edukado, fono kaj aspiroj. Laŭ atendo la granda grupo de Sirianoj estas relative bone edukitaj. Por ili povus iom rapide esti laborpostenoj, ĉefe en la medicina sektoro, kiel inĝenieroj aŭ en la IT[i]. Tiu bona trejnado verŝajne multe malpli koncernas Afganojn kaj Somalianojn, sed ankaŭ por malalt-edukitaj rifuĝintoj ekzistas laborpostenoj. Aktiva identigado de tio estas la urĝa tasko por la privata kaj publika sektoro. Ankaŭ tie temas pri detaloj, ĉar la bezonoj kaj eblecoj inter prizorgo, konstruado kaj agrikulturo sufiĉe diferencas. Laŭ mia vidpunkto venu plejeble rapide nacia integriĝo- kaj dungado-plano. Kontribui al tiu povas ja kelkaj de la neatenditaj bonŝancoj, promesitaj de la (Nederlanda) ministraro. En Nederlando la manko de laboristoj ankoraŭ ne estas prema. Laŭ The Economist (de 19 septembro) malpli ol 15% de la entreprenoj havas problemon ĉe la plenigado de vakantaĵoj. Tre ironie ĝuste la landoj kiuj plej malfide alfrontas rifuĝintojn, havas la plej grandan bezonon de laboristoj. En Hungario kaj Pollando dum la venontaj dudek jaroj la loĝantaro malkreskos je 5-10%. Preskaŭ 60% de la Hungaraj entreprenoj jam nun havas penon trovi personalon, se ne paroli pri estonta pensio-breĉo. Cetere, Svedio kaj Germanio ankaŭ jam nun havas mankon de laboristoj. Tio ne estas argumento por enmigrado en si mem, sed alvoko por sukcesplena enmigrado.

Kompreneble rifuĝintoj ne estas 'plug-in' solvo por strukturaj ekonomiaj kaj demografiaj problemoj en griziĝantaj socioj. Multaj de ili ne estas ne adekvate trejnitaj, kaj bezonos longan tempon alkonformiĝi. Eble ili ĉiam sopiros la landon kiun ili forlasis. Sed laborposteno helpos, same kiel trejnado por iliaj infanoj. Nia Eŭropa kaj nacia prospero estas kaj ankaŭ estonte restas bazita sur enmigrantoj. Kaj sen antaŭa gastamo, multaj de ni estus ĉi tie neniam estintaj.

 

Louise O. Fresco  estas verkistino, kaj prezidanto de la Konsilio de Regantoj ĉe Wageningen UR (University & Research centre) en Nederlando.

 

[i] IT = Informadika Teĥnologio

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/22/inkomensongelijkheid-rijke-landen-stijgt-verder-1497476
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Malegaleco de enspezoj plu plialtiĝas en riĉaj landoj

La klubo de riĉaj landoj avertas: la kreskanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj retenas la ekonomian kreskon.

NRC 22 majo 2015

 

Fare de unu el la NRC-redaktoroj

 

La malegaleco de enspezoj en la riĉaj industriaj landoj plialtiĝas. Kaj tio ne estas nur socia, sed ĉefe ekonomia problemo: la malegaleco bremsas la kreskon. Jen la plej grava konkludo de raporto kiun la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) hieraŭ publikigis. La klubo de 34 industrilandoj tiel deklaras sian opinion en la nuntempa internacia debato pri malegaleco.

La OEKD, de kiu la plejmulto de la EÅ­ropaj landoj, kaj ankaÅ­ Usono kaj Japanio estas membroj, argumentas ke la enspezmalegaleco atingis ‘rekordan altecon’ en la 1980-a jardeko. La plej riĉaj 10 procentoj de la loĝantaro nuntempe perlaboras 9,6 fojojn pli ol la plej malriĉaj 10 procentoj. En 1980-a jardeko tio estis ankoraÅ­ 7,1 fojojn pli; en la jardeko 2000-2010 jam 9 fojojn. La tielnomata Gini-koeficiento, vaste uzita mezurbazo por enspeza distribuo, supreniris. La indico, kies valoro varias de nulo (tuta egaleco) ĝis 1 (tuta malegaleco), plialtiĝis en la OEKD-landoj de mezume 0,29 al 0,32

Nederlando estas unu el la malmultaj OEKD-landoj kie la enspezmalegaleco apenaŭ pliiĝis. En Nederlando la malegaleco plialtiĝis en la 1980-a kaj 1990-a jardekoj, sed poste malpliiĝis, ankaŭ dum la pasintaj krizojaroj. Kun Gini-koeficiento de 0,28 procento Nederlando troviĝas sub la OEKD-mezumo de 0,32.

Surbaze de sia propra empiria esploro la OEKD supozas: "Se la enspezmalegaleco pliiĝas, la ekonomia kresko malpliiĝas". Inter 1985 kaj 2005 la Gini-koeficiento en la OEKD mezume 0,02 procenton plialtiĝis, koste de 4,7 procentoj de la ekonomia kresko, asertas la esploristoj.

La raporto ankaŭ asertas ke programo de redistribuado fare de la politiko "ne negative efikas al la kresko". La OEKD nutras la tutmondan debaton kiun iniciatis la Franca ekonomikisto Thomas Piketty per sia sukcesplena libro Capital in the 21st Century. En Usono estas multa politika diskutado pri la larĝiĝanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Kaj en Nederlando reviviĝas la debato pri "niveligi", nun kiam la ministraro laboras pri reformo de la impost-sistemo.

La pliiĝanta malegaleco en la plejmultaj industriigitaj landoj havas laŭ la OEKD strukturajn ekonomiajn kaj ankaŭ politikajn kaŭzojn. Tutmondiĝo kaj teĥnologia disvolviĝo pligrandigas la enspezo-breĉon: alte edukitaj homoj perlaboras pli kaj akiras gratifikojn, dum la salajroj de malalte edukitaj homoj postrestas. Sed malegaleco ne nepras, kaj ankaŭ estas sekvo de politikaj preferoj, diras la OEKD. La imposttarifoj ĉe la pinto malkreskis en la pasintaj jaroj. Kaj la malriĉuloj akiras malpli da subvencioj.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/06/rechts-of-links-dat-is-allang-passe-1495535
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Dekstro aÅ­ maldekstro? Tio jam delonge pasintas

Kiu volas ŝanĝi la mondon, devas eviti la politikon, diras tiu ĉi Pola aktivisto.

NRC 6 majo 2015

 

Intervjuo kun  Slawomir Sierakowski

Fare de  Caroline De Gruyter,
korespondanto de NRC en Vieno

 

Kial juna, Pola, maldekstrisma aktivisto, pro politika malkontento establas kulturajn centrojn, eldonejon, ĵurnalon kaj infanvartejojn? Kial li ne simple eniras en la politikon? Kial li ne klopodas, la socialdemokratojn, kiuj en Pollando kaj en multaj aliaj Eŭropaj landoj penas resti aferkoncernaj, denove revivigi?

Kelkajn tagojn antaŭ la elektoj en la Unuiĝinta Reĝlando (7 majo 2015) kaj la Polaj prezident-elektoj (10 majo 2015), Slawomir Sierakowski, la 36-jara sociologo malantaŭ la opozicia ĉeno de civitanaj organizoj, Krytyka Polityczna, havas simplan respondon: "Maldekstro estas ne plu revivigebla. La politiko kiel ni konas ĝin, kun dekstraj kaj maldekstraj partioj, estas tute senviva. Praktiki opozicion ankoraŭ nur eblas pere de NRO[i]-j."

AntaÅ­ dek jaroj Sierakowski estis la enfant terrible de la Pola intelektularo. Li faris ĉion por veki politikajn debatojn en lando kie – laÅ­ li – oni ekde la falo de la Muro apenaÅ­ estis plu debatanta. "La kapitalismo estis venkinta. Dekstro estis en povo. La sola vere opozicia partio estis ankaÅ­ dekstra. Ĉiu de maldekstro estis tuj nomata komunisto. Sed tio ankaÅ­ signifis ke estis preskaÅ­ neniu diskuto pri la ekonomia ŝok-terapio enkondukita en Pollando post 1989." Pro tio Sierakowski komencis uzi la opozician ĉenon Krytyka kiel podion por tamen ekfunkciigi ankoraÅ­ tiun diskuton, ekster la politiko. Tion sekvis enretaj publikaĵoj, debatoj kaj teatraj aranĝoj. En 2003 li verkis ‘malferman leteron al la EÅ­ropa Publika Opinio’ pri la EÅ­ropa konstitucio, kiu aperis en grandaj EÅ­ropaj ĵurnaloj kaj kiu alportis al li krom renkontiĝo kun la Pola prezidento ankaÅ­ kolumnon en The New York Times.

Nun la Pola ventokirlo ŝajnas trankviliĝinta. "Fizike oni ne kapablas persisti en tio", li diras ridetante. En Vieno, ĉe la Instituto por Homaj Sciencoj, li verkas libron pri la disidenta poeto Czeslaw Milosz. Tie, en la sama biblioteko kie li antaŭ nelonge faris prelegon pri la efiko de tutmondiĝo sur demokratio, okazas tiu ĉi intervjuo.

 

Kial la politikaj partioj ‘mortas’?

"Pro tio, ke la nacia politiko nun apenaŭ havas aŭtoritaton super la ekonomio. La ekonomio estas tutmonda. Supozu ke vi, kiel ĉefministro, volas plialtigi la impostojn, por financi la socialajn aranĝojn. Vi volas konstrui mil infanĝardenojn, tiel ke virinoj povus eklabori. Vi diras ke la operacio repagas sin mem, ĉar tiuj virinoj baldaŭ generos aldonajn impost-enspezojn. Sed la ŝanco grandas ke tio ne vere sukcesos. La merkatoj punos vin, ĉar vi plialtigas la buĝetan deficiton de via lando. Via rating[ii] iras malsupren, investantoj forprenas sian monon el via lando. Fino de rakonto. Kion ajn vi elpensas por la nacia ekonomio, kiel politikisto vi preskaŭ ne plu havas iun movliberecon. Tiu movlibereco ĝuste estis unu el la ĉefaj elementoj de la politika sistemo kun partioj, kiel ni konas tiun. Ĉar la fundamentaj diferencoj inter dekstro kaj maldekstro estis ekonomi-specaj. Maldekstro ankoraŭ daŭre havas dubojn pri la tutmondigita merkat-ekonomio ĉiam propagandita de dekstro, sed ne plu povas praktikigi siajn ideojn. Se maldekstra partio tamen promesas ilin, ĝi konfuziĝas en siaj mensogoj kaj konfesoj, ĉar ili kondukas al nenio."

Ĉu kiel ĉe ĉefministro Zapatero en Hispanio?

"Precize. Zapatero devis severe limigi la elspezojn, laÅ­ ordono de la merkatoj. Pasok sub ĉefministro Papandreou en Grekio: sama rakonto. Ĉie implodas socialdemokrataj partioj ĉar ili ankoraÅ­ nur povas praktiki dekstran politikon. Sekve de tio malaperas maldekstro el la politiko, kaj preskaÅ­ vaporiĝis la diferenco inter dekstro kaj maldekstro."

Sed en Germanio la maldekstro ja estas en la registaro, ĉu ne? Hollande en Francio kaj Renzi en Italio ja ankaŭ estas socialdemokratoj, ĉu ne?

"Jes, sed ili plenumas precipe dekstremajn agendojn. Neniu el ili faras kion ili origine havis en la kapo. Ilia ideo pri justa socio estas neplenumebla. AnstataÅ­ maldekstro kontraÅ­ dekstro, vi nun vidas en la politiko ekesti alia dupartiĝo: ĝusta – malĝusta. Ĉar se vi ne povas paroli pri la ekonomio en politikaj debatoj, pri kio alia vi tiam parolas? Etikaj, kulturaj temoj. En Pollando ni jam dum jaroj ne povas ĉesi paroli pri militkrimoj. En aliaj landoj temas pri Islamo, enmigrado aÅ­ genetike modifitaj nutraĵoj. Klasbatalo ne plu eblas, do ni pleje havas ankoraÅ­ kulturajn, etikajn konfliktojn. Äœusta kontraÅ­ malĝusta.

La mizero estas ke ĉe tio, same kiel antaÅ­e ĉe dekstro kaj maldekstro, foje la unu, foje la alia gajnas. Nun vi povas vidi ke en diversaj landoj ‘erara’ gajnas la elektojn. Orbán en Hungario. Ni havis la Kaczynski-oj en Pollando. Ilia partio post nelonge povus gajni la elektojn denove. Eble la Front National iĝos la plej granda en Francio."

Syriza kaj Podemos, ĉu tiuj estas ĝustaj aŭ malĝustaj?

"Ili denove provas starigi vere klasikan, maldekstran partion. Proksime al la laborista movado, kiel antaŭe. Sed por Syriza elturniĝo ne plu estas: ĝi devas fari kion la trojko diras. Ankaŭ Podemos povas sukcesi nur se ĝi ekparolos la lingvon de la merkatoj."

Ĉu tio ĉi estas kial vi ne volas eniri la politikon?

"Jes. Syriza kaj Podemos povos al la civitano momenton doni la senton, ke la demokratio estas ankoraŭ plenviva. Sed tagon poste sekvas elreviĝo kaj honto. Ni ne povas reinventi la maldekstran radon. Laŭ mia vidpunkto, oni kiel NRO povas havi pli da influo."

Tio estas nedemokrata.

"Jes, tio estas malavantaĝo. Sed por NRO-j partoprenado de civitanoj estas la nodo. Tio faras tiujn tamen legitimaj. Ĉe Krytyka deĵoras nun 100 homoj kaj estas 2000 volontuloj. La plejmulto estas ege motivita. Ili organizas debatojn kun grandaj pensuloj; kondukas trinkejon kie ĵurnaloj estas kunmetataj kaj libroj redaktataj.

En la politiko apenaÅ­ restas loko por intelektuloj. Enhavo estas por politikaj partioj negativa balasto. Ĉio estas PR[iii], ĉio estas ‘spin’. Ministroj kaj parlamentanoj proklamas ankoraÅ­ sole opiniojn enflustratajn al ili fare de spin doctors[iv]. Ĉe Krytyka, kontraÅ­e, estas abunde da spaco por enhavo, kaj PR ne rolas. Ni havas nefiksitan strukturon. Homoj ŝatas tion. Finfine ree formo de maldekstrisma aktivado, kiu lasas vin ne cinika, sed de kiu vi akiras varman senton."

Ĉu NRO-j vere havas influon?

"Jes. En Pollando pensioreformo estas efektivigita. La registaro intertraktis ne kun la opoziciaj partioj sed kun influhava pensfabriko gvidata de eksa ministro. Kaj per nia sendita letero al intelektuloj, ni en 2003 atingis pli ol la tuta opozicio kunkune. La registaro volis enmeti religion en la Eŭropan konstitucion. Neniu kuraĝis kontraŭiĝi al tio, ĉar oni estus subite flankenŝovita kiel ateisma komunisto. Opinisondoj montris ke 90 procentoj de la civitanoj apogis la registaran vidpunkton. Tiu estis la sola vidpunkto kiun ili konis. Tiam venis letero nia. Ĝi ricevis tiom da internacia atento, ke ni ankaŭ en Pollando estis sur televido. Fine tiel formiĝis debato, kiun ni jam longe antaŭe estis devintaj starigi. Je la fino la duono de la civitanoj konsentis kun ni."

La Pola registaro ne ŝanĝis sian vidpunkton.

"Ne, sed ni proksimiĝis. Kiam Donald Tusk estis ankoraÅ­ ĉefministro, li anoncis ege konservativajn vidpunktojn pri aborto kaj samspecaĵoj. Iun tagon mi demandis lian spin doctor, kiu verkis liajn paroladojn kaj skizis lian politikan kondutmanieron: pro kio Tusk estas tiel konservativa, laÅ­ mi li ja povas esti pli progresema. Diras la spin doctor : ‘Se vi povas pruvi, ke la socio volas ion alian, ni subtenos tion.’ Tiusence NRO-j povas havi influon. Gvidantoj nuntempe estas sekvantoj. Ili faras kion la amaso volas. NRO-j kiuj kapablas konsciigi la amason pri certaj ideoj, havas veran potencon. Politikaj agendoj povas sur iuj terenoj esti farataj de socialaj movadoj."

Ĉu elektoj havas ankoraŭ sencon?

"Malpli kaj malpli. La nombro da finfine aperantaj elektantoj malkreskas, ĉie en Eŭropo. Ili havas la senton ke fakte mankas al ili la elekteblo. Kaj tio estas vera."

Ĉu demokratio estas pasinta?

"Mia sperto estas: niajn demokratiojn estras kvar aÅ­ kvin strategoj malantaÅ­ la politikistoj. Politiko estas anstataÅ­ita de superkalkulanta pragmatismo. Nenio plu temas pri ideoj  –  ĉio temas pri gajni la sekvajn elektojn."

Vi skizas la politikon kiel fridan kaj cinikan. Ĉu aktivismo estas ankaŭ maniero kultivi solidarecon?

"Ho jes! Tio estas decida elemento. Maldekstro estas dissplitiĝinta. Ĉiu estas frustrita. Dekstro konsistigas fortikan klubon, maldekstro ne plu. Pro honto, cinikismo kaj malvenko post malvenko ĉiu estas reĵetita al si mem. Se oni ree kondukas tiujn homojn unu al la alia, kaj donas al ili rolon en komuna projekto, ili ekhavas fidon, ankaŭ reciprokan. Por ili tio faras la fridan socion, en kiu ĉiu daŭre komencas la konkuradon kun ĉiu, iomete pli varma."

Tiu memorigas min pri la disidentoj sub la komunismo.

"AnkaÅ­ min. Ili faris certasence la saman kiel ni faras nun:  viziti unu la alian kaj komune projekti aliancon. Mi ĉiam pensas nur:  finfine ili estis la gajnontoj."

 

 

Sociologo Slawomir Sierakowski (36) estas la fondinto kaj direktoro de la Pola politik-kultura movado Krytyka Polityczna (Politika Kritiko). Li nun verkas biografion pri la disidenta poeto Milosz.  Sierakowski, kiu studis en Munkeno ĉe la sociologo Ulrich Beck, iros instrui ĉe la Graduate Institute en Äœenevo.

 

 

[i] NRO = Ne-Registara Organizaĵo

[ii] rating = kredita rangiĝo

[iii] PR (Public Relations) = publika informado

[iv] spin doctors = profesiaj informantoj, kiuj intensive redaktas novaĵojn kaj aferojn laŭ maniero oportuna por la partio kaj maloportuna por ties oponantoj

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/02/werken-we-straks-allemaal-flexibel-1493769
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉu baldaŭ ni ĉiuj laboros flekseble?

Fleks-laboro estas pli ol baro inter ‘insiders’ kaj ‘outsiders’. Temas pri la estonteco de laboro kaj sociala sekureco, eble eĉ pri ŝanĝiĝo de la homa specio. ‘Vere ĉiu volas eblon labori flekseble’.

NRC 2 majo 2015

 

Fare de niaj redaktoroj

Petra de Koning kaj René Moerland

 

Imagu la homon kiel katon. Kion vi devas lerni por iĝi bona kato? Eble vi sukcesos senpasie fidi, ke vi ĉiam kaj ĉie trovos nutraĵon kaj varman domon  –  bazan enspezon, simple dirite. Sed ĉu vi ankaÅ­ povos bone lerni tiel fali, ke vi postvivos danĝeregan situacion? Kato ŝuldas siajn multajn vivojn al sia fleksiĝema spino. Li ŝatas eksidi alte: tio donas al li sufiĉan tempon por turni sin dum falado. Se kato perdas sian flekseblecon, tiam estas rapide finite. Katoj estas baldaÅ­ plenkreskaj kaj plejofte ne longe maljunaj.

Kiom da fleksebleco homo kapablas havi? Helene Phoa (24), studento pri historio, imagas la estonton jen: “Poste, kiam mi estos plenkreska, mi laboros flekseble. Tiel mi masaĝos laÅ­ rendevuo, mi instruos jogon kelkfoje semajne, kaj mi aldone havos partatempan postenon aÅ­ plurajn estrarfunkciojn. AÅ­ plurajn partatempajn postenojn. Either way. Tio ŝajnas al mi agrabla laborsemajno.”

Phoa konsideras sin ano de la homspeco ‘homo flexibilis’, la posteulo de la homo universalis el la Renesanco. Åœi laÅ­ sia propra pritakso iĝus ‘kaputa’ se ŝi daÅ­re enfokusigata devus sidi sur unu laborloko. Åœi verkis pri tio post kiam ŝi kelkajn monatojn estis partopreninta al Reflexlab, pensfabriko de FNV-Jong[i], CNV[ii] kaj la kupolo de lulaborist-organizoj ABU[iii]. Kun kelkdek junuloj ili en tiu Reflexlab pripensadis pri fleksebla labormerkato.

La plejmulto de Nederlandanoj ne sopiras tion. El freŝdata esploro komisiita de Randstad[iv] evidentiĝas ke du trionoj tute ne ŝatas labormerkaton kun sole nur flekseblaj kontraktoj. Kaj ankaŭ grandaj probatalantoj komprenas ke ja ankaŭ estas entreprenoj kiuj misuzas portempajn kunlaborantojn.

Sed por junuloj fleks-laborado jam estas la normo. Laŭ UWV[v] nun pli ol du trionoj de ĉiuj junuloj havas fleks-kontrakton. Oni vidas ĉi tie en pligrandigita grado la tendencon sur la tuta labormerkato, kiun ankaŭ travivadas pli maljunaj kaj pli spertaj laboruloj. En 2014 jam unu triono de la aktiva loĝantaro estis fleks-laboranto aŭ t.n. zzp[vi]-ulo (sendependa etentreprenisto sen personalo), kaj tio kreskas ĉiujare.

Do estas ne teoria demando por junuloj: kiel longe ili volas persisti en tio? Ĉu ili per tio povas starigi ekzistadon? Pripensante tion en la Reflexlab ili malkovris ke fleksebla ekzistado signifas sur la labormerkato multe pli da adaptendaĵoj: pensioj, enspezprotekto ĉe malsano, cao[vii]-j (kolektivaj laborkontraktoj), trejnado, sed ankaÅ­ reguloj kaj cirkonstancoj sur la loĝejo-merkato. “Entreprenistoj nun akiras eĉ pli rapide hipotekon ol iu kun portempa kontrakto”, diras Robbert Coenmans, kiel prezidanto de FNV-Jong engaĝita ĉe la Reflexlab. “Oni vere povas demandi sin ĉu tio estas prava.”

Coenmans estas ankaŭ membro de la Sociala Ekonomia Konsilio (SER[viii]), kiu nome de la Nederlanda loĝantaro kunpensas pri multnombraj jam ekirigitaj reformoj: de la labormerkato, de la pensioj, de la protektado de homoj kiuj ne povas sekvi la disvolviĝon.

 

Fleksebla koro

La prospera socio ne estas ekipita por katoj – sed ja por lojaleco, prognozebleco kaj la funkciado en solida grupspirito. Por fari flekseblecon la koro de la socio, verdire ĉio kio kaÅ­zas longdaÅ­ran interligon devas ŝanĝiĝi.

Jen perspektivo kiu utilas ĉe la multaj reformoj fare de la registaro, pri la socialaj aranĝoj. Ili ofte aperas en la novaĵoj kiel apartaj rakontoj. Kompreneble, pro tio ke ĉe ĉiu el ili multaj interesoj estas riskataj, kaj ankaŭ ĉar la konsekvencoj por homoj estas ofte radikalaj. La leĝo de ministro Asscher[ix], kiu komencos la 1-an de julio: ĉu ĝi funkcios por doni pli da protekto al fleks-laborantoj? Aŭ ĉu ĝuste pro ĝi, nun homoj sen daŭra kontrakto estas pli rapide maldungataj, kiel oni jam vidas ĉe kelkaj dungantoj kiel ekzemple ING[x] ?

Kiujn impostregulojn elektas vic-ministro Wiebes (Financoj, VVD[xi]) por zzp-uloj? Kaj cetere, kiamaniere zorgi ke la zzp-ulo ne vere iĝos sociala problemo, kiel ties kromnomo jam sugestas  –  memstarulo sen pensio? Ĉu zzp-uloj ne iĝos ankaÅ­ financa problemo, simple ĉar ili jam estas tro multaj por la ŝtatkaso. La impostaj profitoj, kiujn ili ricevas, premas peze, opinias la registaro. Kun la nombro de 800.000, la kriza limo eble estas atingita.

AnkaÅ­ ĉe malpli konkretaj politikaj temoj, la demando pri la estonto de laboro en la ekonomio ludas ĉiam pli gravan rolon. Tiel vic-ministro Klijnsma (Socialaj Aferoj, PvdA[xii]) ankoraÅ­ antaÅ­ la somero devas prezenti iniciaton por tuta nova pensio-sistemo. Åœi diris pri tio ke ŝi prefere ŝanĝos plejeble malmulton  –  la demando estas ĉu tio ja eblas.

Daŭras la kritiko ke la registaro ne sufiĉe progresas. Labormerkat-spertuloj, Raad-van-State[xiii], WRR[xiv], TNO[xv], OEKD[xvi], ĉiuj ili diras: tutmondiĝo, robotiĝo kaj individuiĝo signifas ke la prosperan socion oni ne plu povas organizi ĉirkaŭ la fiksa laborkontrakto. Sin sur tiu apogante, oni metas novan vinon en malnovajn sakojn. La dumviva posteno estas eksmoda.

 

 Troiĝinta flekso

Multaj politikistoj ankoraÅ­ ne inklinas al tio. Rigardu nur la terminojn kiujn vi daÅ­re vidas preteriri en la politika debato. Tiu temas ekzemple pri kiom dika devas esti la ‘fleksebla ŝelo’ de nefiksita laboro ĉirkaÅ­ la fiksitaj postenoj  –  kiuj evidente restas la normo. Ministro Asscher volas tion. Li ŝatas paroli pri ‘troiĝinta flekso’. FNV kaj SP[xvii] faras kampanjon por kion ili nomas ‘veraj postenoj’. Multaj zzp-uloj, oni ankaÅ­ aÅ­das, perlaboras tiom malmulte, ke oni pli bone povas nomi ilin ‘kaŝitaj senlaboruloj’.

Ekonomikisto Sweder-van-Wijnbergen[xviii] ne kredas pri tio. Okdek procento de la zzp-uloj estas "perfekte feliĉa", li diras, kun lastatempa SCP[xix]-raporto en la mano. Per fleksebla maniero labori, tion volas ĉiu, pensas Van-Wijnbergen. La ideo de ‘fleksebla ŝelo’ estas laÅ­ li jam malaktualiĝinta: fleksebleco iĝas la koro. "LaÅ­grade kiel la ekonomio iĝis pli malferma pro la tutmondiĝo, ankaÅ­ pliiĝis la movebleco. Se vi ne povas adaptiĝi, vi trovas tion malbona. Se vi ja povas, vi ŝatas tion."

Ne nur dungitoj (eksmoda termino cetere), ankaŭ entreprenoj volas pli da fleksebleco. "Sed ne kvazaŭe la sendevigeco de la Randstad-oficistoj", diras Van-Wijnbergen. Kiel la perfekta ekzemplo de la moderna dunganto li mencias Shipyard De Hoop en Lobith[xx], malgrandan ŝipkonstruejon. Foje estas tie multe da laboro, foje malpli. La entrepreno investas en altkvalitaj veldistoj. Tiuj ricevas de la ŝipkonstruejo trejnadon. Sed ili restas zzp-uloj, kun kiuj la entrepreno portempe kontraktas, nur kiam ĝi bezonas ilin. Inĝenieroj estas por tia entrepreno pli penige troveblaj, do tiujn ĝi provas teni. Por la unu la fleksebleco do valoras, por la alia ne, sed estas malfacile indiki kiu ĉi tie estas la "perdanto".

En tiaj ekzemploj, fleksebleco estas io alia ol la duuma kontrasto de ‘fiksa’. Fleksebla ankaÅ­ povas indiki gamon de prilaboraj interrilatoj: skalo kun laÅ­grada transiro de tre loza, tra vico de interaj formoj al tre fiksa. Tio estas kion Peter-van-Lieshout volas. La profesoro pri Sociaj Sciencoj en Utrecht faris ĉe la WRR aÅ­toritatan antaÅ­esploron pri la ‘enspezmodelo’ por Nederlando en la 21-a jarcento. Unu el la ŝlosilaj ideoj en ĝi estas, ke la kapablo adaptiĝi al teÄ¥nologia ŝanĝo, scio, produktadprocedoj kaj merkatigŝancoj, estos decida por estonta prospero.

 

Ĉiam pli rapide

Por labormerkato kaj socialaj aranĝoj tio signifas ŝanĝiĝo de epoko, diras Van Lieshout[xxi]. "Ni nun venas el periodo de 100 jaroj, en kiu oni batalis por ĉiaj formoj de certeco. Sed la klasika dumviva posteno estas malaperanta, funkcioj daŭre ŝanĝiĝas pli rapide, oni vidas ĉe entreprenoj ankaŭ pli kaj pli bezonon kontrakti kun portempa sperteco."

Nederlando volonte vidas sin mem kiel modernan landon, kun multa partatempa laboro, zzp-uloj kaj disvastigita entreprenema spirito. Sed laŭ Van Lieshout, Nederlando ĝuste venas malantaŭe. "En multaj landoj kun okcidenta prizorgoŝtato, la rajtoj kiuj estis ligitaj al la statuso de dungito nun iĝas de tiu disigitaj."

Ekzemple li mencias Svedion, kiu havas trejnado-fondusoj kiuj kun homoj ‘kunvojaĝas’ tra ilia vivo; sed ankaÅ­ Italion kaj Belgion, kie ww[xxii]-rajtoj kaj wao[xxiii]-rajtoj ‘kunmoviĝas’ kun homoj kiuj portempe estas sen laboro. "Nederlando havas la emon nur paroli pri ‘daÅ­ra’ en kontrasto kun ‘portempa’ laboro, sen ajnaj nuancoj. Kial ne lasi la diferencon loza?"

 

Politikaj demandoj

Politikaj partioj en la venontaj jaroj devos pensi pli akre pri la pozicio de laboro en la ekonomio kaj la socio. Ĉu pli da kapablo al propra sinhelpo signifas, ke ĉio devas esti individue regulata, VVD? Kaj ĉu D66[xxiv], la partio kiu estas populara ĉe la zzp-uloj, pretas fari la pensio-aranĝon fleksebla por ĉiu? Kaj kiel ili tiam volas trakti tion?

Kaj la PvdA  –  la partio por laboro (al kiu apartenas Asscher), kie tiu staras? LaÅ­ Sweder-van-Wijnbergen, mem intertempe ne plu partiano, la PvdA nun "ĉion misfaras": ĝi ne kunpensas kun la ŝanĝiĝanta mondo, sed provas la merkaton ‘repuŝi’ en la malnovajn formojn. Tamen, diras ankaÅ­ li: "Ne necesas esti pure fleksa, intera formo estas trovenda. Moderna ministro de Sociaj Aferoj prezentus tiaĵon. Ĉar jen pri kio temas: la estonteco de laboro."

Se la ‘homo flexibilis’ ekzistas, ĉu tiuokaze ĉiu povas aparteni al ili? Kiel katecaj ni estas? Por mencii ion, homoj ja longdaÅ­re maljunas. Nun maljunaj dungitoj plejofte perlaboras pli ol junuloj, kaj ili akiras aldonajn liberajn tagojn. Tio ŝanĝiĝos. Kaj ne estos pli agrabla ol oni atendas.

Robbert Coenmans de la FNV-Jong opinias ke estas grupo de alte edukitaj junuloj, por kiuj fariĝos "apenaÅ­ sufiĉe fleksebla", kaj kiu ne plu pensas en terminoj de laborpostenoj, sed en projektoj. Li ja supozas ke temas pri malgranda grupo, "kun la risko de burnout". "Ili pensadas: ‘Mi havu bonegan vivon, alie mi iĝos malgaja’." Sed krome, li diras, estas tuta grupo, ĉefe la malpli kleraj, kiuj simple preferas la dudekjarcentan gepatran vivosferon.

Sweder-van-Wijnbergen atentigas pri prudento rilate al handikapuloj: "Tute malbonas ke metiejoj de handikapuloj estas forigataj. Tiamaniere oni enĵetas en la flekseblan mondon ĝuste la homojn, kiuj ne povas elteni tion."

Ĉu la ĝisfundaj ŝanĝiĝoj en la ekonomio kaj la socio estas ankoraÅ­ reteneblaj? Ĉiumonate UWV publikigas ĝisdatigon pri la evoluoj en la labormerkato. Nun kiam la ekonomio fartas pli bone, la novaĵoj pri la lasta monato estas jenaj: la elfluo el la ww (registrata senlaboreco) al permanenta posteno malpliiĝas ĉiujare, inter 2008 kaj 2013 ekde 21 ĝis 16 procentoj. ĈirkaÅ­ 35 procentoj trovas post la ww laboron kiel lulaboriston. Pli kaj pli da homoj eklaboras surbaze de portempa kontrakto: ekde 42 Äis 49 procentoj. Nenio indikas ke tiu tendenco ŝanĝiĝos.

 

[i] FNV (Federatie Nederlandse Vakbeweging) - Jong = sektoro por juneco de la Federacia Nederlanda Laboristmovado.

[ii] CNV (Christelijk Nationaal Vakverbond) = federacio de pluraj kristanaj sindikatoj en Nederlando.

[iii] ABU (Algemene Bond Uitzendondernemingen) = ligo de dungoficejoj kaj lulaborist-organizoj en Nederlando.

[iv] Randstad = granda Nederlanda firmao por personecigitaj varbado-servoj; ĝi en pluraj landoj liveras altkvalitajn profesiulojn por mallong- aŭ long-tempaj projektoj en diversaj terenoj (teĥnologio, financoj, sanzorgo, edukado).

[v] UWV (Uitvoeringsinstituut Werknemers-verzekeringen) = la Nederlanda registara administrad-organizo por ĉiuj aspektoj de senlaborsubteno kaj redungado.

[vi] zzp (zelfstandige zonder personeel) = memstara senpersonala entreprenisto aÅ­ - alivorte - sendependa portempa kunlaboristo, en Nederlando.

[vii] cao (collectieve arbeids-overeenkomst) = kolektiva laborkontrakto, en Nederlando.

[viii] SER (Sociaal-Economische Raad), en Nederlando.

[ix] Asscher = la nuna Nederlanda vicĉefministro kaj Ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco.

[x] ING estas unu el la grandaj Nederlandaj bankoj.

[xi] vic-ministro pri Financoj, Wiebes, apartenas al VVD (Volkspartij voor Vrijheid en Democratie), la dekstra liberala politika partio en Nederlando.

[xii] vic-ministro pri Socialaj Aferoj, Klijnsma, apartenas al PvdA (Partij van de Arbeid), laÅ­grande la unua maldekstra socialisma politika partio en Nederlando.

[xiii] Raad-van-State = Konsilio de Ŝtato de Nederlando; al la Nederlanda registaro ĝi donas konsilojn pri konstituciaj kaj juraj aspektoj de parlamento kaj politiko.

[xiv] WRR (Wetenschappelijke Raad voor het Regeringsbeleid) = Scienca Konsilio por Registarpolitiko en Nederlando.

[xv] TNO (Toegepast Natuurwetenschappelijk Onderzoek) = Nederlanda sendependa esplor-organizo kiu surbaze de sia ekspertizo kaj esplorado kontribuas al la konkurencpovo de entreprenoj kaj institucioj; ĉe TNO laboras en Nederlando ĉ. 4000 profesiuloj.

[xvi] OEKD = internacia Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (angle: OECD, Organisation for Economic Co-operation and Development).

[xvii] SP (Socialistische Partij) = laÅ­grande la dua maldekstra socialisma politika partio en Nederlando.

[xviii] Sweder van Wijnbergen = Nederlanda ekonomikisto kiu laboris ĉe la Monda Banko en Vaŝingtono kiel ĉef-ekonomikisto, en la Nederlanda Ministerio de Ekonomiaj Aferoj kiel ĉef-oficisto, kaj iĝis profesoro pri makro-ekonomio ĉe la Universitato de Amsterdam.

[xix] SCP (Sociaal en Cultureel Planbureau) = sociscienca esplorinstituto kaj konsilantaro al la Nederlanda registaro; formale ĝi estas parto de la Ministerio por Popola Sano, Bonfarto kaj Sporto.

[xx] Lobith = malgranda urbo en Nederlando ĉe la Germana landlimo, tie kie la rivero Rejno eniras Nederlandon.

[xxi] Peter van Lieshout = profesoro pri Sociaj Sciencoj en Utrecht (Nederlando).

[xxii] ww (werkeloosheids-wet) = Nederlanda leĝo pri senlaborula subvencio.

[xxiii] wao (wet voor arbeids-ongeschiktheid) = Nederlanda leĝo pri subvencio kaze de labornekapablo.

[xxiv] D66 (Democraten 66) = socialliberala kaj progresema politika partio en Nederlando; ĝi fondiĝis en 1966.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/02/het-mysterie-van-de-stagnerende-lonen-1491493
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La mistero de stagnantaj salajroj

NRC 2 majo 2015

 

Fare de   Marike Stellinga

 

Kion devas politikisto fari pri stagnantaj salajroj? En Usono kaj Britio oni simple ne povas ĉesi paroli pri tio. Nek mi, ĉar ankaŭ ĉe ni[i] tiu problemo povus konfronti nin.

Esperplene estas ke temas pri problemo kiun ĉiu politikisto, ĉu dekstra ĉu maldekstra, volas ripari. Kun balotantoj kiuj vidas la ekonomian kreskon alveni ĉien, krom en sian monujon  –  gajni elektojn tiel ne eblas. Eĉ la entreprenistaro ne vere povas ŝati tion, ĉar kiu tiam aĉetas iliajn aĵojn kaj servojn? (Por entreprenoj kiuj vendas siajn varojn eksterlande, tio estas alie.)

La Brita semajna gazeto The Economist ĉi-semajne ankoraÅ­ metis kunkune la senkuraĝigajn ciferojn pri Usono: ekde 1960 la produktiveco de dungitoj kreskis je 220 procentoj. Iliaj realaj salajroj kreskis je nur 100 procentoj. Ekde la krizo de 2008, la reala salajro eĉ malaltiĝas (‘reala’ ĉi-tie signifas: la aĉetpovo de la salajro) dum la produktiveco je laborhoro kreskas. La rezulto: la parto de la nacia enspezo kiun dungitoj ricevas, malpliiĝas. Kaj, eksplikas The Economist, de tiu malpliiĝanta parto "ĉiam pli granda parto iras al la homoj kiuj gajnas la plej altajn salarojn, do pligravigante la problemon por la ceteruloj". Jen ĉiuj ingrediencoj por maldekstrisma revolucio. Ne mirinde ke politikistoj kiel Hillary Clinton, David Cameron kaj Ed Miliband ekscitiĝas pri tiuj salajroj.

 

La solvo:  malaltigu la salajr-imposton.  Ne hezitu, tuj faru tion.

 

Ekonomikistoj ankoraÅ­ ne bone komprenas kio kaÅ­zas la stagnantajn realajn salajrojn, des malpli verŝajne ke estas ajna konsento pri kio farenda pri tio. Multe proponitaj klarigoj estas la tutmondiĝo kaj la fleksebliĝo de labormerkatoj. Okcidentaj laboristoj konkurencas kun pli malmultekostaj dungitoj aliloke kaj kun pli progresintaj maŝinoj  –  tio premas iliajn salajrojn. Simile, la kresko de lulaboristoj kaj alia fleks-dungitaro povus premi la salajrojn.

Do ĉu limigi, tiun fleks-merkaton? The Economist dubas ĉu tio helpus. Komparu Brition foje kun Francio. La Franca labormerkato estas malmulte fleksebla kaj la salajroj ne stagnas tie, kontraŭe. Sed la senlaboreco estas multe pli alta. Ekde 2010 la Franca ekonomio kreis ĉirkaŭ 140.000 laborpostenojn, la Brita 1,6 milionon. Estas agaca interŝanĝo inter salajro kaj laboro, kiu ne facile eviteblas. Protektu dungitojn kun fleks-kontraktoj plie, kiel ministro Asscher[ii] nun faras, kaj la ŝanco grandas ke ili malpli ofte akiras laborpostenon. Prefere ne laborpostenon aŭ modere pagantan?

La demando estas ĉu Nederlando atendas saman disvolviĝon kiel Usono kaj Britio. Ni ĉi-tie[iii] estas same multe koncernataj kun inteligentaj maŝinoj, tutmondiĝo kaj fleksebliĝo. Estas ja diferencoj: la reguloj (protektado) ĉirkaŭ dungitoj kun daŭra kontrakto ĉi-tie estas multe pli striktaj, kaj la labormerkato estas ofte mallarĝa (kio signifas ke mankas dungitaro). Ambaŭ pliigas la intertraktad-povon de dungitoj. Sed estas grupo kiu ne profitas de tio: la homoj en la tiel nomata fleksebla ŝelo. Nederlando havas relative multajn fleks-laboristojn[iv].

Kion fari se ni samskale alfrontas stagnantajn salajrojn? The Economist sugestas solvon tre similan al la rekomendo de la Centraal Planbureau (CPB)[v] en la pasintsemajne aperinta studo Kansrijk arbeidsmarktbeleid (Multŝanca labormerkat-politiko): malaltigu la imposton je malaltaj salajroj. Tio laÅ­ CPB liveros postenojn. Krom tio, ĝi helpos precize tiujn homojn kiuj eble ja malplej povas pugnigi la manon. Kaj ĝi kostos 1,5 miliardon da eÅ­roj laÅ­ CPB. Al politikistoj en Hago[vi] kiuj estas pripensantaj disdoni ‘neatenditajn bonŝancojn’, mi dirus: ne hezitu, tuj faru tion.

 

Marike Stellinga estas ekonomikisto kaj verkas ĉiun sabaton kolumnon pri politiko kaj ekonomiko.

 

[i] en Nederlando

[ii] Lodewijk Asscher estas en Nederlando vicĉefministro kaj Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Laborebleco.

[iii] en Nederlando

[iv] laboristojn sen permanenta kontrakto, sed kun la fleksebleco ŝanĝi de dunganto.

[v] La Centraal Planbureau (CPB) estas esplorinstituto de la Nederlanda registaro; ĝi prognozas kaj liveras ekonomian analizon al ministroj, politikistoj, sindikatoj, organizoj de dungantoj, ktp.

[vi] La urbo kiu estas la sidejo de la Nederlanda registaro.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/april/18/dataisme-1486081
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Datumismo

NRC 18 aprilo 2015

 

Fare de   Robbert Dijkgraaf

 

Forgesu la estonton. Kiu povas antaŭdiri la estanton? Estas unu el la plej malfacile respondeblaj demandoj: kio okazas nun? Ĉio kion ni legas aŭ aŭdas ja venas al ni kun ioma malfruiĝo. Ni flugas blinde tra la hodiaŭo kaj estas historiistoj de nia propra vivo.

Sed tio ŝajnas ŝanĝiĝi. La modernaj sociaj medioj kaj la eksplodo de datumoj kaj komputivo havigas senprecedencajn ŝancojn kompreni la nuntempon. Kun la enmoda termino ‘big data’ estas konstruata radaro-ekrano kiu precize rakontu al ni kio okazas nun.

Nenie tiu entuziasmo estas pli granda ol en Silicon Valley, la plej eminenta novec-motoro de la mondo. Vizito al la kampusoj de interretgigantoj kiel Google, Facebook kaj LinkedIn donas al mi la senton esti maljuna, tre maljuna  –  kvazaÅ­ oldulo malofte vidanta iun malpli ol 30-jara.

Sed ne estas la glitejoj, Lego-konstrutabloj, aŭ mobilaj frizejoj por hundo kaj kato, kiuj pleje impresas. Tio estas la grandega teĥnika scio de tiuj whizzkids. Unu el la fondintoj de softvar-kompanio informis min, ke en la pasintaj jaroj li pritraktis ĉiujn kandidatiĝojn persone. Al ĉiu estis prezentita la sama testo. El la kvin mil kandidatoj, nur du kapablis atingi perfektan poentaron. La unu elektis ĉi tiun kompanion, la alia iĝis fama profesoro.

La intelekta amplekso de tiu ĉi generacio montriĝas el la kariertabelo de unu el la plej unuaj datum-sciencistoj: Jeff Hammerbacher. Li komencis ĉe granda komercbanko, tiam disvolvis softvaron por Facebook, sekve ekigis sian propran datum-kompanion Cloudera, kaj nun laboras pri genetikaj datumoj kiel profesoro ĉe la Hospitalo Mount Sinai en Novjorko. Kaj li estas nur 32-jara.

Malfacile imagebla estas ankaŭ la enorma komputika potenco de tiuj teĥno-firmaoj. La regulo ŝajnas esti: vi sisteme subtaksas la engaĝiĝon, eĉ se vi aplikas la regulon. Tio validas ankaŭ por homoj kiuj bone konas la firmaojn interne. La vere interesaj projektoj estas ofte sekretegaj. Temoj, en kiuj oni nun plene investas, inter aliaj estas artefarita inteligenteco kaj medicinaj informoj.

Unu el la kompanioj kiuj provas antaÅ­diri la hodiaÅ­on estas Dataminr, karulo de Wall Street. Äœia ĉefa fonto estas la ĉiutaga fluo de 500 milionoj da tweets. Surbaze de tiuj, ĝi asertas havi la kapablon detekti gravajn tendencojn  –  antaÅ­ ol ili okazas. Pensu ĉe tio pri renversado de la publika opinio, la falo de borskurzo aÅ­ la eksplodo de revolucio. La antaÅ­eco tipe estas proksimume 5 ĝis 10 minutoj. Rimarkindas ke la komputiloj ne nur vidas la formadon de tendenco, sed ankaÅ­ la nepublikajn intervenojn de instancoj kaj entreprenoj por redirekti tendencon.

 

Entreprenoj uzas nian senbridan datumfluon por dedukti treege personajn aferojn, kiel seksan preferon, uzon de drogoj kaj la ekon de depresio. En unu fifama kazo, superbazaro sendis reklamanoncojn por bebo-produktoj al dekkelkjarulino. Kiam ŝia patro pri tio kolere reagis  – ĉu la entrepreno eble volis lian filinon persvadi ekhavi infanon? –  la bazaro evidentiĝis ion scii kion li ankoraÅ­ ne sciis: lia filino estis graveda!

Facebook montris ke ĝi povas influi elektojn, ŝanĝante subtile la prefer-alĝustigojn de uzantoj, tiel laŭ esploro publikigita en la revuo Nature. Notu bone: 30 procentoj de la Usonanoj ricevas la novaĵojn tra Facebook.

Big data eble montriĝas esti komerca sukceso, socie ĝi almenaŭ ĝis nun montriĝis esti seniluziiĝo. La eksploda kresko de datumoj kaj datum-entreprenoj ne alportis la transformiĝon de la politiko kiun multaj antaŭdiris.

Estas multaj kialoj por tio, ĉiuj zorgigaj. Estas unu afero trovi la plej rapidan vojon al destino, estas alia afero pritrakti socian maljustecon. La datum-diluvo nun estas prilaborita de komputiloj. Sed por plibonigi la socion, homoj devos kompreni la datumojn. Tio postulas historiojn kiuj allogas. De big data al grandaj historioj, belega laboro por la mensaj sciencoj.

Ni mem povas ankaŭ fari ion. Ni ĉiuj laboras, libervole kaj sensalajre, por Google kiam ni uzas ĝian serĉilon aŭ vojplanilon. Sed ni hezitas dediĉi nin neprofiteme por la publika afero. De la 20 retejoj ĉe la pinto, nur Vikipedio estas ne komerca.

Ankaŭ instancoj povas pli. Ili fore postrestas ĉe la apliko de datumoj. La solvo ne estas senpagaj Lego-konstrukestoj, sed instruanta kaj stimulanta ĉirkaŭaĵo, kiu teĥnologion komprenas kaj aprezas.

Fine la akademio mondo. Ne sufiĉas klerigi la plej brilajn studentojn. La foje iom naiva brakumo de big data  – fare de David Brooks (kolumnisto de New York Times) tiel bele baptita ‘datumismo’, vidu ankaÅ­ la lastatempan libron de lia kolego Steve Lohr kun la sama titolo –  postulas kritikeman konsideron. Kiu reguligo kaj leĝaro bezonatas? Kio estas la plusoj kaj minusoj? Kaj kie estas la artoj? Urĝa tempo por pinĉpreno da dadaismo.

Unu afero estas klara. Politiko, publiko kaj scienco troviĝas en postiĝinteco. Ja ne devas esti tiel, ke post nelonge, la sola kiu ekzakte scias kio okazas, estas sennoma fasko de serviloj, kiu ie en granda fabrikhalo trankvile zumadas.

 

 

Robbert Dijkgraaf estas Nederlanda matematikisto, fizikisto, profesoro ĉe la universitato de Amsterdam, kaj direktoro de la Institute for Advanced Study en Princeton (Usono).

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/economie/vergrijzing-zwakt-economische-groei-wereldwijd-af~a3955501/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Loĝantar-griziĝado mondvaste febligas ekonomian kreskon

Denove estas urso kiu baras la vojon por la monda ekonomio: ekscesa griziĝado. Kune kun malplia produktivec-altiĝo, tio dum la venontaj jaroj en preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo kondukos al malpliiĝanta kresko. Okcidentaj landoj, sed ankaŭ Japanio kaj Ĉinio, estas konfrontataj kun regresanta laborloĝantaro, sekve de pli malalta naskokvanto el la pasinteco.

Volkskrant 15 aprilo 2015

 

Fare de   Peter de Waard

 

Pri tio avertas la Internacia Mona Fonduso (IMF) en la hieraŭ[i] prezentita World Economic Outlook, la plej aŭtoritata ekonomia analizo. La kvanto de la estonta kresko dependas laŭ la IMF de tri faktoroj: laborprovizado, produktivec-kresko kaj kapitalprovizado. Jam antaŭ la krizo de 2007, en multaj Okcidentaj ekonomioj la laborprovizado estis iom minacata. Nun tio okazas ankaŭ en emerĝaj landoj kiel Ĉinio kaj Rusio. "Junaj laborantoj ne plu povas kompensi la rezignon de pli maljunaj laborantoj."

Nun oni jam parolas pri stagnado. La kresko de la monda ekonomio ĉi-jare laŭ atendo atingos 3,5 procenton. Tio estas nur 0,1 procenton pli alta ol en 2014. Strukture pli malalta kresko ŝajnas esti la 'nova realo'. "Tio ne sufiĉe bonas", diras IMF-direktoro Christine Lagarde. Tutmonde landoj luktas kun altaj senlaborec-ciferoj - ĉefe inter junuloj - kaj grandega ŝuldoŝarĝo. Por rebonigi tion, laŭ IMF pli alta kresko necesas.

Speciale pri emerĝaj merkatoj, kiuj post la krizo funkciis kiel motoro por la monda ekonomio, la IMF estas pesimisma. Ĉinio devas ordigi la aferojn pri financoj, pro tio ke multaj lokaj aŭtoritatoj tro profunde metis sin en ŝuldojn por investaĵoj precipe en infrastrukturo. Kaŭze de tio la kresko en Ĉinio malpliiĝas ĉi-jare de 7,4 ĝis 6,8 procento. Venontjare la kresko plue regresos al 6,3 procento. Brazilo kaj Rusio vidas siajn ekonomiojn ŝrumpi je respektive 1 kaj 3,8 procento. Danke ĉefe al Barato, kie la kresko estas reĝustigita supren de 5,6 al 7,5 procento, la aperantaj landoj ankoraŭ ĉi-jare efikas por ĉirkaŭ 70 procentoj de la tuta kresko en la monda ekonomio.

Post jaroj da krizo, la kontribuo de pli riĉaj landoj ree pligrandiĝas. La Usona ekonomio kreskas ĉi-jare je 3,1 procento. Tio estas duonprocenton malpli ol atendite, ĉar la Usonanoj komencas suferi de la forta dolaro. La eŭro-zono profitas de tiu. La IMF argumentas ke la pli malalta eŭro-kurzo alportos duonon procenton da ekstra kresko. Ĉi-jare, por la eŭro-zono oni atendas kreskon de 1,5 procento. Ankaŭ la malalta petrolprezo favoras la eŭro-landojn kiel energi-importantojn.

Oliver Blanchard, ĉefa ekonomikisto de la IMF, menciis hieraŭ[ii] pli bonan instruadon kaj pli altan produktivecon pere de teĥnologia noveco, kiel rimedojn kontraŭ la griziĝad-problemo. Sed malgraŭ ciferecigo kaj robotigo, la plialtiĝo de la produktiveco malpliiĝas, kaj en Okcidentaj landoj kaj en Ĉinio.

 

Peter de Waard  estas reportero, redaktoro kaj kolumnisto pri ekonomio.

 

[i] 14 aprilo 2015

[ii] 14 aprilo 2015

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/februari/26/maak-van-die-lappendeken-rap-europees-energiebele-1469900
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Faru el tiu ĉifonkovrilo vigle Eŭropan energi-politikon

NRC 26 februaro 2015

Redaktora kolumno

Energio estas la bazo de la Eŭropa Unio. La seslanda traktato por konstitui la Eŭropan Karbo- kaj Ŝtal-Komunumon en 1951 estis la unua paŝo al Eŭropa kunlaborado.

La agadplano por energi-unio kiun la Eŭropa Komisiono publikigis hieraŭ, tial ne nur konfirmas la kontinuecon de la Eŭropa misio, ĝi ankaŭ estas programo kiu devas stimuli plian urĝecon ĉe la membroŝtatoj. Pasintjare la nova Eŭropa Komisiono ĉe sia eniro jam klarigis ke Eŭropo urĝe bezonas pli bone funkciantajn energi-merkatojn, kaj efikan transliman interkonekton de energi-retoj. Ekde tiam, la milito en Ukrainio ankoraŭ ĝene konfrontis ses membroŝtatojn kun ilia plena dependeco de Rusa tergaso por ilia energi-provizo. Ankaŭ Nederlando, mem tergas-lando, estas pli vundebla ol ĝi sentas. Kiam la Nederlanda registaro decidos tamen definitive redukti la tergas-eltiron en Groningen1, tiam povos evidentiĝi necese importi pli da gaso el Rusio.

Energio en Eŭropo estas nun ĉifonkovrilo de naciaj interesoj kaj planoj sen translima kohero. La abrupta malfunkciado de nukleaj centraloj en Belgio, fine de la pasinta jaro, povis esti solvita sole per krizaj aranĝoj, kvankam najbaraj landoj produktadas sufiĉan energion. Sed mankis interliga kablo. La samo koncernas Francion, kiu povas neniun energion el Hispanio importi. Energio samtempe estas fonto de naciaj kontrastoj. En Francio nuklea energio pintas, Nederlando estas benita per gaso, Germanio elektis vent- kaj sun-energion.

La respondeca Eŭro-Komisionano Maros Sefcovic hieraŭ vicigis serion da premantaj faktoj pri la pozicio de Eŭropo kaj ties neprogresinteco kompare al i.a. Usono. Ekzemple en la pogranda komerc-merkato la prezoj de elektro kaj gaso en Eŭropo estas respektive 30 kaj 100 procentojn pli altaj ol tiuj en Usono. Por la Eŭropa entreprenistaro tio estas tre forta konkurenc-malavantaĝo. Dek du el la 28 Eŭropaj landoj ne plenumas la minimumajn Eŭropajn ambiciojn, por irigi produktitan energion ankaŭ trans la landlimojn. Energi-merkato kun adekvataj kondukt-retoj ŝparigas al konsumantoj 40 miliardojn da eŭroj jare. Kaj ĝis 2020 mil miliardoj (1.000.000.000.000) da eŭroj devas esti investitaj en la energi-sektoron. Ankaŭ por tiu kiu jam kutimiĝis al la grandaj nombroj ruliĝantaj el la Brusela burokrataro, jen ciferoj kiuj inklinigas al pli ol pripensado. Propra Eŭropa energio estas potenco, estas sekureco kaj estas aktiveco. Eŭropo prenu sin serioze, kaj el energio vigle faru atuton.

 

 

1 Groningen estas provinco en la nord-oriento de Nederlando. Lastatempe, la tergas-eltiro tie kaÅ­zis pli kaj pli da terskuoj, kiuj nocas fundamentojn de domoj.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/februari/03/gehaaid-en-ijdel-vertolker-van-de-spaanse-onvrede-1464413
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ruzlerta kaj vanta interpretisto de la Hispana malkontento

Post jaroj da korupto-skandaloj kaj profunda financa krizo, multaj Hispanoj estas teditaj de la ‘malnova politiko’. Universitat-instruisto Pablo Iglesias kun protestpartio Podemos mobilizas la malkontenton.

NRC 3 februaro 2015

 

Fare de   Koen Greven ,  korespondanto de NRC en Madrido

 

"Pablo! Pablo! Pablo!", krias la amaso sur la centra placo de Madrido. Pablo Iglesias (36) levas pugnon kiel signon, ke li volas kun la Hispana popolo ekbatali kontraÅ­ la potencularo. "Sí se puede, sí se puede", nun sonas sur la Puerta-del-Sol-placo. La slogano estas bazita sur la Yes we can! de Barack Obama. Iglesias kredas ke li, kiel gvidanto de Podemos, povas en Hispanio renversi la establitan ordon. "Ni venkos!", li krias al siaj adeptoj. Äœojkriado. Eĉ Greka flago estas svingata.

Iglesias havas pli grandan podion ol li mem povis iam antaÅ­vidi. "Ni revas, sed ni konsideras niajn revojn ja tre seriozaj", jen la plej nova slogano de Iglesias. La coleta – la homo kun la ĉevalvosto – estas por sennombraj Hispanoj la nova espero. Multaj skandaloj de korupteco kaj profunda financa krizo kaÅ­zis breĉon inter la loĝantaro kaj la politiko. Iglesias prezentas sin kiel la viron kiu povas konstrui novan ponton, kaj li rezistas kontraÅ­ 'la kasto'. Podemos volas manpremi ĉiujn Hispanojn. "Venu ĉe ni. Ne gravas por kio vi antaÅ­e voĉdonis. Estu bonvena. Ni estas la popolo!", krias Íñigo Errejón, la 31-jaraĝa numero du de la partio.

 

Panteono

En la tombejo de Nuestra Señora de la Almudena staras la panteono en kiu Pablo Iglesias estas enterigita. Kiel omaĝo al la fondinto de la Partido Socialista Obrero Español (PSOE), Javier Iglesias kaj Luisa Turrión kunvenas ĉi tie kun aliaj Hispanaj socialistoj, la 1-an de majo 1972. La fajrero inter la du studentoj transsaltas. Ili ekamindumas, edziĝas kaj ses jarojn poste filo naskiĝas. La nom-elekto ne malfacilas: Pablo. La edzparo tiam povis neniam elpensi, ke ilia Pablo Iglesias fondos politikan partion kiu ĝuste kiel alternativo al la PSOE scipovos gajni por si grandajn grupojn da Hispanoj. "Mi ĉiam voĉdonis por la PSOE, sed tiu tempo nun pasis. Post multaj jaroj da mizero, Podemos alportas denove esperon", diras Teresa Valencia dum la manifestacio sabate en Madrido. "Ĉu Iglesias havas respondon al ĉio, ni devos vidi."

Iglesias elkreskas kiel sola infano en ruĝa Hispana nesto. Lia patro estas histori-instruisto kaj havas simpation por la Revolucia Kontraŭ-faŝisma kaj Patriota Movado (FRAP). Lia patrino perlaboras monon kiel sindikat-advokatino. Kiel knabo li aŭdas la rakonton pri sia avo Manuelo Iglesias, kiu dum la reĝimo de diktatoro Francisko Franco estis mortkondamnita, ankaŭ surbaze de sia politika konvinko. Poste tiu mortkondamno estis ŝanĝita en malliberej-punon.

La vivo de Iglesias ekhavas turnon kiam liaj gepatroj divorcas. Je sia 13-a li kune kun sia patrino revenas de la provinca urbo Soria al sia naskiĝurbo Madrido. La popolkvartalo Vallecas estas ĝis la nuna tago lia nova habitato. La aventurlibroj de Jules Verne kaj Emilio Salgari estas jam frue deflankigataj kaj interŝanĝataj kontraŭ verkoj de Vladimir Lenin, Herbert Marcuse kaj Salvador Allende. Iglesias kiel dekkelkjarulo aliĝas al la Unio de Junaj Hispanaj Komunistoj.

 

Inteligenta kaj karisma

La lerta studento kompletigas, ankaÅ­ inspirita de sia patrino, en 2001 studon de juro ĉe la Universidad Complutense de Madrido, sed profunde en sia koro li ĉiam estis preferanta studi politikologion. Kaj tion li faras ankoraÅ­. Tri jarojn poste li jam rajtas nomi sin politikologo. Tio ne sufiĉas por li. Iglesias faras licencian studon, du magistrajn studojn kaj plivastigas sian scion ĉe universitatoj en Anglio, Usono kaj Svislando. Lia vivoresumo okupas sennombrajn paĝojn. Li subtenas rilaton kun Tania Sánchez, politikistino de la maldekstra Izquierda Unida. Ili ne havas infanojn.

Fernando Vallespín, profesoro pri politika scienco ĉe la Universidad Autónoma de Madrido, estas daÅ­re en kontakto kun Iglesias, kaj akompanas lin dum lia licencia studo. "Tre inteligenta kaj karisma", tiel Vallespín titolas lin en majesta oficejo en la urba centro de Madrido. "Iglesias lasis sin inspiri de Sud-Amerikaj gvidantoj kiel Hugo Chávez kaj Evo Morales. Li estas iu kiu tre forte kredas je siaj propraj idealoj, kaj batalas por tiuj. Lia kono de faktoj estas grandega. Krom tio, Iglesias estas majstro en la unu-al-unu debato."

Kiel instruanto ĉe la Complutense, Iglesias lernas instrui kaj eksperimenti antaÅ­ salono kun studentoj. Li estas kaprica kaj kapablas fascini la studentojn. Ekzemple, dum unu el siaj lekcioj li reludas scenon el Dead Poets Society, ĉe kio la studentoj kaj la instruisto - same kiel en la filmo - ekstariĝis sur la benkoj kiel signo de ligiteco. Laura Martínez komence tute ne interesiĝas pri politiko, sed tio ŝanĝiĝas kiam ŝi ĉeestas lekciojn de Iglesias. "Mi ĉiam trovis politikologion iom enuiga. Ĉe la plej multaj profesoroj ĝi estas tre teoria fako. Iglesias faris siajn prelegojn kun multe da dinamiko. Ĉiam ja okazis io. Ĉiu rajtis kunpensi. Li lernigis min ke politiko estas ĝuste ja io por ordinaraj homoj. Post tio la fako por mi vere ekvivis", diras Martínez, kiu nun mem estas aktive asociita al Podemos.

Iglesias proprigas al si la fakon de televid-prezentisto. Paco Pérez, fondinto de Tele K, venigas lin en 2010 al la sendostacio en la kvartalo Vallecas. Iglesias iĝas la vizaĝo de la debatprogramo La Tuerka (La ÅœraÅ­bo) en kiu ferocaj politikaj diskutoj okazas, kaj kiu intertempe ĝuas nacian elstarecon. Iglesias kiel centro de sia propra podio. "Mi iam estis vidinta lin engaĝitan en debato ĉe la universitato, kaj mi ja vidis en li televidpersonecon", rakontas Pérez ĉe alternativa foiro en la kultura centro Ateneo Republicano de Vallecas. "Estis ora lertaĵo. Vere naturtalento. Iglesias neniam lasis ion al la hazardo. Aliuloj paŝis tuj senprepare antaÅ­ la kameraon. Tion li neniam faris. AntaÅ­ nelonge li petolŝercante diris al mi: 'Se vi ne estus veniginta min al Tele K, tiuokaze ĉio estus irinta alie'. Sed ĉu tio veras, mi ne scias."

La Tuerka ja evidentiĝas perfekta lernejo por Iglesias, kiu ĉiam serĉis la debaton. Rubén Tejedor ankoraÅ­ rememoras, kvazaÅ­ estis hieraÅ­, ke li lasis sin de Iglesias tenti por apudiĝi, kiel loka proparolanto de Unión Progreso y Democracia (UPyD), ĉe la progamo. Tiam estas marto 2012. "La UPyD-on vi povus vidi kiel moderan mezan partion. Sed en la mondo de Iglesias vi tiuokaze jam preskaÅ­ apartenas al ekstrem-dekstro", eksplikas Cembrero sur la tegmenta teraso de la restoracio direktita de li en la kvartalo Lavapiés. "Estis ĉe tiu tablo pli-malpli kvin kontraÅ­ unu. Kun Iglesias kiel rapidgvidanto kontraÅ­ mi. Ne, tio ne estis facila."

Laŭ Tejedor estas Iglesias alia homo kiam li alparolas grandan publikon. "La egoo de Iglesias estas grandega. Li pensas ke li mem estas la plej ruza kaj plej bela knabo en la klaso kaj sciigos tion al aliuloj ankaŭ. No tiene abuela, ni diras en la Hispana. Alivorte: Iglesias ne bezonas avinon kiu diras kiel bona li estas. Tion li ja mem faras. Iglesias antaŭ ne tre longe estis ankoraŭ ĉi tie kiel gasto en la restoracio. Li ŝajnigis ne koni min kaj kriis kun stoika vizaĝo 'kelnero' al mi. Iglesias precipe okupiĝas pri si mem. Sed eble estas ja ĝuste tiu sinteno per kiu li atingis tiel multe."

 

Televidpersoneco

Iglesias kiel stelulo nur vere ekleviĝas kiam li en aprilo 2013 akceptas inviton de la ekstrem-dekstra sendilo Intereconomia. La intenco estas ke al Iglesias, kiel maldekstrisma politikisto, en plein public estos konigita lia ĝusta loko. Tio rezultas tute diference. Iglesias estas preparita ĝis perfekteco, restas trankvila kaj kvieta, estas sprita kaj venas kiel gajninto el la lukto. Grandaj naciaj televidkanaloj proponas al li podion. Nova nacia televidpersoneco naskiĝis. "Fine li havis la aÅ­diencon kiun li tiel sopiris", diras Paco Pérez. "Verdire li pliboniĝis pro sia famo. Iglesias ne plu devas lukti por aspekti konata."

Iglesias faras sekvan paŝon. Kiel konsilanto de la maldekstrisma Izquierda Unida kaj la Venezuela registaro de Hugo Chávez, li pasintece devis kontentiĝi kun rolo en la fono, sed nun li staras mem en la spotlumoj. Kune kun nombro da aliaj profesoroj de la Complutense, li en januaro 2014 prezentas en saloneto de la Teatro del Barrio en Lavapiés la politikan partion Podemos. Ili tiam preparas sin por la EÅ­ropaj elektoj. Ä´urnalisto Francesco Manetto "pro scivolemo" ĉeestas. Semajnon poste, li havas intervjuon kun Iglesias, kaj elkreskas rapide ĝis 'Podemos watcher' por la tutlanda ĵurnalo El Pais.

"En la tempo de unu jaro ege multe okazis kun Iglesias. Lia penetremeco malaperis, la tono estas iom pli modera", eksplikas Manetto en kafejo proksime de la Kongreso. "Antaŭ nelonge mi denove havis intervjuon kun li post kunveno en Sevilla. Sed mi devis atendi monatojn por tio. Se vi sidas kontraŭe de li ĉe la tablo, Iglesias estas ekstreme afabla kaj komplezema. Li scias, kiel neniu alia, kiun tonon li kie ektuŝu. Kaj pri kiu temo li volas diri ion. Pri Venezuelo Iglesias prudente ne plu parolas. De la klasika gazetaro li nun prenas daŭre pli da distanco. Podemos komunikas prefere mem tra Twitter kaj Facebook. Kaŭze de tio estiĝas nova rilato inter gazetaro kaj politiko. Neniu scias precize, kie li staros. Agendo mankas. Intenca taktiko."

Ke Iglesias estas la nekontestebla ĉefo de Podemos, tio tute certas. Peto de Pablo Echenique - unu el la kvin EÅ­ro-parlamentanoj de la partio - por proponi lokon ene de la pinto al «du Pablo'j» estis rezignita. La fizike handikapita politikisto estas metita iom flanken. "Podemos malsupre fondis grandan nombron da membrorondoj kun firma demokrata valoro, sed de supre malsupren la linio estas tre vertikala", eksplikas la politikologo Vallespín. "Podemos nun kunigas ĉiujn malkontentajn Hispanojn. Kaj tiuj, en lando kun pli ol kvin milionaj senlaboruloj, estas ne malmultaj. Iglesias al tiu ĉi grupo donis vizaĝon. Sed kion li pri Hispanio havas antaÅ­ la okuloj, restas neklare. Pri tio Iglesias kiel eble plej longe silentos. Multaj Hispanoj ege ŝatas, ke Podemos stariĝis. Sed ĉu ili al Iglesias ankaÅ­ vere konfidos la venkon estas io alia."

 

 

Sondado

Batalo inter tri:

28,2 procentoj de la Hispanoj ĉe tutlanda elektado, verŝajne fine de 2015, ŝatus voĉdoni por Podemos, tiel laŭ sondado komisiita de El Pais (je 11 januaro)

23,5 procentoj por la centro-maldekstra PSOE

19,2 procentoj por la centro-dekstra PP

 

Platformo de Podemos

< ‘Nek maldekstra nek dekstra’, sed de la popolo kaj kontraÅ­ la establiĝinta socitavolo >

Podemos ĉefe kontraŭstaras la establiĝintan socitavolon kaj volas reguligi aferon kun la nun regantaj politikaj partioj: 'la kasto' en la parolado de gvidanto Pablo Iglesias, kies partio laŭ lia propra diro estas "nek maldekstra nek dekstra", sed "de la popolo". Iglesias havas kiel ĉefan celon renversi la registaron de Mariano Rajoy. Podemos volas ĉesigi la premantajn elspezlimigojn devigatajn de Bruselo al Hispanio, kaj reguligi la bankojn pli severe.

La partio volas ankaŭ redukti la breĉon inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Hispanio. Ĝi jam suprenigis kelkajn provbalonojn, kiel la enkondukado de laborsemajno de 35 horoj maksimume. Krom tio, la emeritiĝ-aĝo devus iri malsupren. Podemos volas lasi la voĉdonantojn pere de referendumoj decidi pri gravaj temoj.

 

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/november/20/innovatie-is-de-ware-godsdienst-van-vandaag-1439829
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Noveco estas la vera religio de hodiaÅ­

Ne estas progreso se eĉ nia ridado en comedy club estas daŭre registrata, reguligata kaj konservata. Jen disrompiĝo, opinias Evgeny Morozov.

NRC 20 novembro 2014

 

Dum la pasintaj sep jaroj, ni estas ostaĝigitaj de du tipoj de disrompiĝo. Unu el Wall Street, la alia el Silicon Valley. Kune ili formas "good cop / bad cop" -duopon: la unua predikas mankon kaj sobrecon, la alia laŭdas abundon kaj novecon. Ili eble aspektas malsamaj, sed efektive ili nutras unu la alian.

La tutmonda financa krizo forprenis tion kio ankoraŭ restis de la prizorgoŝtato. La rezulto estas kripligo de la publika sektoro, la sola restanta bufro kontraŭ atako fare de la novliberala ideologio kiu volas surmerkatigi ĉion.

La malmultaj publikaj servoj kiuj transvivis la ŝparadojn, iĝis nepageblaj, aÅ­ devis eksperimenti per fojfoje popolismaj transviv-meÄ¥anismoj. La ekflorado de crowd funding, ĉe kiu kulturaj institucioj ne plu povis fidi al vasta kaj senkondiĉa registara subvencio, sed pro neceso devis kolekti monon rekte de civitanoj, estas bona ekzemplo: manke de alternativoj, la elekto estis ĉu merkat-popolismo  – la publiko plej bone scias la aferojn! –  aÅ­ ĉu tuta detruiĝo.

La disrompiĝo kaÅ­zita de Silicon Valley estas plejparte aklamita. Ĉio estas simple ciferecigata kaj alirebligata, kaj institutoj povas novigi aÅ­ perei. Interkonektinte ĉion kun ĉio en la mondo, Silicon Valley certigis al ni, ke la magio de la teÄ¥nologio naturmaniere penetros en ĉiun angulon de nia vivo. LaÅ­ tiu logiko, rezisto kontraÅ­ teÄ¥nologia noveco egalas malagnoskon de la Klerismo-idealoj: Larry Page kaj Mark Zuckerberg simple estas novaj Diderot kaj Voltaire  –  renaskiĝintaj kiel nerdy entreprenistoj.

Kaj tiam okazis io sufiĉe stranga: ie ni komencis kredi ke la disrompiĝo kaÅ­zita de ciferecigo tute ne rilatis kun tiu de Wall Street. Do ekzemple oni apenaÅ­ rilatigis la ekfloradon de amasaj publikaj kursoj (MOOC[i]) kun la malkreskanta buĝeto de universitatoj: ne, la MOOC-manio estis nur la natura rezulto de la noveco brakumita de Silicon Valley – kodumuloj kiuj iĝis entreprenistoj ‘disrompis’ la universitatojn ĝuste kiel ili disrompis la muzikon aÅ­ la ĵurnalismon! Kiel ankaÅ­ la novaj self-tracking apps ne estas rilatigitaj kun la defioj kiujn la griziĝanta loĝantaro  – jam tiel suferigita de tropezo kaj aliaj sanproblemoj –  faris fronte al la malfortiĝinta sanzorgado.

La brua evangelio de noveco havas latentan sobran nuancon. Teatreneu estas comedy club en Barcelono, kiu same kiel multaj aliaj hispanaj kultur-institucioj spertis regresantajn vizitant-nombrojn, post kiam la finance tre dependaj publikaj instancoj, malespere serĉantaj aldonajn enspezojn, estis pliigintaj la amuz-imposton de 8 al 21 procentoj. La gvidantaro de Teatreneu trovis sagacan solvon: en kunlaboro kun la reklam-agentejo Cyranos McCann, la dorsapogilo de ĉiu seĝo estis garnita per bela tablet kiu povas analizi vizaĝ-esprimojn. En la someraj monatoj, la vizitantoj senpage eniras la klubon, sed ili devas pagi 30 cendojn por ĉiu rido kiun la tablet rekonas  –  kun maksimumo de 24 eÅ­roj (aÅ­ 80-foje ridi) dum spektaklo. La pagon plifaciligis app sur mobilfono, kaj raportite la totalprezo de bileto estis plialtigita per 6 eÅ­roj. Kiel ekstraĵo, vi eĉ ankaÅ­ povis vian ridetantan selfie dividi kun amikoj: la vojo de amuza al viral (‘virusa’) neniam estis tiom mallonga.

Por Silicon Valley tio estas bonega ekzemplo de sukcesa malorganizado: la disvastigo de inteligentaj sentiloj, kaj la senlima konektiteco pere de la interreto kondukas al novaj entrepren-modeloj kaj novaj enspezoj. Ili ankaÅ­ kondukas al laborebleco por multnombre da perantoj kiuj faras aparataron kaj programaron. Ni ankoraÅ­ neniam havis tiel multajn eblecojn por facile akiri servojn kaj varojn kontraÅ­ malmulta pago: eblas per nia smart phone, sed ankaÅ­ pli kaj pli ofte per nia personligita numero.

Por Silicon Valley tio simple estas la tioma kazo en kiu unu teÄ¥niko anstataÅ­as la alian. Por entreprenistoj kaj riskemul-kapitalistoj tiu ekspliko eble sufiĉas. Sed kial la resto de ni senpripense kredus tion? Kiom ni ja devus ŝategi novecon  – la veran religion de hodiaÅ­ –  por ne konstati ke la efektiva prezo de teÄ¥nologia trarompo estas ke la arto, en la ekzemplo de Barcelono, iĝis pli multekosta?

Mono ne postlasas spurojn, ne starigas gravajn obstaklojn inter la kliento kaj la merkato. Ĉe kontanta pago la plej multaj merkat-transakcioj estas simplaj  –  en la senco ke ili ne estas interligitaj. Ĉe pago per nia poŝtelefono tuj estas track record, kiu povas esti ekspluatata de reklam-anoncantoj kaj aliaj entreprenoj.

Ne estas hazardo ke reklam-agenteco avangardas ĉe la eksperimento en Barcelono. Ĉiu elektronika transakcio kiun ni plenumas, estas neniam vere kompletigita: la historio persekutas nin ĉien kaj metas devigitajn rilatojn inter niaj ĉiutagaj aktivecoj kiuj eble ja devus resti apartaj. Subite via rido en comedy club estas analizita kune kun la libroj kiujn vi aĉetis, la retejoj kiujn vi vizitis, la vojaĝoj kiujn vi faris, la kalorioj kiujn vi konsumis: nun kiam la teĥnologia ebleco ekzistas, ĉio kion vi faras estas integrata en speciala profilo, kiu povas esti kvazaŭ vendata, kaj optimumigata.

Teĥnologia disrompiĝo estas tute ne teĥnologia laŭ origino. Ĝin elvokas la politikaj kaj ekonomiaj krizoj kiuj surpriz-atakas nin, dum la sekvoj profunde limigos kiel ni vivos kaj rilatos unu al la alia. Silicon Valley ne mensogas: nia ĉiutaga vivo estas disrompata. Sed la disrompo okazas fare de fortoj multe pli malicaj ol ciferecigo aŭ konektiteco. Kaj nia noveco-fetiĉo ne estas senkulpigo por nur akcepti iom la kostojn de la lastatempa ekonomia kaj politika tumulto.

 

Evgeny Morozov estas eseisto pri ciferecaj aferoj kaj verkisto de la libro "To save everything, click here" (2013; ties Nederlanda traduko "Om de wereld te redden, klik hier" aperis en 2014).

 

[i] MOOC = Massive Open On-line Courses (grandskalaj interretaj kursoj sur universitata nivelo)

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/november/29/geef-iedereen-een-basisinkomen-1442456
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Donu bazan enspezon al ĉiu

Baza enspezo povus, kiel parto en tutaĵo de reformoj, ripari la krizon. Do metu flanken viajn moralajn (antaŭ)juĝojn, argumentas Guy Standing.

NRC 29 novembro 2014

 

La 20a-jarcenta sistemo de enspez-distribuo kolapsis. La tutmondiĝo kaj la teĥnologia revolucio kondukis al krizo, kiu ne estos solvita pere de malnovaj meĥanismoj kaj politikaj rimedoj.

La plej grava donitaĵo estas la kvarobligo de la nombro de labor-serĉantoj en la mondo. Kaŭze de la rapide kreskanta produktiveco en emerĝaj merkat-ekonomioj, la salajroj en Eŭropo suferas grandegan premon malsupren.

Tra la tuta mondo iras kreskanta parto de la enspezoj al kapitalo, kaj tre malkreskanta parto al laborado. Tio kondukas al nova tutmonda klaso-strukturo, kun plutokratio kiu vivas de rento, kaj la t.n. precariat [1]: klaso kiu konsistas el homoj sen fiksa posteno, sen enspezoj aliaj ol salajro, vivantaj ĉe la rando de ŝuldoj kaj sen rajto al subteno fare de publika servo. Tiu lasta grupo kreskas.

La meza reala salajro precipe por tiu suba klaso stagnos, aŭ eĉ malkreskos, ĝis la salajroj kaj la salajrokostoj en la emerĝaj merkat-ekonomioj alproksimiĝos al la niaj.

Sekve de tio, milionoj da homoj vivos en daŭra malsekureco kaj necerteco. En multaj kazoj, la enspezo el plentempa posteno ne sufiĉos por pagi la bazajn bezonojn. Pli multe labori, aŭ akiri pli da kapabloj kaj trejnado, tiam ne plu helpos. La alvoko iĝi pli konkura allogas multajn sur la rokojn de ankoraŭ pli profundaj ŝuldoj kaj eĉ pli da necerteco.

La plej granda danĝero – krom epidemio de memmortigoj pro streso – estas ke pli da homoj en la precariat, speciale tiuj kun malmulta eduko, aÅ­skultos popolistojn kaj neofaŝistojn kiuj lerte reagas al iliaj timoj kaj necertecoj. Pro tio, ni urĝe bezonas progresivan reagon.

Tiu tendenco ne estos haltigita per si mem. Por tio, restrukturigo de la sistemo de enspez-distribuo bezonatas. Kaj tiamaniere baza enspezo – individue, monate, senkondiĉe kaj universale pagenda – iĝas ne nur dezirinda sed antaÅ­ ĉio ankaÅ­ nepra, se ni volas por ĉiuj niaj kuncivitanoj garantii bazan sekurecon, kaj kontraÅ­stari la tendencon al ekstremisma politiko.

Por ankoraÅ­ multe pli da EÅ­ropanoj, ilia salajro ne ebligos eliron el la malriĉeco, kiom ajn ili senlace laboras. La plejmulto vivas rande de neelteneblaj ŝuldoj – eĉ unu sola malbonŝanco aÅ­ eraro elpelos ilin en spiralon de malespero kaj senhejmeco. Socio, en kiu ĉiu havas bazan enspezon, protektas nin tamen kontraÅ­ niaj plej malbonaj koŝmaroj.

 

Etika motivo por ŝanĝi al baza enspezo, devenas de Thomas Paine. Nian personan enspezon kaj nian individuan riĉaĵon ni ŝuldas pli al la klopodoj de niaj prapatroj ol al tio kion ni mem faras, li skribis. Tial estus juste se ĉiu civitano partoprenus – en formo de socia dividendo – en iliaj investoj. Kial nur la posteuloj de la riĉuloj akirus heredon kaj sekurecon kiel donacon?

Alia kialo por universala baza enspezo estas ke tiu ĉi garantio de baza sekureco donus al ĉiu egalan ŝancon por esti racia.

 

Estas kvar argumentoj kontraÅ­ la baza enspezo kiujn oni ofte aÅ­das.

Unue, ĝi estus nepagebla. Tamen temas pri modesta sumo, sufiĉe por kontentigi niajn plej bazajn bezonojn. Krome, al la baza enspezo ni irus tra stadioj.

Tiele la baza enspezo anstataÅ­us multnombrajn ampleksajn subvenciojn kiuj ne iras al la precariat kaj la malriĉuloj, sed ĉefe al riĉaj entreprenoj, monhavaj privatuloj kaj la meza klaso, kiel la impostaj avantaĝoj ĉe investado kaj – en kelkaj landoj – la impostaj avantaĝoj ĉe altaj hipotekoj kaj elspezoj por privata edukado.

Baza enspezo simple estas pagebla. Estas afero de prioritatoj.

Due, la baza enspezo kaÅ­zus parazitadon kaj malpli da laboro. Tio estas insulto. PreskaÅ­ ĉiu volas sian vivon, kaj tiun de sia familio, plibonigi – kaj ne estus kontenta kun baza enspezo. La malmultajn parazitojn ni devas kompati. Plie, persekuti tiun malgrandan minoritaton de eventualaj parazitoj kostas pli da impostmono ol kion ilia pigreco nun kostas pro apogpagoj.

Mia esplorado ankaŭ montras ke homoj kun baza sekureco kutime pli kaj ne malpli laboras, kaj ke ili ĉe tio estas ankoraŭ pli produktemaj. Fine, ili kiel kunlaborantoj estas pli motivitaj.

Trie, la baza enspezo inflacie efikus. Sed ĝi anstataŭus aliajn elspezojn. Ĝi ankaŭ estus oportuna por la mendado de lokaj varoj kaj servoj (homoj kun malaltaj enspezoj ja ne tiel rapide elspezas sian monon por luksaj artikloj foraj, sed ĝuste por lokaj varoj). Tiu mendado plejofte kreskas relative rapide, kaj tiel preventas ekeston de inflacia premo.

Kvare, la baza enspezo perturbus la labormerkaton, ĉar ĝi instigas entreprenojn pagi pli malaltajn salajrojn. Jen unuflanka rezonado. Se homoj havus bazan enspezon, ili pli facile kuraĝus diri "ne!" al dunganto kiu proponas mizeran salajron. Baza enspezo ebligus dungantojn kaj dungotojn intertrakti kiel plenkreskuloj. Se vi estas profitdona entrepreno, tiam mi povas insisti pri honesta salajro. Se vi estas oldulo kiu lasas min fari laboreton, sed ne povas pagi multe, tiam mi povas kontentiĝi pri malpli.

 

Kaj la avantaĝoj de baza enspezo? Tiuj estas multnombraj, evidentiĝas el lastatempa libro kaj la diskuto inter kolegoj en la internacia reto BIEN (Basic Income Earth Network). La baza enspezo ekzemple, povus esti aÅ­tomata ekonomia stabiligilo. Sendependa komisiono tiam kunmetas kernan sumon kiu estas fiksata surbaze de la nacia enspezo kaj la kresko, kaj stabiligil-suplemento kiu pliiĝas kiam la senlaboreco altas – kaj tiel la mendadon de varoj kaj servoj fortigas – kaj kiu malpliiĝas kiam la senlaboreco malaltas. Äœi helpus stabiligi la ekonomion.

Alia avantaĝo estas ke ĝi helpus ĉe redistribuado de la esencaj rimedoj kiuj nuntempe mankas al la precariat por starigi bonan vivon. Al homoj kun malaltaj enspezoj, ĝi povus doni plian decidpovon pri ilia tempo, kaj stimuli ilin uzi pli da tempo por prizorgado, riparoj kaj bontenado, laboro kiu konservas rimedojn anstataŭ elĉerpi tiujn. Tio havus ekologiajn utilojn.

Preskaŭ ĉie homoj kompareble reagas al plibonigita sekureco. En Barato, ni eksperimentis kun regularo por baza enspezo, ĉe kiu miloj da viroj, virinoj kaj infanoj estis komparataj kun samspecaj homoj kiuj ne ricevis bazan enspezon. La rezultoj montris pliboniĝon koncerne nutraĵon, sanon kaj instruadon; malpliiĝon de ŝuldoj, pli da ekonomia aktiveco kaj dungiteco, kaj plibonigitan socian statuson por virinoj kaj handikapuloj. Ĉu tiam ja ne estas kialo por pensi ke baza enspezo ĉi tie [2] ne havus la samajn pozitivajn rezultojn?


Baza enspezo ne estas panaceo por la krizo de malegaleco kaj malsekureco. Ĝi devas esti konsiderata kiel parto en tutaĵo de reformoj, kiu povus tiun krizon ripari. Kiu kun moralisma rezonado malakceptas la bazan enspezon, fakte kondamnas la popolon en la precariat al vivo de nenecesa nesekureco, streso kaj kreskanta kolero. Kion ni bezonas estas distribu-sistemo nova, kaj ni ne fidu al neverŝajna mirakla renaskiĝo de la malnova.

 

Guy Standing estas profesoro pri ekonomio ĉe la Universitato de Londono kaj aŭtoro de "A Precariat Charter: From Denizens to Citizens".

 

1 precariat estas nova termino enkondukita de la aÅ­toro en lia libro "The Precariat: The New Dangerous Class" (2011).

2 en EÅ­ropo.

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/oktober/18/li-en-ik-1429204
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Li kaj mi

(kaj kiel Ĉinio funkcias pli bone ol demokratio)

NRC 18 oktobro 2014

 

Fare de  Piet Borst

"Li" en la suprestaranta titolo estas la Ĉina ĉefministro Li Keqiang; "mi" estas Marcia McNutt, ĉefredaktorino de la Usona semajna revuo Science. McNutt vizitis Ĉinion, kie Li Keqiang invitis ŝin al intervjuo de pli ol unu horo. Ne pri politiko; pri scienco. Ravite McNutt raportas en Science (de 11 aprilo 2014) pri sia interparolado kun Li, kiu – kiel filo de kamparano – el nenio suprengrimpis ĝis unu da la superaj estroj de la 1,3 miliardo da Ĉinoj.

Ke la ĉefredaktoro de Science estas entuziasma pri la ĉina gvidantaro ne surprizas min. Åœia antaÅ­ulo, Bruce Albers, jam ankaÅ­ estis tia. Molekula biologo Albers estis prezidanto de la Usona Nacia Akademio kaj post tio speciala sendito de Obama por scienca kunlaborado kun Azio. Albers rakontis al mi ke li neniam renkontis registaron kun tiaj inteligentaj, bone edukitaj, al l’estonteco direktantaj homoj kiel la Ĉinaj. Ja facile se oni ne bezonas okupi sin pri la proksima elektado, kaj povas malliberigi oponantojn, sed tamen refreŝiga estas la ĉeesto de politikistoj kiuj komprenas ke ni devas antaÅ­eniri al reciklig-ekonomio kaj ke tiuj karbobruligaj centraloj devas esti fermitaj en la venontaj 50 jaroj. Ke scio regadas en Ĉinio, tion Bruce Albers trovis senpeziga.

Estas bone ke Li Keqiang volas havigi puran akvon por ĉiu Ĉino (en Ĉinio), sed pli grava por ni estas ke li tre puŝas la akcelilon rilate al verdigado de la energi-provizado. Energi-ŝparado, reforstumado kaj akvoenergi-utiligado estas prioritatoj. Ĉinio havas intertempe pli da ventoradoj ol Germanio, kaj jam prenas almenaŭ dufoje pli da energio el vento kaj akvoforto ol Usono. En Nederlando ni eĉ ne atingas niajn povrajn celojn.

Restas rimarkinde ke ni, ĉi tie en Nederlando, interesiĝas tiom malmulte pri Ĉinio. Nia samlandano Robbert Dijkgraaf[i], kiel membro de la Platformo por Noveco[ii], antaŭe prilaboris planon por venigi 1000 Ĉinajn doktoriĝantojn al Nederlando. Robbert ĉie trovis apogon por tio, ankaŭ ĉe la Ĉinoj kiuj eĉ volis kunpagi, kaj la Platformo lanĉis la planon en simpla, efektivigebla formo. Bedaŭrinde, tio kondukis al nenio. La plano estis en burokratio kaj mon-ŝparado dronigita.

Nun homoj ekscitiĝas pri Ĉina ekspansio direkte al Japanio, Vjetnamio, Filipinoj. Kompetenta Ĉina registaro devus esti kapabla bridi la generalojn, sed la mikso de naciismo kun oleo kaj gaso restas eksplodema. Alia provilo estas la kokino-vendejoj. Kokinoj estas atakataj de gripo kaj tio foje infektas homojn, kiuj povas morti pro tio. Ĝis nun tiuj virusoj estas ne tre adaptitaj al ni homoj, tiel ke kontaĝo de homo al homo apenaŭ okazas. Gripvirusoj tamen havas la malagrablan proprecon, ke ili povas reciproke interŝanĝi genetikajn apartecojn. Se tia kokinviruso hazarde trafas homan ĉelon kiu jam entenas homan gripviruson, tiam sen io plu povus ekesti miksviruso, kiu facile saltas de homo al homo kaj ankoraŭ daŭre mortigas homojn.

Tio ne estas feliĉa perspektivo, sed ankaŭ pri ĉi tio la Ĉinoj atentas. En la revuo Science aperis redaktora artikolo de la prezidanto de la Ĉina Asocio por Virusologio, George Gao, kiu malfervore klarigas la riskojn kaj kiu pledas por fermi ĉiujn lokajn kokino-vendejojn. Gao komencas per la konstato ke tiuj kokino-vendejoj estas parto de la nacia identeco de Ĉinio, sed li tamen pledas por eliminado de parto de tiu Ĉina identeco por preventi la riskon de tutmonda epidemio. Mi trovas tion rimarkinda. Ene de la Ĉina diktaturo eblas ke altranga registar-funkciulo en prominenta Usona revuo pledas por drasta, nepopulara politika interveno, sen esti tuj transportita al koncentrejo, kiel estus okazinta sub kamarado Mao. Rimarkinde ankaŭ estas ke nedemokratia reĝimo respektas sciencan scion kaj agas laŭ tio, kvankam ankoraŭ devas montriĝi, ĉu tiuj kokino-vendejoj estas vere fermataj. Kiel Nederlandano mi rigardas tion kun ia honto. Ni en nia lando eĉ ne kapablas malhelpi farmistojn meti antibiotikojn en furaĝon, kvankam la scienco regule diras al ni ke ĉi tiu absurda praktiko estas minaco al la popola sano.

Dum Ĉinio investas en scienco, ni Nederlandanoj forpinĉas esplor-investojn. Dum Ĉinio sin debaraktas de la antikva Ĉina medicino kun ties Ĉinaj drogoj kaj placebo-efika akupunkturo, en Nederlando la organizo NWO[iii] reiras al la medicina mezepoko kun programo por enkonduki ĉarlatanaĵon  – pie nomitan 'komplementa medicino' –  en la okcidenta medicino. Kion la Ĉinoj dumpas, tio en Nederlando estas amplene brakumita. Por la medicinaj Pinto-subvencioj estas apenaÅ­ mono  – honorario de 5% (KVIN procentoj) –  sed la homeopatio estas ankoraÅ­ ja ekzamenenda. Ĉi tiu fuŝado alportis al la prezidanto de ZonMw[iv] la t.n. Kackadoris-premion[v] 2014 de la Societo kontraÅ­ Ĉarlatanaĵo, kiel Frits Abrahams jam informis en tiu ĉi ĵurnalo (de 8 oktobro 2014). Jen la kialo, pro kiu la Nederlanda registaro volas neniujn Ĉinajn doktoriĝantojn. Kion ajn povus tiuj Ĉinoj ankoraÅ­ lerni ĉi tie?

 

Piet Borst estas emerito-profesoro pri bioĥemio ĉe la Universitato de Amsterdam, kaj esploristo kaj antaŭa direktorar-prezidanto ĉe NKI-AvL[vi].

 

[i] Robbert Dijkgraaf estas Nederlanda matematikisto, fizikisto, universitata profesoro en Amsterdam, kaj direktoro de la Institute for Advanced Study en Princeton (Usono).

[ii] Nederlanda nomo: innovatieplatform (2007-2010).

[iii] NWO estas en Nederlando la nacia Organizo por Progresigi kaj Financi Sciencan Esploradon (www.NWO.nl).

[iv] ZonMw estas iu Nederlanda organizo kiu speciale financas esplorojn pri sano (www.ZonMw.nl).

[v] Kackadoris-premio estas kvazaŭa premio kiu en Nederlando ĉiujare estas disdonita, fare de la Societo kontraŭ Ĉarlatanaĵo, al la persono aŭ instanco kiu, laŭ la Societo, tre progresigis ĉarlatanaĵon.

[vi] NKI-AvL estas Nederlanda Instituto por Kancer-Esplorado (www.nki.nl).

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/laat-die-robots-maar-komen~a3772003/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Bonvenigu tiujn robotojn !

La 15-hora laborsemajno venos nur post kelkaj jaroj, sed kio estas kontraŭ malpli da streso, pli da tempo por malstreĉiĝo, klerigado kaj prizorgado, kaj pli loza ligilo inter laboro kaj enspezo?

Volkskrant 20 oktobro 2014

Fare de  Bram van Ojik

Laborado ankoraÅ­ sanktas

Eĉ brilaj ekonomikistoj eraras kelkfoje. En 1930, John Maynard Keynes verkis "Economic Possibilities for our Grandchildren" en kiu li antaÅ­diris ke du generaciojn poste ni povos en 15-hora laborsemajno produkti pli ol sufiĉe por kontentigi ĉiujn niajn bezonojn. Ni estas la nepoj de Keynes, sed anstataÅ­ malpli longe, ni nun laboras pli longe; anstataÅ­ po malpli horoj semajne, ni kune laboras po pli. AlmenaÅ­ se ni laboras, ĉar dum oni ekspektas ĉiam pli de la laborantoj, kreskas la grupo kiu ne plu partoprenas: manko de sperto, maltro da edukado, tro maljuna, tro kosta, ne sufiĉe sana. La idealo de Keynes  ‒ ĉiu laboras kaj ĉiu havas abunde da libertempo ‒  ŝajnas pli malproksima ol iam.

Kiel sugestiva la perspektivo de Keynes ja estas, kiel politika idealo ĝi apenaŭ ŝajnas transvivi. Por la plimulto da politikaj partioj, laborado ankoraŭ daŭre sanktas. Kiu kunaŭskultas en la Parlamento[i], precipe aŭdas ke homoj devas labori pli multe, pli intense kaj pli longe. Kaj se vi ne havas laboron, la registaro[ii] per ĉiaj sankcioj ĉaspelas vin al la labormerkato, pri kiu vi anticipe scias ke la laboro fakte mankas tie.

Mi pledas por repripensi tiun prioritatigon de laboro. Ĝuste en la nuna tempo de amasa senlaboreco, samtempe kun impeta teĥnologia progreso, ni ankaŭ en la politiko devas sufiĉe konsideri, ke ekzistas ja pli ol nura laboro. Tio postulas novan politikan agendon.

Ne gaja bildo

Dum la jarkongreso de sia ministerio, ministro Asscher[iii] ĵus faris unuan movon por tio. En sia prelego li preterfluge priparolis publikaĵojn de Usonaj esploristoj, el kiuj montriĝas ke robotoj kaj komputiloj nun rapide transprenas labor-postenojn de homoj. Eĉ tiom, ke ‘teÄ¥nologikaÅ­zita senlaboreco’ estas venonta. Asscher skizas la bildon[iv], ke ankaÅ­ en Nederlando la postenoj de malalt- kaj mez-kvalifikitaj laboristoj povus en la proksima estonto malaperi, sen reveno de sufiĉa nova laborhavigo rekompence. La teruraĵo kiu laÅ­ li restas, estas la ekstrema malegaleco inter tiuj, kiuj la robotojn posedas aÅ­ konstruas, kaj la resto de la socio. Ne gaja bildo.

Estas bone ke la diskuto estas ekigita. Antaŭ nelonge, demandojn pri robotigo kaj ekonomia kresko sen nova dungado (jobless growth) la ministro[v] per kelkaj formalaĵoj regule malakceptis, kvazaŭ temas pri apokalipsaj pereo-scenaroj. La registaro[vi] ja estis tre okupita pri laborhavigo kaj ĉio vere reiĝus kiel antaŭe. Mi ĝojas ke li nun vidas la aferon alimaniere. Precipe ĉar la daŭre denove anoncita koncizeco sur la labormerkato sekve de maljuniĝo ĉiam forrestas. Tiuj efikoj de maljuniĝo evidente estas trotaksataj. Ĉiuokaze ili eble eĉ povus esti pli malgrandaj ol la kontraŭa efiko kaŭzata de robotiko. Tiuokaze ne restas koncizeco, sed struktura troaĵo sur la labormerkato.

En la multaj reagoj kiujn la prelego de Asscher alvokis, pleje okulfrapas min kiel ĉi tiuj preskaŭ tute temas pri la demando ĉu robotoj kaŭzos pli aŭ malpli da laboro. Pli da laboro tiam signifas 'bone', malpli da laboro 'malbone'. Jen iom limigita incida angulo, per kiu oni multe spekulas kaj ni malmulte certiĝas. Multe pli bone estus uzi la alvenon de la robotoj por iom fundamenta debato pri la rolo de laborado en nia vivo, pri la eblecoj kiujn malpli da laboro povus doni al ni, kaj pri la kondiĉoj plenumendaj se ni volas maksimume utiligi tiujn eblecojn. Eventuale, la ideoj de Keynes povas ankoraŭ roli ĉe tio.

Mi vidas almenaŭ kvin interligitajn terenojn sur kiuj la robotigo intervenos. Se ni do volas kapti la ŝancojn kiujn robotigo morgaŭ al ni donos, tiam ni ne persiste alkroĉiĝu al la evidentaĵoj de hodiaŭ.

Beno

Ke robotigo havas konsekvencojn por la dungado jam kaŝiĝas en la vorto. 'Roboto' devenas de la Ĉeĥa vorto 'robota', kio signifas laboro aŭ deviga laborado. Nu, la robotigo kaŭzas ke ni devas alimaniere trakti laboron. Mi demandas min kial verdire tiel malbonas, ke teda, peza kaj malbone pagita laboro funde de la labormerkato malaperos. Se la robotigo vere tiel firme persistas, tio laŭ mi estas beno, pli verŝajne ol malbeno. Tiam ni tamen devas honeste dividi la laboron kiu restas, kaj malsupreniros la nombro de horoj dum kiuj ni averaĝe laboru. Komencu ni kun kvartaga laborsemajno, anstataŭ la nuna kvintaga. Ni laboros malpli kaj havos pli da libertempo. Kiel malbona estas tio?

En tiu libera tempo ni finfine povos malstreĉite fari ĉiujn tiujn aliajn aferojn, kiujn laborantoj nun ĉiam streĉite devas interŝtopi. Al tio apartenas socie utilaj taskoj ‒ komunumaj aktivecoj, partopreno en la lernejo de niaj infanoj, neprofesia prizorgado ‒ sed ankaŭ individuaj plezuroj: promeni, legadi, tempo por amikeco kaj familio. Lasu ja tiujn robotojn veni. Finfine la idealo de malstreĉita socio proksimiĝas.

Se malpli da homoj havos pagitan laboron, tio ankaŭ signifas ke ni devos eluzi la prosperon alie. La malegaleco inter laborantoj kaj senlaboruloj povas esti forigita nur per radikala redistribuo. Tio signifas impost-sistemon iom pli krude reviziotan ol la registaro nun intencas. De la elito de robot- konstruistoj kaj teĥnikistoj oni postulas pli grandan oferon. Impostoj pri kapitalo, pri entrepren-profitoj, pri energi-malŝparado kaj medio-poluado, anstataŭos la impostojn pri laboro. Tiam, laboro iĝos pli malmultekosta. Tiel dungitoj konservos pli (aŭ povus malpliigi siajn laborhorojn), kaj por dungantoj iĝos pli avantaĝe dungi iun.

Zorgo

Tio tuj atentigas pri alia konsekvenco. Ni estontece interrilatiĝu alimaniere kun la socia sekureco. En socio kie laboros daŭre malpli da homoj, la kunligo inter tiu sekureco kaj la transpago de premiumoj ĉe laboro devas esti maltenata. Estas ja tiuokaze ne sufiĉe da premiumo-pagantaj homoj por financi la socian sekurecon. Alimaniera financado de ĝi havas la ekstran avantaĝon ke laboro iĝas multe pli malmultekosta, pro kio ekestas nova merkato por ekzemple persona servodono. La ŝanĝiĝo povas komenciĝi hodiaŭ; pro la eblecoj labori partatempe aŭ nepagite, aldone al plialtigo de la apogpago, kaj fari la kandidatiĝdevon malpli deviga.

Se ni laboros malpli, kaj distribuos nian prosperon pli honeste, tio ankaŭ signifos ke ni povos agi alimaniere kun laboro kaj zorgo. Kie nuntempe parencoj kaj neprofesiaj prizorgantoj ĝisekstreme klopodas plenumi prizorgtaskojn flanke de sia propra laboro, la robotigo kaj la de ĝi kaŭzita libertempo ĝuste liveros la tempospacon por malstreĉe prizorgadi. Tiam la parencoj ne plu estos devigitaj al tro multekosta kaj kvalite subnivela vartado. Imagu kiom agrabla povos esti, se vi havos tempon prizorgi proksimulon sen la streĉo kiun vi nun spertas farante tion aldone al pagita laboro.

La plej granda defio eble ja konsistas en la demando: kion ni faru kun nia tempo, kiam liberigitaj el la katenoj de laboro? El ĉiu esploro evidentiĝas, ke homoj plej prefere dediĉus pli da tempo al memklerigado. Al sencodonaj celoj, aŭ ekzemple al prizorgado. Signifas do ke ni utiligos instruadon alie. Kie lernado kaj instruado nuntempe ĉefe servas vian pozicion sur la labormerkato, tio ne plu necesus. Ni povas meti klerigadon en pli centran pozicion. Tiel ke vi povas iĝi kiel vi volas, sen la nepra neceso ke per tio vi ankaŭ perlaboru vian panon. Tutviva lernado iĝas finfine realeco.

 

Malstreĉita socio

Ĉiuj ĉi proponoj kondukas al tio, ke la ligo inter laboro kaj enspezoj iĝas malpli stringanta. Mi trovas tion bela perspektivo. Por atingi tion, ni povas jam nun tre multe fari. Sed tiam ni ja estu pretaj plupensi preter la demando ĉu robotoj nun kaŭzas ĝuste pli aŭ malpli da laboro. Ni forgesu la mantrojn kiuj temas pri la hieraŭaj problemoj: fari laboron pli profitiga (kvazaŭ tio estus la problemo), pliakrigi kandidatiĝdevon (kvazaŭ sufiĉus postenoj por kiu volas iun), akceli kreskon (eĉ se tio daŭre alportas laboron malpli ofte).

Kontraste al ĉi ĉio staras la malstreĉita socio kiel idealo. Idealo, kiu ĝuste pro la senprecedence rapida teĥnologi-evoluo, kombine kun historie alta edukadnivelo, nun vere iĝas atingebla. Tiam ni ja devas fari la unuajn paŝojn nun. Ni ne timu la robotojn, sed jam preparu nin al tio, ke ni baldaŭ ne plu en la ŝvito de nia frunto perlaboru nian ĉiutagan panon.

 

Bram Van Ojik gvidas la parlamentanojn de la politika partio "GroenLinks" (Verda-Maldekstra) en la Nederlanda parlamento [vii].

 

[i] en la t.n. Tweede Kamer (Dua Ĉambro) de la Nederlanda parlamento.

[ii] la Nederlanda registaro.

[iii] la Nederlanda Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Laborebleco; li ankaŭ estas vicĉefministro de Nederlando.

[iv] vidu ankaŭ la Esperanto-tradukon de lia prelego "Robotoj kreskigos socian malegalecon" (n-ro 17 en ĉi tiu retejo).

[v] la Nederlanda ministro Asscher.

[vi] la Nederlanda registaro.

[vii] en ties Tweede Kamer.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/september/20/zeven-miljard-mobieltjes-1420256
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Sep miliardoj da mobilfonoj

NRC 20 septembro 2014

Fare de  Robbert Dijkgraaf

Kiel povas okazi, ke ĉio ĉiam plimalboniĝas, sed ni tamen troviĝas en la plej favora situacio iam?

La mondo nuntempe ŝajnas rapide malsupreniri. Unue estas la geopolitika dramo de ĉi tiu somero, la kanonoj en aÅ­gusto[i]. Kaj malantaÅ­ la obskuraj nuboj de MH17[ii], Ukrainio, Gaza, IÅœ kaj ebolo, kuŝas bedaÅ­rinde longedaÅ­raj tendencoj kiuj ankaÅ­ indikas la malĝustan direkton. Estas malfacile kredi, ke estontaj generacioj fartos pli bone. La spektakla kresko de la malegaleco en la mondo estas maltrankviliga. Ekzemple la 85 plej riĉaj personoj en la mondo posedas tiom kiom la 3½ miljardoj loĝantoj el la malsupra duono kune. AnkaÅ­ la fizika ŝarĝo estas neegale distribuita. Regi klimatŝanĝiĝon ŝajne ne eblas, kaj ĝuste la malriĉaj landoj suferas pro la efikoj de sekeco, ŝtormoj kaj altiĝo de la marnivelo. Eĉ la intelektulmondo ne estas imuna kontraÅ­ la malprogreso. Rigardu ĉirkaÅ­ vin: oni ja scias kaj legas nun daÅ­re malpli!

La fizikaj metaforoj por tiu sinkanta sento trudas sin. Ĉi tiu malsupreniranta movo aspektas same neevitebla kiel la funkciado de la gravito. Mono, potenco, influo, altiras unu la alian kaj aglomeriĝas. Kaj la dua ĉefleĝo de la termodinamiko sugestas ke la malordo en la mondo nur pliiĝos. Aĵoj kadukiĝas, difektiĝas kaj perdiĝas.

Sed ankaÅ­ estas paradokso. Granda parto de la monda populacio vivas signife pli bone ol iliaj gepatroj kaj geavoj. Averaĝe oni vivas pli longe kaj pli sane, havas pli da libera tempo, povas aĉeti pli, kaj – malfacile kredi – spertas malpli da perforto. Tiu sento de progreso, kiel ĝi estas konformigebla kun la sombra bildo de la ĵurnalpaĝoj?

Ni povas la paradokson formuli eĉ per matematika bildo. Kiu grafikaĵo kliniĝas je ĉiu punkto malsupren, kaj finfine tamen iras supren? La respondo estas simpla: la segildento. La kontinua descendo estas interrompita de esceptaj kaj tujaj eventoj kiuj faras diskretan salton supren.

Scienco kaj teÄ¥nologio estas la plej gravaj motoroj por tiuj saltoj supren. La historiaj ekzemploj abundas – de penicilino ĝis aidoson-malakceliloj, de la necesejo ĝis la mikro-ico. TeÄ¥nologia progreso faris multajn produktojn malmultekostaj, tiel ke oni eĉ ĉe stagnaj enspezoj povas al si permesi pli. Tio koncernas ĉiutagajn aĉetendaĵojn kaj luksaĵojn kiel larĝekran-televidoj kaj komputiloj.

La plej bonan ekzemplon de tia transformpova teĥnologio ni laŭlitere preskaŭ ĉiuj portadas ĉe ni. Ĝi estas la impona escepto al la leĝo de la neegala distribuo. Kvazaŭ ĉio en la mondo korelaciiĝas kun prospero, ĉu manĝaĵo, ĉu elektro, ĉu sanitaraĵoj, ĉu edukado, ĉu sano. Ĉio krom poŝtelefonoj.

Iam ĉi-somere la mondo trapasis gravan punkton. Ekzistas nun same multaj aktivaj mobilfon-abonoj kiel homoj sur ĉi tiu planedo, proksimume 7 miljardoj. Tio ankoraŭ ne signifas ke ĉiu mondcivitano havas mobilfonon, ĉar multaj personoj posedas plurajn aparatojn. Sed eĉ en Afriko la mobilfon-uzo estas ĉirkaŭ 70 procentoj, dum nur 2 procentoj de la homoj tie havas fiksan telefonlinion. La granda escepto estas Nord-Koreujo, kie malpli ol dek procentoj de la enloĝantoj estas per mobilfono atingebla.

Tiu nekredebla rekordo de 7 miliardoj da mobilfonoj estas des pli okulfrapa se oni konsciiĝas pri la fakto, ke daŭre estas ankoraŭ proksimume 2,5 miliardoj da homoj sen taŭgaj sanitaraĵoj, kaj 1,4 miliardoj sen aliro al elektro. Tiu lasta estas akra problemo, ĉar la ŝarĝado de telefonoj nun iĝis vivesenca.

La kresko antaŭ ĉio estas spektakla en la malalt- kaj mez-enspezaj landoj. La poŝtelefono do ankaŭ estas nomita donaco por disvolviĝo. La ekonomia valoro de mobilfono en Afriko estas pli alta ol kie ajn. En landoj kun malbonaj vojoj, malforta publika servo, mankhava sanzorgo kaj edukado, la telefono fariĝis anstataŭanto por ĵurnalo, bankokarto kaj pasporto. Tekstmesaĝoj memorigas homojn engluti siajn medikamentojn aŭ iri al la lernejo. Telefonminutoj iĝis universala valuto kaj metis tradiciajn bankojn eksterluden. Telekomunikado helpas homojn pagi siajn impostojn kaj fari ekzamenon. Kaj eĉ se la efiko de sociaj amaskomunikiloj dum la jam delonge velkinta Araba printempo probable tro roze estas prezentita, mobilfon-teĥnologio ludas decidan rolon en la antaŭenigo de civitana partoprenado. Homoj estas instigataj voĉdoni kaj raporti korupton.

Kiel ĉiu teĥnologia revolucio ankaŭ ĉi tiu havas siajn ombrajn flankojn. Big Brother kunaŭskultas, kaj ne ĉiu havas sammaniere aliron al la interreto. En la kvindek malplej evoluintaj landoj, 90 procentoj ne havas larĝkapacitan konekton. Sed eĉ unu sola smart phone en fora vilaĝo, ofte havebla por malpli ol 100 eŭroj, povas plenumi mirindaĵojn, se konektita al la interreto.

La sep miliardoj mobilfonoj ne estis sur la frontopaĝo[iii], sed la realigo de universala konektado per ili povus foje iĝi la granda kaj bona novaĵo de nia epoko.

 

Robbert Dijkgraaf estas direktoro de la Institute for Advanced Study en Princeton (Usono) kaj profesoro ĉe la Universitato de Amsterdam.

 

 

[i] aÅ­gusto 2014

[ii] la 17-an de julio 2014 super Ukrainio paffaligita aviadilo de Malaysia Airlines, en kiu pereis 298 homoj

[iii] de la ĵurnalo NRC de 20 septembro 2014

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/september/29/door-robots-dreigt-meer-ongelijkheid-1423300
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Robotoj kreskigos socian malegalecon

Ministro Lodewijk Asscher avertas pri ‘teĥnologia senlaboreco’ kaŭze de pliiĝanta robotiĝo.

NRC 29 septembro 2014

Pro la krizo, nia prospero kaj la laborebleco jam dum kvin jaroj malplivaloriĝas. Kontraŭbatali senlaborecon do estas prioritato n-ro unu. Pro tio mi je Buĝettago1 anoncis pliajn antaŭrimedojn; aldone al la konsiderinda tutaĵo de antaŭrimedoj kiu jam estis prezentitaj. Efektive, estas tute ne tiel evidente ke ni simple revenos al la malalta senlaboreco de antaŭ la krizo.

AntaÅ­e, ni kutimis pensi ke  - pro la maljuniĝo -  ĉiu estus tre bezonata en la labormerkato. Nun ni komencas vere kompreni ke ĝuste multaj laborpostenoj eble povus malaperi. Pro la rapida enmarŝo de robotoj kaj alia teÄ¥nologio, la estonteco povos aspekti draste malsama ol la hodiaÅ­o.

En multaj landoj la prosperprofito de teĥnologio tendencas esti daŭre pli oblikve distribuata. Estas ĉefe la kapitalposedantoj kaj la plej altaj enspezoj kiuj profitas el la pliigita prospero. La parto de la prospero kiu alvenas ĉe ordinaraj laboristoj malaltiĝas, kaj salajroj je la malsupra flanko malplivaloriĝas. Tiu ĉiam pli oblikva distribuado zorgigas min. La postrestantaj salajroj estas ankaŭ signo ke la rapidaj teĥnologiaj disvolvoj kondukas al la timinda malpliiĝanta peto pri laboro.

Ekzemplo: antaŭe oficisto ĉe Amazon devis eniri la magazenon por serĉi kaj kunigi tra la bretoj ĉiujn partojn de mendo. Nun tiel nomata PackBot portas la ĝustajn bretojn al la oficisto. La spezo ĉe unu oficisto estas trioble tiel alta kiel en la regula pomalgranda komerco. Aŭ dirite pli akre: la dungado bezonata por vendita artiklo estas trioble tiel malalta.

Robotoj estas eĉ ne la plej grava teĥnologia disvolviĝo. Almenaǔ same aferkoncernaj estas la ekflorado de artefarita inteligenteco, pli rapidaj interretaj ligoj, kaj la smart phone. Tio malfermas gamon de novaj aplikoj. Mi pensas ekzemple pri Airbnb kaj ĝia efiko al dungado en hoteloj.

Kvankam mi estas denaska optimisto, ankaŭ mi devas koncedi ke la scenaro, en kiu robotoj kondukos al precipe teĥnologia senlaboreco, certe ne estas neimagebla. Konsideru ni foje, kiel pens-eksperimento, kion tio signifas. Supozu ke robotoj daŭre fariĝas pli progresemaj kaj pli malmultekostaj, kaj pro tio povas transpreni kreskantan parton de la laboro kiu nuntempe estas farata de la meza kaj malsupra klasoj.

Entreprenoj amase transirus al la nova teÄ¥nologio kaj forte plialtigus sian produktivecon. La riĉeco kiun tio kaÅ­zas alvenas ĉefe ĉe la profitantaj kapitalposedantoj  –  la proprietuloj de la robotoj. Kaj ankaÅ­ la alte klerigitaj laboristoj profitas. Iliaj kapabloj necesas por lasi robotojn taÅ­ge funkcii. Ili estas komplementaj al la robotoj. Sed socialnormaj dungitoj kaj dungitoj en la malsupra klaso estus la dupoj. En konkurenco kun robotoj ili vidas siajn salajrojn malaltiĝi; neniu dunganto ofertas al ili permanentan kontrakton. LaÅ­grade kiel robotoj fariĝos pli bonaj kaj pli malmultekostaj, la salajrovaloro de socialnormaj dungitoj malleviĝos ĝis sub la minimuma salajro  –  regas teÄ¥nologi-kaÅ­zita senlaboreco.

Sed ĝis nun tian situacion ni ankoraÅ­ ne atingis. Kvankam la rezultoj de tiu pens-eksperimento timige akordiĝas kun la aferoj kiujn ni ankaÅ­ jam nun vidas ĉirkaÅ­e. Dum la pasintaj dudek jaroj, la labor-enspezo kiel procento de la prospero ekzemple malpliiĝis, favore al la kapitalrekompenco. En disvolviĝintaj ekonomioj la labor-enspezkvoto  – la parto de la nacia enspezo konsistanta el rekompenco por laboro –  malkreskis de 66 ĝis 62 procento. Samtempe la salajroporcio de la 1-procento plej bone pagitaj homoj kreskis 20-procente, ĉefe pro kreskintaj rekompencoj por pintuloj. La salajro de socialnorma dungito postrestis pro tiuj disvolvoj. La produktiveco kreskis inter 1999 kaj 2011 duoble ol la socialnorma salajro.

La teĥnologia disvolviĝo provizore ne montras sin en pli alta senlaboreco, sed tamen en pli malgranda rekompenco al dungitoj, pli oblikva enspezdistribuo kaj malpli da enspezcerteco. Ekstrema malsameco estas ne nur ekonomie malutila, sed ankaŭ socie nedezirinda. Filozofo John Rawls difinas la optimuman socion kiel la socion kiun vi elektus, se vi antaŭe ne scius sur kiu loko ene de tiu socio vi fakte alvenos. Kaj tio laŭ mia prefero ne estus socio kie la duono de la riĉeco iras al malgranda elito de kapitalposedantoj kaj supermastrumantoj.

Kion ni povas fari en Nederlando por prepari nin al la necertecoj de l’ estonto? Nederlando estas malferma kaj evoluinta ekonomio, kiu ĉiam kapablis profiti de teÄ¥nologia progreso. Kaj tio ankaÅ­ devas resti tiel. Ni ne povas iĝi senrobota insulo en EÅ­ropo. Kvaliton Nederlando speciale bezonas. Por reteni nian internacian merkatparton, ni do nek pagu daÅ­re malpli da salajro al dungitoj, nek daÅ­re oferu malpli da certeco al ili. Tio koncernas la konkurencon kun malaltsalajro-landoj, sed egale koncernas la konkurencon kun robotoj.

Kvalito de laboro komenciĝas per kvalito de instruado. La Nederlanda ekonomikisto Jan Tinbergen estis la unua kiu konsciis ke malegaleco estas la rezulto de la vetkuro inter instruado kaj teĥnologio. Se la instruado ne povas sekvi la rapidecon de teĥnologia disvolviĝo, tiam la malegaleco kreskas.

Lernejaĝaj junuloj do devus esti kuraĝigataj por atingi plejeble altan instruitec-nivelon. Precipe kvalito-salto necesas en la mezgrada metio-instruado.

Se robotiĝo kondukos al pli da dinamiko sur la labormerkato, ni devas ebligi tion. Ne pere de pli granda fleksebla ŝelo, sed investante en du aferoj: lernado dum la tuta vivo, kaj gvidado de laboro al laboro trans la limojn de sektoroj. En AÅ­strio, la Viena ‘Employment Promotion Fund’ estas ekzemplo de tia sukcesa gvidado.

 

Lodewijk Asscher estas en Nederlando vicĉefministro kaj Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Laborebleco.

 

1 la nacia Buĝettago en Nederlando (tie nomita Prinsjesdag) ĉiam okazas je la tria mardo en septembro, ĉi-jare la 16-an de septembro; tiutage paroladas la Nederlandaj reĝo kaj kelkaj ministroj, inter kiuj ĉi-jare Lodewijk Asscher.

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juli/25/techniektekort-rekt-de-eu-crisis-1405846
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Teĥnologi-manko etendas la EU-krizon

NRC Handelsblad 25 julio 2014

La granda problemo en la griziĝanta Okcidenta ekonomio estas la manko de ekonomia kresko. Eĉ nun kiam la Usona hipotekkrizo kaj la eŭro-krizo ŝajnas bridataj, ekonomioj apenaŭ volas kreski. Por Nederlando ekzemple, la IMF atendas ĉi-jaran kreskon de 0,8 procento. Por la venonta jaro, oni antaŭvidas 1,6 procenton. Tio ne estas kresko; estas preskaŭ haltado.

Tiu problemo estas rekonata kaj alirata dumaniere: per politikaj reformoj ĝenerale, kaj pere de mona politiko speciale. Ambaŭ aliroj lasas la ekonomion tamen ne kreski pli forte, kio ne surprizas ĉar neniu el la du havas sciencan bazon.

La ĝenerala politika alproksimiĝo jam ne plu funkcias ekde marto 2000, kiam ĉe Eŭropa pintkunveno en Lisbono celoj estis formulitaj. Politikaj kaj sociaj reformoj devus en 2010 esti ŝanĝintaj Eŭropon en la plej konkurencivan kaj dinamikan scio-bazitan ekonomion de la mondo, kun laborpartoprenado de 70 procentoj kaj daŭrigebla ekonomia kresko de tri procentoj. Tio evidentiĝis pli-malpli fabelo. La eŭro-sektoro intertempe estas la malplej konkura ekonomia zono en la mondo. Ankoraŭ ĉiam oni emfazas la neceson de politikaj kaj sociaj reformoj, sed tio ne progresas. En malespero komenciĝis poste la mona politiko, por stimuli la kreskon. Unue en Usono, kie la Federala Rezervo ekde 2008 inundis la ekonomion per cunamo da mono, kiu nur iom helpis la domprezojn kaj la akciokurzojn, sed al la reala ekonomio ĉefe kontribuis la formadon de grandaj riskoj en la internacia sistemo, pri kiu la Banko por Internaciaj Pagoj ĵus avertis ankoraŭ. Francio kaj Italio volas similan politikon por la Eŭrozono, sed provizore la ECB (Eŭropa Centra Banko) haltigas tion.

Ĉu ne estus saĝa unue iam konstati kio estas la kaŭzoj de la regresanta ekonomia kresko? Nombro da ekonomikistoj estas konvinkitaj pri la ekzistado de la tiel nomataj Kondratieff-ondoj. Flanke aŭ supre de la konjunktura ekonomia ciklo ekzistus ankoraŭ plia ciklo de ĉirkaŭ 50 jaroj, dum kiu la kresko replialtiĝas kaj ree malaltiĝas. Tiu Kondratieff-ondo ĉefe estus kaŭzita de novaj teĥnologiaj inventoj kiuj efektivigas ke tute novaj produktoj venos sur la merkato. La usona ekonomikisto Robert M. Solow jam montris en 1957 ke teĥnologia novigo estas la ĉefa motoro de la ekonomia kresko.

En la historio estas identigitaj kvin de tiuj Kondratieff-ondoj. La kvara komencis antaŭ jarcento, ĉirkaŭ 1908, respondanta al la veno de la benzinmotoro, aŭtoj kaj vojoj. La kvina kaj ĝisnun lasta komencis en 1971 kaj estis bazita sur informadiko, kiel komputiloj, telekomunikado kaj interreto.

Kion ni bezonas estas teĥnologiaj novecoj kiuj povas alporti al ni sesan Kondratieff-ondon. Estas dubinda ĉu registara politiko kapablas provizi ajnan influon sur la kreado de novaj inventoj, sed ni almenaŭ povas provi tion. Dum en la lastaj jaroj grandegaj sumoj estis elspezitaj por politikaj kaj sociaj reformoj, subteno de la financa sistemo kaj monaj intervenoj, en la industriaj landoj mezume nur 0,3 procento de la malneta enlanda produkto estas elspezita por baza teĥnologia-scienca esploro.

Ne mirigas ke jam plurajn jardekojn okazas braindrain (klerul-elmigrado), en la senco ke la ĉefa "krudmaterialo" por nova teĥnologio ‒ kaj sekve la ekonomia ekspansio ‒ senutile forfluas.

La best and brightest (la plej bonaj kaj plej brilaj) serĉas siajn karierojn en lukraj sektoroj kiel la investo-sektoro, la leĝa profesio, aŭ internaciaj duon-registaraj organizoj. Do funkcioj kiuj ne rekte kontribuas al la kresko de la reala ekonomio, kiun la mondo sopiras.

Ne taŭgas en tiu ĉi kadro montri solvon por la problemo, sed ni tamen povas indiki la direkton en kiu nova ekonomia kresko estos trovebla. Por kontraŭagi la klerul-elmigradon (braindrain), faru la laboradon en nova teĥnologio pli alloga. Lasu la registaron komisii laborojn, kiuj kontribuas al la ekigo aŭ plivastigo de teĥno-sciencaj projektoj, ekzemple sur la tereno de artefarita inteligenteco kaj komputiloj, genetiko, nuklea fuzio, ekologio, medicina esploro, spacveturado kaj nanoteĥnologio.

Tiamaniere la motoro de Solow ricevos ekstran karburaĵon. Ties financado troveblas per ĉesigo de la senutila nuntempa alpaŝo.

Wim Rietdijk estas kulturfilozofo kaj fizikisto.
Paul Frentrop estas profesoro pri korporacia regado.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juni/25/ik-verdien-veel-dus-moet-ik-wel-goed-zijn-1391998
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Mia salajro altas! Do mi bonege funkcias

Multperlaborantoj kreas sian propran miton.
Sed la realeco estas inversa.

NRC Handelsblad 25 junio 2014

Fare de Maarten Schinkel

Ne volas foriri tiu temo: la salajroj kaj gratifikoj je la pinto de la socio elvokas popolan furiozon desube, kaj nekomprenon desupre. Susurado en la diskuto multas, same kiel politika pozado. Sed esence temas ofte pri io tre simpla: la direkto de kaŭzeco inter perlabori monon unuflanke, kaj funkciadi aliflanke. Normale, oni dirus, la rezonado estas: tiu ĉi viro aŭ virino estas tre kapabla, kaj do li aŭ ŝi ankaŭ meritas multe.

Sed kio, se la pensmaniero turniĝas 180 gradojn? Tiu ĉi viro aÅ­ virino meritas multe, do li aÅ­ ŝi devas esti tre kapabla. Ne eraru. Tiu lastmenciita rezonado ŝajnas nelogika, sed fakte estas ofte konvinka. Iom mankas objektivaj mezuroj kiuj, antaÅ­e, povas doni simplan resumon de ies kapabloj. Ke pasinta dunganto evidente estis preta elspezi fortunon por dungi kaj teni lin aÅ­ ŝin, tio estas firma argumento – se ĝi ne estas multe pli plue pripensata. En la moderna ekonomio, kie life time employment (vivlonga okupo) kvazaÅ­ idealo estas anstataÅ­ata de sinsekvo de pli mallongaj okupoj, ofte ne estas alia mezurbazo. Kiu havis multajn diversajn postenojn, povus same supozeble esti talenta ŝtupetargrimpanto kiel seria fuŝulo. AmbaÅ­ ĉiufoje ricevas laÅ­don ĉe adiaÅ­a mansvingado.

Egoismo, kontraÅ­e al strebi atingi la entreprenan intereson, tiel povos iom post iom ludi regantan rolon. La fleksebla labormerkato kondukas al ŝanĝo de la neesprimita kontrakto inter entrepreno kaj dungito. AntaÅ­e, la kompanio proponis certecon, kaj la dungito redonis lojalecon pro tio. Nun la kompanio multe malpli provizas tiun certecon, kaj la dungito do volas okupi sin pri sia employability   –   ŝancojn de sukceso sur la labormerkato.

Tiamaniere, progresigi sian propran karieron tuj ekhavas tre diferencan perspektivon. Alceli ĉiam pli altan rekompencon ene de entrepreno, kaj evidente ankaŭ ĉe ŝanĝo de dunganto, iĝas klara konduto. Ĉar se tio estas la sola objektive perceptebla kriterio, oni ekspluatu ĝin.

Sed kion la salajronivelo tiuokaze diras ankoraÅ­ pri la esencaj kapabloj de dungito aÅ­ administranto? Malpli kaj malpli – aparte de komplimento pri ties intertraktad-lertecoj. AÅ­ eble ĝi rakontas ion negativan: ĉu multperlaboranto lasas la bilancon inter mem-intereso kaj entreprena intereso strukture kliniĝi al la propra avantaĝo? Ĉu alta rekompenco finfine kondukas al mem-imago de neeraremo?

Legu Performance for Pay? The relation between CEO incentive compensation and future stock price performance (Plenumado kontraŭ Pago? La rilato inter monkompensaĵo por instigoj de Ĉefaj Estraraj Oficistoj unuflanke, kaj estonta agado de akcioprezoj aliflanke). Tio estas studo de la Universitato de Utah, Purdue kaj la brita Cambridge el januaro 2014, pri kiu la revuo Forbes ĵus atentigis.

La studo donas amuzan elirpunkton por plia diskuto. La scienculoj esploris 1500 usonajn en borso-listigitajn entreprenojn inter 1994 kaj 2011 kaj trovis, ke la disvolviĝo de iliaj akciokurzoj havis negativan korelacion kun la rekompenc-nivelo de la ĝenerala direktoro. Ĉe 10 procentoj de la plej alte pagitaj pintuloj, la kurzo dum la unuaj tri sekvantaj jaroj postrestis eĉ 8 procentojn malantaÅ­ la aliaj – korektitaj por aliaj influoj. La 10 procentoj malplej pagitaj ĝuste fariĝis bone.

Ekzemplo: ju pli perlaboras ĉefestro, des pli grandaj la investaĵoj de la entrepreno. Sonas bone, sed alte pagitaj viroj ĉe la pinto pli enmiksas sin en kunfandiĝoj kaj transprenoj kiuj poste havas 'sub-optimalan' rezulton. La ĉefa kialo, laŭ la esploristoj? Tro da memfido, intensigita de la signalo de alta rekompenco. Oni povas resumi tion kiel: mi perlaboras multe, sekve mi pravas. Do renversigita kaŭzeco. Kaj ja detrua.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juni/19/piketty-gaat-over-de-verdwenen-macht-van-arbeid-1390101
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Piketty temas pri la malaperinta potenco de laboro

La franca ekonomikisto rigardas tro al la kapitalo. AÅ­tomatizo estas pli minaca, opinias Heleen Mees.

NRC Handelsblad 19 junio 2014

La baza ideo ĉe Capital in the 21st Century de la franca ekonomikisto Thomas Piketty estas ke – se ni faras nenion – ni baldaÅ­ vivos en mondo, regata de kelkaj familioj kun grandaj riĉaĵoj. Se vi iufoje sukcesis riĉiĝi, tiam vi laÅ­ Piketty konkeros kvazaÅ­dorme regantan pozicion en la socio. Surbaze de granda datumaro Piketty montras ke kresko de kapitalo rezultas en pli malgranda kresko de laboro.

Nur de proksimume 1920 ĝis 1980 la profito de kapitalo estis pli malalta ol la ekonomia kresko, kaj enspez- kaj kapital-diferencoj malgrandiĝis. Tiun periodon laŭ Piketty karakterizas 'rapida kresko de la laboristaro' kaj 'teĥnologia progreso'. Sed la plejmulto de ekonomikistoj atribuas la kreskantan neegalecon ekde 1980 ĝuste al tutmondiĝo (alivorte rapida kresko de la laboristaro) kaj teĥnologia noveco.

Anstataŭ indiki kapitalon, kiel faras Piketty, oni prefere rigardu la rolon de laboro. Tiu post 1980 estas subfosita pro stagnantaj salajroj unuflanke kaj kreskantaj entreprenprofitoj aliflanke. En Usono la sumo de salajroj en la Malneta Enlanda Produkto post 1980 malaltiĝis je pli ol 9 procentoj, dum la totalo de la profitoj samprocente altiĝis.

Laboro estas ankoraŭ pli erodita ol tiuj ciferoj indikas. La salajra porcio inkludas ankaŭ la varieman rekompencon por pintaj ekzekutivoj, kiel bonusojn, akciojn kaj opciojn, kiuj resumiĝas kiel profitpartopreno. Rekordaj entreprengajnoj kaj altegaj rekompencoj por la direktoraro estas samtempe la plej gravaj kaŭzoj de la kreskantaj enspez- kaj riĉec-neegaleco.

Rezulte de miksaĵo de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj, en la periodo de 1920 ĝis 1980 dungitoj estis pli bone kapablaj validigi siajn rajtojn ol en la periodoj antaŭ kaj post tiu. Dum la Unua Mondmilito batalpereis laŭtakse 9 milionoj da militistoj. La Okcidento jam estis tiel urbanizita, ke la labormanko ne povis esti simple solvita pere de migrado el la kamparo. Tio fortigis la marĉandad-pozicion de la laboristoj.

Ankaŭ okazis la Rusa Revolucio de 1917 kaj la posta disvastiĝo de komunismo. Ĉe laboristoj en kapitalismaj sistemoj tio estis motivo por valorigi siajn rajtojn, kaj ĉe dungantoj kaj instancoj por komplezi pri ties postuloj. En 1910 en Britio la unua minimuma salajro validiĝis. En 1918 tiu leĝo estis plivastigita kaj kompletigita kun reguloj por kolektiva salajro- marĉandado. En Nederlando oni en 1919 enkondukis la okhoran labortagon. Post la Dua Monda Milito, multaj landoj plu plivastigis la prosperan socion, kun aranĝoj pri promalsana forpermeso kaj pri maljunaĝo, per kio la marĉandad-pozicio de la laboristoj estis plie fortigita.

Venis finon al la relativa hegemonio de laboristoj. Post jaroj da stagflacio – kun alta senlaboreco kaj alta inflacio – Thatcher kaj Reagan en 1979 kaj 1980 venkis la elektojn sur platformo pri malpli da impostoj, malpli da registaraj elspezoj, malpli da reguloj kaj malpli da potenco por la sindikatoj. En 1982 en Nederlando la unua ministraro 'Lubbers' akiris la potencon, kun simila ideologia tendenco.

Per la novliberalaj politikoj de la 80aj jaroj, la perestrojko en Sovet-Unio kaj la ĉinaj ekonomiaj reformoj sub Deng Xiaoping, la malnova Orienta Bloko kaj Ĉinio malfermis sin al la okcidenta kapitalismo. La Internacia Mona Fonduso taksas, ke preskaŭ unu miliardo da laboristoj tutmonde laboras en eksportaj sektoroj, kaj do konkurencas unu kun la alia. Tio estas trioble tiom kiom antaŭ la falo de la Berlina Muro.

Tiel longe kiel estas pluso da laboristoj, dungantoj al siaj laboruloj devas pagi ne pli ol la vivtenan minimumon. Kresko de la laborproduktiveco tiam ne kondukos al pli altaj salajroj, sed al pli altaj profitoj. Tio klarigas kial la laborproduktiveco en Usono post 1980 multe pli altiĝis ol la salajroj. Nur ĉe la pinto de la t.n. dotcom-veziko fine de la 90aj jaroj, kiam Usono havis pli ol plenan okupon, laboristoj sukcesis kondiĉi salajroleviĝon kiu estis iom pli alta ol la kresko de produktiveco.

Ne estas esenca karakterizaĵo de kapitalo, kiel Piketty asertas, sed la embarasa pozicio de laboro, kiu ekde 1980 kreskigas la enspez- kaj riĉec-neegalecon. Se la laboro – kaÅ­ze de maljuniĝado aÅ­ pro tutmonda revolucio – denove sentigos sian influon, tiam la enspez- kaj riĉec-neegaleco rapide malpliiĝos. Sed kontraÅ­e, se laboro – pere de laboron ŝparanta teÄ¥nologia noveco – iĝos superflua, tiam la sombra scenaro de Thomas Piketty iĝos fakto.

Heleen Mees estas ekonomikisto, juristo kaj publicisto.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laBelga ĵurnaloDe Morgen
http://www.demorgen.be/dm/nl/2461/Opinie/article/detail/1766833/2014/01/02/Nieuwe-dromen-voor-het-nieuwe-jaar-op-naar-de-werkweek-van-vijftien-uur.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Novaj revoj por la nova jaro: ekiru ni al la laborsemajno de dek kvin horoj

De Morgen 2 januaro 2014

En pli kaj pli da okcidentaj landoj, la plimulto kredas ke generacio 'Y' fartos pli malbone ol ĝiaj gepatroj. La 25-jaraĝa verkisto Rutger Bregman estas serioze konvinkita de la kontraŭo. Se ni nur volas revi. 'Generacio, kiu ne volas revi, perdas la rajton al pli bona mondo.' Bregman kolektis por De Morgen tri idealojn, proponitajn por la politika agendo. Jen la unua.

 

Dum pli ol jarcento, nia labor­semajno ĉiam mallongiĝis. Sed ekde la okdekaj jaroj ni laboras pli kaj pli. Enigmo, ĉar pli mallonga laborsemajno estas la solvo por preskaÅ­ ĉiuj grandaj problemoj de nia tempo.

Se vi estus demandinta la plej grandan ekonomikiston de la pasinta jarcento, kio iĝus la plej granda defio de tiu ĉi jarcento, li ne estus hezitinta longe. Libertempo.

En la somero de 1930, komence de la Granda Depresio, John Maynard Keynes prelegis en Madrido. Li jam estis testinta siajn ideojn kelkfoje ĉe siaj studentoj en Cambridge kaj decidis nun resumi ilin en komunikaĵo de sep paĝoj. Titolo: "Ekonomiaj eblecoj por niaj genepoj."

Do mia generacio, ĉu ne?

En tiu somero, ŝajnis kvazaŭ Keynes venis el alia planedo. "Ni nun ĝemas sub skualo de ekonomia pesimismo," li relativigis. "Oni aŭdas homojn daŭre diri ke la epoko de ega ekonomia progreso, kiu karakterizis la deknaŭan jarcenton, jam estas pasinta...".

Kaj ne senkiale. Amasa senlaboreco kaj malriĉiĝo ekkaptis ĉirkaŭen, la streĉiĝoj inter nacioj pluiris, kaj finfine Dua Mondmilito necesis por ree reliĝi la industrion. "En pli longa daŭro ni ĉiuj estas mortaj", Keynes ankoraŭ en 1923 skribis. Laŭ li ekonomikistoj faris al si tro da zorgoj pri la malproksima estonto, dum ekstere furiozis la ŝtormo.

Tamen Keynes tiutempe, en urbo rande de la abismo, kuraĝis foje rigardi antaÅ­en. Li antaÅ­diris, ke en 2030 la homo alfrontus sian plej grandan defion iam. Kion fari kun abundo de libera tempo? Rezervante al si firman elturniĝ­eblon pro eĉ pliaj "katastrofaj eraroj" de politikistoj (ekzemple limigi la elspezojn en krizotempo), Keynes argumentis ke la okcidenta vivnivelo en 2030 devus esti almenaÅ­ kvaroble pli alta ol tiu en 1930.

Konkludo: en 2030, ni laboras ankoraÅ­ nur dek kvin horojn semajne.

Estonto plena de libertempo

Keynes ne estis la unua, nek la lasta, kiu rigardis antaÅ­en al mondo plena de libertempo. Unu el la patroj-fondintoj ('Founding Fathers') de Usono, Benjamin Franklin, jam cent jarojn antaÅ­e estis antaÅ­dir­inta ke kvar laborhoroj tage devus iam sufiĉi. Tiam la cetera vivo konsistus el 'Libertempo kaj Plezuro'. La patriarko de la liberalismo, John Stuart Mill, skribis duonjarcenton antaÅ­ Keynes ke pli da riĉeco povus plejbone esti ŝanĝita en pli da libertempo.

Sed ĝuste la Industria Revolucio, la motoro de progreso en la deknaÅ­a jarcento, estis kaÅ­zinta la malon. Kvankam angla farmisto ĉirkaÅ­ la jaro 1300 devis labori proksimume 1600 horojn jare por vivteni sin, en la tempo de Mill fabriklaboristo duoble pli longe laboregis por postvivi. En urboj kiel Manchester sepdekhora laborsemajno – sen ferio, sen semajnfino – estis la normo.

Sed ekde 1850 la prospero malrapide komencis traflueti al la pli malaltaj klasoj. Kaj mono estas tempo. En 1848 la angla Parlamento jam voĉdonis por dek laborhoroj tage. Je la fino de la jarcento la laborsemajno mallongiĝis eĉ sub sesdek horoj. En 1930, la usona Senato jam aprobis leĝon por tridek-hora laborsemajno. Kvankam la leĝo malsukcesis en la Ĉambro de Reprezentantoj, prezidento Hoover restis ĉarmita per la pli mallonga laborsemajno. La almarŝo de libertempo ankaŭ post la Dua Mondmilito persistis. En 1956 Richard Nixon promesis al siaj samlandanoj, ke ili "en ne tre malproksima estonteco" nur kvar tagojn semajne devus labori. Baldaŭ, maŝinoj farus la tutan laboron.

La antaŭdiro de Keynes iĝis la ĉefa. Komitato de la Usona Senato skribis ke la laborsemajno en la jaro 2000 daŭrus ankoraŭ nur dek kvar horojn, kun almenaŭ sep ferio-semajnoj jare. RAND Corporation, influhava cerbumkomitato, prognozis estonton en kiu nur 2 procentoj de la loĝantaro produktus ĉion kion la socio bezonas. Ĉirkaŭ 1970 estis inter sociologoj kutima paroli pri la venonta "fino de la laboro". Ja elrompiĝus "libertempo-revolucio".

Sed tiam la historio prenis alian vojturnon. En la okdekaj jaroj, la kuntiriĝo de la laborsemajno knarante ĉesis. Virinoj amase alvenis sur la labormerkato kaj familioj iĝis pli kaj pli mult­okupitaj. Mono ne plu estis aliigita en tempon, sed en aĵojn. Äœustadire, la antaÅ­diro de Keynes jam estis devinta veriĝi. Sed komence de la dudek-unua jarcento, montriĝas ke ne libertempo aÅ­ enuo estas niaj plej grandaj defioj, sed streso kaj necerteco. Kaj se ĉio ĉi dependas de la dungantoj aÅ­ de la EÅ­ropa Komisiono, ni nur devos ankoraÅ­ pli multe labori. Ni simple ne havus elekteblon: alikaze ni perdos la "konkurencan batalon" kun Ĉinio, ni "ne povos pagi la maljuniĝon", aÅ­ ni baldaÅ­ alfrontos akrajn labor­mankojn.

Forgesita revo

Labori malpli – jen la forgesita revo de la dudeka jarcento. AntaÅ­ nelonge iu ankoraÅ­ demandis min: "Labori malpli, por kiu problemo tio estas solvo?" Mi ŝatus fari alian demandon. Por kiu ajn problemo ĝi ne estas solvo?

Ĉu streso? Esploristoj de la Universitato de Cambridge konkludis en 2010, ke pli mallonga laborsemajno estas ĝuste la maniero por vivi pli sane kaj pli feliĉe.

Klimatŝanĝo? Lastatempa raporto de la Centro por Ekonomia kaj Politika Esploro ('Center for Economic and Policy Research') klare indikas: tutmonda ŝanĝo en la direkto de pli mallonga laborsemajno povus la CO2-eligon, ankoraŭ ĉi-jarcente, duonigi. Juliet Schor (Harvard University) taksas ke 10 procentoj malpli da laborado reduktas la ekologian premsignon per 15 procentoj.

Akcidentoj? Kromlaboro estas mortiga. Ĉe grandaj katastrofoj, variantaj de Ĉernobilo ĝis la Challenger kosmopramo, daÅ­re montriĝas ke trostreĉ­itaj gvidantoj plenumas fatalan rolon. La sektoro kiu kaÅ­zis la plej grandan katastrofon de la pasinta jardeko (la financa) sufokiĝas en kromlaboro.

Senlaboreco? Esploristoj de la Internacia Labor-Organizo ('International Labour Organization') antaŭ nelonge konkludis, ke dividi laboron sufiĉe bone helpis dum la krizo. La aŭtoritata gazeto 'The Atlantic' eĉ proklamis tion kiel unu el la plej bonaj ideoj de 2012.

La vetkuro kontraÅ­ la maŝino? PreskaÅ­ duono de ĉiuj postenoj tre riskas esti aÅ­tomatig­ota en la venontaj dudek jaroj – jen kion skribas sciencistoj el la universitato de Oxford. Pli kaj pli ofte oni parolas pri 'senpostena kresko'. Ne nur laboristoj ĉe la ruliĝanta stablo devas timi pro sia posteno. La ekonomikistoj Ad-van-de-Gevel kaj Charles Noussair antaÅ­diras ke ankaÅ­ 'scia laboro', por kiu ni nun ankoraÅ­ bezonas akademianojn, estos grandskale transmetita al blatoj.

Emancipiĝo? Landoj kun la plej mallongaj labor­semajnoj regule akiras la plej altajn poentojn en la emancipiĝo-ranglistoj. Sed virinoj ne plu povas preni sur sin pagatan laboron, tiel longe kiel viroj ne pli flegas, kuiras kaj purigas.

Maljuniĝo? La renoma demografo James Vaupel venis pasintjare kun simpla, sed genia ideo. "Infanoj, kiuj nun aĝas dek jarojn, povas plulabori ĝis sia okdeka," li rakontis al Science Nordic. "Interŝanĝe pro tio, ili ne devus labori pli ol 25 horojn semajne". Kie tridek-aĝuloj dronas en laboro, familio kaj hipoteko, maljunuloj apenaŭ akiras laboron.. Kaj tio kvankam (partotempe) labori estas bonege por ilia sano. "En la dudeka jarcento, ni havis redistribuon de prospero," diras Vaŭpel. "Mi kredas ke en ĉi tiu jarcento la granda redistribuo estos en terminoj de tempo."

Tempo por prepari

Keynes ne estis freneza: jam dum lia vivo la laborsemajno intense ŝrumpis. La linio kiu komenciĝis ĉirkaŭ 1850, li nur plilongigis tiun en la estontecon. Supozu ke la libertempo-revolucio ĉi-jarcente finfine persistos. Eĉ se la ekonomio kreskos malrapide, okcidentano en 2050 devus labori malpli ol 15 horojn por la samaj enspezoj kiel en 2000. Se tio sukcesas, tempo urĝas por prepari nin.

La unua demando: ĉu ni volas tion? Verdire la sondaĵoj ne lasas spacon por dubo. Jes, tre volonte. Por tio ni volas eĉ rezigni pri aĉetpovo. Kaj viroj kaj virinoj preferas partatempan laboron de inter 20 kaj 35 horoj semajne. Troveblas preskaŭ neniu kiu volas labori pli. Usonaj sciencistoj enketis ĉu dungitoj preferas ricevi aldonan salajron aŭ ferion por du semajnoj. Duoble tiom multaj personoj elektis por ferio. Britaj esploristoj demandis ĉu ili preferas gajni la loterion aŭ labori malpli. Duoble tiom multaj volis la lastan.

La dua demando: kiel ni faros tion? Oni ne povas simple ŝanĝi al 15-hora laborsemajno. Tio antaÅ­e devus ree iĝi politika idealo. Ni paŝon post paŝo irus malpli labori, interŝanĝus monon por tempo, farus la pensio-sistemon pli fleksebla, bone aranĝus patrec-forpermeson kaj infan­vartadon – dum ni restos singardaj pri malriĉec-kaptilo ĉe malaltaj enspezoj kaj pri pliiĝo de senlaboreco se iuj tamen iras kromlabori.

Ni devas transturni la instigojn. Por dungantoj nuntempe estas pli malmultekosta lasi unu personon kromlabori ol dungi du parta­tempajn kunlaborantojn. Kaj dungitoj atentas unu la alian. Kiu restadas plej longe? Kiu aktivas dum plej da horoj? Tiu ĉi cirklorezono nur kolektive estas trarompebla – fare de entrepreno, aÅ­ eĉ pli bone, fare de lando.

Libertempo

"Sed tiam ni eĉ pli longe rigardos televidon, ĉu ne? Kaj manĝos ankoraÅ­ pli da hamburgeroj?" La respondo estas ne. Precipe en krom­laborintaj landoj kiel Usono oni absurde multe (kvin horojn tage) spektas televidon, kaj grandaj kvantoj de hamburgeroj (ĉiusemajne tri) estas konsumitaj. Ĉu estas hazardo, ke ni spektas televidon malplej kiam ni havas ferion? Certe, naĝadi en maro da libertempo, ne estos facile. La instruado de ĉi tiu jarcento devus ne nur prepari nin por la labormerkato, sed unuavice por la vivo. "Se homoj ne estas lacaj en sia libertempo", Bertrand Russell skribis en 1932, "ili ankaÅ­ ne sopiros pasivan kaj vulgaran amuziĝon".

Ni ja kapablas por la bona vivo, se ni nur havas la tempon por ĝi.

Rutger Bregman

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/mei/31/het-rendement-en-de-groei-van-thomas-piketty-1382921
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La profito kaj la kresko laÅ­ Thomas Piketty

NRC Handelsblad 31 majo 2014

Ĉu neegaleco iĝos la granda temo de la venontaj jardekoj? Jen la demando kiu, provizore forpremita de la financa krizo, jam certan tempon ŝvebas en la aero. Tutmondiĝo onidire reduktas la neegalecon inter landoj, sed pligrandigas ĝin ene de landoj. La dinamiko de la malfermita mond-ekonomio kontribuas al tio: malaltgrada laboro povas pli facile esti subkontraktita trans la landlimo. La teĥnologia revolucio maltrankviligas iujn: ĉu ankaŭ laborpostenoj de la meza klaso estos robotigitaj?

La financa krizo mem intertempe metis la okcidentan ekonomion sur malpli alta kreskvojo, ŝajnas. Tiu 'Nova Normalo' enkondukus longedaŭran periodon de malalta kresko kaj malalta inflacio. La kutima respondo al ĉiuj tiuj defioj estas ĝis nun revivigo de la merkatekonomio: pli fleksebla labormerkato, pli da konkurenco, malpli da instancoj. Zorgoj pri pligrandiĝanta ekonomia neegaleco riskas esti fortigitaj per tio.

La krizo kaŭzis boletantan koleron ĉe la publiko, kiu vidis kiel la financa sektoro en normalaj tempoj konservis siajn profitojn mem, sed nun derulis la perdojn al la resto de la socio. Ankaŭ la tutmonda aferist-elito, kunveninte en Davos komence de ĉi tiu jaro, etikedis pligrandiĝantan neegalecon kiel unu el la problem-temoj de la nuna tempo. La Scienca Konsilantaro por Registara Politiko venontsemajne prezentos studon pri malegaleco.

Do apenaŭ pli bona grundo imageblas por Capital in the Twenty-First Century, de la franca ekonomikisto Thomas Piketty. Origine eldonita en la franca, la libro fariĝis monda sukceso ekde ĝi aperis en la angla traduko. La tezo de Piketty koncize estas jeno: la profito de kapitalo strukture pli altas ol la ekonomia kresko. Tio signifas ke kapitalo alportas pli ol laboro, tiel ke formiĝas natura koncentriĝo de kapitalo ĉe malgranda, riĉa klaso.

En la dudeka jarcento milito kaj krizo – same kiel reganta politika prefero por redistribuo kaj alta ekonomia kresko post la mondmilitoj – kaÅ­zis portempan renversigon. La neegaleco tiel malpliiĝis. Sed lastatempe la malnova "natura" rilato inter profito kaj ekonomia kresko restarigas. La neegaleco nun pliiĝas, kaj estas atendebla ke tiu procezo en la nuna jarcento daÅ­ros.

La eblaj sekvoj por la socio estas grandaj: la meritokratio, ĉe kiu oni atingas socian sukceson surbaze de talento, dediĉo kaj merito, devas cedi sian lokon al la plutokratio. Piketty argumentas, ke la kapital-neegaleco jam iĝas komparebla al tiu de ĵus antaŭ la Unua Mondmilito.

Dume, lia libro kondukas al hejtitaj diskutoj kiuj, ne surprize, ofte estas de ideologia naturo. Kio faras la argumentojn de la franca ekonomikisto fortaj, tio estas lia vasta kaj publika kolekto de historiaj datumoj. Por lasi kvietiĝi la debaton pri la kvalito kaj kohereco de tiuj datumoj, tempo necesas.

Pli problema estas ke la centra tezo de lia libro esence estas prognozo: en la nuna jarcento la profito de kapitalo strukture estos pli alta ol la ekonomia kresko. Tio estas ankoraŭ ne certa, ĉu? Nova ondo de teĥnologia noveco povas sambone enkonduki periodon de renovigita ekonomia vivoforto. Kaj ĉu kapitalo denove alportos strukture pli, tio estas dubinda: torento de ŝparadoj fare de la novaj mezaj klasoj kaj maljuniĝantaj okcidentaj landoj povus tiun profiton ankaŭ premi suben.

Tiu diskuto prenos tempon. Tio ne ŝanĝas la fakton ke neegaleco vere ŝajnas esti pliiĝinta, kaj ke tio ĉi, se la procezo daŭras, postulas respondon. La ikoneca formo, kiun la libro de Piketty estas iom post iom alprenanta, substrekas kiom la temo vivas. Unuflanke ekzistas la nuna malfido pri la komercista kaj politikista elito, sed aliflanke troviĝas ankaŭ la fido ke moderna ekonomio ĉiufoje sukcesas renovigi sin mem, kaj kaŭzos prosperon. Kiel firmteni la instigojn kaj kiel disdoni la fruktojn: jen unu el la ĉefaj temoj de nia tempo. La merito de Piketty estas, minimume, ke li metis tiun temon supren en la tagordo, kaj nun instigas ĉiun ĝisfunde pripensi ĝin.

Vi do scias, resume, kion fari dum la someraj ferioj.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/mei/19/india-snakt-naar-verandering-1374930
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Barato aspiras ŝanĝon

NRC Handelsblad 19 majo 2014

Kiom Barato aspiras ŝanĝon ja evidentiĝis la 16-an de majo 2014 ĉe la grandega venko de Narendra Modi kaj lia Bharatija-Janata-partio (BJP) en la parlamentaj elektoj. La lando bezonas fortan ekonomian impulson, kaj tio precize estas kion Modi promesis al la voĉdonantoj. Nun lia tasko estas provi realigi la altegajn atendojn vekitajn de lia venko.

La reganta Kongres-Partio, kiu ekde la sendependeco en 1947 uzis tian superregantan rolon en la lando, suferis humiligan malvenkon. Rahul Gandhi ne povis konvinki la balotantojn, ke li havas pli por proponi ol sian ilustran familio-nomo. Kun nur 44 el la 543 seĝoj en la Ĉambro de Deputitoj lia partio rezolute estis puŝita flanken.

Komence de la naŭdekaj jaroj, la Kongres-Partio, kaj specife la tiama Ministro de Financoj Singh, ekfunfciigis liberaligon de la ekonomio, kiu kondukis al impresa kreskado. Sed Singh kiel ĉefministro tamen ne povis preventi ke tiu kresko dum la lastaj jaroj malleviĝis ĝis ĉirkaŭ 5 procentoj. Tio eble ŝajnas ankoraŭ multe, sed lando, kie ĉiujare venas aldone 13 milionoj da junuloj sur la labormerkato, ne povas permesi al si tiun malpliiĝantan kreskon.

Ne nur estas Barato, kun 1,2 miliardoj da loĝantoj , la plej granda demokratio en la mondo. La lando en impona maniero krome sukcesis doni enhavon al la demokratia procezo. Kvankam la elektoj daŭris kvin semajnojn kaj partoprenis al ĝi 550 milionoj da balotantoj, ili pasis sen grandaj problemoj.

Modi, kies partio kun 282 seĝoj bezonas serĉi neniun koalician partneron, povas ekregi kun pli forta mandato ol iu ajn Barata ĉefministro dum la pasintaj tridek jaroj havis je sia dispono. Kiel Modi faros uzon de tio, li ankoraŭ ne tre klarigis. Kiel ĉefministro de la federacia ŝtato Guĝaratio, li starigis sian reputacion kiel ekonomian fortegulon. Sed ĉe tio la cirkonstancoj helpis: Guĝaratio havas longan tradicion de komerco kaj entreprenemo. Pri Modi oni atendas nun ke por tiuj kvalitoj li lasos spacon tra tuta Barato, kaj samtempe kreos laborpostenojn kaj kontraŭbatalos la malriĉecon, kiel li promesis. Ke li mem atingis tiel multon, kiel filo de proprietulo de teobudo, tio esperigos malriĉajn Baratanojn.

Modi, la Hindua naciisto, iĝas ĉefministro nun de ĉiuj Baratanoj, do inkluzive 138 milionojn da islamanoj. Multaj el ili riproĉas Modi pro tio, ke li  – kiel ŝtata ĉefministro –  estis tro pasiva ĉe la religiaj tumultoj en 2002, per kiuj mortis miloj da homoj, plejparte islamanoj. En sia kampanjo, Modi preterlasis fari konvinkajn pacigan gestojn al la islamanoj. Estas bona komenco ke li diris, la 16-an de majo 2014, ke li strebos por ĉiuj Baratanoj.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/februari/04/amerikaanse-droom-is-voorbij-1342567
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La usona revo forpasis

Guus Valk, korespondanto en Vaŝingtono

NRC Handelsblad 4 februaro 2014

Prezidento Obama volas batali kontraŭ malriĉeco per altigo de la minimuma salajro. Sed la vera problemo estas: la laborist-vojo supren estas blokita. "Kion oni faras, tion oni faros la tutan vivon."

Barack Obama ne bezonas longe serĉi se li volas vidi korŝiran usonan malriĉecon. Veturado de kelkaj kilometroj orienten sufiĉas por atingi la afrik-usonan najbaraĵon Anacostia, kie 45 procentoj de la loĝantaro vivas sub la malriĉec-limo.

"La plejmulto el ni ja havas laboron," diras Philip Pannell, najbaraĵ-aktivulo kiu paŝas surstrate. "Malriĉeco ne estas afero nur de homoj kiuj sidas hejme. Ni laboras pene, sed malgraÅ­ tio ni apenaÅ­ povas pagi niajn aĉ­etendaĵojn kaj lupagon."

"Forte laboru, tiel vi aÅ­tomate supreniros al sukceso." Äœuste kiel ĉiuj aliaj usonanoj, la 63-jara afrik-usona Pannell kiel infano ĉiutage devis aÅ­di tion. La usona revo estis por ĉiuj. Nun Pannell jam de tridek jaroj helpas najbarojn, kiuj estas elpelitaj el siaj hejmoj ĉar ili ne plu povas pagi la kreskantajn loĝkostojn; aÅ­ patrinojn kiuj ne povas aĉeti matenmanĝon por siaj infanoj , ĉar ili estas simple senmonaj. Tio faris lin cinika, li diras. "Ekzemplojn de malriĉaj nigruloj kiuj suprengrimpas al bona pozicio mi apenaÅ­ povas mencii. Beyoncé, unu-du sportistoj, jen la tuto. La usona revo ekzistas, sed nur en unu loko: kiam mi dormas, en miaj koŝmaroj."

"La plej granda problemo de la Usona malriĉeco ne estas la senlaboreco. Tiu estas je 6,7 procentoj; ne tiel malbona. La kialo, ke unu el ses usonanoj laŭ oficialaj ciferoj vivas sub la malriĉec-sojlo, estas ke usonanoj kiuj laboras ricevas pagon tro malgrandan, diras aŭtoro David Shipler en sia hejmurbo Bethesda, apud Vaŝingtono. "Posteno ne plu garantias vivtenan minimumon. La minimuma salajro nun estas relative pli malalta ol ĝi estis antaŭ kvindek jaroj."

Shipler verkis antaÅ­ dek jaroj la pioniran libron ”La laborantaj malriĉuloj“, pri la nevidebla usona malriĉeco. "Ni mem ĉiam kredigis al ni ke la vivo pliboniĝas se oni havas laboron. Tio ne plu estas tiel."

Prezidento Barack Obama anoncis pasint­semajne dum sia parolado: ‘State of the Union’, ke li volas redukti la malriĉecon meze de la laborantaj usonanoj. La federacie fiksita minimuman salajron, nun 7,25 dolarojn hore, li volas kreskigi ĝis 10,10 dolaroj. Obama: "Neniu bezonas vivi en malriĉeco. Diru 'jes'. Donu al Usono plialtigon de la salajroj."

David Shipler nomas tion simpatia ideo, sed diras ke nura plialtigo de la minimuma salajro tute ne ŝanĝos la malriĉecon en Usono. LaÅ­ li, la problemoj kuŝas multe pli profunde. La aktiva populacio ŝanĝiĝis: kvarono de la mastrumaĵoj konsistas el solulaj patrinoj, kiuj faras malalt­nivelan laboron kaj ne havas tempon por trejnado. Metioj por la meza klaso, kiel ekzemple en la fabrikaĵ-industrio, malaperis eksterlanden.

"Kiel rezulto, la aktiva loĝantaro estas dividita en du grupoj. Grupo de alte edukitaj homoj kun bonaj postenoj, kaj grupo de malalt-­edukitoj kun senperspektiva, malbone pagita laboro. La plej granda problemo por dungitoj ne estas ke ili perlaboras tro malmulte, sed ke ili ne kapablas suprengrimpi", diras Shipler.

"La ideo estis ĉiam ke malbona okupo kondukus al pli bona. Sed tio ne plu okazas. Kion vi nun faras, vi faros dum la resto de via vivo."

Suprengrimpi sian vojon: jen la usona promeso kiu estis antaŭtenita al malriĉaj enmigrintoj el Eŭropo. La avo de David Shipler venis, komence de la dudeka jarcento, sen mono el Anglio al Usono, kaj akiris metion en ŝtalfabriko. Post kelkaj jaroj li gvidis fakon, kaj pli poste li estis direktoro.

Shipler: "Nuntempe neeblas ke purigistino en motelo poste iĝos direktoro. Ne plu estas moviĝo en la labormerkato."

Por sia esploro Shipler dum jaroj vizitis subpagitajn laboristojn en butikaroj kiel Burger King kaj Walmart. Kion li trovis, li priskribas kiel "la totala seniluziiĝo". "Se vi jam scias ke vi neniam antaŭeniĝos en la vivo, kiel ajn forte vi laboras, kial vi tiam ankoraŭ lasus kompletige instrui vin? La usona ekonomio estis bazita sur konkurado kaj eltrovemo, sed tio jam dum jardekoj ne plu estas tiel. La vera malriĉeco meze de laborantaj homoj estas la sento de senespero, kiun ni donas al ili."

Najbaraĵ-laboristo Philip Pannell diras: "Aldona dolaro/hore ne estas la solvo. Obama volas aliri ĉi tiun kompleksan problemon nur per plialtigo de la minimuman salajron. Tiam oni subvencias homojn ĉe la malsupro de la socio, sed tamen ankoraŭ ne proponas vojon supren."

Pannell estis dektrijara kaj senmona kiam prezidento Lyndon B. Johnson antaÅ­ kvindek jaroj deklaris la "militon kontraÅ­ la malriĉeco". Johnson faris monon disponebla por edukado kaj kreis laborpostenojn. Tio subite ebligis ke Pannell, kiu ĝis tiam estis vidinta por si mem nur estonton surstratan, povis fari administran laboron en oficejo. "Estis mia savo”, li diras. "Mi povis klerigi min kaj tiel pli-malpli eligi min el la malriĉeco. La vizio kiun Johnson havis, laÅ­ mi mankas ĉe Obama."

La malgrandaj butikoj en Anacostia dum la lastaj jardekoj malaperis. La loĝantoj nun laboras en rapidmanĝ-restoracioj, purigas la hotelojn en la urbocentro, aÅ­ laboras en la lastmonate malfermita filio de magazeno Walmart. Äœuste ĉi tiu ĉenmagazen­aro vanigas laÅ­ Philip Pannell la batalon kontraÅ­ malriĉeco en Anacostia.

Fine de la pasinta jaro, la komunuma konsilantaro de Vaŝingtono akceptis ambician planon por kontraÅ­batali la malriĉecon en la urbo. Iĝis mono disponebla por instruado, kaj la minimuma salajro devus esti plialtigita je po 11,50 dolaroj hore — nacia rekordo. En la lasta momento la demokrat-partia urbestro de Vaŝingtono, Vincent Gray, per vetoo forstrekis la planojn. Walmart estis ĵus malfermonta du filiojn en la urbo kaj minacis retiriĝi. LaÅ­ Gray, subpagita laboro estis pli bona ol neniu laboro. Pannell: "Oni komencu per bone pagita, estiminda laboro. Nur tiam homoj kapablas elgrimpi el la malriĉeco. Neniu riĉiĝas el laboro ĉe Walmart ."

Guus Valk

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2012/december/22/het-goede-leven-in-plaats-van-groei-1187323
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La 'bona vivo' anstataÅ­ kresko

Ĉu la recesio estas signo de la bankroto de nia sistemo? Nun estas tempo por fundamenta alkonformiĝo, opinias ekonomia filozofo Edward Skidelsky. Serĉado pri la bona vivo.

NRC Handelsblad 22 decembro 2012

Fare de nia redaktoro Cees Banning

Aspektas kiel pledo el alia epoko: ni devas labori malpli, konsumi malpli, kaj ĉiu havas rajton je baza enspezo. Ĉar la 'bona vivo' estas grava. La Brita ekonomia filozofo Edward Skidelsky konscias ke multaj homoj pensos, ke li vivas sur alia planedo. Sed per sia mesaĝo li volas skizi la perspektivon por longa daŭro. "Ĉi tiu recesio estas wake up call (alvoko por vekiĝi)", diras Skidelsky.

La financa krizo de 2008 ilustras laŭ li institucian, moralan kaj intelektaj malsukceson. "Bankoj estis kazinoj, kaj la registara politiko estis unudimensie fokusigita al la Sankta Tri-Unuo: kresko, kresko, kresko. Kaj kion tio alportis al ni?" Skidelsky prenas la tempon por mem doni la respondon. "La malriĉuloj iĝis malriĉuloj, la riĉuloj iĝis pli riĉaj. Kaj ni estas en krizo kies fino ankoraŭ ne videbliĝos."

La leciono de la nuna recesio? Never waste a good crisis (Neniam malŝparu bonan krizon), citas Skidelsky la usonan Nobel-premiogajninton Milton Friedman. "Ekonomio devas ree iĝi morala scienco," diras Skidelsky. "Politikistoj devas preni la 'bonan vivon' kiel bazon por la politiko, ne la ekonomian kreskon."

Edward Skidelsky verkis kune kun sia patro Robert Skidelsky la libron How Much is Enough. The Love of Money, and the Case for the Good Life (Kiom Sufiĉas. La Amo al Mono, kaj la Pledo por la Bona Vivo). La unua eldono aperis ĉijare kaj la libro estas tradukita en 16 lingvojn, inter kiuj la ĉina, la portugala, japana, germana, serba, turka, kaj nederlanda.

La libro kondukas al perfortaj reagoj. Dekstremaj opinifarantoj trovas la pledon por la bona vivo "utopia blablao", iliaj maldekstremaj oponantoj parolas pri "alloga perspektivo." La ĉefepiskopo de Canterbury, Rowan Williams, uzas la libron dum siaj servoj por averti pri la ekscesoj de la hodiaÅ­a kapitalismo – "la venena avideco" kaj "la troekspluato de krudmaterialoj".

Edward Skidelsky gastloĝas en la hejmo de siaj gepatroj – Saxon Lodge, restaÅ­rita domo el la 18a jarcento en Seaford, ĉe la suda marbordo de Anglio. Ekde la ĝardeno oni povas vidi la maron kaj ankaÅ­ flari ĝin, mevoj rondiras ĉirkaÅ­ la domo de liaj gepatroj. Skidelsky instruas ĉe la Universitato de Exeter, proksimume 250 kilometrojn okcidente de Seaford. "Estas tradicio festi Kristnaskon ĉi tie", Skidelsky rakontas.

"How Much is Enough" estis inspirita de eseo de John Maynard Keynes – ne surprize se oni konsideras la okupiĝo de Roberto Skidelsky pri tiu angla ekonomikisto. La emerita profesoro verkis en tri viglaj volumoj ĝisfundan biografion de Keynes (1883-1946). Patro kaj filo estas admirantoj de Keynes, sed skeptikaj pri la Keynes′eca politiko. "Tiu ne vere ekzistas", opinias Edward. "Ĉiu ripete nur fuŝas iom ĉe referencoj al Keynes". Parkere li citas unu el la plej famaj tekstopartoj en la General Theory de Keynes: 'Praktikistoj kiuj pensas sin sendependaj de ajna intelekta influo, kutime estas nur sklavoj de iu mortinta ekonomikisto'. "Kaj kelkfoje tiu estas Keynes".

Ekonomiko laÅ­ Skidelsky iĝis teÄ¥nika scienco – se politika koncepto ne konformas al modelo, tio ne ĝustas. "La ekonomiko devus strebi atingi etikajn celojn, jen la kaÅ­zo pro kiu Keynes tiom plaĉas al ni."

En 1930 ‘la granda majstro’ verkis eseon, Economic Possibilities for our Grandchildren (Ekonomiaj Eblecoj por niaj Genepoj). Keynes prognozis ke en cent jaroj la porpersona enspezo de la loĝantaro kreskus senhalte. En 2030, neniu devus labori pli ol tri horojn tage por kontentigi siajn necesbezonojn. Maŝinoj transprenos la laboron. La "ekonomia problemo" estos solvita kaj la homo povos fordoni sin al la ‘bona vivo’. Leisure (Ripozo) ne estos fari nenion, sed temos pri sinevoluado, zorgo pri proksimuloj, kaj aliaj aferoj kiuj plibonigos la vivkvaliton.

Kio kaÅ­zis la misprognozon?

"Keynes pensis laŭ kvantoj. Oni povas manĝi nur limigitan kvanton da nutraĵo, porti nur unu paron da ŝuoj, loĝi nur en unu hejmo. Homoj povas satiĝi. Keynes preteratentis la kontinuan plibonigon de produktoj, kiu estas stimulo por daŭre kreskanta konsumado. Oni vidas tion ĉe produkto kiel iPad. Daŭre la aparato plibonigitas, kaj tio ĉiam kreas mendadon denove. Oni do devas labori, estigi enspezojn, por ĉiam povi plenumi la mendadon."

"Keynes subtaksis ankaÅ­ la rat race (rat-kuradon) – se ni jam havas multe, ni tamen volas ankoraÅ­ pli. Bezonoj estas relativaj, ne absolutaj. La herbo ĉe la najbaro estas ĉiam pli verda. Ju pli riĉaj ni fariĝos, des pli ni spertos nian relativan mizeron."

"Kaj Keynes ne atentis pri la efiko de reklamo. Reklamado kreas bezonon. Per reklamado la 'bona vivo' egalas al konsumado. Oni devas senlace labori por konsumi. Senlace labori estas fortika. La arto amuzi sin mem en sia libertempo – mi iom troigas – malaperis."

Via libro estus plibone ricevita se la Okcidenta mondo ne troviĝis en recesio.

"Tio veras, sed ni volas skizi longdaÅ­ran perspektivon. La krizo ilustras la fiaskon de la sistemo. Dum la pasintaj dudek jaroj la enspeza neegaleco en la Okcidenta mondo kreskis forte – kaj obscene. Ni vivas en trostreĉita socio. Ni elĉerpas niajn naturajn rimedojn. Ni devas adapti nian vivstilon."

En via libro vi mencias la elĉerpiĝon de la naturaj resursoj ne kiel argumenton por modera kresko.

"Ni faris tion konscie. Teĥnologiaj novecoj kondukas al alia, pli efika uzado de krudmaterialoj. Ni preferas moralan vidpunkton kiel motivado por nia pledo, anstataŭ 'limoj-al-kresko' aliron."

Ĉu mallongdaŭre, ekonomia kresko deziratas por eliri el la mizero?

"Ni devas kreski el la nuna ekonomia krizo. Sed la kresko estas ne pli ol medikamento kiel Prozac, por nur momenton surpiedigi la pacienton. Post tio, tempo venas por adapti la mondon de la mono fundamente al la reala mondo. Profito devas denove fariĝi nur rimedo, ne fino. Ekonomia kresko ne estas la plej grava."

Kio estas la rolo de la ŝtato?

"La ŝtato devas krei la kondiĉojn por bona vivo. Se, referante al Keynes, individuoj ĉe la alcelado de sia mem-intereso samtempe servus la publikan intereson, tiam la politikisto povas iri hejmen. Tiel ne estas, kaj ĉiu epoko devas ellabori sian propran agendon. Tiu nun devus esti: la bona vivo."

Kaj kion signifas tio konkrete?

"La ŝtato sin dediĉu al tutplena laborebleco. Ne al 40-hora laborsemajno, sed laŭgrade redukti la nombron da horoj. Kaj la ŝtato devas provizi la civitanoj per baza enspezo, per kio la elekto inter labori kaj ne-labori povas esti farita pli facile."

Tio sonas kiel eĥo el la pasinteco. Thomas Moore jam en 1517 pledis por tiela enspezo. En la 1970-aj jaraj la 'maldekstra' flanko en Nederlando vidis tion kiel rimedon por redistribuo de la labortempo. La 'dekstra' flanko vidis ĝin kiel rimedon por stimuli homojn labori pli multe.

"Ni ekkaptas reen al malnovaj ideoj, ĉar fare de la politikoj de Ronald Reagan en Usono kaj Margaret Thatcher en Britujo, kaj ilia sankta fido pri la funkciado de la libermerkat-mekanismo, ni estas ĵetitaj fore malantaŭen en nia pensado."

Baza enspezo por ĉiu, kiel vi volas financi tion?

"Por Britujo ni faris kalkulon laÅ­ kiu homoj gajnas enspezon de 5.000 pundoj (6.200 eÅ­roj). Tio povus esti financata per imposto sur financaj transakcioj, la Tobin-imposto".

Kaj kiel vi volas bridi la konsumadon?

"La registaro povus malpliigi la premon sur konsumado pere de bridado de reklamanoncoj. Kaj ĝi povas atentigi la civitanojn pri la konsekvencoj de ilia senbrida konsumado, por ekzemple ilia propra sano, kaj por la medio."

"Kaj ni pledas por forŝovi la imposton de laborado al konsumado. Pensu ekzemple pri progresema konsum-imposto kiu povas kreski ĝis 75 procentoj."

How Much is Enough (Kiom Sufiĉas) estas verkita por la riĉa industriiĝinta mondo.

"Temas pri la elektoj kiujn faras lando. Pli kaj pli labori, aŭ ĝui la bonan vivon. Landoj kiel Ĉinio strebas atingi vivnivelon kiun ni jam havas. Ni prefere ne eniru en konkurenco kun Ĉinio, ĉar en multaj terenoj ili povas produkti pli malmultekoste. La Okcidento devas plue disvolvi siajn proprajn unikajn kvalitojn. Pli granda parto de la tutmonda enspezo estos gajnita en la sojlolandoj, sed tio ne signifas ke ni en la Okcidento ne povas fari alian elekton, kiel interrilati kun tiu prospero kaj organizi nian vivon."

Kaj kiam la Partio por la Bona Vivo estos starigita?

"Niaj proponoj estas politike tre allogaj. Se oni demandas homojn en kia socio ili volus vivi, tiam ili elektas por socio kie homoj malpli laboras, harmonie interagas unu kun la alia, kaj kie ekzistas lojala enspezdistribuo. Sed tio ne estas elekto kiun homoj eblas fari unuope. Estas decido je politika nivelo, kaj decido farota de la estontaj generacioj.”

Ĉu la edukado grave rolos ĉe tio?

"Certe. Nun la edukado estas tro centrita sur kariero kaj mongajnado. Sed ekzistas pli en la vivo. Kiel vi uzas vian libertempon? Kion vi povas valori por la socio? Sufiĉo sufiĉas. Ni devas haltigi la paŝradon de la senbrida konsumismo."

Ekonomia filozofo
Edward Skidelsky (1973) instruas filozofion en la Universitato de Exeter. Li studis filozofion kaj teologion en la Universitato de Oksfordo. Li estas la filo de Robert Skidelsky (1939). Eksa profesoro ĉe la Universitato de Warwick, unue pri Internaciaj Rilatoj, poste pri Politika Ekonomio. Ekde 1991 Robert Skidelsky estas membro de la Brita Ĉambro de Lordoj.

  |   ⇑ Supren



©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass