Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/03/20/brexit-tot-nu-toe-duurdere-macbooks-en-minder-studenten-7475555-a1551134
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Brexit ĝis nun: pli kostaj Macbooks, malpli da studentoj

La Brexit jam nun kaŭzis multajn ŝanĝojn. La Brita pundo perdis valoron, kaj malabundeco da laboristoj minacas.

NRC 21 marto 2017

 

Fare de nia korespondanto
Melle Garschagen

 

Finfine ni atingis tion: post 278 tagoj Theresa May venontsemajne merkrede faros komencon kun la Brexit.

La 23-an de junio 2016, 17 milionoj da Britoj konsilis sian registaron retiriĝi el la EU. Ekde tiu referendumo-nokto, kiu provokis fizikan reagon ĉe multoj (cindrogrizaj anoncistoj, larmoj de ĝojo ĉe Brexit-uloj, duonvomanta konsilanto de David Cameron), iĝis klare ke la Brexit estos malrapida, kompleksa kaj multekosta procezo.

La interkonsiliĝo pri la eksedziĝo-atestilo certe daŭros almenaŭ 18 monatojn. La definitiva malimplikado de ĉiaj formoj de integriĝo povus daŭri eĉ jardekon. La Britoj eble ricevos prezentotan finan fakturon de 60 miliardoj da eŭroj. Tio estas ankoraŭ venonta. Tamen la Unuiĝinta Regolando ekde la referendumo jam ŝanĝiĝis palpeble.



Ekonomia ŝoko

La plej videbla ŝoko estas ekonomia. Ekde junio lastjare, la kurzo de la Brita pundo malaltiĝis pli ol 15 procentojn rilate al la Usona dolaro. Tio estas bona por la Brita eksporto, sed malbona por Brita aĉetpovo, kaŭze de la dependeco de la Brita konsumanto de importproduktoj. Multnaciaj entreprenoj ĵetis supren la prezojn por kompensi la malaltiĝantan pundon. Marmite de Unilever, MacBooks de Apple kaj ĉokoladpilkoj de Mars iĝis ĉiuj pli multekostaj por la Brito.

Konsekvenco de la kurzofalo de la pundo estas ankaŭ ke Britaj entreprenoj iĝis pli malmultekostaj. La Usona firmao Kraft Heinz kalkulis ke ĝi bezonas malpli da dolaroj ol jaron antaŭe en la malsukcesinta ekprovo transpreni la Britan-Nederlandan entreprenon Unilever.

La multeventaj monatoj ankaŭ ŝajnas jam esti havintaj efikon al la enmigrado. La lastaj ciferoj montras ke neta migrado (enfluo minus elfluo) pasintjare malpliiĝis kun 49.000 homoj ĝis 273.000. Tio ankoraŭ daŭre estas multe pli alta ol la centmil migrantoj kiujn la May-registaro volas maksimume lasi eniri en Brition.



Malpli EÅ­ropanoj

Rimarkinda: unuafoje en preskaŭ jardeko, malpli da Eŭropanoj volas studi ĉe Britaj universitatoj. Lastjare la nombro da enskribiĝoj el la EU malkreskis je 7 procentoj ĝis 42.070. La nombro da enskribiĝoj de eksterlandanoj el aliaj mondpartoj restis la sama. Universitatoj avertas pri la konsekvencoj. La manko de sekureco por EU-civitanoj en Britio povis "grandege damaĝi" la kvaliton kaj reputacion de la esploro ĉe la universitato, avertis ja tridek rektoroj de la kolegioj en Oksfordo.

La Brita agentejo de statistiko trovas ĝin tro antaŭtempa ligi la migradciferojn al Brexit, sed oni aŭdas ĝin daŭre pli ofte en Londono: eksterlandanoj ĉirkaŭrigardas. La Hispana barista kiu konsideras transloĝiĝi al Madrido pro tio ke la Eŭropa ekonomio denove plialtiĝas. La Pola parkadgardisto kiu pripensas reiri al Katowice "se oni ne plu volas min ĉi tie". Ke li tiam kunprenus siajn du plene integritajn filinojn al mondo kiun ili konas nur pro ferioj, tio nur estu tiel.

La dubo estas reflektita en la ciferoj. Pasintjare 39.000 Orienta- kaj Centra-EÅ­ropanoj revenis al sia devenlando, almenaÅ­ tridek procentojn pli ol en 2015.

 


Minacaj labormankoj

Britaj dungantoj jam nun mencias minacajn labormankojn. Kafoĉeno Pret A Manger avertas ke nur unu en kvindek laborkandidatoj estas Brita. La asocio de akuŝistoj kaj flegistoj raportas, ke estas malkresko de 90 procentoj ĉe enskribiĝoj de personalo el la EU. Ciferoj de la National Health Service montras ke pasintjare 5.500 flegistoj kaj kuracistoj, devenaj el la EU, estas foririntaj, kvaronon pli ol en 2015. Sen Eŭropaj laboristoj la Brita sanzorgo kraŝos, tiel sonas la averto.

Dum la venontaj jaroj, ĉiuj EU-reguloj devas esti transmetataj en Britan leĝaron, benediktana laboro! Samtempe, Britio alfrontas gravajn problemojn: la sanzorgo devas atingi grandskalan reformon, ekzistas prema manko da loĝejoj, kaj la instruado-sistemo malsanetadas. Britaj ministroj kaj parlamentanoj tamen havos nek tempon nek atenton por tio, prijuĝis lastatempe la pensfabriko 'Institute for Government'. Ĉiu energio iros al tiu longedaŭra Brexit.

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass