Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
www.nrc.nl/next/2016/04/25/spanje-heeft-stroom-onder-controle-1612389
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Hispanio havas la rifuĝintfluon sub kontrolo

Barilo, apartigado de ekonomiaj kaj politikaj rifuĝintoj, kaj kunlaborado: tiel haltis la fluo de enmigrantoj el Maroko.

NRC 26 aprilo 2016

 

Fare de nia korespondanto  Koen Greven  en CeÅ­to kaj Melilo


Kial ne aranĝi, eĉ distance antaŭ la Eŭropaj limoj, distingon inter ekonomiaj kaj politikaj rifuĝintoj? Ĉe la Hispanaj eksklavoj Ceŭto kaj Melilo oni faras tion jam dum unu jaro, kaj tio nun komenciĝis ankaŭ sur la hotspots en Grekio kaj Italio. Evidentiĝas efika, la torento de rifuĝintoj plejparte ekhaltis.

Sed kie la Hispana azil-politiko por la unu estas ekzemplo al la cetera Eŭropo, aliuloj indikas ke internaciaj traktatoj estas difektataj. "Estas skandalo ke distingo estas farata," diras Germinal Castillo de la Hispana Ruĝa Kruco en Ceŭto. "Ne do eblas klarigi, ke estas ja loko por la unu, sed ne por la alia?"

Dum lastjare la amaskomunikiloj enfokusiĝis al Grekio, metis Hispanio kaj Maroko la rifuĝint-problemon ĉe la eksklavoj CeÅ­to kaj Melilo sub kontrolo, en reciproka kunlaboro  –  kun iom da helpo de Alĝerio.

Siriaj rifuĝintoj en la komenco flugis al Alĝerio por poste, helpe de hom-kontrabandistoj, iri surtere al la Maroka urbo Nador  –  kvankam tiu itinero iĝis malpli populara kiam Alĝerio pasintjare enkondukis vizo-devon. Afrikaj rifuĝintoj venis de el la sudo surtere al Nador. De el tie, la transiro al la iom pli malproksima Melilo estis farata.



Kunlaboro inter Maroko kaj Hispanio estas “ekzemplo por EÅ­ropo”


Politikaj rifuĝintoj povis en CeÅ­to kaj Melilo uzi speciale malfermitan azil-giĉeton. Pasintjare, venis laÅ­ Eurostat[i] 14.600 rifuĝintoj al Hispanio, la plimulto tra tiuj eksklavoj. LaÅ­ Hispanaj fontoj, ĉi tio inkludas proksimume naÅ­ mil Sirianojn, kelkcent Palestinanojn kaj nombron da aliaj naciecoj  –  cetere, Hispanio permesas ilin, kiel homoj kun protektata statuso, daÅ­rigi la vojaĝon al aliaj EU-landoj kaj tie peti azilon.

Ankaŭ el la sub-Saharo, homoj venis ankoraŭ daŭre. Ili povis ne uzi ĉi tiun giĉeton, kaj devis elekti: spiti metrojn altajn barilojn, klopodi per boateto atingi Hispanan teritorion, aŭ kaŝi sin en aŭtoj. Kaj dume la Maroka polico ĉaspelis ilin. Laŭ Hacham Rachidi, estro de homaj-rajtoj-organizo Gadem[ii], Maroko kunhelpas teni la situacion sub kontrolo.

 

"Ili ĉiusemajne lasas ĉirkaŭ kvindek Sirianojn transiri la limon. Rifuĝintoj el la sub-Sahara Afriko havas neniun ŝancon"


Rachidi, Marokano kiu faris esploradon en Ceŭto, eksplikas ke li trovas tiun agmanieron ridinda. "Ankoraŭ ĉiam atendas kelkmil Sirianoj en Maroko ĝis ili havas permeson iri al Eŭropo. En grandaj urboj ili almozpetas, kun siaj pasportoj en la mano, por mono. Marokanoj pretas helpi ilin. La solidareco estas granda."

Kvankam la situacio ĉe Melilo estas sub kontrolo, restas  – laÅ­ la Hispana ministro de Internaj Aferoj Jorge Fernández Díaz –  "gardemo" necesa, nun kiam la limoj de EÅ­ropo aliloke estas ŝlosataj.



Neuzita

En CeÅ­to  – preskaÅ­ 400 kilometrojn pli okcidenta ol Melilo –  la azil-giĉeton estas preskaÅ­ neniam uzata. La Hispanaj doganistoj ĉe limtransirejo Tarajal sciigas ke ĉi tie ne venas Sirianoj aÅ­ Palestinanoj. Plue ili silentadas. Hispanio prefere ne havas kaŝspektantojn en CeÅ­to. Ripetitaj petoj por povi viziti la provizoran rifuĝint-ŝirmejon estas rifuzataj. Intervjuo kun la gvidanto de la ŝirmejo estas retenata de la centra estreco en Madrido. AnkaÅ­ la gazetara proparolantino de la loka polico estas instruita ne doni iun ajn asiston al ĵurnalistoj. "Tio ne estas mia kulpo," ŝi diras pardonpete.

Kiu volas rigardi la barilojn de la EÅ­ropa Unio, devas fari tion sur la strando proksima al la urbeto Benzú. Muro de pikdrato disigas ĉi tie Hispanion de Maroko, ĝis profunde en la maro. Limgardistoj kaj fotiloj senĉese monitoras la areon. Dum la lastaj jaroj, homoj ripete provis venki la barikadojn, foje sole, foje en grupo. Lastan sabaton unuafoje ĉi-jare sukcesis tia klopodo fare de homamaso. Cent homoj kapablis ĉe malfluso atingi CeÅ­ton tra la maro. Simila nombro estis arestataj de la Maroka polico.

Antaŭe, meti piedon sur Hispana teritorio estis sufiĉe por komenci proceduron. Tio ŝanĝis. Se rifuĝintoj estas vunditaj, la Ruĝa Kruco prizorgas ilin. En aliaj kazoj, ili estas foje metataj reen sen kompato. "Tio estas farata kun la konsento de Eŭropo," saltis de la lango de limgardisto.



Infera vojaĝo

EÅ­ropo fermas prefere la okulojn kaj malmulte atentas pri akuzoj, ke ĉe la intensa kunlaborado inter Hispanio kaj Maroko internaciaj rifuĝint-traktatoj supozeble estas malrespektataj. Eĉ pli miriga: sur diversaj lokoj en EÅ­ropo oni intertempe metis  – laÅ­ la ekzemplo de CeÅ­to kaj Melilo –  en limregionoj barilojn kun pikdrato. La maniero laÅ­ kiu la Hispanaj eksklavoj metis la limproblemon sub kontrolo, estas do fare de la prezidento de Melilo, Juan José Imbroda, fiere nomata "ekzemplo por EÅ­ropo".

Ousmane Sow (17) de Gvineo pensas pri tio tute malsame. La Afrika rifuĝinto vidis, kiel sia plej bona amiko perdis la vivon, kiam li antaÅ­ kelkaj monatoj ĉe la marbordo de CeÅ­to en kaŭĉukboato renversiĝis. Sow mem estis savita de la marbordo-gvardio. "Tamen, mi malgraÅ­ ĉio estus denove farinta tion. En Gvineo estis nenio. Tie ne estas estonto. Estis infera vojaĝo, kiu – se ĉion konsideri – daÅ­ris jam jarojn. La Maroka polico ĉasis nin ĉie. Ni estas traktitaj kiel bestoj. Sed mi alvenis", li diras ĉe la barilo de la ŝirmejo en CeÅ­to. "Mia estonto estas en EÅ­ropo. Mi nun lasis min fare de neniu meti reen."

 

 

 

 

[i] EÅ­ropa Statistika Oficejo (mallonge 'Eurostat' ) estas oficejo pri statistiko de la EÅ­ropa Unio.

[ii] Gadem = Groupe antiraciste d’accompagnement et de défense des étrangers et migrants; vidu http://www.gadem-asso.org/

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass