Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
http://www.trouw.nl/tr/nl/4324/Nieuws/article/detail/4250106/2016/02/23/De-verspulling-heeft-een-hoogtepunt-bereikt.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Disipado: la daŭra aĉetado de tro da ĉiaj aĵoj atingis kulminon

La okcidenta konsumanto sufokiĝas de ĉiu sia havaĵo. Aŭ alidirite, sufokiĝas eĉ en ĝi. Tio malfeliĉigas, skribas tendenc-prognozisto James Wallman en ĵus aperinta libro. Nun estas tempo por malhavigi aĵojn.

Trouw 23 februaro 2016

 

Fare de   Esther Bijlo

 

“Atentu! Posedi tro da aĵoj estas noca por via sano.” Tia averto en dikaj nigraj literoj, same kiel sur pakaĵeto de cigaredoj, ne aspektus malbona sur multaj aĵoj. La okcidenta homo estas premata de enorma kvanto da senvaloraĵoj. Trokonsumado estas afekcio, same grava kiel obezeco. Äœi faras onin malfeliĉa, deprima, timigita, povas eĉ esti mortiga, kaj krome estas ankaÅ­ malbona por la medio.

AÅ­dacaj asertoj de la Usona verkisto kaj tendenc-prognozisto James Wallman. Li verkis la libron[i]Stuffocation’, kiu ĵus aperis ankaÅ­ en Nederlando. Tiu titolo, kunfandiĝo de ‘stuff ’ kaj ‘suffocation’, signifas laÅ­litere: sufokiĝi en la aĵoj. Äœi ne estas facile tradukebla en unu vorton [ii].

 

Okultruda konsumado

What's new, oni dirus. AlmenaÅ­ jarcenton antaÅ­e, la Usona ekonomikisto Thorstein Veblen jam venis kun la termino ‘conspicuous consumption’, okultruda konsumado. La evoluajn principojn de Charles Darwin li subite aplikis al la ekonomio, kaj vidis ke homoj  – riĉaj kaj povraj –  energie survoje al statuso kaj respekto, aĉetas ĉiajn sensencajn aĵojn. Tio kondukas al ‘okultruda disipo’, dentgrincis Veblen.

Ankaŭ Wallman povas ne facile konsideri tion. Jarcenton poste estas laŭ li ja multe pli dirinda pri la problemo. La konsumado kreskis dum tiuj cent jaroj ĝis nekonataj niveloj. Troo da aĵoj faras homojn malfeliĉaj, li fundamentas per pruvoj el lastatempa esploro. Psikologoj ekzemple demonstris per hormon-mezurado ke balaaĵo kaŭzas stress kaj inverse. Homoj devas ion fari kun la aĵoj: uzadi, ordigi, prizorgi. Ĉi ĉio kostas tempon kaj energion.

 

2260 aĵoj

Antropologoj esploris mastrumadon ĉe familioj el la Usona mezklaso, kvazaŭ temis pri tribo en la landinterno de Indonezio. Ili observis, nombris aĵojn, registris tre precize la aktivecojn de la loĝantoj. Tio kondukis laŭ la sciencistoj al konsternantaj rezultoj.

La plej malgranda domo, de 90 kvadratmetroj, entenis nurnure en la du dormĉambroj kaj la loĝoĉambro 2260 aĵojn. Kaj tio ja estis la videblaj aĵoj, la esploristoj estis interkonsentitaj ne malfermi ŝrankojn kaj tirkestojn. Tri kvaronoj de la familioj havis tiom da aĵoj, ke la garaĝo estis tute plenigita kaj la aŭto devis tranokti ekstere. Kvankam ili havis brilajn kradrostilajn kompletojn, la adultoj pasigis meze nur dek kvin minutojn semajne en sia propra ĝardeno.

 

Minimumistoj

La lasta konstato estas la granda motivo por la trend watcher Wallman. Ion fari aÅ­ ion sperti kontentigas homojn pli ol ion aĉeti aÅ­ havi. Tio estas lia konvinko, sed ankaÅ­ tiun li provas pruvi per esploro. Kiel prognozisto li vidas malgrandan avangardon, la minimumistojn, kiuj jam provas senigi sin de sia materia prospero. Ili elspezas sian monon prefere al ‘spertoj’, travivaĵoj kiel vojaĝado, viziti festivalon, organizi festenetojn. Kaj loĝas pli malgrandskale, ofte en urboj kie ‘travivaĵoj’ abunde troviĝas.

Sed tamen, kiel vi povas deflankiĝi de tio, de la afekcio ‘aĵojn kolekti’? Tio eblas rigore. Wallman priskribas la eksperimenton de du amikoj kiuj ĉio kion ili posedis metis en skatolojn. En ilia povra, malplena domo, ili poste prenis sole el la skatoloj tion kion ili bezonis. Dentbroson, teleron, seĝon. Tio estis surprize malmulta, kaj ili sentas sin mirige bonaj ĉe tio. Aliuloj elserĉas tion per nombrado, kaj baraktas unu kontraÅ­ la alia, kiu minimumo da aĵoj sufiĉas po ili: 69, 100, 288. Tio tiam denove kondukas al kverelado pri difinoj:

la laptop kaj la necesa ŝnurkonduktilo por ŝargi ĝin, ĉu tiuj validas kiel unu aÅ­ kiel du aĵoj? La ‘okultruda konsumado’ de antaÅ­e ŝajnas ĉi tie esti anstataÅ­ita de ‘okultruda anti-konsumado’, alceli statuson same Darvinisme, sed tiam per malplejeble da aĵoj.

 

La simpla vivo

Alia radikala paŝo estas ‘la simpla vivo’. En la plej ekstrema formo: reteriĝi en la arbaro, mem fendi lignon, kulturi legomojn, pluki fruktojn. Romantika idealo, sed malfacile persistebla. Kiel vi verdire faras tion, ĉarpenti uzeblan provizon da brulaĵo por trairi la vintron? Apude konturiĝas por la moderna homo ja ĝenaj preferoj: unue shopping ĉe la outdoor butiko, por poste going on a survival trip, sekure kun la mobilfono en la akvorezista, sed tamen spiranta surtuto.

La minimumistoj komencas tendencon, sed surirebla vojo por la meza okcidenta civilulo ĝi ne estas, konfesas Wallman. Nombrado povas esti utila por konsciiĝo. ĈirkaÅ­rigardu en via domo, registru ĉion kion vi havas, ĉu ĝi troviĝas en tuta malordo aÅ­ kuŝas sur propra loko, kaj kion vi (ne) faras per ĝi. Bona komenco estas la ŝtrumpeto-testo. Wallman atingis 39 parojn: 30 paroj por ĉiutaga uzo, du paroj da sport-ŝtrumpetoj (por tiu unu fojo jare kiam li squasht), unu paro da biciklo-ŝtrumpetoj (ĉu tiuj ekzistas?), tri paroj da futbal-ŝtrumpetoj, de kiuj unu paro da ‘sentimentalaj’ plene de truoj (de lia patro) kaj ankoraÅ­ tri paroj da ski-ŝtrumpetoj sur la subtegmentejo.

 

Malhavigi aĵojn

Forigu kion vi ne uzas. ‘Malhavigi aĵojn’ estas lia devizo. Tiel ke venos spacon en la kapo kaj en la agendo por ĝojigaj aktivecoj. Fariĝu, koncize dirite, ‘experientialist ’. AnkaÅ­ malpli facile tradukebla, tiaĵo kiel ‘spertanto’, ‘travivanto’, ‘homo kiu partoprenas en io’. Kompreneble ankaÅ­ ĉi tie Darwin levas la kapon. Amuze eksciti amikojn montrante foton de ‘bountystrand[iii] aÅ­ filmeton de la plej hipa ‘yogatraining’. Dank’ al Facebook kaj aliaj platformoj ankaÅ­ tuj mondkonatigeblaj.

Tio okazas, diras Wallman ŝultrotiranta. La homo ja estas paradizbirdo kiu ŝatas imponi. Tamen la alcelado de travivaĵoj prefereblas pli ol aĵoj. Spertoj estas malpli facile esprimeblaj per mon-unuoj, de travivaĵoj homoj fariĝas kiel ajn pli feliĉaj ol de materio, kaj tio ankaŭ estas pli bona por la planedo.

 

Eĉ IKEA adaptiĝu

La okcidenta konsumanto ne plu ŝatas aĉeti pli da mebloj. Domoj estas sufiĉe plenaj, veturado al IKEA[iv] iĝas ĉiam malpli necesa. Jen ne nur dezirpensado de daŭrigeblec-guruoj. La aserto devenas el la ujo de la meblarvendejo mem.

"Verŝajne ni preteriris la aĵoj-pinton", diris lastmonate Steve Howard, ĉe IKEA la ĉefo pri daÅ­rigebleco. Dum daÅ­rigeblec-debato organizita de la Brita ĵurnalo The Guardian li strekis paralelon kun la ‘oleo-pinto’. Tio estas koncepto por indiki kiam la oleoproduktado atingas sian kulminon. Prognozoj pri tio diverĝas, laÅ­ kelkiuj la tiel nomata ‘peak-oil’ estas jam estinta. Sed nur poste tio konstateblas. Howard plivastigas la koncepton. Li ne nur vidas aĵoj-pinton. "Mi dirus ke ni ankaÅ­ atingis ruĝviando-pinton, sukro-pinton, domekipado-pinton."

Rimarkinda, ĉar IKEA intencas inter nun kaj 2020 la vendosumon proksimume duobligi. Laŭ Howard tio tute ne implicas ke la unu kontraŭdirus la alian. La vendisto de meblaro devas denove inventi sin mem. "Ni kreos en kreskanta grado cirkulan IKEA-on, kie oni povas lasi ripari kaj recikligi produktojn."

 

Seniluziigaj konsumant-elspezoj

Estas pli da signaloj ke konsumantoj en la Okcidento aspektas satigataj. La ciferoj de la tre dezirata Apple donas indikon. Dum la lastaj tri monatoj de 2015, la tutjara vendado de iPads efektive ŝrumpis de 21 al 16 milionoj. Jen anekdota pruvo, sed la ciferoj ja konvenas en la jam dum jaroj seniluziigaj konsumant-elspezoj en la Okcidento. Kompreneble: estis profunda ekonomia krizo, tro da ankoraŭ finpagendaj ŝuldoj, malmulta konfido al la estonto. Sed ankaŭ se vi diskontas tion, la elspezoj de konsumantoj postrestas.

Ĉu ili estas tedataj de la materialisma aĵoj-vetkuro, turnas sin al la dividanta ekonomio, amase riparas aŭ fordonas siajn aĵojn, tio nur poste vere evidentiĝos. Ĉiuokaze evoluas nun io alia ol post antaŭaj recesioj.

Temas pri la malegaleco, estas ankaÅ­ ofte sugestita klarigo. La malalt- kaj mez-enspezuloj postrestas. En kelkaj landoj tiom – Usono, Britio – ke entreprenoj libervole ekpagi pli altajn salajrojn. La tutmonde plej granda pomalgrandisto, Wallmart, pagas al la dungitoj ekde komenco de la nuna monato minimume 10 dolarojn hore, kaj intencas pli bone instrui ilin. Pro tio ke dungitoj ja ankaÅ­ estas konsumantoj. Sed ankaÅ­ por pli bone eltrovi, kion tiuj konsumantoj nun verdire volas ankoraÅ­.

 

La origino de la forĵet-kulturo

Iris bone en la 1920-aj jaroj en Usono. La intercivitana milito estis jam sesdek jarojn antaŭe. Milionoj hektaroj da herbejo estis ŝanĝitaj en produktivajn agrojn. La lando estis kovrita de fabrikoj kaj fervojoj, ĉielskrapantoj leviĝis.

Iris kun tia kresko, ke ĉiuj tiuj kamparanoj kaj entreprenoj multe pli produktis ol la Usonanoj povis konsumi. Kion fari? Malpli produkti aÅ­ pli konsumi? Kelkaj pensis la unuan. Estis jam antaÅ­dirata ‘jarcenton de la libertempo’, de sciencistoj kiel John Maynard Keynes. Sed montriĝis iĝi la dua, tiel priskribas James Wallman en sia libro. Konsumi pli estis gajn-gajn-gajn-gajn-situacio: aĉeti pli kondukus al pli da postenoj, pli altaj salajroj, kreskantaj profitoj kaj pli plena ŝtata kaso.

Sed kiel eblus instigi al konsumado tamen tiujn homojn, kiuj jam atingis punkton de ‘satiĝo de bezonoj’, kiel la Usona ministro de laboro konstatis tiutempe. Per multe pli da reklamo kaj alia maniero de produktado. Post kiam fabrikanto antaÅ­e prezentis sian sofon per la rekomendo ke tiu ‘tenas sin firme ies tutan vivon’, nun li komencis ŝanĝi la sofon ĉiufoje. Alia koloro, ŝanĝita modelo, novaj ŝtofoj. Produkto ne plu estis nur utila kaj solida, sed nuntempa, laÅ­moda. Tio efikis. La vivonivelo iom pli altiĝis, kaj aliaj mondpartoj kopiis la recepton.

 

Kaj kion faras la Ĉinoj?

Estas amuza, filozofii pri troo da aĵoj. Sed en grandaj partoj de la mondo, homoj ankoraŭ revas pri plenŝtopado de siaj domoj. Certe en la grandaj emerĝantaj ekonomioj, kiel Ĉinio aŭ Barato. Se tiu fridujo, polvosuĉilo, aŭ aŭto estas atingebla, tiam ĝi ankaŭ alvenas.

La bona novaĵo laÅ­ James Wallman estas ke tio iros multe pli rapide ol la 150 jaroj kiujn la Okcidento bezonis por tio. Ili atingos en 2037 la punkton de trokonsumado, pensas Wallman, tio estas en triono de la tempo. Tiam ‘stuffocation’, droni en aĵoj, ankaÅ­ tie estos granda problemo.

Ili do ankaÅ­ pli rapide transadaptiĝos al la ĝuado de ‘travivaĵoj’ anstataÅ­ alceli posedaĵojn. La unuaj signaloj jam venis. Ĉinoj fariĝas pli konsciaj pri ‘kvalito de vivo’. Ili demonstracias kontraÅ­ la grandega malpuriĝado de la urboj. La vivonivelo dum la lastaj dudek jaroj kreskis kvaroble, sed laÅ­ esploro citita de Wallman la homoj en tiu periodo ne iĝis pli feliĉaj.

Avangardo en la juna generacio jam deturnas sin de la materialismo. Kaj je la riĉa supra nivelo oni intertempe iras vojaĝi aŭ golfludi, anstataŭ aĉeti la tioman novan Gucci-saketon.

 

 

 

 

 

 

 

[i] plena titolo: 'Stuffocation. Living more with less.' James Wallman, eldonejo Penguin.

[ii] Esther Bijlo, la aŭtoro de ĉi tiu Nederlandlingva artikolo en la ĵurnalo Trouw, uzis en ties titolo la vorton 'verspulling', kunfandiĝo de la Nederlandaj vortoj 'spullen' (aĵoj) kaj 'verspilling' (disipo).

[iii] por ' bountystrand ' vidu: https://www.google.nl/search?newwindow=1&q=%22bountystrand%22&oq=%22bountystrand%22&gs_l=serp.12..0i10j0i7i10i30l2.373345.376936.0.384646.12.12.0.0.0.0.216.1231.6j3j1.10.0....0...1c.1.64.serp..2.10.1230.HPgFkfLIISc

[iv] IKEA = transnacia sveddevena firmao kiu ĉefe vendas meblojn kaj aliajn loĝejovarojn; vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/IKEA

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass