Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/bied-afrikanen-hulp-in-eigen-land~a4039732/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Proponu al Afrikanoj helpon en ties propra lando

Ni nun faru ĉion eblan por preventi ke junaj Afrikanoj enŝipiĝos en Libio.

Volkskrant 26 majo 2015

 

Fare de  Lilianne Ploumen

 

Vi estas dekokjara kaj la tagoj preterpasas sen ajna perspektivo. Vi havas kelkcent dolarojn, pruntitajn aŭ lukritajn per vendado de viaj lastaj posedaĵoj. Kion vi faras?

Nun:
Vi priparolas kun amikoj kaj familianoj kiel vi povus foriri. For el la lando kie vi grandiĝis, kie loĝas viaj gepatroj, kie vivas la knabino al kiu vi verdire volas edziĝi. Iun nokton vi rampas sub la kanvason de kamiono. Sur la mapo de Afriko vi estas vidinta ke vi iru Norden. Libio, jen la plej mallonga vojo al Eŭropo, kie pli bonas.

Post nelonge:

Vi pripensos kun amikoj kaj familianoj kiel vi povus akiri postenon aŭ eklabori memstare. Tiel ke vi povus resti en la lando kie vi grandiĝis, kie loĝas viaj gepatroj, kie vivas la knabino al kiu vi verdire volas edziĝi. Iun tagon vi alŝoviĝos en la oficejo de la banko. Vi volos scii kiel investi en la lando de via familio por komenci kultivi kotonon, por kiu tiam estos granda mendado, ĉar eksterlanda entrepreno estos konstruinta kotonteksejon.

 

La diskuto pri la amasoj da rifuĝintoj temas ĝis hodiaŭ ĉefe pri kion ni faru kun homoj kiuj vidas Eŭropon kiel sekuran havenon. Ofte distingo faratas inter ekonomiaj rifuĝintoj kaj politikaj rifuĝintoj. Unuflanke prave: faras grandan diferencon ĉu vi estas fuĝanta pro via vivo, aŭ ĉar vi ne scias kiel vivteni vin. Sed aliflanke: la homoj mem ne faras tiun distingon. Ili sidas ĉiuj kunkune sur plenplenaj boatoj kiujn ni ĉiutage vidas sur Mediteraneo.


Struktura helpo

En la lumo de tiuj tre tristaj bildoj, estas apenaŭ imageble ke povus esti ankoraŭ pli malbone. Sed pri tio mi ja estas konvinkita: povintus esti eĉ multe pli malbone. Ke tio ne estas tiel, ties kaŭzo estas ke ni ĉiuj kune jam tre multe faras. En la regionoj kie la plej grandaj amasoj estiĝas, ni zorgas pri kriza helpo: manĝaĵo, vestaĵo kaj provizora tegmento, ĉio kio necesas por mallongdaŭre postvivi. Tie ni provas ankaŭ aranĝi ke estos pli ol litkovriloj kaj tegmento. Ŝancoj malfermi butikojn, partopreni en profesia trejnado. La plej multaj rifuĝintoj do restas en la regiono. Ekzemple pri Sirio: pli ol 90 procentoj de la Siriaj rifuĝintoj restis proksime; malpli ol 1 procento transiris al Eŭropo.

Vi scias ke ni faras tion. Vi pagas gravan parton de tiu konto tra via impostmono kaj per donacoj. Kriza helpo estas nur relative malgranda parto de tiu sumo. La plejparto de la buĝeto por evolukunlaborado estas uzata por strukturaj klopodoj, kiuj ĝuste devas preventi ke kriza helpo iam iĝos necesa.

Ĉi tiu ministraro[i] ĉe sia enoficiĝo decidis ke helpo precipe estas rimedo por atingi pli altan celon: ebligi homojn disvolvi sin mem. En kiu ajn lando kie mi venas, la vero estas ke homoj prefere savas sin mem, anstataŭ peti helpon. Pro tio, helpo estu ĉe komerco, kaj komerco ĉe helpo.

Kiu vidas la bildojn de la hodiaŭa mizero, emos pensi ke ĉi ĉio estas malsukcesanta. Ne estas tiel. Ni faras certe grandegajn progresojn. Ni estas gajnantaj la lukton kontraŭ malsato. Ekstrema malriĉeco estos duonigita ene de du jardekoj. Kie Afriko antaŭe estis rigardata kiel la perdita kontinento, nuntempe la investantoj tute pretas fari negocojn tie.

Sed intertempe kuŝas la kadavroj sur la Siciliaj strandoj, kaj tio estas neakceptebla. Ĉi tio devas ĉesi, kaj ni[ii] laboras pri ĝi kun la Eŭropa Unio. Sed tio ne sufiĉe kontentigas nin. Mi en mia buĝeto[iii] apartigos 50 milionojn da Eŭroj por krei pli da perspektivo en Norda Afrika. Perspektivo, pri tio temas. Ni nun devas ekuzi ĉiujn eblajn rimedojn por preventi ke junaj Afrikanoj morgaŭ en Libio enirus en kadukan boaton.

Kuraĝo kaj ambicio

Ene de nia Nederlanda fonduso por tiuj MKB[iv]-entreprenoj kiuj volas aktivi en landoj kun malaltaj aÅ­ mezaj enspezoj, la Dutch Good Growth Fund, ni rezervas monon por pli da laborpostenoj kaj entreprenist-ŝancoj por junaj Afrikanoj. Nederlandajn entreprenojn kiuj havas bonajn investplanojn por la regiono, sed puŝiĝas kontraÅ­ obstakloj, ni helpos tamen plenumi tian intencon. MKB-entreprenojn kaj estontajn entreprenistojn en landoj kiel Ganao, Senegalo kaj Tunizio, ni helpos realigi siajn planojn. Per konsilo, praktika helpo, kaj financad-eblecoj. Krom tio ni kunlaboros kun sociaj organizoj kaj socialaj entreprenistoj kiuj jam aktivas en la regiono kaj scias kio funkcias. Tiel ni atingos ankaÅ­ la plej fragilajn grupojn.                                                                  

Kiu riskas sian vivon por veni al Eŭropo, estas ne nur malespera; tiu ankaŭ havas kuraĝon kaj ambicion. Ni nun devas aranĝi ke tia persono uzu sian kuraĝon kaj ambicion por starigi ekzistadon en sia propra lando. Ĉar la paradizo kiun li serĉas, ne ekzistas. Kiu ne dumvoje dronas, finiĝos tro ofte kiel kontraŭleĝulo, trenpaŝanta laŭ la strandoj de Hispanio aŭ Italio por vendi sunvitrojn kiujn neniu volas havi.

Ni devas ne nur dediĉi nin al reteni homojn. Homoj kiuj havas neniun perspektivon ĉiumaniere persistas por veni tien kie estas pli bone. Sed viro kiu vidas honestan ŝancon por deca ekzistado sur la loko kie li elkreskis, kie loĝas lia familio kaj la knabino kun kiu li volas edziĝi, tiu viro havos la emon ne foriri, sed resti kaj preni tiun ŝancon.

 

Lilianne Ploumen estas en Nederlando la Ministro pri Eksterlanda Komerco kaj Evolukunlaborado.  

 

[i] de la Nederlanda registaro.

[ii] la Nederlanda registaro.

[iii] la buĝeto de la Nederlanda Ministerio de Eksterlanda Komerco kaj Evolukunlaborado, kies ministro estas Lilianne Ploumen, kiu verkis ĉi tiun artikolon.

[iv] MKB (Midden- en Klein-Bedrijf) estas en Nederlando la sektoro de mez- kaj mal-grandaj entreprenoj; konforme al la EU-normoj temas pri entreprenoj kun maksimume 250 dungitoj.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass