Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/22/inkomensongelijkheid-rijke-landen-stijgt-verder-1497476
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Malegaleco de enspezoj plu plialtiĝas en riĉaj landoj

La klubo de riĉaj landoj avertas: la kreskanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj retenas la ekonomian kreskon.

NRC 22 majo 2015

 

Fare de unu el la NRC-redaktoroj

 

La malegaleco de enspezoj en la riĉaj industriaj landoj plialtiĝas. Kaj tio ne estas nur socia, sed ĉefe ekonomia problemo: la malegaleco bremsas la kreskon. Jen la plej grava konkludo de raporto kiun la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) hieraŭ publikigis. La klubo de 34 industrilandoj tiel deklaras sian opinion en la nuntempa internacia debato pri malegaleco.

La OEKD, de kiu la plejmulto de la EÅ­ropaj landoj, kaj ankaÅ­ Usono kaj Japanio estas membroj, argumentas ke la enspezmalegaleco atingis ‘rekordan altecon’ en la 1980-a jardeko. La plej riĉaj 10 procentoj de la loĝantaro nuntempe perlaboras 9,6 fojojn pli ol la plej malriĉaj 10 procentoj. En 1980-a jardeko tio estis ankoraÅ­ 7,1 fojojn pli; en la jardeko 2000-2010 jam 9 fojojn. La tielnomata Gini-koeficiento, vaste uzita mezurbazo por enspeza distribuo, supreniris. La indico, kies valoro varias de nulo (tuta egaleco) ĝis 1 (tuta malegaleco), plialtiĝis en la OEKD-landoj de mezume 0,29 al 0,32

Nederlando estas unu el la malmultaj OEKD-landoj kie la enspezmalegaleco apenaŭ pliiĝis. En Nederlando la malegaleco plialtiĝis en la 1980-a kaj 1990-a jardekoj, sed poste malpliiĝis, ankaŭ dum la pasintaj krizojaroj. Kun Gini-koeficiento de 0,28 procento Nederlando troviĝas sub la OEKD-mezumo de 0,32.

Surbaze de sia propra empiria esploro la OEKD supozas: "Se la enspezmalegaleco pliiĝas, la ekonomia kresko malpliiĝas". Inter 1985 kaj 2005 la Gini-koeficiento en la OEKD mezume 0,02 procenton plialtiĝis, koste de 4,7 procentoj de la ekonomia kresko, asertas la esploristoj.

La raporto ankaŭ asertas ke programo de redistribuado fare de la politiko "ne negative efikas al la kresko". La OEKD nutras la tutmondan debaton kiun iniciatis la Franca ekonomikisto Thomas Piketty per sia sukcesplena libro Capital in the 21st Century. En Usono estas multa politika diskutado pri la larĝiĝanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Kaj en Nederlando reviviĝas la debato pri "niveligi", nun kiam la ministraro laboras pri reformo de la impost-sistemo.

La pliiĝanta malegaleco en la plejmultaj industriigitaj landoj havas laŭ la OEKD strukturajn ekonomiajn kaj ankaŭ politikajn kaŭzojn. Tutmondiĝo kaj teĥnologia disvolviĝo pligrandigas la enspezo-breĉon: alte edukitaj homoj perlaboras pli kaj akiras gratifikojn, dum la salajroj de malalte edukitaj homoj postrestas. Sed malegaleco ne nepras, kaj ankaŭ estas sekvo de politikaj preferoj, diras la OEKD. La imposttarifoj ĉe la pinto malkreskis en la pasintaj jaroj. Kaj la malriĉuloj akiras malpli da subvencioj.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass