Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/06/rechts-of-links-dat-is-allang-passe-1495535
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Dekstro aÅ­ maldekstro? Tio jam delonge pasintas

Kiu volas ŝanĝi la mondon, devas eviti la politikon, diras tiu ĉi Pola aktivisto.

NRC 6 majo 2015

 

Intervjuo kun  Slawomir Sierakowski

Fare de  Caroline De Gruyter,
korespondanto de NRC en Vieno

 

Kial juna, Pola, maldekstrisma aktivisto, pro politika malkontento establas kulturajn centrojn, eldonejon, ĵurnalon kaj infanvartejojn? Kial li ne simple eniras en la politikon? Kial li ne klopodas, la socialdemokratojn, kiuj en Pollando kaj en multaj aliaj Eŭropaj landoj penas resti aferkoncernaj, denove revivigi?

Kelkajn tagojn antaŭ la elektoj en la Unuiĝinta Reĝlando (7 majo 2015) kaj la Polaj prezident-elektoj (10 majo 2015), Slawomir Sierakowski, la 36-jara sociologo malantaŭ la opozicia ĉeno de civitanaj organizoj, Krytyka Polityczna, havas simplan respondon: "Maldekstro estas ne plu revivigebla. La politiko kiel ni konas ĝin, kun dekstraj kaj maldekstraj partioj, estas tute senviva. Praktiki opozicion ankoraŭ nur eblas pere de NRO[i]-j."

AntaÅ­ dek jaroj Sierakowski estis la enfant terrible de la Pola intelektularo. Li faris ĉion por veki politikajn debatojn en lando kie – laÅ­ li – oni ekde la falo de la Muro apenaÅ­ estis plu debatanta. "La kapitalismo estis venkinta. Dekstro estis en povo. La sola vere opozicia partio estis ankaÅ­ dekstra. Ĉiu de maldekstro estis tuj nomata komunisto. Sed tio ankaÅ­ signifis ke estis preskaÅ­ neniu diskuto pri la ekonomia ŝok-terapio enkondukita en Pollando post 1989." Pro tio Sierakowski komencis uzi la opozician ĉenon Krytyka kiel podion por tamen ekfunkciigi ankoraÅ­ tiun diskuton, ekster la politiko. Tion sekvis enretaj publikaĵoj, debatoj kaj teatraj aranĝoj. En 2003 li verkis ‘malferman leteron al la EÅ­ropa Publika Opinio’ pri la EÅ­ropa konstitucio, kiu aperis en grandaj EÅ­ropaj ĵurnaloj kaj kiu alportis al li krom renkontiĝo kun la Pola prezidento ankaÅ­ kolumnon en The New York Times.

Nun la Pola ventokirlo ŝajnas trankviliĝinta. "Fizike oni ne kapablas persisti en tio", li diras ridetante. En Vieno, ĉe la Instituto por Homaj Sciencoj, li verkas libron pri la disidenta poeto Czeslaw Milosz. Tie, en la sama biblioteko kie li antaŭ nelonge faris prelegon pri la efiko de tutmondiĝo sur demokratio, okazas tiu ĉi intervjuo.

 

Kial la politikaj partioj ‘mortas’?

"Pro tio, ke la nacia politiko nun apenaŭ havas aŭtoritaton super la ekonomio. La ekonomio estas tutmonda. Supozu ke vi, kiel ĉefministro, volas plialtigi la impostojn, por financi la socialajn aranĝojn. Vi volas konstrui mil infanĝardenojn, tiel ke virinoj povus eklabori. Vi diras ke la operacio repagas sin mem, ĉar tiuj virinoj baldaŭ generos aldonajn impost-enspezojn. Sed la ŝanco grandas ke tio ne vere sukcesos. La merkatoj punos vin, ĉar vi plialtigas la buĝetan deficiton de via lando. Via rating[ii] iras malsupren, investantoj forprenas sian monon el via lando. Fino de rakonto. Kion ajn vi elpensas por la nacia ekonomio, kiel politikisto vi preskaŭ ne plu havas iun movliberecon. Tiu movlibereco ĝuste estis unu el la ĉefaj elementoj de la politika sistemo kun partioj, kiel ni konas tiun. Ĉar la fundamentaj diferencoj inter dekstro kaj maldekstro estis ekonomi-specaj. Maldekstro ankoraŭ daŭre havas dubojn pri la tutmondigita merkat-ekonomio ĉiam propagandita de dekstro, sed ne plu povas praktikigi siajn ideojn. Se maldekstra partio tamen promesas ilin, ĝi konfuziĝas en siaj mensogoj kaj konfesoj, ĉar ili kondukas al nenio."

Ĉu kiel ĉe ĉefministro Zapatero en Hispanio?

"Precize. Zapatero devis severe limigi la elspezojn, laÅ­ ordono de la merkatoj. Pasok sub ĉefministro Papandreou en Grekio: sama rakonto. Ĉie implodas socialdemokrataj partioj ĉar ili ankoraÅ­ nur povas praktiki dekstran politikon. Sekve de tio malaperas maldekstro el la politiko, kaj preskaÅ­ vaporiĝis la diferenco inter dekstro kaj maldekstro."

Sed en Germanio la maldekstro ja estas en la registaro, ĉu ne? Hollande en Francio kaj Renzi en Italio ja ankaŭ estas socialdemokratoj, ĉu ne?

"Jes, sed ili plenumas precipe dekstremajn agendojn. Neniu el ili faras kion ili origine havis en la kapo. Ilia ideo pri justa socio estas neplenumebla. AnstataÅ­ maldekstro kontraÅ­ dekstro, vi nun vidas en la politiko ekesti alia dupartiĝo: ĝusta – malĝusta. Ĉar se vi ne povas paroli pri la ekonomio en politikaj debatoj, pri kio alia vi tiam parolas? Etikaj, kulturaj temoj. En Pollando ni jam dum jaroj ne povas ĉesi paroli pri militkrimoj. En aliaj landoj temas pri Islamo, enmigrado aÅ­ genetike modifitaj nutraĵoj. Klasbatalo ne plu eblas, do ni pleje havas ankoraÅ­ kulturajn, etikajn konfliktojn. Äœusta kontraÅ­ malĝusta.

La mizero estas ke ĉe tio, same kiel antaÅ­e ĉe dekstro kaj maldekstro, foje la unu, foje la alia gajnas. Nun vi povas vidi ke en diversaj landoj ‘erara’ gajnas la elektojn. Orbán en Hungario. Ni havis la Kaczynski-oj en Pollando. Ilia partio post nelonge povus gajni la elektojn denove. Eble la Front National iĝos la plej granda en Francio."

Syriza kaj Podemos, ĉu tiuj estas ĝustaj aŭ malĝustaj?

"Ili denove provas starigi vere klasikan, maldekstran partion. Proksime al la laborista movado, kiel antaŭe. Sed por Syriza elturniĝo ne plu estas: ĝi devas fari kion la trojko diras. Ankaŭ Podemos povas sukcesi nur se ĝi ekparolos la lingvon de la merkatoj."

Ĉu tio ĉi estas kial vi ne volas eniri la politikon?

"Jes. Syriza kaj Podemos povos al la civitano momenton doni la senton, ke la demokratio estas ankoraŭ plenviva. Sed tagon poste sekvas elreviĝo kaj honto. Ni ne povas reinventi la maldekstran radon. Laŭ mia vidpunkto, oni kiel NRO povas havi pli da influo."

Tio estas nedemokrata.

"Jes, tio estas malavantaĝo. Sed por NRO-j partoprenado de civitanoj estas la nodo. Tio faras tiujn tamen legitimaj. Ĉe Krytyka deĵoras nun 100 homoj kaj estas 2000 volontuloj. La plejmulto estas ege motivita. Ili organizas debatojn kun grandaj pensuloj; kondukas trinkejon kie ĵurnaloj estas kunmetataj kaj libroj redaktataj.

En la politiko apenaÅ­ restas loko por intelektuloj. Enhavo estas por politikaj partioj negativa balasto. Ĉio estas PR[iii], ĉio estas ‘spin’. Ministroj kaj parlamentanoj proklamas ankoraÅ­ sole opiniojn enflustratajn al ili fare de spin doctors[iv]. Ĉe Krytyka, kontraÅ­e, estas abunde da spaco por enhavo, kaj PR ne rolas. Ni havas nefiksitan strukturon. Homoj ŝatas tion. Finfine ree formo de maldekstrisma aktivado, kiu lasas vin ne cinika, sed de kiu vi akiras varman senton."

Ĉu NRO-j vere havas influon?

"Jes. En Pollando pensioreformo estas efektivigita. La registaro intertraktis ne kun la opoziciaj partioj sed kun influhava pensfabriko gvidata de eksa ministro. Kaj per nia sendita letero al intelektuloj, ni en 2003 atingis pli ol la tuta opozicio kunkune. La registaro volis enmeti religion en la Eŭropan konstitucion. Neniu kuraĝis kontraŭiĝi al tio, ĉar oni estus subite flankenŝovita kiel ateisma komunisto. Opinisondoj montris ke 90 procentoj de la civitanoj apogis la registaran vidpunkton. Tiu estis la sola vidpunkto kiun ili konis. Tiam venis letero nia. Ĝi ricevis tiom da internacia atento, ke ni ankaŭ en Pollando estis sur televido. Fine tiel formiĝis debato, kiun ni jam longe antaŭe estis devintaj starigi. Je la fino la duono de la civitanoj konsentis kun ni."

La Pola registaro ne ŝanĝis sian vidpunkton.

"Ne, sed ni proksimiĝis. Kiam Donald Tusk estis ankoraÅ­ ĉefministro, li anoncis ege konservativajn vidpunktojn pri aborto kaj samspecaĵoj. Iun tagon mi demandis lian spin doctor, kiu verkis liajn paroladojn kaj skizis lian politikan kondutmanieron: pro kio Tusk estas tiel konservativa, laÅ­ mi li ja povas esti pli progresema. Diras la spin doctor : ‘Se vi povas pruvi, ke la socio volas ion alian, ni subtenos tion.’ Tiusence NRO-j povas havi influon. Gvidantoj nuntempe estas sekvantoj. Ili faras kion la amaso volas. NRO-j kiuj kapablas konsciigi la amason pri certaj ideoj, havas veran potencon. Politikaj agendoj povas sur iuj terenoj esti farataj de socialaj movadoj."

Ĉu elektoj havas ankoraŭ sencon?

"Malpli kaj malpli. La nombro da finfine aperantaj elektantoj malkreskas, ĉie en Eŭropo. Ili havas la senton ke fakte mankas al ili la elekteblo. Kaj tio estas vera."

Ĉu demokratio estas pasinta?

"Mia sperto estas: niajn demokratiojn estras kvar aÅ­ kvin strategoj malantaÅ­ la politikistoj. Politiko estas anstataÅ­ita de superkalkulanta pragmatismo. Nenio plu temas pri ideoj  –  ĉio temas pri gajni la sekvajn elektojn."

Vi skizas la politikon kiel fridan kaj cinikan. Ĉu aktivismo estas ankaŭ maniero kultivi solidarecon?

"Ho jes! Tio estas decida elemento. Maldekstro estas dissplitiĝinta. Ĉiu estas frustrita. Dekstro konsistigas fortikan klubon, maldekstro ne plu. Pro honto, cinikismo kaj malvenko post malvenko ĉiu estas reĵetita al si mem. Se oni ree kondukas tiujn homojn unu al la alia, kaj donas al ili rolon en komuna projekto, ili ekhavas fidon, ankaŭ reciprokan. Por ili tio faras la fridan socion, en kiu ĉiu daŭre komencas la konkuradon kun ĉiu, iomete pli varma."

Tiu memorigas min pri la disidentoj sub la komunismo.

"AnkaÅ­ min. Ili faris certasence la saman kiel ni faras nun:  viziti unu la alian kaj komune projekti aliancon. Mi ĉiam pensas nur:  finfine ili estis la gajnontoj."

 

 

Sociologo Slawomir Sierakowski (36) estas la fondinto kaj direktoro de la Pola politik-kultura movado Krytyka Polityczna (Politika Kritiko). Li nun verkas biografion pri la disidenta poeto Milosz.  Sierakowski, kiu studis en Munkeno ĉe la sociologo Ulrich Beck, iros instrui ĉe la Graduate Institute en Äœenevo.

 

 

[i] NRO = Ne-Registara Organizaĵo

[ii] rating = kredita rangiĝo

[iii] PR (Public Relations) = publika informado

[iv] spin doctors = profesiaj informantoj, kiuj intensive redaktas novaĵojn kaj aferojn laŭ maniero oportuna por la partio kaj maloportuna por ties oponantoj

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass