Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/02/werken-we-straks-allemaal-flexibel-1493769
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉu baldaŭ ni ĉiuj laboros flekseble?

Fleks-laboro estas pli ol baro inter ‘insiders’ kaj ‘outsiders’. Temas pri la estonteco de laboro kaj sociala sekureco, eble eĉ pri ŝanĝiĝo de la homa specio. ‘Vere ĉiu volas eblon labori flekseble’.

NRC 2 majo 2015

 

Fare de niaj redaktoroj

Petra de Koning kaj René Moerland

 

Imagu la homon kiel katon. Kion vi devas lerni por iĝi bona kato? Eble vi sukcesos senpasie fidi, ke vi ĉiam kaj ĉie trovos nutraĵon kaj varman domon  –  bazan enspezon, simple dirite. Sed ĉu vi ankaÅ­ povos bone lerni tiel fali, ke vi postvivos danĝeregan situacion? Kato ŝuldas siajn multajn vivojn al sia fleksiĝema spino. Li ŝatas eksidi alte: tio donas al li sufiĉan tempon por turni sin dum falado. Se kato perdas sian flekseblecon, tiam estas rapide finite. Katoj estas baldaÅ­ plenkreskaj kaj plejofte ne longe maljunaj.

Kiom da fleksebleco homo kapablas havi? Helene Phoa (24), studento pri historio, imagas la estonton jen: “Poste, kiam mi estos plenkreska, mi laboros flekseble. Tiel mi masaĝos laÅ­ rendevuo, mi instruos jogon kelkfoje semajne, kaj mi aldone havos partatempan postenon aÅ­ plurajn estrarfunkciojn. AÅ­ plurajn partatempajn postenojn. Either way. Tio ŝajnas al mi agrabla laborsemajno.”

Phoa konsideras sin ano de la homspeco ‘homo flexibilis’, la posteulo de la homo universalis el la Renesanco. Åœi laÅ­ sia propra pritakso iĝus ‘kaputa’ se ŝi daÅ­re enfokusigata devus sidi sur unu laborloko. Åœi verkis pri tio post kiam ŝi kelkajn monatojn estis partopreninta al Reflexlab, pensfabriko de FNV-Jong[i], CNV[ii] kaj la kupolo de lulaborist-organizoj ABU[iii]. Kun kelkdek junuloj ili en tiu Reflexlab pripensadis pri fleksebla labormerkato.

La plejmulto de Nederlandanoj ne sopiras tion. El freŝdata esploro komisiita de Randstad[iv] evidentiĝas ke du trionoj tute ne ŝatas labormerkaton kun sole nur flekseblaj kontraktoj. Kaj ankaŭ grandaj probatalantoj komprenas ke ja ankaŭ estas entreprenoj kiuj misuzas portempajn kunlaborantojn.

Sed por junuloj fleks-laborado jam estas la normo. Laŭ UWV[v] nun pli ol du trionoj de ĉiuj junuloj havas fleks-kontrakton. Oni vidas ĉi tie en pligrandigita grado la tendencon sur la tuta labormerkato, kiun ankaŭ travivadas pli maljunaj kaj pli spertaj laboruloj. En 2014 jam unu triono de la aktiva loĝantaro estis fleks-laboranto aŭ t.n. zzp[vi]-ulo (sendependa etentreprenisto sen personalo), kaj tio kreskas ĉiujare.

Do estas ne teoria demando por junuloj: kiel longe ili volas persisti en tio? Ĉu ili per tio povas starigi ekzistadon? Pripensante tion en la Reflexlab ili malkovris ke fleksebla ekzistado signifas sur la labormerkato multe pli da adaptendaĵoj: pensioj, enspezprotekto ĉe malsano, cao[vii]-j (kolektivaj laborkontraktoj), trejnado, sed ankaÅ­ reguloj kaj cirkonstancoj sur la loĝejo-merkato. “Entreprenistoj nun akiras eĉ pli rapide hipotekon ol iu kun portempa kontrakto”, diras Robbert Coenmans, kiel prezidanto de FNV-Jong engaĝita ĉe la Reflexlab. “Oni vere povas demandi sin ĉu tio estas prava.”

Coenmans estas ankaŭ membro de la Sociala Ekonomia Konsilio (SER[viii]), kiu nome de la Nederlanda loĝantaro kunpensas pri multnombraj jam ekirigitaj reformoj: de la labormerkato, de la pensioj, de la protektado de homoj kiuj ne povas sekvi la disvolviĝon.

 

Fleksebla koro

La prospera socio ne estas ekipita por katoj – sed ja por lojaleco, prognozebleco kaj la funkciado en solida grupspirito. Por fari flekseblecon la koro de la socio, verdire ĉio kio kaÅ­zas longdaÅ­ran interligon devas ŝanĝiĝi.

Jen perspektivo kiu utilas ĉe la multaj reformoj fare de la registaro, pri la socialaj aranĝoj. Ili ofte aperas en la novaĵoj kiel apartaj rakontoj. Kompreneble, pro tio ke ĉe ĉiu el ili multaj interesoj estas riskataj, kaj ankaŭ ĉar la konsekvencoj por homoj estas ofte radikalaj. La leĝo de ministro Asscher[ix], kiu komencos la 1-an de julio: ĉu ĝi funkcios por doni pli da protekto al fleks-laborantoj? Aŭ ĉu ĝuste pro ĝi, nun homoj sen daŭra kontrakto estas pli rapide maldungataj, kiel oni jam vidas ĉe kelkaj dungantoj kiel ekzemple ING[x] ?

Kiujn impostregulojn elektas vic-ministro Wiebes (Financoj, VVD[xi]) por zzp-uloj? Kaj cetere, kiamaniere zorgi ke la zzp-ulo ne vere iĝos sociala problemo, kiel ties kromnomo jam sugestas  –  memstarulo sen pensio? Ĉu zzp-uloj ne iĝos ankaÅ­ financa problemo, simple ĉar ili jam estas tro multaj por la ŝtatkaso. La impostaj profitoj, kiujn ili ricevas, premas peze, opinias la registaro. Kun la nombro de 800.000, la kriza limo eble estas atingita.

AnkaÅ­ ĉe malpli konkretaj politikaj temoj, la demando pri la estonto de laboro en la ekonomio ludas ĉiam pli gravan rolon. Tiel vic-ministro Klijnsma (Socialaj Aferoj, PvdA[xii]) ankoraÅ­ antaÅ­ la somero devas prezenti iniciaton por tuta nova pensio-sistemo. Åœi diris pri tio ke ŝi prefere ŝanĝos plejeble malmulton  –  la demando estas ĉu tio ja eblas.

Daŭras la kritiko ke la registaro ne sufiĉe progresas. Labormerkat-spertuloj, Raad-van-State[xiii], WRR[xiv], TNO[xv], OEKD[xvi], ĉiuj ili diras: tutmondiĝo, robotiĝo kaj individuiĝo signifas ke la prosperan socion oni ne plu povas organizi ĉirkaŭ la fiksa laborkontrakto. Sin sur tiu apogante, oni metas novan vinon en malnovajn sakojn. La dumviva posteno estas eksmoda.

 

 Troiĝinta flekso

Multaj politikistoj ankoraÅ­ ne inklinas al tio. Rigardu nur la terminojn kiujn vi daÅ­re vidas preteriri en la politika debato. Tiu temas ekzemple pri kiom dika devas esti la ‘fleksebla ŝelo’ de nefiksita laboro ĉirkaÅ­ la fiksitaj postenoj  –  kiuj evidente restas la normo. Ministro Asscher volas tion. Li ŝatas paroli pri ‘troiĝinta flekso’. FNV kaj SP[xvii] faras kampanjon por kion ili nomas ‘veraj postenoj’. Multaj zzp-uloj, oni ankaÅ­ aÅ­das, perlaboras tiom malmulte, ke oni pli bone povas nomi ilin ‘kaŝitaj senlaboruloj’.

Ekonomikisto Sweder-van-Wijnbergen[xviii] ne kredas pri tio. Okdek procento de la zzp-uloj estas "perfekte feliĉa", li diras, kun lastatempa SCP[xix]-raporto en la mano. Per fleksebla maniero labori, tion volas ĉiu, pensas Van-Wijnbergen. La ideo de ‘fleksebla ŝelo’ estas laÅ­ li jam malaktualiĝinta: fleksebleco iĝas la koro. "LaÅ­grade kiel la ekonomio iĝis pli malferma pro la tutmondiĝo, ankaÅ­ pliiĝis la movebleco. Se vi ne povas adaptiĝi, vi trovas tion malbona. Se vi ja povas, vi ŝatas tion."

Ne nur dungitoj (eksmoda termino cetere), ankaŭ entreprenoj volas pli da fleksebleco. "Sed ne kvazaŭe la sendevigeco de la Randstad-oficistoj", diras Van-Wijnbergen. Kiel la perfekta ekzemplo de la moderna dunganto li mencias Shipyard De Hoop en Lobith[xx], malgrandan ŝipkonstruejon. Foje estas tie multe da laboro, foje malpli. La entrepreno investas en altkvalitaj veldistoj. Tiuj ricevas de la ŝipkonstruejo trejnadon. Sed ili restas zzp-uloj, kun kiuj la entrepreno portempe kontraktas, nur kiam ĝi bezonas ilin. Inĝenieroj estas por tia entrepreno pli penige troveblaj, do tiujn ĝi provas teni. Por la unu la fleksebleco do valoras, por la alia ne, sed estas malfacile indiki kiu ĉi tie estas la "perdanto".

En tiaj ekzemploj, fleksebleco estas io alia ol la duuma kontrasto de ‘fiksa’. Fleksebla ankaÅ­ povas indiki gamon de prilaboraj interrilatoj: skalo kun laÅ­grada transiro de tre loza, tra vico de interaj formoj al tre fiksa. Tio estas kion Peter-van-Lieshout volas. La profesoro pri Sociaj Sciencoj en Utrecht faris ĉe la WRR aÅ­toritatan antaÅ­esploron pri la ‘enspezmodelo’ por Nederlando en la 21-a jarcento. Unu el la ŝlosilaj ideoj en ĝi estas, ke la kapablo adaptiĝi al teÄ¥nologia ŝanĝo, scio, produktadprocedoj kaj merkatigŝancoj, estos decida por estonta prospero.

 

Ĉiam pli rapide

Por labormerkato kaj socialaj aranĝoj tio signifas ŝanĝiĝo de epoko, diras Van Lieshout[xxi]. "Ni nun venas el periodo de 100 jaroj, en kiu oni batalis por ĉiaj formoj de certeco. Sed la klasika dumviva posteno estas malaperanta, funkcioj daŭre ŝanĝiĝas pli rapide, oni vidas ĉe entreprenoj ankaŭ pli kaj pli bezonon kontrakti kun portempa sperteco."

Nederlando volonte vidas sin mem kiel modernan landon, kun multa partatempa laboro, zzp-uloj kaj disvastigita entreprenema spirito. Sed laŭ Van Lieshout, Nederlando ĝuste venas malantaŭe. "En multaj landoj kun okcidenta prizorgoŝtato, la rajtoj kiuj estis ligitaj al la statuso de dungito nun iĝas de tiu disigitaj."

Ekzemple li mencias Svedion, kiu havas trejnado-fondusoj kiuj kun homoj ‘kunvojaĝas’ tra ilia vivo; sed ankaÅ­ Italion kaj Belgion, kie ww[xxii]-rajtoj kaj wao[xxiii]-rajtoj ‘kunmoviĝas’ kun homoj kiuj portempe estas sen laboro. "Nederlando havas la emon nur paroli pri ‘daÅ­ra’ en kontrasto kun ‘portempa’ laboro, sen ajnaj nuancoj. Kial ne lasi la diferencon loza?"

 

Politikaj demandoj

Politikaj partioj en la venontaj jaroj devos pensi pli akre pri la pozicio de laboro en la ekonomio kaj la socio. Ĉu pli da kapablo al propra sinhelpo signifas, ke ĉio devas esti individue regulata, VVD? Kaj ĉu D66[xxiv], la partio kiu estas populara ĉe la zzp-uloj, pretas fari la pensio-aranĝon fleksebla por ĉiu? Kaj kiel ili tiam volas trakti tion?

Kaj la PvdA  –  la partio por laboro (al kiu apartenas Asscher), kie tiu staras? LaÅ­ Sweder-van-Wijnbergen, mem intertempe ne plu partiano, la PvdA nun "ĉion misfaras": ĝi ne kunpensas kun la ŝanĝiĝanta mondo, sed provas la merkaton ‘repuŝi’ en la malnovajn formojn. Tamen, diras ankaÅ­ li: "Ne necesas esti pure fleksa, intera formo estas trovenda. Moderna ministro de Sociaj Aferoj prezentus tiaĵon. Ĉar jen pri kio temas: la estonteco de laboro."

Se la ‘homo flexibilis’ ekzistas, ĉu tiuokaze ĉiu povas aparteni al ili? Kiel katecaj ni estas? Por mencii ion, homoj ja longdaÅ­re maljunas. Nun maljunaj dungitoj plejofte perlaboras pli ol junuloj, kaj ili akiras aldonajn liberajn tagojn. Tio ŝanĝiĝos. Kaj ne estos pli agrabla ol oni atendas.

Robbert Coenmans de la FNV-Jong opinias ke estas grupo de alte edukitaj junuloj, por kiuj fariĝos "apenaÅ­ sufiĉe fleksebla", kaj kiu ne plu pensas en terminoj de laborpostenoj, sed en projektoj. Li ja supozas ke temas pri malgranda grupo, "kun la risko de burnout". "Ili pensadas: ‘Mi havu bonegan vivon, alie mi iĝos malgaja’." Sed krome, li diras, estas tuta grupo, ĉefe la malpli kleraj, kiuj simple preferas la dudekjarcentan gepatran vivosferon.

Sweder-van-Wijnbergen atentigas pri prudento rilate al handikapuloj: "Tute malbonas ke metiejoj de handikapuloj estas forigataj. Tiamaniere oni enĵetas en la flekseblan mondon ĝuste la homojn, kiuj ne povas elteni tion."

Ĉu la ĝisfundaj ŝanĝiĝoj en la ekonomio kaj la socio estas ankoraÅ­ reteneblaj? Ĉiumonate UWV publikigas ĝisdatigon pri la evoluoj en la labormerkato. Nun kiam la ekonomio fartas pli bone, la novaĵoj pri la lasta monato estas jenaj: la elfluo el la ww (registrata senlaboreco) al permanenta posteno malpliiĝas ĉiujare, inter 2008 kaj 2013 ekde 21 ĝis 16 procentoj. ĈirkaÅ­ 35 procentoj trovas post la ww laboron kiel lulaboriston. Pli kaj pli da homoj eklaboras surbaze de portempa kontrakto: ekde 42 Äis 49 procentoj. Nenio indikas ke tiu tendenco ŝanĝiĝos.

 

[i] FNV (Federatie Nederlandse Vakbeweging) - Jong = sektoro por juneco de la Federacia Nederlanda Laboristmovado.

[ii] CNV (Christelijk Nationaal Vakverbond) = federacio de pluraj kristanaj sindikatoj en Nederlando.

[iii] ABU (Algemene Bond Uitzendondernemingen) = ligo de dungoficejoj kaj lulaborist-organizoj en Nederlando.

[iv] Randstad = granda Nederlanda firmao por personecigitaj varbado-servoj; ĝi en pluraj landoj liveras altkvalitajn profesiulojn por mallong- aŭ long-tempaj projektoj en diversaj terenoj (teĥnologio, financoj, sanzorgo, edukado).

[v] UWV (Uitvoeringsinstituut Werknemers-verzekeringen) = la Nederlanda registara administrad-organizo por ĉiuj aspektoj de senlaborsubteno kaj redungado.

[vi] zzp (zelfstandige zonder personeel) = memstara senpersonala entreprenisto aÅ­ - alivorte - sendependa portempa kunlaboristo, en Nederlando.

[vii] cao (collectieve arbeids-overeenkomst) = kolektiva laborkontrakto, en Nederlando.

[viii] SER (Sociaal-Economische Raad), en Nederlando.

[ix] Asscher = la nuna Nederlanda vicĉefministro kaj Ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco.

[x] ING estas unu el la grandaj Nederlandaj bankoj.

[xi] vic-ministro pri Financoj, Wiebes, apartenas al VVD (Volkspartij voor Vrijheid en Democratie), la dekstra liberala politika partio en Nederlando.

[xii] vic-ministro pri Socialaj Aferoj, Klijnsma, apartenas al PvdA (Partij van de Arbeid), laÅ­grande la unua maldekstra socialisma politika partio en Nederlando.

[xiii] Raad-van-State = Konsilio de Ŝtato de Nederlando; al la Nederlanda registaro ĝi donas konsilojn pri konstituciaj kaj juraj aspektoj de parlamento kaj politiko.

[xiv] WRR (Wetenschappelijke Raad voor het Regeringsbeleid) = Scienca Konsilio por Registarpolitiko en Nederlando.

[xv] TNO (Toegepast Natuurwetenschappelijk Onderzoek) = Nederlanda sendependa esplor-organizo kiu surbaze de sia ekspertizo kaj esplorado kontribuas al la konkurencpovo de entreprenoj kaj institucioj; ĉe TNO laboras en Nederlando ĉ. 4000 profesiuloj.

[xvi] OEKD = internacia Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (angle: OECD, Organisation for Economic Co-operation and Development).

[xvii] SP (Socialistische Partij) = laÅ­grande la dua maldekstra socialisma politika partio en Nederlando.

[xviii] Sweder van Wijnbergen = Nederlanda ekonomikisto kiu laboris ĉe la Monda Banko en Vaŝingtono kiel ĉef-ekonomikisto, en la Nederlanda Ministerio de Ekonomiaj Aferoj kiel ĉef-oficisto, kaj iĝis profesoro pri makro-ekonomio ĉe la Universitato de Amsterdam.

[xix] SCP (Sociaal en Cultureel Planbureau) = sociscienca esplorinstituto kaj konsilantaro al la Nederlanda registaro; formale ĝi estas parto de la Ministerio por Popola Sano, Bonfarto kaj Sporto.

[xx] Lobith = malgranda urbo en Nederlando ĉe la Germana landlimo, tie kie la rivero Rejno eniras Nederlandon.

[xxi] Peter van Lieshout = profesoro pri Sociaj Sciencoj en Utrecht (Nederlando).

[xxii] ww (werkeloosheids-wet) = Nederlanda leĝo pri senlaborula subvencio.

[xxiii] wao (wet voor arbeids-ongeschiktheid) = Nederlanda leĝo pri subvencio kaze de labornekapablo.

[xxiv] D66 (Democraten 66) = socialliberala kaj progresema politika partio en Nederlando; ĝi fondiĝis en 1966.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass