Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/mei/31/het-rendement-en-de-groei-van-thomas-piketty-1382921
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La profito kaj la kresko laÅ­ Thomas Piketty

NRC Handelsblad 31 majo 2014

Ĉu neegaleco iĝos la granda temo de la venontaj jardekoj? Jen la demando kiu, provizore forpremita de la financa krizo, jam certan tempon ŝvebas en la aero. Tutmondiĝo onidire reduktas la neegalecon inter landoj, sed pligrandigas ĝin ene de landoj. La dinamiko de la malfermita mond-ekonomio kontribuas al tio: malaltgrada laboro povas pli facile esti subkontraktita trans la landlimo. La teĥnologia revolucio maltrankviligas iujn: ĉu ankaŭ laborpostenoj de la meza klaso estos robotigitaj?

La financa krizo mem intertempe metis la okcidentan ekonomion sur malpli alta kreskvojo, ŝajnas. Tiu 'Nova Normalo' enkondukus longedaŭran periodon de malalta kresko kaj malalta inflacio. La kutima respondo al ĉiuj tiuj defioj estas ĝis nun revivigo de la merkatekonomio: pli fleksebla labormerkato, pli da konkurenco, malpli da instancoj. Zorgoj pri pligrandiĝanta ekonomia neegaleco riskas esti fortigitaj per tio.

La krizo kaŭzis boletantan koleron ĉe la publiko, kiu vidis kiel la financa sektoro en normalaj tempoj konservis siajn profitojn mem, sed nun derulis la perdojn al la resto de la socio. Ankaŭ la tutmonda aferist-elito, kunveninte en Davos komence de ĉi tiu jaro, etikedis pligrandiĝantan neegalecon kiel unu el la problem-temoj de la nuna tempo. La Scienca Konsilantaro por Registara Politiko venontsemajne prezentos studon pri malegaleco.

Do apenaŭ pli bona grundo imageblas por Capital in the Twenty-First Century, de la franca ekonomikisto Thomas Piketty. Origine eldonita en la franca, la libro fariĝis monda sukceso ekde ĝi aperis en la angla traduko. La tezo de Piketty koncize estas jeno: la profito de kapitalo strukture pli altas ol la ekonomia kresko. Tio signifas ke kapitalo alportas pli ol laboro, tiel ke formiĝas natura koncentriĝo de kapitalo ĉe malgranda, riĉa klaso.

En la dudeka jarcento milito kaj krizo – same kiel reganta politika prefero por redistribuo kaj alta ekonomia kresko post la mondmilitoj – kaÅ­zis portempan renversigon. La neegaleco tiel malpliiĝis. Sed lastatempe la malnova "natura" rilato inter profito kaj ekonomia kresko restarigas. La neegaleco nun pliiĝas, kaj estas atendebla ke tiu procezo en la nuna jarcento daÅ­ros.

La eblaj sekvoj por la socio estas grandaj: la meritokratio, ĉe kiu oni atingas socian sukceson surbaze de talento, dediĉo kaj merito, devas cedi sian lokon al la plutokratio. Piketty argumentas, ke la kapital-neegaleco jam iĝas komparebla al tiu de ĵus antaŭ la Unua Mondmilito.

Dume, lia libro kondukas al hejtitaj diskutoj kiuj, ne surprize, ofte estas de ideologia naturo. Kio faras la argumentojn de la franca ekonomikisto fortaj, tio estas lia vasta kaj publika kolekto de historiaj datumoj. Por lasi kvietiĝi la debaton pri la kvalito kaj kohereco de tiuj datumoj, tempo necesas.

Pli problema estas ke la centra tezo de lia libro esence estas prognozo: en la nuna jarcento la profito de kapitalo strukture estos pli alta ol la ekonomia kresko. Tio estas ankoraŭ ne certa, ĉu? Nova ondo de teĥnologia noveco povas sambone enkonduki periodon de renovigita ekonomia vivoforto. Kaj ĉu kapitalo denove alportos strukture pli, tio estas dubinda: torento de ŝparadoj fare de la novaj mezaj klasoj kaj maljuniĝantaj okcidentaj landoj povus tiun profiton ankaŭ premi suben.

Tiu diskuto prenos tempon. Tio ne ŝanĝas la fakton ke neegaleco vere ŝajnas esti pliiĝinta, kaj ke tio ĉi, se la procezo daŭras, postulas respondon. La ikoneca formo, kiun la libro de Piketty estas iom post iom alprenanta, substrekas kiom la temo vivas. Unuflanke ekzistas la nuna malfido pri la komercista kaj politikista elito, sed aliflanke troviĝas ankaŭ la fido ke moderna ekonomio ĉiufoje sukcesas renovigi sin mem, kaj kaŭzos prosperon. Kiel firmteni la instigojn kaj kiel disdoni la fruktojn: jen unu el la ĉefaj temoj de nia tempo. La merito de Piketty estas, minimume, ke li metis tiun temon supren en la tagordo, kaj nun instigas ĉiun ĝisfunde pripensi ĝin.

Vi do scias, resume, kion fari dum la someraj ferioj.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass