Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/dossier-islamitische-staat/libie-is-voor-is-sleutel-tot-de-wereld~a3869311/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Libio estas por IŜ ŝlosilo al la mondo

La nigra flago de la Islama Ŝtato flagras sur pli kaj pli da lokoj en Libio. Per tio IŜ volas impresi, sed antaŭvidas ankaŭ jam atakojn al ‘la sudaj krucist-ŝtatoj’ en Eŭropo.

Volkskrant 20 februaro 2015

 

Fare de  Rob Vreeken

 

Islama Ŝtato (IŜ) klopodas akiri piedtenejon tra tuta Libio. Ĉeloj de la movado antaŭ nelonge fariĝis aktivaj en nombro da Libiaj urboj. Per atencoj kaj aliaj armitaj agoj, la ekstremistoj vidigas sian ĉeeston kaj montras al kio ili militiste-teĥnike kapablas. Tio unuavice celas al la membroj de aliaj islamismaj milicioj, kiuj estas alpaŝataj kiel rekrutoj.

Kiel signalon por komenci novan strategion oni povas konsideri la atencon de 27 januaro al Corinthia, hotelo en la ĉefurbo Tripoli. De tiam IŜ precipe altiris la atenton pro la senkapigo de 21 Egiptaj gastlaboristoj, ĉiuj kristanoj. Ĉi tio instigis militajn reprezaliojn de la Egipta flugarmeo.

IŜ intertempe disponas pri du pli grandaj Libiaj urboj. Antaŭ unu semajno la ekstremistoj plantis sian nigran flagon en Sirte, la marborda urbo kiu funkcias kiel pordego al la okcidenta duono de la lando. Longtempe ili nur ĉeestis en Derna, tradicie konservativa fortikaĵo en orienta Libio.

 

Libia marbordo

La distanco inter la du urboj estas 850 kilometroj. Nun kiam IŜ eknestis ankaŭ en Sirte, la movado ne plu estas enfermita en la izolita enklavo Derna, sed havas nun efektivigeblan atingo-distancon kiu ampleksas grandan parton de la longa Libia marbordo.

Batalantoj de IŜ jam estas rimarkitaj en Bengazi, la dua urbo de la lando, kaj en Tripoli ili pretendis diversajn perfortaĵojn. Kolono da aŭtoj kun IŜ-batalantoj, svingantaj nigrajn flagojn, estis antaŭ nelonge rimarkita dumvoje de la urbeto Nofalia al la oleohavenoj Ras Lanouf kaj Brega.

Vendrede la 13-an de februaro, IŜ-karavano kun multa bruego eniris en Sirte. Batalantoj de la islamisma movado Libio Tagiĝo, kiu ĝis tiam povis disponi pri la urbo, estis instigitaj foriri. Ne estas klare, ĉu ili vere faris tion, diras Harleen Gambhir, IŜ-ekspertizisto de la Institute for the Study of War en Vaŝingtono. "Sed sciigoj pri bataloj ekde tiam ne estis."

 

Stabejo IŜ

Kia la preno-firmeco de IŜ je Sirte estas, tio ne klaras. Ankaŭ aliaj milicioj ankoraŭ aktivus en la urbo. Ĉiuokaze la ekstremistoj transprenis la radio- kaj TV-staciojn de la urbo, kaj ankaŭ la hospitalon kaj diversajn moskeojn. Sur la IŜ-retejo pasintsemajne aperis bildoj de religiaj inspektistoj, kiuj en Sirte butikojn kontrolas pri malĉasta vestaro.

Sian stabejon la IŜ-batalantoj establis en la Uagadugu-konferenccentro. Ankaŭ ilia Sharia-tribunalo kaj knabin-lernejo estis lokumita tie.

La internacia konferencejo estis konstruita de diktatoro Gaddafi, kiel prestiĝobjekto en lia naskiĝloko Sirte, kiun li volis uzi kiel duan ĉefurbon. Gaddafi en oktobro 2011 tenis sin firme, ĝis kelkajn tagojn antaŭ sia morto, en la Uagadugu-konstruaĵo. En tiu finfazo de la insurekcio, Sirte estis grandparte pafruinigita, kiel sola urbo en Libio kiu renkontis tiun sorton.

 

Ĥaoso

Laŭ Gambhir la ĥaoson en la lando IŜ uzas por profiligi sin kiel la plej efikan ĝihadistan grupigon, kun superaj armiloj kaj militista spertoscio. "La impreso kiun ili volas fari estas: ni troviĝas ĉie kaj ni tre potencas." Tiel por aliaj ĝihadistoj iĝos alloge transkuri al IŜ.

Islama Ŝtato volas uzi Libion kiel pontkapon al Eŭropo kaj al la resto de Nordafriko. Tio manifestiĝas el interna IŜ-dokumento, ĉi-semajne publikigita de la Brita Quilliam Foundation, kontraŭ-ekstremisma pensfabriko.

Laŭ la dokumento, titolita "Libio: la strategia pordego por IŜ", eblas por IŜ fari de el Libio atakojn al la 'sudaj krucist-ŝtatoj' en Eŭropo, precipe Italio. Ankaŭ la video pri la senkapigo de la (en Sirte kidnapitaj) 21 Egiptoj enhavis la sloganon: "Ni konkeros Romon, se Dio konsentas."

 

EÅ­ropa suda marbordo

La dokumento enhavas karton sur kiu videblas sagoj de el Libiaj havenoj al Kreto, Sicilio kaj Malto. La Eŭropa suda marbordo "povas simple esti atingita, eĉ per rudimenta boato", tiel la teksto. Laŭ la aŭtoro, la kaŝitaj interligoj por kontraŭleĝaj migrantoj, IŜ devas tiujn uzi por ataki Eŭropajn urbojn kaj havenojn.

Libio estas por IŜ alloga, laŭ la dokumento, pro ĝia strategia situo, la disponebleco de oleo kaj la ĉeesto (jam ekde la Gaddafi-epoko) de grandega kvanto da armiloj. "Miaj fratoj, Libio estas la ŝlosilo al Egiptio, al Tunizio, Sudano, Malio, Alĝerio kaj Niĝero. Ĝi estas la ankro, de kie Afriko kaj la islamisma Magrebo povas esti atingitaj. "

Tamen la aŭtoro (kies nomo ne estas menciita de Quilliam) ĉe siaj kunbatalantoj insistas, ke ili urĝiĝu transpreni Libion. Temus pri unika ŝanco, kiu povas esti maltrafita. En tiu kazo "ni transdonas la armil-arsenalon al la krucistoj".

La Quilliam Foundation ne scias ĉu la interna IŜ-raporto jam havas la statuson de oficiala agadmaniero de la terorgrupo, sed ja montras la pensmanieron en IŜ-rondo. "La akto ne estas provo timigi okcidentan publikon".

Laŭ la fondaĵo, la kunlaborado inter la Libia IŜ-sekcio kaj la centra komando en Irako kaj Sirio estas multe pli intensa ol oni ĝenerale supozas. Ankaŭ novaĵ-agentejo AP (Associated Press) venas al tiu konkludo.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass