Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/mei/19/india-snakt-naar-verandering-1374930
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Barato aspiras ŝanĝon

NRC Handelsblad 19 majo 2014

Kiom Barato aspiras ŝanĝon ja evidentiĝis la 16-an de majo 2014 ĉe la grandega venko de Narendra Modi kaj lia Bharatija-Janata-partio (BJP) en la parlamentaj elektoj. La lando bezonas fortan ekonomian impulson, kaj tio precize estas kion Modi promesis al la voĉdonantoj. Nun lia tasko estas provi realigi la altegajn atendojn vekitajn de lia venko.

La reganta Kongres-Partio, kiu ekde la sendependeco en 1947 uzis tian superregantan rolon en la lando, suferis humiligan malvenkon. Rahul Gandhi ne povis konvinki la balotantojn, ke li havas pli por proponi ol sian ilustran familio-nomo. Kun nur 44 el la 543 seĝoj en la Ĉambro de Deputitoj lia partio rezolute estis puŝita flanken.

Komence de la naŭdekaj jaroj, la Kongres-Partio, kaj specife la tiama Ministro de Financoj Singh, ekfunfciigis liberaligon de la ekonomio, kiu kondukis al impresa kreskado. Sed Singh kiel ĉefministro tamen ne povis preventi ke tiu kresko dum la lastaj jaroj malleviĝis ĝis ĉirkaŭ 5 procentoj. Tio eble ŝajnas ankoraŭ multe, sed lando, kie ĉiujare venas aldone 13 milionoj da junuloj sur la labormerkato, ne povas permesi al si tiun malpliiĝantan kreskon.

Ne nur estas Barato, kun 1,2 miliardoj da loĝantoj , la plej granda demokratio en la mondo. La lando en impona maniero krome sukcesis doni enhavon al la demokratia procezo. Kvankam la elektoj daŭris kvin semajnojn kaj partoprenis al ĝi 550 milionoj da balotantoj, ili pasis sen grandaj problemoj.

Modi, kies partio kun 282 seĝoj bezonas serĉi neniun koalician partneron, povas ekregi kun pli forta mandato ol iu ajn Barata ĉefministro dum la pasintaj tridek jaroj havis je sia dispono. Kiel Modi faros uzon de tio, li ankoraŭ ne tre klarigis. Kiel ĉefministro de la federacia ŝtato Guĝaratio, li starigis sian reputacion kiel ekonomian fortegulon. Sed ĉe tio la cirkonstancoj helpis: Guĝaratio havas longan tradicion de komerco kaj entreprenemo. Pri Modi oni atendas nun ke por tiuj kvalitoj li lasos spacon tra tuta Barato, kaj samtempe kreos laborpostenojn kaj kontraŭbatalos la malriĉecon, kiel li promesis. Ke li mem atingis tiel multon, kiel filo de proprietulo de teobudo, tio esperigos malriĉajn Baratanojn.

Modi, la Hindua naciisto, iĝas ĉefministro nun de ĉiuj Baratanoj, do inkluzive 138 milionojn da islamanoj. Multaj el ili riproĉas Modi pro tio, ke li  – kiel ŝtata ĉefministro –  estis tro pasiva ĉe la religiaj tumultoj en 2002, per kiuj mortis miloj da homoj, plejparte islamanoj. En sia kampanjo, Modi preterlasis fari konvinkajn pacigan gestojn al la islamanoj. Estas bona komenco ke li diris, la 16-an de majo 2014, ke li strebos por ĉiuj Baratanoj.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass