Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/december/23/cuba-maakt-zich-op-voor-sprong-naar-het-heden-1451122
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kubo prepariĝas por la salto al hodiaŭ

Ĉu Kubo, pro nuligo de la Usona embargo, perdos sian proprecon? Vojaĝantoj iom zorgas, sed la Kubanoj esperas pri pagebla interreto, pli da aĵoj kaj pli da turistoj.

NRC 23 decembro 2014

Raportado el Havano

fare de nia redaktoro Ykje Vriesinga

 

La alta, blonda Alexander Tichler (27-jara) malleviĝas en la malnovan ledan frizist-seĝon de barbiro en Havano. Apud li pendas paliĝinta afiŝo de Che Guevara. Lastatage de sia ferio la Nederlandano volas sian stoplan barbon tradici-maniere razigi. La barbiro vostosvingas per razpeniko tra la Tichler-a mentono, sapumas ĝin kaj malfaldas longan razilon. Same kiel tio funkciis en 1959, kiam la juna revoluciulo Fidel Castro akiris la potencon, kaj Kubo frostiĝintis en la tempo.

"Ni estas iranta ĉi tien ĝustatempe", rakontas Tichler kaj lia amikino Arien Mol (26-jara) el Amsterdamo. Ili aŭdis de amikoj ke Kubo jam estis ŝanĝiĝanta. Post nelonge, la antaŭ-revoluciaj old timers ne plu veturos tra la stratoj de Havano. Kaj vere: dum ilia ferio venis la plej grava novaĵo kiu atingis Kubon en pli ol duona jarcento. Usono ĉesigas la vojaĝ- kaj komerc-embargon kiu estis efektivigita post la Castro-revolucio. Ankoraŭ momenton, kaj la komunisma insulo estos inundita de turistoj kaj investantoj el Usono.

Kubanoj senescepte eŭforias pri la restarigo de la rilatoj, kiun pasintsemajne anoncis la prezidentoj de la du landoj. Ĉiu spekulas pri venontaj plibonigoj. Hordoj da Usonanoj kiuj venos elspezi sian monon. Aŭ la ebleco importi produktojn kiuj ĝis nun ankoraŭ apenaŭ haveblas, kiel ekzemple medikamentojn, aŭtojn kaj maŝin-partojn.

 

Kuriozaĵ-kabineto

Kaj kion pensi pri la rapida interret-kablo kiu onidire estos tirita el Usono? Finfine la Kubanoj povos havi interreton en siaj domoj kaj sur siaj telefonoj. Nun la interreto alireblas nur en turistaj hoteloj, por kvar eŭroj hore, pli ol mezuma semajn-salajro en Kubo. La lando prepariĝas por salti tra la tempo.

Sed en Eŭropo, ankaŭ en Nederlando, oni ne tute pozitive reagis al la novaĵo. Baldaŭ Kubo iĝos Kariba kopio de Usono, oni timas. La tioma lando kun la samaj butikoj kaj kafoĉenoj. Kiu volas ekkoni Kubon kiel unikan kuriozaĵ-kabineton en daŭre pli homogena mondo, devas rapidi.

Kubo altiras almenaŭ du milionojn da turistoj jare. Kvarono estas Kanadanoj, cetere estas ĉefe Eŭropanoj. Tuj kiam Usonanoj rajtos vojaĝi al la insulo, la nombro de turistoj, laŭ la Cuba Policy Foundation, Usona premgrupo kontraŭ la embargo, duobliĝos ene de kelkaj jaroj. En Kubo loĝas 11 milionoj da homoj.

Ĉe la banloko Varadero lastjare jam estas malfermita nova hotelo kun haveno, anticipanta la finon de la embargo. Jaĥtoj el Usono povos tie albordiĝi, je nur du-tri horojn ŝipiri ekde Florido. Laŭlonge de la norda marbordo, novaj feriejoj estas planitaj.

Tichler kaj Mol antaŭvidas ke Kubo en la venontaj kvin jaroj aspektos alimaniere. Venos mono por refreŝigi la kadukajn vilaojn, kaj interŝanĝi rustajn ronkantajn old timers kontraŭ modernaj modeloj. "Kvankam ili certe kelkajn konservos survoje, por la turistoj", diras Mol.

 

Salsa kaj Reggaetón

La juna paro pleje timas ke la live-muziko de Kubo malaperos. Nun ankoraÅ­ ĉie ludas muzikistoj tie, en parkoj, ĉe restoracioj, ĉe spontanaj stratfestoj. Kun danc-stiloj kiel Salsa aÅ­ Reggaetón. Ä´az-entuziasmulo Tichler kunportis sian trombonon kaj improvizis ĉe bando en la urbo Trinidad.

Tiu muzikkulturo parte estas rezulto de la malriĉeco. Muzikistoj perlaboras malmulte, sed pro la alta senlaboreco homoj havas sufiĉan tempon por ludi. "En Nederlando live-muziko estas multekosta, do malabunda", diras Tichler. "Kontrakti ĵazensemblon kostas ofte mil eŭrojn."

La du Nederlandanoj dum sia ferio ŝatis enveturiĝi en "tempomaŝinon". "Sed por Kubanoj estas ĉefe malĝojo", ili diras. Al ili do plaĉas la fino de la embargo. "Homoj havas nenion", diras Tichler. Li vidis muzikistojn rigardadi la lubrikoleo-flakonojn kiujn li estis kunportintaj por la ŝovpeco de sia trombono. "Mi ĉion donis for. En Nederlando mi tuj povas aĉeti novajn. Ili ne."

Jean-Claude Robinet (52-jara) antaŭ dek kvin jaroj venis unuafoje en Kubon. Kiel posedanto de trinkejo en Bruselo, li estis invitita de la rumdistilejo Havana Club por vizito. La Belgo, jam ĉiam fascinita de Kubo, kaptis la okazon.

"Mi venis kun romantika rigardo", li diras. "La familiara bildo: la aŭtoj, la muziko, nenie reklamŝildoj sur la stratoj."

 

Ne mini-Usono

Lia bildo ŝanĝiĝis kiam li ekhavis Kubanan amikinon en Belgio. Dum kvar jaroj, ili proksimume ses fojojn iris al Kubo. Ili gastloĝis ĉe ŝia familio en Alamar, periferia kvartalo de Havano, kie malofte venas turistoj. Tie Robinet vidis la malriĉecon en kiu multaj Kubanoj vivas, kaj li ankaŭ malkovris la ĉarmon de la senhasta vivo. Havi tempon por fari ŝercojn, por danci, por flirti. "Kubanoj estas popolo inventema, pozitiva. Okazas apenaŭ perforto, malgraŭ tio ke la homoj posedas malmulton."

La paradoksojn li nomas "sociologie interesaj": ke Kubanoj estas afablaj al Usonanoj, malgraŭ la streĉiteco kun Usono. Kaj ke ili estas entreprenemaj, malgraŭ eĉ kvindek jaroj da komunismo.

Nun Robinet unuafoje en kvin jaroj estas reveninta. Li partoprenas en la ĝojo de Kubanoj pri la fino de la embargo. Eksterlandanojn kiuj volas ke Kubo restas kiel ĝi estas, dum ili hejme ĝuas la lukson de la kapitalismo, tiujn li trovas "pli ol iomete hipokritaj".

Li ne timas ke Kubo iĝas miniatur-versio de Usono. Por tio la Kubanoj estas multe tro memdecidaj kaj naciismaj. "Homoj volas progreson, sed ili ne forvendos sin."

Cynthia Johnson (59-jara) promenas kun sia edzo Ronnie (59) kaj filo Alan (30) tra la malnova centro de Havano. "Mi ĝojas ke ni estas ĉi tie jam antaŭ la hordoj da Usonanoj," ŝi diras. Johnson ridas: la familio mem venas el Usono, el Chicago.

Ili estas en Kubo por ĵaz-festivalo. Ili venis per grupvojaĝo, sub masko de kultura interŝanĝo. "Per tio ni en Usono povis peti specialan vizon", rakontas Cynthia. "La festivalo estas senkulpigo por ekkoni Kubon."

Ĉiujare proksimume cent mil usonanoj vizitas Kubon, malgraŭ la embargo. Iuj iras per kulturaj aŭ edukaj interŝanĝoj, kiel la Johnson-oj. Sed la plejmulto venas kontraŭleĝe. Ili vojaĝas tra Kanado, Meksiko aŭ la Bahamoj al la malpermesita lando.

La Kuba dogano kunlaboras. Ĉe Usonanoj ili ne stampas ties pasportojn, sed apartan pecon da papero. Tiel turistoj hejmen-venante evitas monpunon kiu en Usono pri senpermesa vizito al Kubo sumiĝas je: teorie 250.000 dolaroj kaj dek jaroj en prizono (en la praktiko ofte 7500 dolaroj kaj ne prizono).

Ronnie Johnson antaŭvidas ke baldaŭ el ĉiaj Usonaj urboj venos flugoj al Kubo. Nun estas nur flugoj el Miami, la hejmbazo de multaj Kubaj-Usonaj enmigrintoj. Tiuj jam havis permeson de Obama por senlime vojaĝi, kondiĉe ke ili en Kubo elspezas ne pli ol 179 dolarojn tage.

Ronnie timas ke en Kubo ankoraŭ mankas sufiĉa infrastrukturo por torentoj da Usonanoj. Cynthia relativigas: "Versajne la plimulto da Usonanoj restos kviete en la marbordaj feriejoj, same kiel en Meksiko." Filo Alan ankoraŭ ne sciis multe pri Kubo. "Mi vidas ĉi tie ke la embargo forte trafas ordinarajn homojn," li diras. "Ĝi estis celita por dolorigi la registaron, sed estas la loĝantaro kiu suferas pro ĝi."

Tamen la familio Johnson nenie renkontis kontraÅ­-usonismon. Patro Ronnie prenas sian ciferecan fotilon kaj montras bildon de Kuba kaj Usona flagoj, kiuj kune pendis de balkono. Cynthia rakontas ke dum la pasintaj tagoj multaj Kubanoj alvokis ilin: "Americanos?"

Se ili tiam kapjesis, venis la reago: "Yeah! Obama!"

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass