Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/china-presenteert-plan-voor-nieuwe-zijderoute-van-ijs-via-noordpool~a4562501/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉina plano por ‘Nova Silka Itinero de Glacio’ ĉe la Norda Poluso

Kvinono de la homaro estas Ĉino, do Ĉinio ankaŭ havas rajton je la ‘proksima Arkta ŝtato’, rezonas Ĉinio.

Volkskrant 29 januaro 2018

 

Fare de Marije Vlaskamp



Por la unua fojo Ĉinio, kiu dum la pasintaj jaroj daŭre fariĝis pli aktiva en polusaj regionoj, prezentis sian oficialan Arktan politikon. En ĝi, ekonomia mem-intereso evidentiĝas la ĉefa motivo de Pekino, kiel la ekspluatado de fiŝlokoj kaj fosiliaj brulaĵoj. Ankaŭ novaj ŝipkursoj al Eŭropaj kaj Nord-Usonaj merkatoj, kiuj iĝas atingeblaj pro la fandiĝo de la glacikovraĵo, estas tiel 'esencaj' por Ĉinio ke Pekino nun insiste arogas al si la funkcion de partoprenanto en la Arkta regiono.

La Ŝtata Konsilio, la plej alta plenumkomitato en Ĉinio, eldonis Blankan Libron kiu estas plena de promesoj respekti la medion kaj internaciajn traktatojn pri la Arkta regiono. La klimatŝanĝiĝo tamen tiel ŝanĝadas la regionon, ke Ĉinio devas sian ĉeeston en la polusaj akvoj plifortigi, se nur ĉar Ĉinio nuntempe arogas al si la funkcion de ŝirmanto de la klimato, de la monda ekonomio kaj verdire de la tuta homaro. Pro tio la nova Ĉina sinteno pri la Norda Poluso estas tiel asertiva, post dek jaroj de oficiala malklareco pri siaj ambicioj. Pekino tiel preventis agitiĝon ĉe 'malnovaj' polusaj potencoj kiel Rusio.

 

Toleremo

En Ĉinio la planoj por la Norda Poluso estis jam dum kelka tempo klaraj: sciencistoj kaj militistoj nomas Ĉinion jam jarojn 'proksima Arkta ŝtato', kaj argumentas ke la Norda Poluso estas 'de ĉiu'. La nura fakto, ke kvinono de la monda loĝantaro estas Ĉina, donas al tiu lando la rajton je ĉefrolo en la disvolvado de la Arkta regiono. Per tio ke Ĉinio aktivadis tiel singarde, ekestis apenaŭ repliko.

Toleri la influon de Ĉinio kiel 'proksima Arkta ŝtato'  –  la mondo ne vidis malbonon en tio. La Ĉina influo estis institucia, pro tio ke en 2013 oni lasis Ĉinion aliĝi kiel observanto al la Arkta Konsilio, internacia klubo de landoj kiuj okupiĝas pri polusaj aferoj. AnkaÅ­ sur la tereno de scienco, la Ĉinoj pli kaj pli iniciatis.

Sed la neoficiala strategio plejparte konkretiĝis fare de ekonomia kunlaborado kun landoj kiel Islando, kun kiu Ĉinio kontraktis liberkomerc-traktaton. Se la polusa glacio estas sufiĉe maldika por komerca ŝipkurso laŭlonge de la nordaj landoj, Islando proponas gravan haveno-instalaĵon. Tial tiu grandega Ĉina ambasado en Rejkjaviko.

 


Pli mallonga itinero

La glacirompilo de Ĉinio mem, la NeĝDrako, defiis kiel unua Ĉina ŝipo en 2012 la nordan itineron tra la Norda Poluso, sekvita de la kontenera ŝipo Cosco. Tiu norda alternativo estas 6.400 kilometrojn pli mallonga ol la tradicia mara itinero tra la Suez-kanalo, kaj Ĉinio volas tiun novan itineron do rapide disvolvi. Tio inkluzivas paketon da loĝistiko sub la nomo 'La Nova Silka Itinero de Glacio'. Kaj kiam Pekino parolas pri Silkaj Itineroj, ĉiam temas pri aliĝo al la granda strategia plano por logistikaj megaprojektoj, komercaj fluoj kaj ekonomia evoluo kun Ĉinio kiel la centro, kiun la Ĉina prezidento kaj partia gvidanto Xi Jinping pasintjare lanĉis.

Neniu prirabado

Kio estas ankaŭ eldorado: disvolvado de novaj energi-fontoj kiel vent- kaj sun-energio, dum Pekino atendas ĝis klimatŝanĝiĝo faras la provizojn de fosiliaj brulaĵoj kaj mineraloj sur la Norda Poluso alireblaj.

Kaj kiu timas ke la Ĉinoj prirabante malplenigos la Nordan Poluson: laŭ subministro de eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou, tute ne ekzistas iu ajn problemo. Laŭ la Ĉinaj principoj de "Venko,Venko!" la enspezo estas distribuata honeste inter Pekino kaj la indiĝenaj popoloj en la Arkta regiono. Tiuj popoloj retenas sian tradician kulturon kaj vivejon, promesas Pekino, ĉar Ĉinio volas teni la Nordan Poluson pura kaj freŝa. Tiu estas laŭ la Ĉina strategio ja ankaŭ alloga feriado-destino por riĉaj Ĉinaj turistoj.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass