Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/11/27/kunstmatige-intelligentie-regel-nummer-1-van-de-robotica-luidtde-mens-blijft-de-baas-14260181-a1582778
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Artefarita inteligenteco

Regulo n-ro 1 de la robotiko: la homo restas la estro

NRC 28 novembro 2017

 

Fare de la NRC-redakcio  

 

"La maŝinoj havas nun la plej potencan armilon en la manoj: la absoluta kontrolo pri nia ekonomio." Kun tio finiĝas la klasikaĵo de Isaac Asimov, la libro ‘Mi, Roboto’ (1950). Kaj kvankam la mondo en 2017 ankoraÅ­ ne atingis la punkton kie ĉi tiu distopio[i] finiĝas, multe de kio Asimov verkis en la kvardekoj de la pasinta jarcento estas ne plu sciencfikcio. Komputiloj ne havas la absolutan kontrolon pri la ekonomio. Sed ni jam estas ja ĉirkaÅ­ataj de parolantaj robotoj, kaj de tio kio provizore nomiĝas la ‘interreto de objektoj’: de sendepende funkciantaj elektromezuriloj kaj pensantaj fridujoj ĝis ludiloj kiuj transdonas datumojn. 

Speciala Ekonomio-aneksaĵo de la NRC-ĵurnalo de 25 novembro 2017 temis pri la progresado de artefarita inteligenteco (AI). Pri la grandegaj investoj en AI-start-ups, kiuj pasintjare laÅ­ konsilantaro McKinsey sumiĝas inter 26 kaj 39 miliardoj da dolaroj (22 kaj 33 miliardoj da eÅ­roj). Tendenco: kreskantaj. 

Teĥnologio-gigantoj sin okupas pri komputiloj kiuj mem verkas siajn proprajn programojn, pro tio ke tiuj programoj fariĝas tro kompleksaj por homoj. Memlernantaj komputiloj transprenos partojn de la homlaboro, konstatis NRC. Kelkfoje tio estus pli bone, ĉar la homo ne ĉiam estas same fidinda, ekzemple malantaŭ la stirilo.

 

Sed ĝenerale tio tamen estas ne saĝe. Kompreneble, ruza programaro povas asisti specialistojn per dosierkono kiun neniu homo povas kompreni. Kaj en medicina kaj justica kampo ankaŭ jam multe fariĝas per artefarita inteligenteco. Nur evidentiĝas la homo, malgraŭ ĉiuj eblaj mankoj en la kampo de scio kaj memoro, esti nemalhavebla. Ekzemple, la NRC-rubriko 'La Konstitucia Ŝtato' lastatempe menciis, ke ekzistas jam spertaj sistemoj kiuj en konkretaj kazoj kun preskaŭ 80 procentoj da fidindeco antaŭdiras kiel la Eŭropaj juĝistoj en Strasburgo decidos pri la demando ĉu la Eŭropa traktato pri homaj rajtoj estas malobservita aŭ ne. Estroj de la juĝistaro post nelonge povos unuafoje detale kompari juĝistojn, tribunalojn kaj jurisdikciojn unu kun la alia. Tio ebligas ŝancojn por plibonigo de kvalito, de rapideco kaj strategio. Sed en esenco, la rajto estas io kion homoj devas fari. En la medicina praktiko, certe kie temas pri demandoj pri vivo kaj morto, tio validos tiom pli.

 

Rimarkinde interesa estis la pasintsemajna vizito al Nederlando[ii] de la Usona verkistino Cathy O'Neil, kiu en sia libro Weapons of Math Destruction citis ekzemplojn de algoritmoj kiuj konfirmas antaŭjuĝojn, kaj ĝuste substrekas diferencojn en sekso, raso, enspezo kaj edukado. En tempo kiam en la UN oni parolas pri malpermeso de plen-aŭtomataj armil-sistemoj, O'Neil prave avertas ke datumoj ne devus esti lasitaj al datum-sciencistoj. Ĉu la Eŭropa Unio en la kampo de datamining[iii] povas provizi por "morala ekvilibro" kontraste al Usono kaj Ĉinio, kiel pensas Max Welling[iv], spertulo en la kampo de machine learning, estas tre dubinda. Ĉiuokaze ne sen larĝa subteno de civitanoj kaj registaroj de Eŭropaj landoj.

La ĉefa temo de la uzado de artefarita inteligenteco, ekde la libro ‘Mi, Roboto’ (1950) do ne ŝanĝiĝinta, estas: kiu havas la kontrolon?

Nova eldono de tiu libro estas en Nederlando nun senpage distribuita en publikaj bibliotekoj. Ĉe ĝi la verkisto Ronald Giphart verkis kune kun roboto Asibot novan ĉapitron, sed estis Giphart kiu finfine regis supere. La viro restas la mastro, tio estu, aldone al Asimov, la nova ĉefregulo de robotiko.

 

 

 

[i] distopio  =  negativa vizio pri la estonto, kontraÅ­a al utopio; do 'malutopio'.

[ii] la vizito al Nederlando de la Usona verkistino Cathy O'Neil, kiu faris prelegon en Utrecht,
   kaj kiu ankaÅ­ estas menciata en la Ekonomio-aneksaĵo de la NRC-ĵurnalo de 25 novembro 2017

[iii] datamining  =  datumanalizado

[iv] Max Welling:   aperis intervjuo kun li en la Ekonomio-aneksaĵo de la NRC-ĵurnalo de 25 novembro 2017

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass