Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/september/20/zeven-miljard-mobieltjes-1420256
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Sep miliardoj da mobilfonoj

NRC 20 septembro 2014

Fare de  Robbert Dijkgraaf

Kiel povas okazi, ke ĉio ĉiam plimalboniĝas, sed ni tamen troviĝas en la plej favora situacio iam?

La mondo nuntempe ŝajnas rapide malsupreniri. Unue estas la geopolitika dramo de ĉi tiu somero, la kanonoj en aÅ­gusto[i]. Kaj malantaÅ­ la obskuraj nuboj de MH17[ii], Ukrainio, Gaza, IÅœ kaj ebolo, kuŝas bedaÅ­rinde longedaÅ­raj tendencoj kiuj ankaÅ­ indikas la malĝustan direkton. Estas malfacile kredi, ke estontaj generacioj fartos pli bone. La spektakla kresko de la malegaleco en la mondo estas maltrankviliga. Ekzemple la 85 plej riĉaj personoj en la mondo posedas tiom kiom la 3½ miljardoj loĝantoj el la malsupra duono kune. AnkaÅ­ la fizika ŝarĝo estas neegale distribuita. Regi klimatŝanĝiĝon ŝajne ne eblas, kaj ĝuste la malriĉaj landoj suferas pro la efikoj de sekeco, ŝtormoj kaj altiĝo de la marnivelo. Eĉ la intelektulmondo ne estas imuna kontraÅ­ la malprogreso. Rigardu ĉirkaÅ­ vin: oni ja scias kaj legas nun daÅ­re malpli!

La fizikaj metaforoj por tiu sinkanta sento trudas sin. Ĉi tiu malsupreniranta movo aspektas same neevitebla kiel la funkciado de la gravito. Mono, potenco, influo, altiras unu la alian kaj aglomeriĝas. Kaj la dua ĉefleĝo de la termodinamiko sugestas ke la malordo en la mondo nur pliiĝos. Aĵoj kadukiĝas, difektiĝas kaj perdiĝas.

Sed ankaÅ­ estas paradokso. Granda parto de la monda populacio vivas signife pli bone ol iliaj gepatroj kaj geavoj. Averaĝe oni vivas pli longe kaj pli sane, havas pli da libera tempo, povas aĉeti pli, kaj – malfacile kredi – spertas malpli da perforto. Tiu sento de progreso, kiel ĝi estas konformigebla kun la sombra bildo de la ĵurnalpaĝoj?

Ni povas la paradokson formuli eĉ per matematika bildo. Kiu grafikaĵo kliniĝas je ĉiu punkto malsupren, kaj finfine tamen iras supren? La respondo estas simpla: la segildento. La kontinua descendo estas interrompita de esceptaj kaj tujaj eventoj kiuj faras diskretan salton supren.

Scienco kaj teÄ¥nologio estas la plej gravaj motoroj por tiuj saltoj supren. La historiaj ekzemploj abundas – de penicilino ĝis aidoson-malakceliloj, de la necesejo ĝis la mikro-ico. TeÄ¥nologia progreso faris multajn produktojn malmultekostaj, tiel ke oni eĉ ĉe stagnaj enspezoj povas al si permesi pli. Tio koncernas ĉiutagajn aĉetendaĵojn kaj luksaĵojn kiel larĝekran-televidoj kaj komputiloj.

La plej bonan ekzemplon de tia transformpova teĥnologio ni laŭlitere preskaŭ ĉiuj portadas ĉe ni. Ĝi estas la impona escepto al la leĝo de la neegala distribuo. Kvazaŭ ĉio en la mondo korelaciiĝas kun prospero, ĉu manĝaĵo, ĉu elektro, ĉu sanitaraĵoj, ĉu edukado, ĉu sano. Ĉio krom poŝtelefonoj.

Iam ĉi-somere la mondo trapasis gravan punkton. Ekzistas nun same multaj aktivaj mobilfon-abonoj kiel homoj sur ĉi tiu planedo, proksimume 7 miljardoj. Tio ankoraŭ ne signifas ke ĉiu mondcivitano havas mobilfonon, ĉar multaj personoj posedas plurajn aparatojn. Sed eĉ en Afriko la mobilfon-uzo estas ĉirkaŭ 70 procentoj, dum nur 2 procentoj de la homoj tie havas fiksan telefonlinion. La granda escepto estas Nord-Koreujo, kie malpli ol dek procentoj de la enloĝantoj estas per mobilfono atingebla.

Tiu nekredebla rekordo de 7 miliardoj da mobilfonoj estas des pli okulfrapa se oni konsciiĝas pri la fakto, ke daŭre estas ankoraŭ proksimume 2,5 miliardoj da homoj sen taŭgaj sanitaraĵoj, kaj 1,4 miliardoj sen aliro al elektro. Tiu lasta estas akra problemo, ĉar la ŝarĝado de telefonoj nun iĝis vivesenca.

La kresko antaŭ ĉio estas spektakla en la malalt- kaj mez-enspezaj landoj. La poŝtelefono do ankaŭ estas nomita donaco por disvolviĝo. La ekonomia valoro de mobilfono en Afriko estas pli alta ol kie ajn. En landoj kun malbonaj vojoj, malforta publika servo, mankhava sanzorgo kaj edukado, la telefono fariĝis anstataŭanto por ĵurnalo, bankokarto kaj pasporto. Tekstmesaĝoj memorigas homojn engluti siajn medikamentojn aŭ iri al la lernejo. Telefonminutoj iĝis universala valuto kaj metis tradiciajn bankojn eksterluden. Telekomunikado helpas homojn pagi siajn impostojn kaj fari ekzamenon. Kaj eĉ se la efiko de sociaj amaskomunikiloj dum la jam delonge velkinta Araba printempo probable tro roze estas prezentita, mobilfon-teĥnologio ludas decidan rolon en la antaŭenigo de civitana partoprenado. Homoj estas instigataj voĉdoni kaj raporti korupton.

Kiel ĉiu teĥnologia revolucio ankaŭ ĉi tiu havas siajn ombrajn flankojn. Big Brother kunaŭskultas, kaj ne ĉiu havas sammaniere aliron al la interreto. En la kvindek malplej evoluintaj landoj, 90 procentoj ne havas larĝkapacitan konekton. Sed eĉ unu sola smart phone en fora vilaĝo, ofte havebla por malpli ol 100 eŭroj, povas plenumi mirindaĵojn, se konektita al la interreto.

La sep miliardoj mobilfonoj ne estis sur la frontopaĝo[iii], sed la realigo de universala konektado per ili povus foje iĝi la granda kaj bona novaĵo de nia epoko.

 

Robbert Dijkgraaf estas direktoro de la Institute for Advanced Study en Princeton (Usono) kaj profesoro ĉe la Universitato de Amsterdam.

 

 

[i] aÅ­gusto 2014

[ii] la 17-an de julio 2014 super Ukrainio paffaligita aviadilo de Malaysia Airlines, en kiu pereis 298 homoj

[iii] de la ĵurnalo NRC de 20 septembro 2014

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass