Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
http://www.trouw.nl/tr/nl/5009/Archief/archief/article/detail/3750739/2014/09/19/Op-naar-12-miljard-mensen-in-2100.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ek! al 12 miliardoj da homoj en 2100?

Loĝantarkresko, precipe en Afriko, restas grava problemo.

Trouw 19 septembro 2014

Joep Engels  (REDAKCIO PRI SCIENCO)

La kresko de la monda loĝantaro dume ne haltos. Fine de la nuna jarcento la tero tre verŝajne nombros dek unu miliardojn da homoj, du miliardojn pli ol la maksimumo kiun antaŭaj taksoj indikis. La kresko preskaŭ tute atribueblas al suda Afriko.

La antaŭdiroj kiujn Usonaj demografoj hodiaŭ prezentas, en la revuo Science, estas ne tute novaj. La Unuiĝintaj Nacioj jam pasintjare parolis pri dek unu miliardoj da mondcivitanoj en 2100. Sed en tiu prognozo estis ankoraŭ granda marĝeno de necerteco. Kaj tiu lasis spacon al la espero, ke la tutmonda loĝantaro atingos sian pinton ĉirkaŭ 2050, kaj poste eble eĉ ŝrumpos.

Kun modernaj statistikaj teĥnikoj la Usonanoj faras finon al tiu iluzio. Certas 80-procente ke en la jaro 2100 estos inter 9,6 kaj 12,3 miliardoj da homoj, kompare kun 7,2 miliardoj nun. Kaj estas preskaŭ samcerte (70-procente) ke la homaro en la sekva jarcento plukreskos. "La kresko de la loĝantaro estis pli-malpli malaperinta el la monda tagordo," diris unu el la esploristoj, Adrian Raftery, profesoro pri statistiko kaj sociologio en Seattle. "Sed ĝi daŭre restas grava problemo."

Afriko trapasos la plej grandan kreskon, ĉefe sude de Saharo. Nun vivas sur tiu kontinento unu miliardo da homoj. Fine de la jarcento tio laŭ antaŭvido estos kvar miliardoj. Precipe Niĝerio, jam nun la Afrika lando kun la plej granda loĝantaro, riskas fariĝi troloĝata: de 160 milionoj hodiaŭ al preskaŭ certe pli ol 500 milionoj, kaj eĉ imageblas ke en 2100 estos miliardo da Niĝerianoj.

Tion laŭ la esploristoj alta fekundeco kaŭzas; la Afrika virino mezume havas 4,6 infanojn (la tutmonda meznombro estas 2,5), ĉefe pro tio ke la malaltiĝo de la fekundeco dum la lastaj jaroj proksimume haltis.

Ke Afriko devias de la cetera mondo, havas du kaŭzojn. En tiu kontinento, duonjarcenton antaŭe, eĉ 6,5 estis la fekundeco, kaj grandaj familioj estas ankoraŭ ĉiam la normo. Plie, estas granda manko de kontraŭkoncipiloj kaj tio dum la lastaj dudek jaroj ne pliboniĝis.

La demografoj rezervas al si elturniĝeblon. Afriko povus iom subpremi la kreskon, ekzemple aranĝante pli bonan edukadon por knabinoj. Sed peniga estonto povas ankaŭ renversi la kreskadon. Kvar miliardoj da Afrikanoj metos gigantan embargon sur la provizoj de ilia kontinento. Ĝeneralaj malsatoj aŭ migradoj - kiuj ne estas inkluditaj en la modeloj - signife reduktus la kreskon.

La esploristoj vidas unu lumpunkton. Dum lando kiel Ĉinio antaŭvidas enorman maljuniĝadon (ekde po 8 laboruloj ĉe ĉiu pli-ol-65-jaraĝa, ĝis po 2 maksimume), Niĝerio ĝuste iĝas pli ekvilibra: po 5 laboruloj ĉe ĉiu pli-ol-65-jaraĝa.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass