Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/commentaar-vruchten-van-globalisering-moeten-beter-worden-verdeeld~a4442586/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Fruktoj de tutmondiĝo estu pli bone distribuataj

La malavara monpolitiko kaj la tutmondiĝo kaŭzas kreskon, sed ankaŭ pli grandan malegalecon.

Volkskrant 2 januaro 2017

 

Fare de  Pieter Klok
(en ‘Opinio kaj Debato')



Por la Nederlanda ekonomio, 2016 estis pintojaro. La kresko sumiĝas al 2,4 procentoj (la plej alta ekde 2008), la senlaboreco daŭre falas, la aĉetpovo pliiĝas kaj la deficito tute malaperas.

La kresko estas plejparte kaŭzata de la revigliĝo de la loĝejo-merkato. Domoprezoj plialtiĝas ĉefe pro la malalta interezokvoto. Kaj tio ja estas ĉefe danke al Mario Draghi, prezidanto de la Eŭropa Centra Banko[i], kiu pumpas miliardojn en la ekonomion.

Sinistro-aÅ­guristoj estis en 2016 plejparte malpravigataj. La Brexit por nun ankoraÅ­ ne kondukas al disfalo de la Brita ekonomio, por kio estis ĉie avertata. La ‘ne’ ĉe la Itala referendumo kondukis ne al nova eÅ­ro-krizo, kiu estis timata. Kaj la elekto de Trump, kiu estis antaÅ­vidita agitiĝe pro liaj protektismaj inklinoj, kondukis en la borsoj al Hosana-etoso.

 

Se redistribuo malsukcesos,

kontraŭ-tutmondiĝistoj estos la gajnontoj



La malavara politiko de la centraj bankoj sufokas ĉiun ajn financan krizon. Klaas Knot, kiu prezidas De Nederlandsche Bank[ii], jam avertas dum jaroj pri la danĝeroj. Por kalvinisto certe estas malfacile kredi ke ekonomio povas senpune monbiletojn krompresi, sed por la momento li malpravas. La avantaĝo de granda monero kiel la eŭro, estas ties fortikeco.

Tamen la malavara monpolitiko kunportas riskojn. Pro la malalta interezokvoto, ĉiu serĉadas profitdonajn investojn. Tiel eble estiĝas sapvezikoj, kiu povas iumomente kolapsi.

Pli maltrankviliga ankoraŭ estas ke la profitoj de la monpolitiko estas ne egale distribuataj tra la loĝantaro. Estas ĉefe la loĝejo- kaj akcio-posedantoj kiuj profitas. Multaj aliaj ne profitas same. Al tiuj precipe estas komunikata tio, ke ili devas labori flekse, ke ili devas retiriĝi pli poste, kaj ke la prizorgo en pli longa daŭro iĝos nepagebla. La tendenco skizita de Piketty[iii] (la riĉuloj iĝas daŭre pli riĉaj malprofite al la laboristoj) estas plifortigata de la monpolitiko.


La malegaleco kreskas plue, pro tio ke ne ĉiuj profitas samgrade de la tutmondiĝo. Ĉe la malsupra flanko de la labormerkato, kie oni devas konkurenci kun Orient-Eŭropo kaj Ĉinio, la laborkondiĉoj estas eroditaj. Ĉe la supra flanko de la labormerkato, kie oni konkurencas kun Londono kaj Nov-Jorko, la enspezaro ĝuste pliiĝas. Ŝajnas ke pli alte edukitaj homoj povas pli facile trakti la necertecon kiu akompanas la tutmondiĝon.

La propozicio ke tutmondiĝo finfine estos bona por ĉiuj, estas tro facila. Jes, la malneta enlanda produkto plialtiĝas. Sed se tio estas akompanata de pliiĝanta necerteco, tio tute ne estos spertata de ĉiuj kiel progreso. La demando estu ne, ĉu la tutmondiĝo devas daŭrigi, sed ja kiamaniere, kaj precipe ankaŭ kiom rapide.

Estas devo de la politiko certigi ke ĉiu samgrade profitas de la plialtiĝanta ekonomio. La fruktoj de la tutmondiĝo devas esti redistribuataj pere de impostoj. Manke de tio, partioj kiuj pledas por protektismo estos la gajnontoj. La historio montras, ke tio ne nur estas malbona por la ekonomio, sed ankaŭ por la interrilatoj en la mondo.


Pieter Klok

 

 

[i] La EÅ­ropa Centra Banko (ECB) estas la eldona banko de la eÅ­ro, la komuna
mono de 17 membroŝtatoj de la EU. Äœi situas en Frankfurto ĉe Majno, en Germanio;  vidu ankaÅ­  https://eo.wikipedia.org/wiki/EÅ­ropa_Centra_Banko

[ii] De Nederlandsche Bank:  la centran bankon de Nederlando

[iii] pri Piketty vidu ankaÅ­  http://www.artikoltraduk.nl/cat/ekonom/#article7

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass