Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juli/25/techniektekort-rekt-de-eu-crisis-1405846
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Teĥnologi-manko etendas la EU-krizon

NRC Handelsblad 25 julio 2014

La granda problemo en la griziĝanta Okcidenta ekonomio estas la manko de ekonomia kresko. Eĉ nun kiam la Usona hipotekkrizo kaj la eŭro-krizo ŝajnas bridataj, ekonomioj apenaŭ volas kreski. Por Nederlando ekzemple, la IMF atendas ĉi-jaran kreskon de 0,8 procento. Por la venonta jaro, oni antaŭvidas 1,6 procenton. Tio ne estas kresko; estas preskaŭ haltado.

Tiu problemo estas rekonata kaj alirata dumaniere: per politikaj reformoj ĝenerale, kaj pere de mona politiko speciale. Ambaŭ aliroj lasas la ekonomion tamen ne kreski pli forte, kio ne surprizas ĉar neniu el la du havas sciencan bazon.

La ĝenerala politika alproksimiĝo jam ne plu funkcias ekde marto 2000, kiam ĉe Eŭropa pintkunveno en Lisbono celoj estis formulitaj. Politikaj kaj sociaj reformoj devus en 2010 esti ŝanĝintaj Eŭropon en la plej konkurencivan kaj dinamikan scio-bazitan ekonomion de la mondo, kun laborpartoprenado de 70 procentoj kaj daŭrigebla ekonomia kresko de tri procentoj. Tio evidentiĝis pli-malpli fabelo. La eŭro-sektoro intertempe estas la malplej konkura ekonomia zono en la mondo. Ankoraŭ ĉiam oni emfazas la neceson de politikaj kaj sociaj reformoj, sed tio ne progresas. En malespero komenciĝis poste la mona politiko, por stimuli la kreskon. Unue en Usono, kie la Federala Rezervo ekde 2008 inundis la ekonomion per cunamo da mono, kiu nur iom helpis la domprezojn kaj la akciokurzojn, sed al la reala ekonomio ĉefe kontribuis la formadon de grandaj riskoj en la internacia sistemo, pri kiu la Banko por Internaciaj Pagoj ĵus avertis ankoraŭ. Francio kaj Italio volas similan politikon por la Eŭrozono, sed provizore la ECB (Eŭropa Centra Banko) haltigas tion.

Ĉu ne estus saĝa unue iam konstati kio estas la kaŭzoj de la regresanta ekonomia kresko? Nombro da ekonomikistoj estas konvinkitaj pri la ekzistado de la tiel nomataj Kondratieff-ondoj. Flanke aŭ supre de la konjunktura ekonomia ciklo ekzistus ankoraŭ plia ciklo de ĉirkaŭ 50 jaroj, dum kiu la kresko replialtiĝas kaj ree malaltiĝas. Tiu Kondratieff-ondo ĉefe estus kaŭzita de novaj teĥnologiaj inventoj kiuj efektivigas ke tute novaj produktoj venos sur la merkato. La usona ekonomikisto Robert M. Solow jam montris en 1957 ke teĥnologia novigo estas la ĉefa motoro de la ekonomia kresko.

En la historio estas identigitaj kvin de tiuj Kondratieff-ondoj. La kvara komencis antaŭ jarcento, ĉirkaŭ 1908, respondanta al la veno de la benzinmotoro, aŭtoj kaj vojoj. La kvina kaj ĝisnun lasta komencis en 1971 kaj estis bazita sur informadiko, kiel komputiloj, telekomunikado kaj interreto.

Kion ni bezonas estas teĥnologiaj novecoj kiuj povas alporti al ni sesan Kondratieff-ondon. Estas dubinda ĉu registara politiko kapablas provizi ajnan influon sur la kreado de novaj inventoj, sed ni almenaŭ povas provi tion. Dum en la lastaj jaroj grandegaj sumoj estis elspezitaj por politikaj kaj sociaj reformoj, subteno de la financa sistemo kaj monaj intervenoj, en la industriaj landoj mezume nur 0,3 procento de la malneta enlanda produkto estas elspezita por baza teĥnologia-scienca esploro.

Ne mirigas ke jam plurajn jardekojn okazas braindrain (klerul-elmigrado), en la senco ke la ĉefa "krudmaterialo" por nova teĥnologio ‒ kaj sekve la ekonomia ekspansio ‒ senutile forfluas.

La best and brightest (la plej bonaj kaj plej brilaj) serĉas siajn karierojn en lukraj sektoroj kiel la investo-sektoro, la leĝa profesio, aŭ internaciaj duon-registaraj organizoj. Do funkcioj kiuj ne rekte kontribuas al la kresko de la reala ekonomio, kiun la mondo sopiras.

Ne taŭgas en tiu ĉi kadro montri solvon por la problemo, sed ni tamen povas indiki la direkton en kiu nova ekonomia kresko estos trovebla. Por kontraŭagi la klerul-elmigradon (braindrain), faru la laboradon en nova teĥnologio pli alloga. Lasu la registaron komisii laborojn, kiuj kontribuas al la ekigo aŭ plivastigo de teĥno-sciencaj projektoj, ekzemple sur la tereno de artefarita inteligenteco kaj komputiloj, genetiko, nuklea fuzio, ekologio, medicina esploro, spacveturado kaj nanoteĥnologio.

Tiamaniere la motoro de Solow ricevos ekstran karburaĵon. Ties financado troveblas per ĉesigo de la senutila nuntempa alpaŝo.

Wim Rietdijk estas kulturfilozofo kaj fizikisto.
Paul Frentrop estas profesoro pri korporacia regado.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass